Flamengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenikoptero)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Flamengo
Ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber), kun ĉiliaj flamengoj (P. chilensis) fone
Ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber),
kun ĉiliaj flamengoj (P. chilensis) fone
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Fürbringer, 1888
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Bonaparte, 1831
Genro: Fenikoptero Phoenicopterus
Linnaeus, 1758
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La flamengojfenikopteroj (el greka φοινικόπτερος signife "purpuraj flugiloj") estas la solaj birdoj (nome sola genro) en la ordo Fenikopteroformaj, kiuj vivas laŭ grandaj grupoj en akvaj zonoj. Ili estas vaduloj (vadbirdoj), kutime 1-2 metroj altaj. Kvar specioj loĝas en Ameriko, unu en suda Afriko, kaj unu en Afriko kaj suda Eŭropo kaj Azio, do po nur du specioj en la Malnova Mondo, tamen tie flamengoj estas plej multnombraj.

Ili havas du nomojn -flamengoj kaj fenikopteroj-, ĉar tiu lasta pli olda preskaŭ ne estas uzata hodiaŭ. Ĝi devenas el grekaj vortoj "fenikso" kaj "pteron", flugilo. Antikvuloj uzis tiun nomon ĉar vere kiam flamengaro ekflugas super lago ŝajnas, kvazaŭ iu granda incendio ekas.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Ses flamengospecioj estas agnoskataj de plej fakuloj, kaj tiuj estas ĝenerale lokitaj en unu genron. Du specioj, nome Anda kaj Punaa flamengoj, estas ofte lokitaj en la genron Phoenicoparrus anstataŭ Phoenicopterus.

Specioj Geografia situo
Roza flamengo
(P. roseus)
Malnova Mondo Partoj de Afriko, S. Eŭropo kaj S. kaj SOk Azio (Plej disvastigata flamengo).
Malgranda flamengo
(P. minor)
Afriko (ekz. Granda Rifta Valo) al NOk Barato (plej multnombra flamengo).
Ĉilia flamengo
(P. chilensis)
Nova Mondo Moderklimata S. Sudameriko.
Punaa flamengo
(P. jamesi)
Altaj Andoj en Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino.
Anda flamengo
(P. andinus)
Altaj Andoj en Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino.
Ruĝa flamengo
(P. ruber)
Karibio kaj Galapagoj.

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Oni proponis ampleksan varion de birdoj kiel ties plej proksimaj parencoj, sur ankaŭ ampleksa vario de pruvoj. Kiel rezulto, flamengoj estas ĝenerale lokitaj en sia propra ordo.

Multaj molekulaj kaj morfologiaj studoj subtenas rilaton inter greboj kaj flamengoj.

Tradicie, la longkruraj Cikonioformaj, probable parafiletika arigo, estis konsiderata la plej proksimaj parencoj de la flamengoj kaj ties familio estis inkludata en tiu ordo. Kutime la ibisoj kaj la plataleoj de la Treskiornitedoj estis konsiderataj ties plej proksimaj parencoj ene de tiu ordo. Ankaŭ pli fruaj studoj, kiaj tiuj de Charles Sibley kaj liaj kolegoj, eltenis tiun rilaton.[1] Oni konsideris ankaŭ rilaton kun la akvobirdoj,[2] ĉefe ĉar flamengoj estas parazitataj de birdopedikoj de la genro Anaticola, kiu troviĝas ankaŭ nur en anasoj kaj anseroj.[3] Aliaj sciencistoj proponis ke la flamengoj kiel vadbirdoj estus plej proksime rilataj al la himantopoj kaj avocetoj, nome Rekurbrostruledoj . La pekuliaraj presbiornitedoj estis uzataj por aserti pli proksiman rilato inter flamengoj, akvobirdoj kaj vadbirdoj,[4] sed ili estas nune konsiderataj senerare akvobirdoj kun pekuliare devena morfologio paralelante vadbirdojn kaj flamengojn.

Rilato kun greboj[redakti | redakti fonton]

Ĵusaj molekulaj studoj sugestis rilaton kun greboj,[5][6][7] dum ankaŭ morfologiaj pruvoj forte subtenas rilaton inter flamengoj kaj greboj. Ili havas almenaŭ dekunu morfologiajn trajtojn komune, kiu ne troviĝas en aliaj birdoj. Multaj el tiuj karakteroj estis dekomence identigitaj ĉe flamengoj, sed ne ĉe greboj.[8] La fosilioj de Palaelodedoj povas esti konsiderataj evolue, kaj ekologie, intermezaj inter flamengoj kaj greboj.[9]

Por klado grebo-flamingo oni proponis la taksonon Mirandornithes ("miraklaj birdoj" pro ekstrema diverĝo kaj apomorfoj). Alternative ili povus esti lokitaj en unu ordo, kaj Fenikopteroformaj estus prioritata.[9]

Fosilioj[redakti | redakti fonton]

Fosilio de Palaelodus ambiguus el la Palaelodedoj aŭ "naĝoflamengoj".

Flamengoj estas bone atestitaj en la fosilia registraro, kaj la unua senerara membro de la nuna familio estus la Fenikopteredoj Elornis konataj el fina Eoceno. Konsiderinda nombro de malmulte konataj birdoj el fina Kretaceo antaŭe estas foje konsiderataj prauloj de flamengoj. Tiuj inkludus la genrojn Torotix, Scaniornis, Gallornis, Agnopterus, Tiliornis, Juncitarsus and Kashinia; tiuj montras mikson de karakteroj kaj estas tre pleziomorfaj kompare kun modernaj birdoj. (La supozataj "Cretaceous flamingo" Parascaniornis estas fakte sinonimo de Baptornis kaj ne proksima parenco de ĉiu ajn vivanta birdo). Oni supozas, ke formortinta familio de pekuliaraj "naĝoflamengoj", nome Palaelodedoj, estas rilataj al, aŭ estas fakte la prauloj de, la modernaj flamengoj. Tion foje opni malaprobas, ĉar la fosilio Elornis estas iom antaŭa de la palaelodedaj flamengoj. Ekzistas kompleta serio de fosilioj de la genro Phoenicopterus. La sistematiko de prahistoraj Fenikopteredoj konataj nur el fosilioj estas la jena:

  • Fenikopteredoj
    • Elornis (Meza? Eoceno – Komenca Oligoceno) – inkludas Actiornis[2]
    • Fenikopteredoj sendet. gen. kaj sp. (Camacho Meza? – Fina Mioceno? de San José, Urugvajo)[10]
    • Prahistoriaj specioj de Phoeniconotius” aŭ “Phoenicopterus:
      • Phoenicopterus croizeti (Meza Oligoceno – Meza Mioceno de C Eŭropo)
      • Phoenicopterus floridanus (Komenca Plioceno de Florido)
      • Phoenicopterus stocki (Meza Plioceno de Rincón, Meksiko)
      • Phoenicopterus copei (Fina Pleistoceno de Ok Nordameriko kaj C Meksiko)
      • Phoenicopterus minutus (Fina Pleistoceno de Kalifornio, Usono)
      • Phoenicopterus aethiopicus
      • Phoenicopterus eyrensis (Fina Oligoceno de Suda Aŭstralio)

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

En flako en Tanzanio
La arkeca beko de tiu Ruĝa flamengo estas bone adaptata al funda elprenado

Flamengoj ofte staras sur unu kruro, dum la alia estas metita sub la korpo. La tialo por tiu kutimo ne estas tute komprenita. Kelkaj specioj de Flamengoj havas kapablon havi duonon de sia korpo dormita, kaj ripozinte, la flamengo sanĝas kruron kaj lasas ripozi la alian duonon, sed tio ne estas konfirmita. Ĵusaj studoj indikis, ke stari sur unu kruro povas permesi la birdojn konservi pli da korpovarmo, ĉar ili pasas multan kvanton de tempo vade en malvarma akvo.[11] Krome flamengoj povas piedpremi per siaj retaj piedoj sur la koto por kirli manĝon el fundo supren.

Flamengidoj havas girzecruĝajn plumojn kiam ili elkovas, sed plenkreskaj flamengoj havas helajn rozkolorajn aŭ ruĝajn plumojn. Ili obtenas tiun koloron el akvaj algoj kaj karotinoido en la manĝaĵoj. Ĉiuj flamengoj ankaŭ havas 12 nigrajn plumojn en ĉiu flugilo. Bone manĝinta kaj sana flamengo estas pli brilkolora kaj tiele pli dezirebla partnero; blanka aŭ pala flamengo, tamen, estas kutime nesana aŭ malbone nutrita. Kaptivaj flamengoj estas elstara escepto; multaj iĝas pale rozkoloraj se ili ne manĝas karotenon je sufiĉa nivelo komparebla al naturo. Tio ŝanĝas ĉar pli da bestoĝardenoj aldonas salikokojn kaj aliajn suplementojn al la dieto de siaj flamengoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Flamengoj filtromanĝas bluverdajn algojn kaj moluskojn, ĉefe de genro Artemia, kiujn ili filtras de la koto kaj akvo per harecaj strukturoj en la beko, kiuj separas la koton kaj ŝlimon el la manĝo. Tiuj estas la ununuraj birdoj kiuj filtras la manĝaĵon, krome lau la sama metodo, kiun uzas balenoj. Por tiu filtrado la flamengoj enakvigas la bekon inverse kaj forprenas planktetojn kaj bestetojn filtrantan la akvon per tiuj strietoj (lameloj) kaj uzante la aspran grandan langon kiel piŝto. Ili manĝas en neprofundaj lagoj foje laŭ grupo de ĝis miliono da membroj. La roza aŭ ruĝeca koloro de la flamengoj venas el la karotenaj proteinoj de ties dieto de animaloj kaj plantoj: planktono. Tiuj proteinoj rompiĝas en pigmentojn kiujn prosuktas enzimoj.[12] La fonto de tio varias laŭ specioj, kaj dependigas la kvanton de koloro. Flamengoj kies sola dieto estas blueverdaj algoj estas pli helaj kompare kun tiuj kiuj prenas ilin duarange (ekz. el animaloj kiuj digestis bluverdajn algojn).[13] La flamengoj de bestoĝardenoj, kiu ofte ne havas la kolorplibonigon en sia dieto, povas ricevi la aldonan pigmenton "Kantaksantino".

Flamengoj produktas "lakton" de glandoj en la supra digesta sistemo. Ambaŭ gepatroj nutras la idon per tiu lakto dum proksimume du monatoj, ĝis ĝi povas mem filtri la manĝaĵon.

Vivociklo[redakti | redakti fonton]

La pli grandaj specjoj reproduktiĝas kaj manĝas en salakvaj lokoj. Ili konstruas la nestojn el kompaktita koto, kiun ili formas en monteton kun kava supro, en kiu estas demetata unu blanka ovo.

Ruĝa flamengo kaj ido.
Kolonio de flamengoj ĉe Lago Nakuru.

Flamengoj estas tre sociemaj birdoj kiuj loĝas en kolonioj kiuj povas nombri je miloj. Tiuj grandaj kolonioj ŝajne utilas al tri celoj por la flamengoj: pred-evito, pligrandigo de manĝo kaj uzado de malabundaj taŭgaj nestolokoj.[14] La plej baza kaj stabila socia unuo de flamengoj estas la parligo kiun ili formas el unu masklo kaj unu ino. Tiu ligo inter ili tendencas esti forta; tamen, en pli grandaj kolonioj (kie estas pli da elekteblaj partneroj), povas okazi ŝanĝoj de partnero.[15] En paroj, kaj la masklo kaj la ino kontribuas konstrui la neston por la ovo kaj defendi ĝin. Antaŭ reproduktado, la flamengokolonioj disiĝas en reproduktaj grupoj de ĉirkaŭ 15–50 birdoj. Kaj maskloj kaj inoj en tiuj grupoj plenumas sinkronigitajn ritajn memmontrojn. Tiuj ceremonioj utilas kaj por stimuli sinkronan nestumadon kaj por establi par-formadon por birdoj kiuj ne ankoraŭ havas partnerojn.[16] La flamenga grupo staras kune kaj montriĝas per levado de kolo, sekve de alvoko per kaposubigo kaj posta flugilfrapado.[17] Tiuj ceremoniaj memmontroj ŝajne ne okazas direktate al individuo sed anstataŭe okazas hazarde.[17]

Flamengaj paroj establas kaj defendas nestoteritoriojn. Ili lokigas taŭgan lokon en la kotejo por konstrui la neston, kiu estas kutime elektita de la ino.[17] Dum la nestokonstruado kutime okazas kopulacio. Nestokonstruado povas esti interrompita ankaŭ de alia paro klopodanta ŝteli la nestolokon. Flamengoj arde defendas siajn nestolokojn kaj idojn. Post eloviĝo, la nura gepatra peno estas manĝigado.[18] Flamengoj produktas kropolakton, kiel kolomboj kaj turturoj, danke al agado de hormono nome prolaktino (vidu Kolombedoj). Ĝi enhavas pli da graso kaj malpli da proteino ol tiu lasta, kaj estas produktata en glandoj ĉe la supro de la digesta aparato, ne ĝuste ĉe kropo. Ambaŭ gepatroj zorgas siajn idojn, kaj junaj flamengoj manĝas tiun lakton, kiu enhavas ankaŭ ruĝajn kaj blankajn sangoĉelojn. En la unuaj ses tagoj, kaj plenkreskuloj kaj idoj restas ĉe la nestolokoj. Post ĉirkaŭ sep al dudek tagoj la idoj ekmoviĝas kaj esploras siajn ĉirkaŭojn. Post du semajnoj, la idoj aliĝas al grupoj nome "etaj infanvartejoj" kaj ties gepatroj tuj lasas ilin en tiuj grupoj. Poste, multaj etaj infanvartejoj kuniĝas por formi pli grandan infanvartejon kiu enhavas milojn da idoj. Idoj kiuj ne restas ĉe siaj infanvartejoj estas vundeblaj al predantoj.[19]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Sciencistoj malkovris ke flamengoj mortas je miloj laŭlonge de la riftaj lagoj de Kenjo kaj Tanzanio. Tamen ili dubegas pri ties tialo. Eblaj kaŭzoj estus kokoĥolero, botulismo, metalvenenado, pesticidojvenenaj bakterioj, laŭ fakuloj. Oni timas ankaŭ pri futuro de la Malgranda flamengo — Phoeniconaias minor — minacata de planoj elpumpi akvon el unu el ties ŝlosilaj reproduktaj areoj, nome la bordoj de la Lago Natron. Tiuj lagoj estas ŝlosilaj por la reprodukta sukceso de la flamengoj ĉar tiuj manĝas arojn de cianobakterioj kiuj abundas tie.[20]

En kaptiveco[redakti | redakti fonton]

La unua flamengo eloviĝinta en eŭropa bestoĝardeno estis Ĉilia flamengo ĉe la Bestoĝardeno de Bazelo en Svisio en 1958. Ekde tiam, oni bredis ĉirkaŭ 389 flamengojn en Bazelo kaj estis distribuataj al aliaj bestoĝardenoj tutmonde.[21]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Ceramiko de moĉeoj pentranta flamengon. Jaro 200 Muzeo Larco, Limo, Peruo.

La malnovmondaj flamengoj estis konsiderataj de egiptanoj la vivanta reprezento de la dio Reo,[22] dum en Antikva Romo, ties langoj estis konsiderataj delikataĵoj.[23]

En Ameriko, la popolo Moĉe de antikva Peruo adoris naturon.[24] Ili faris emfazojn ĉe animaloj kaj ofte pentris flamengojn en siaj artaĵoj,[25] dum en Bahamoj ili estas nacia birdo. Ankaŭ andaj ministoj mortigis flamengojn por sia graso, je kredo esti kuracilo por tuberkulozo.[26] En Usono, rozkoloraj bildoj de plastaj flamengoj estas popularaj gazonaj ornamoj.[27]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (December 1993)Sibley's Classification of Birds. Ornitologia e dintorni. Alirita 15a Novembro 2009.
  2. 2,0 2,1 Sibley, Charles G. (1969). "The Relationships of the Flamingos as Indicated by the Egg-White Proteins and Hemoglobins.", gazeto : Condor, volumo : 71, numero : 2, paĝoj : 155–179. COI:10.2307/1366077
  3. Johnson, Kevin P.; Kennedy, Martyn, and McCracken, Kevin G. (2006). "Reinterpreting the origins of flamingo lice: cospeciation or host-switching?", gazeto : Biology Letters, volumo : 2, numero : 2, paĝoj : 275–278. COI:10.1098/rsbl.2005.0427. Alirita 31 October 2009.
  4. Feduccia, Alan (1976). "Osteological evidence for shorebird affinities of the flamingos", gazeto : Auk, volumo : 93, numero : 3, paĝoj : 587. Alirita 3a Novembro 2009.
  5. Chubb, AL. 2004. New nuclear evidence for the oldest divergence among neognath birds: the phylogenetic utility of ZENK (i). Molecular Phylogenetics and Evolution, 30(1), 140–151.
  6. Ericson, Per G. P. (December 2006). "Diversification of Neoaves: integration of molecular sequence data and fossils", gazeto : Biology Letters, volumo : 2, numero : 4, paĝoj : 543–547. COI:10.1098/rsbl.2006.0523 (PDF)
  7. (27 June 2008) "A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History", gazeto : Science, volumo : 320, numero : 5884, paĝoj : 1763–1768. COI:10.1126/science.1157704
  8. Mayr, Gerald (2004). "Morphological evidence for sister group relationship between flamingos (Aves: Phoenicopteridae) and grebes (Podicipedidae)", gazeto : Zoological Journal of the Linnean Society, volumo : 140, numero : 2, paĝoj : 157–169. COI:10.1111/j.1096-3642.2003.00094.x. Alirita 3a Novembro 2009.
  9. 9,0 9,1 Mayr, Gerald (2006). "The contribution of fossils to the reconstruction of the higher-level phylogeny of birds", gazeto : Species, Phylogeny and Evolution, volumo : 3, paĝoj : 59–64. Alirita 12a Aŭgusto 2009.
  10. Ubilla, M.; Perea, D., Tambussi, C., and Tonni, E. (1990). "Primer registro fósil de Phoenicopteridae (Aves: Charadriiformes) para el Uruguay (Mio-Plioceno)", gazeto : Anais da Academia Brasileira de Ciências, volumo : 62, paĝoj : 61–68
  11. Walker, , "Why flamingoes stand on one leg, 13a Aŭgusto 2009. Kontrolita 9a Decembro 2009.
  12. Hill, G. E.; R. Montgomerie, C. Y. Inouye and J. Dale (June 1994). "Influence of Dietary Carotenoids on Plasma and Plumage Colour in the House Finch: Intra- and Intersexual Variation", gazeto : Functional Ecology, volumo : 8, numero : 3, paĝoj : 343–350. COI:10.2307/2389827
  13. http://www.pbs.org/wnet/nature/firebird/html/facts.html
  14. (1994) "Managing the Social Environments of Flamingos for Reproductive Success", gazeto : Zoo Biology, volumo : 13, numero : 5, paĝoj : 501–507. COI:10.1002/zoo.1430130512
  15. Studer-Thiersch, A. (2000). "What 19 Years of Observation on Captive Great Flamingos Suggests about Adaptations to Breeding under Irregular Conditions." Waterbirds: The International Journal of Waterbird Biology 23(Special Publication I: Conservation Biology of Flamingos): 150–159.
  16. Ogilve, M. A. O. C. (1986). Flamingos. Great Britain, Alan Sutton Publishing Limited.
  17. 17,0 17,1 17,2 Studer-Thiersch, A. (1975). Basle Zoo. Paĝoj 121–130 in N. Duplaix-Hall kaj J. Kear, eldonistoj. Flamingos. T. & A. D. Poyser, Berkhamsted, Britio.
  18. (1994) "Variation in Parental Care with Offspring Age in the Greater Flamingo", gazeto : The Condor, volumo : 96, numero : 3, paĝoj : 809–812. COI:10.2307/1369487
  19. (1995) "Adult Aggressiveness and Crèching Behavior in the Greater Flamingo, Phoenicopterus ruber roseus", gazeto : Colonial Waterbirds, volumo : 18, numero : 2, paĝoj : 216–221. COI:10.2307/1521484
  20. "Mystery threat to pink flamingos, 9a Oktobro 2006. Kontrolita 10a Decembro 2009.
  21. "Zolli feiert 50 Jahre Flamingozucht und Flamingosforschung, 13a Aŭgusto 2008. Kontrolita 21a Marto 2010. (German)
  22. http://animals.jrank.org/pages/505/Flamingos-Phoenicopteriformes-GREATER-FLAMINGO-Phoenicopterus-ruber-SPECIES-ACCOUNT.html
  23. Flamingo Feeding. Alirita 16a Aŭgusto 2008.
  24. Benson, Elizabeth, The Mochica: A Culture of Peru. New York, NY: Praeger Press. 1972
  25. (1997) The Spirit of Ancient Peru:Treasures from the Museo Arqueológico Rafael Larco Herrera. New York: Thames and Hudson. 
  26. http://www.seaworld.org/infobooks/Flamingos/fdeath.html
  27. (2006)Backstory: Extinction of an American icon?. Christian Science Monitor. Alirita 9a Februaro 2010. Publikita la 2an de Novembro 2006