Nigra cikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra cikonio
Nigra cikonio
Nigra cikonio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. nigra
Ciconia nigra
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejo de la nigra cikonio
Vivejo de la nigra cikonio
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigra cikonio (Ciconia nigra) estas tre malmulte konata birdo el la ordo de Cikonioformaj birdoj kaj familio de Cikoniedoj kompare kun la parenco blanka. Pro tio la plej facila maniero priskribi ĝin estos noti similaĵojn kaj malsimilaĵojn kun tiu. Ambaŭ estas birdospecioj de sama genro, nome la tipa genro de la familio Cikoniedoj. Temas pri granda vadbirdo disvastigata, sed nekomuna, specio kiu reproduktiĝas en la plej varmaj partoj de Eŭropo (ĉefe en centraj kaj orientaj regionoj), tra moderklimata Azio kaj Suda Afriko. Temas pri timida specio, malkiel la parenca Blanka cikonio. Ĝi estas vidata en paroj aŭ tre malgrandaj aroj en marĉaj areoj, riveroj aŭ internaj akvoj; en pli grandaj aroj (ĝis de cento) por migrado. La Nigra cikonio manĝas amfibiojn kaj insektojn.

Taksonomio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La familio de cikonioj enhavas kelkajn genrojn en tri ĉefaj grupoj: la mikterioj kaj anastomoj (Mycteria kaj Anastomus), la grandaj cikonioj (Ephippiorhynchus, Jabiru kaj Leptoptilos), kaj la "tipaj cikonioj", Ciconia. Tiuj tipaj cikonioj inkludas la Blankan cikonion kaj ses aliajn nunajn speciojn, kiuj estas karakteraj per rektaj bekoj kaj ĉefe nigrablankaj plumaroj.[1] Ene de la genro Ciconia, la plej proksimaj parencoj de la Nigra cikonio estas la aliaj eŭropaj specioj, nome la Blanka cikonio kaj ties iama subspecio, la nigrabeka Blankorienta cikonio de orienta Azio.[2] La nigra cikonio rezultis esti baza laŭ analizoj de mitokondria citokromo b de DNA fare de Beth Slikas en 1997.[3] Fosiliaj restoj estis malkovritaj el kuŝejoj de Mioceno en la insuloj Rusinga kaj Maboko en Kenjo, kiuj estas nedistingeblaj el la Blanka kaj Nigraj cikonioj.[4]

La Nigra cikonio estis unu el multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia fama verko de 1758 Systema Naturae, kie ĝi ricevis la dunoman nomon de Ardea nigra.[5] Ĝi estis movita al la nova genro Ciconia fare de franca zoologo Mathurin Jacques Brisson post du jaroj.[6] Kaj la genra kaj la specia nomoj estas latinaj; Ciconia estas "cikonio" kaj nigra estas "nigra".[7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

En Nacia Parko Kruger, en Sudafriko.

Laŭ aspekto kaj grandeco la Nigra cikonio similas al la blanka. Tamen la nigra estas iomete pli malgranda (90 al 105 cm longa kontraŭ 95 al 110 cm de la Blanka cikonio, enverguro de 173-205 cm kaj 3 kg peza)[8][9]. Kiel ĉe ĉiuj cikonioj, ankaŭ tiu ĉi havas longajn krurojn, longan kolon, kaj longan, rektan, pintecan bekon. La koloro estas sufiĉe pli nigra (kapo, kolo, flugiloj kaj vosto), dum estas blankaj nur la suba brusto, ventro, akzelo kaj subvostaj kovriloj kaj ruĝaj la senplumaj areoj de la beko, ĉirkaŭokuloj (karunkloj) kaj kruroj. Vidi ĝin de proksime estas malfacile en naturo, sed se oni atingas tion, konstateblas, ke tiu nigra koloro ne estas tute simpla nigro, male ĝi enhavas belegajn purpurverdajn brilnuancojn. La brustoplumoj estas longaj kaj hirtaj formante pendan subkolumon kiu estas uzata por iaj pariĝadaj ceremonioj. Ambaŭ seksoj estas identaj laŭ aspekto, escepte ke maskloj estas pli grandaj ol inoj averaĝe kaj foje kun pli fortika kaj iom pli kurba beko. Irisoj estas brunaj.

Junuloj ne estas tiom brile nigraj sed iom pli malhelverdecaj al brunecaj. La ruĝaj partoj de plenkreskulo (beko, ĉirkaŭokuloj kaj kruroj) estas verdecgrizecaj. La skapularoj, flugil- kaj supravostaj kovriloj havas palajn pintojn. Ĝi povas esti konfuzata kun la junulo de Ibisa mikterio, sed tiu lasta havas pli palajn flugilojn kaj dorson, pli longan bekon, kaj blankon subflugile.[10]

Ili piediras malrapide kaj decidege surgrunde. Kiel ĉe ĉiuj cikonioj, ili flugas havante kolon foretende. Vidate de supre estas tutnigra kaj ne konfuzebla kun la Blanka cikonio; vidata desube distingas ilin ĉefe la nigraj kapo, kolo kaj antaŭ bordo de flugiloj. Ili havas aspran alvokon, sed nur rare dediĉas sin al reciproka bekofrapado kiam plenkreskuloj renkontiĝas ĉeneste.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La Nigra cikonio uzas pli da diferencaj voĉetoj kaj bruetoj sed ne estas tiom brua kiom la Blanka cikonio. Male ĝi apenaŭ klakas en la nesto kiel pruvo de rekono kaj akcepto kaj ĉefe fajfas iun "fiu".

Medio[redakti | redakti fonton]

Kiel la Blanka cikonio, ankaŭ ĝi ŝatas akvajn terenojn, sed ne malfermajn ebenaĵojn; male ja ŝatas arbarojn je koniferoj proksimaj de humidejoj, kaj montetojn enhavantajn rojojn. Nur ĉe la regiono de Kaspia Maro ili ĉeestas ankaŭ en aliaj tipoj de malaltaj teroj.

Ĝi neniam nestas en vilaĝoj aŭ apud homoj. Male ili serĉas lokojn en altaj arboj de plenplenaj arbaroj aŭ neatingeblajn truojn en altegaj rokaj muroj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Migrovojoj de la Nigra cikonio el Eŭropo: el Okcidenta Eŭropo kaj Hispanio kaj Italio al Okcidenta Afriko; el Orienta Eŭropo tra Mezoriento kaj la valo de la Nilo al Orienta kaj Centra Afriko. En Azio ili migras el areo de suda Siberio al Koreio al suda Ĉinio kaj sudo de Himalajo.

Tiu palearktisa kaj afrotropisa birdo estas multe malpli disvastigita ol la Blanka cikonio. Plej granda parto da eŭropanoj -eĉ de loĝantoj en landoj kie nestas la Nigra cikonio- vidis ĝin neniam; male ĉiuj vidis iam blankan.

Kiel la Blanka cikonio, la Nigra havas du regionojn: okcidenta ĉefe en Hispanio -kie ĝi rare travintras- (okcidente maksimuma limo estas en Francio la arbaroj de Ardenoj) kaj orienta ekde Pollando al Rusio kaj suden ĝis Bulgario, de kie ĝi elmigras al Afriko tra Egiptio. En Azio estas du longaj bendozonoj unu el suda duono de Rusio kaj alia el Turkio, Kaŭkazo kaj Centra Azio tra suda duono de Siberio kaj plej norda Mongolio al Manĉurio (en norda Ĉinio), Kamĉatko kaj Norda Koreio. Krome estas aparta populacio de loĝantaj birdoj en Suda Afriko, nome en suda Namibio, Bocvano, Zimbabvo kaj Sudafriko.

Migrado[redakti | redakti fonton]

La Nigra cikonio estas forta migranto, kiu vintras en tropikaj Afriko kaj norda Barato. Larĝaflugila ŝvebema birdo, la Nigra cikonio profitas termikojn de varma aero por longdistancaj flugoj, kvankam ili estas malpli dependaj el ili ol la Blanka cikonio. Tio konstateblas kiam aroj de migrantaj birdoj de ĉiu el ambaŭ specioj atingas la Ĝibraltaran Markolon kaze de forta vento: la aroj de nigraj rapide kaj decide trapasas la markolon dum la aroj de blankaj dubas, ĉirkaŭflugas, foje trapasas, foje reenflugas kaj ripozas ie por denove klopodi aŭ eĉ resti en Iberio por vintrumi sen migri. Ĉar termikoj formiĝas nur super tero, cikonioj, kun grandaj rabobirdoj, devas trapasi la Mediteraneon ĉe la plej mallarĝaj punktoj, kaj multaj Nigraj cikonioj povas esti vidataj tra la Bosforo. Ili flugas proksimume 100 al 250 km tage kun taga maksimumo ĝis 500 km.

La cikonioj migras el meza aŭgusto al fino de septembro. Ili revenas meze de marto. Ĉirkaŭ 10 % el la okcidentaj cikonioj elektas la pasejon Sicilio - Kabo Bon, Tunizio. La plej komuna vojo estas tra la Ĝibraltara Markolo. Multaj birdoj flugas ĉirkaŭ Saharo ĉe la marbordo. Plej birdoj vintras en humidejoj de NiĝerioMalio. La orientaj birdoj faras la vojon Bosforo-Sinajo-Nilo al Afriko. Birdoj kiuj somerumas en Siberio trapasas Himalajon kaj vintras en norda kaj nordorienta Barato, Nepalo kaj ĝis Birmo; kelkaj estis kontrolitaj satelite. En Suda Afriko, Nigraj cikonioj kiuj nestumas en la centraj montarareoj faras sezonajn vintromovojn al pli varmaj marbordaj kaj subtropikaj zonoj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Montrante irizecon.

La Nigra cikonio estas multe pli timida ol la Blanka cikonio. Pro tio ĝi retiriĝas el homoj tiom kiom la blanka serĉas ilin kaj same ke la blanka aperas tiome en popolaj tradicioj, rakontoj, diraĵoj, ktp., la nigra cikonio apenaŭ aperas tiele. Tamen ili flugas, elmigras, marŝas kaj manĝas simile. Pli precize la specio manĝas ĉefe fiŝojn, sed ankaŭ serpentetojn, aliajn malgrandajn reptiliojn, ranojn, aliajn amfibiojn, akvoratojn, insektojn, helikojn, krabojn, birdidojn kaj eĉ iom da planta materialo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Estas konsiderata specio teritoriema. De aprilo la Nigraj cikonioj komencas generi. Ili faras neston el bastonetoj kaj branĉetoj en rokfendoj, klifoj kaj kavernoj aŭ sur tre grandaj arboj (ĉefe kverkoj kaj pinoj, kaj 4-25 m alte supergrunde); metas ene muskon, lanon kaj aliajn suplajn pecetojn. La nesto uziĝas plurjare, kaj pro ĉiujara riparado ĝi pli kaj pli pligrandiĝas; eventuale tiu ĉi specio povas okupi nestojn de aliaj birdospecioj kiaj la agloj Aquila verreauxiHieraaetus pennatus, milvoj, la Blanka cikonio aŭ la Martelbirdo Scopus umbretta. La reprodukta sezono estas en okcidenta Eŭropo aprile kaj maje. Kopulacio okazas ĉu enneste ĉu proksime. Foje okazas konfliktoj kiam tria individuo klopodas anstataŭi unu el la membro de la paro: tiuj konfliktoj solviĝas kiam unu el la triopo abandonas; foje okazas ankaŭ ke unu paro forigas alian el la nesto. Okazas pariĝadaj ceremonioj de memmontrado kaj saluto je alveno al la nesto per bekofrapado, suben kaj suprenigo de kapo kaj hirtigo de plumoj. La birdino demetas 2-5 blankajn ovojn, plej ofte 3-4. Kovado okazas dum 32-38 tagoj kaj ambaŭ gepatroj respondecas pri tio. Elnestiĝo okazas post du monatoj kaj duono, sed la junuloj plu revenas al nesto ĝis totala sendependiĝo. Post 4 monatoj birdidoj fariĝas same grandaj kiel iliaj gepatroj. Bredi la nigran cikonion estas facile, sed ĝi estas homtima. La denaska bredata Nigra cikonio konstruas neston, sed en Ĉinio oni ankoraŭ (1987) ne sukcesis generigi ilin sub artefaritaj kondiĉoj. La Nigra cikonio estas rara porapreza birdo. Ĝi iam estis multnombra kaj loĝis ĉie sur ia tero. Sed pro la ŝanĝiĝo kaj poluado de vivmedio ĝia nombro multe reduktiĝis. Ĝi jam estas listigita kiel protektata birdo laŭ la Internacia Konvencio pri Pereantaj Specioj.

Ovo de nigra cikonio (Ciconia nigra)

Oni scias ke la gepatroj de Nigraj cikonioj foje mortigas unu el siaj idoj, ĝenerale la plej malgranda, en epoko de manĝa malabundo por malpliigi la idarkvanton kaj tiele plialtigi la ŝancojn de survivado de la restantaj idoj. La cikoniidoj ne atakas unu la alian kaj la gepatra metodo nutri ilin (elgorĝi grandajn kvantojn de manĝo momente) signifas ke la plej fortaj idoj ne povas forkonkurenci la plej malfortajn rekte, kaj pro tio la gepatra idomortigo estas efika vojo malpliigi la idokvanton. Spite tion, tiun kutimo oni ne komune observis.[11]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Ĉefa minaco estas habitatodetruo, en Rusio kaj Orienta Eŭzropo pro senarbarigo, sekigado por irigacio kaj konstruado de hidroelektraj centraloj. En afrikaj vintrejoj problemo estas sekigado de humidejoj por konverto al agrikulturo kaj troa uzado de pesticidoj. Foje okazas ankaŭ kolizio kontraŭ elektraj kabloj aŭ fostoj kaj ĉasado. La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 24,000-44,000 individuoj (Wetlands International 2006). La eŭropa populacio komence de la 21a jarcento estis ĉirkaŭkalkulata inter 6.600-9.700 paroj, dum en Azio oni kalkulis ĉirkaŭ 2.000-3.200 parojn, kaj 1.000-1.500 parojn en Suda Afriko (Strazds 2001).

C. nigra en Iberio[redakti | redakti fonton]

Tri cikoniidoj en nesto en la Nacia Parko Monfragüe, Hispanio. La nesto estas facile observebla trans rivero el ŝoseo.

En Iberio ne estas abunda, sed ĉefe loĝas en la nordo de Ekstremaduro kaj en la resto de montaraj kaj arbaraj areoj (oriento kaj sudo); malfacile videbla en plej loĝataj areoj aŭ la agrikultura valo de la rivero Gvadiano, escepte en la fino de la diglagoj (orienta areo). Precize estas vidata ofte en la Naturrezervejo Serra da Malcata, en la kunfluo lima deriza de tiu sierra (montaro) kun la komarko Sierra de Gata. Aliaj gravaj reproduktejoj estas en la nordo de la regiono Andaluzio (Sierra Morena) kaj en la regiono Kastilio-Leono, pli precize en la Natura Parko Arribes del Duero, en la provincoj Salamanko kaj Zamoro, kaj la komarko Sajago.

La iberia populacio estas ĉirkaŭkalkulata en 405 paroj certe kaj eble ĝis 483, probable ĝis 500 paroj reproduktantaj. Laŭ la Atlas de Aves Reproductoras de España (Martí y Del Moral 2003), la reproduktanta populacio en Hispanio komence de la 21a jarcento estus 387 paroj (322 reprodukte certe kaj pliaj 65 eblaj). Laŭ regionoj, Ekstremaduro estas ĉefa kerno, kun pli da 170 paroj certaj, tio estas, pli da duono de la hispaniaj nombroj. Nur en la provinco Cáceres estas pli da cento da paroj, nome triono de la totalo. Sekvas laŭ gravo la populacioj de Kastilio-Leono (61 paroj, kontrolitaj satelite), Andaluzio (52 paroj), Kastilio-Manĉo (24 paroj) kaj eĉ Madrido (12 paroj). En Portugalio oni konas 83 paroj reprodukte certe kaj 96 eblaj (Rosa et al. 2001). Tiu specio nestumas en Iberio pli en rokoj (klifoj) ol en arboj dum en la resto de Eŭropo inverse. Kelkaj individuoj vintrumas en sudokcidenta Hispanio (Doñana kaj marmarĉoj de Gvadalkiviro, nome rizkampoj, ĝis 40 aŭ 50 individuoj).

En Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La Nigra cikonio (Ciconia nigra) generas en la nordaj regionoj de la Nordoriento kaj provinco Hebejo, kaj nordokcidento de provinco Gansuo. En la migra tempo oni povas vidi ilin en la vasta regiono de norda Ĉinio ĝis la okcidenta parto de Ŝinĝjang. Vintre, ili iam videblis en la provincoj Ĝjangŝio, Fuĝjan, Tajvano, Gŭangdong, Gŭangŝji, Siĉŭano kaj Junano.

Ĝi estas malofte videbla en Ĉinio. Dum sia migrado aŭ travintrado ĝi restadas en vasta ebenaĵo for de homoj. Ĝi serĉas manĝaĵon en marĉo aŭ humida loko kaj prenas preskaŭ ĉion manĝeblan, sed ĉefaj manĝaĵoj estas fiŝo, rano, krustuloj kaj aliaj akvaj vivuloj. Somere ĝi ofte agas laŭ monta rivereto kaj ripozas en arbaro aŭ sur roko. Same kiel la Blanka cikonio, ĝi tenas la kolon kaj krurojn en unu linio dum sia flugado.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kahl, M. Philip (1987). "An overview of the storks of the world", gazeto : Colonial Waterbirds, volumo : 10, numero : 2, paĝoj : 131–134. COI:10.2307/1521251
  2. Wood, D Scott (1984). "Concordance between classifications of the Ciconiidae based on behavioral and morphological data", gazeto : Journal of Ornithology, volumo : 125, paĝoj : 25–37. COI:10.1007/BF01652936
  3. Slikas, Beth (1997). "Phylogeny of the Avian Family Ciconiidae (Storks) Based on CytochromebSequences and DNA–DNA Hybridization Distances", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 8, numero : 3, paĝoj : 275–300. COI:10.1006/mpev.1997.0431
  4. Dykes, Gareth J.; Alexander, Cyril Walker (2008). "New Records of Fossil ‘Waterbirds’ from the Miocene of Kenya", gazeto : American Museum novitates, numero : 3610 . Ŝablono:Hdl
  5. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata Latin. Holmiae: (Laurentii Salvii). 
  6. (1760) Ornithologie; ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, espéces & leurs variétés. &c Volume 1 French. Paris: C. J. B. Bauche. 
  7. (1918) An Elementary Latin Dictionary. New York: American Book Company. ISBN 0-19-910205-8. 
  8. Cramp 1977, p. 323.
  9. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. Paĝoj 84-85.
  10. Cramp 1977, p. 322.
  11. Zielinski, Piotr (2002). "Brood reduction and parental infanticide — are the White Stork Ciconia ciconia and the Black Stork C. nigra exceptional?", gazeto : Acta Ornithologica, volumo : 37, numero : 2, paĝoj : 113–119. Alirita 14a Februaro 2011. (PDF)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • (1977) Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa, the Birds of the Western Palearctic, Volume 1: Ostrich to Ducks. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-857358-8. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Alia bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Janssen, Martin Hormann, Carsten Rohde: Der Schwarzstorch – Ciconia nigra. Die Neue Brehm-Bücherei. Bd 468. Westarp-Wissenschaften, Hohenwarsleben 2004. ISBN 3-89432-219-5.
  • Peter Schröder, Gerd Burmeister: Der Schwarzstorch. Ciconia nigra. Ziemsen, Wittenberg 1974, Westarp-Wissenschaften, Hohenwarsleben 2004. ISBN 3-89432-219-5.
  • Hans-Günther Bauer, Peter Berthold: Die Brutvögel Mitteleuropas. Bestand und Gefährdung. Aula, Wiesbaden 1997, S. 45 f. ISBN 3-89104-613-8.
  • Urs N. Glutz von Blotzheim (Hrsg.): Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bd 1. Gaviiformes – Phoenicopteriformes. Aula, Wiesbaden 1987, S. 415–427 (2.Aufl.). ISBN 3-89104-457-7.