Blanka cikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka cikonio
Ciconia ciconia.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj birdoj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Ciconia ciconia
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blanka cikonio (Ciconia ciconia) estas tre granda kaj konata birdospecio de la familio Cikoniedoj de Eŭropo kaj Afriko (vintre). Temas pri disvastigita sed malkreskinta specio kiu vivas en la mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj elmigras al Afriko vintre. Ties plumaro estas ĉefe blanka, kun nigra en flugiloj. Plenkreskuloj havas longajn ruĝajn krurojn kaj longajn pintecajn ruĝajn bekojn, kaj averaĝe estas 100–115 cm longaj el bekopinto al vostofino, kun enverguro de 155–215 cm. Ambaŭ subspecioj, kiuj diferencas iome laŭgrande, reproduktiĝas en Eŭropo (norde ĝis Finnlando), nordokcidenta Afriko, sudokcidenta Azio (oriente al suda Kazaĥio), kaj suda Afriko. La Blanka cikonio estas long-distanca migranto, kiu vintras en Afriko el tropika subsahara Afriko tiom sude kiom ĝis Suda Afriko, aŭ en la Hinda subkontinento. Dum migrado inter Eŭropo kaj Afriko, ĝi evitas trapasi la Mediteranean Maron kaj devojiĝas tra Levantenio oriente aŭ tra la Ĝibraltara Markolo okcidente, ĉar la termikoj el kiuj ĝi dependas ne formiĝas super akvo.

Tiu ĉi specio estas predanto, kaj manĝas ampleksan gamon de animala predo, inklude insektojn, fiŝojn, amfibiojn, reptiliojn, malgrandajn mamulojn, kaj malgrandajn birdojn. Ili prenas plej manĝon surgrunde, inter malalta vegetaĵaro, kaj el neprofunda akvo. Ĝi estas monogama reproduktulo, sed ne formas parojn porvivajn. Ambaŭ membroj de la paro konstruas grandan neston el bastonetoj, kiu povas esti uzata dum kelkaj jaroj. Ĉiujare la ino povas demeti kutime 4 ovojn, kiuj estos kovataj dum 33–34 tagoj. Ambaŭ gepatroj siavice kovas la ovojn kaj ambaŭ manĝigas la idojn. Elnestiĝo okazas 58–64 tagojn post eloviĝo, kaj gepatra nutrado pluas dum pliaj 7–20 tagoj.

La Blanka cikonio estis kategoriita kiel Malplej Zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). Ĝi profitis el homa agado dum la Mezepoko dum oni faris arbarklarigadon, sed la ŝanĝoj en farmometodoj kaj industriigo estis tialo de ties malpliiĝo kaj malapero el partoj de Eŭropo en la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Programoj por konservado kaj reenmeto tra Eŭropo rezultis en fakto ke la Blanka cikonio plureproduktiĝas en Nederlando, Belgio, Svisio kaj Svedio. Ĝi havas kelkajn naturajn predantojn, sed povas esti gastiganto de kelkaj tipoj de parazitoj; la plumaro estas hejmo de Mallophaga kaj de plum-akaroj, dum la grandaj nestoj povas enhavi diversajn gamojn de mezostigmataj akaroj. Tiu rimarkinda birdo estas bazo de multaj legendoj tra sia teritorio, el kiuj la plej konata estas la historio de beboj alportataj de cikonioj.

En Palic, Serbio

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Du plenkreskuloj en Germanio

La Blanka cikonio estis unu el multaj birdospecioj origine priskribitaj de Karolo Lineo en sia majstroverko de 1758 nome Systema Naturae,[1] kie ĝi ricevis la dunoman nomon de Ardea ciconia. Ĝi estis reklasita al (kaj elektita kiel tipa specio de) la nova genro Ciconia fare de franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[2][3] Kaj la genra kaj la specia nomoj, cǐcōnia, estas la latina vorto por "cikonio",[4] de kie devenas la nomo en Esperanto kaj de tiu ĉi tipa specio kaj de la tuta genro, jam origine registrita en klasikaj verkoj de Horacio kaj de Ovidio.[5]

Estas du subspecioj:

  • C. c. ciconia, la nomiga subspecio priskribita de Linnaeus en 1758, reproduktiĝas el Eŭropo al nordokcidenta Afriko kaj plej okcidenta Azio, kaj en suda Afriko, kaj vintras ĉefe en Afriko sude de la Sahara Dezerto,[6] kaj kelkaj birdoj vintras en Barato,[7] dum aliaj restas en suda Hispanio.
  • C. c. asiatica, priskribita de la rusia naturalisto Nikolaj Severcov en 1873, reproduktiĝas en Turkestano kaj vintras el Irano al Barato. Ĝi estas iome pli granda ol la nomiga subspecio.[6][8]

La cikonia familio enhavas ses genrojn en tri larĝaj grupoj: la mikterioj kaj anastomoj (Mycteria kaj Anastomus), la grandaj cikonioj (Ephippiorhynchus, Jabiru kaj Leptoptilos), kaj la "tipaj" cikonioj, Ciconia. La tipaj cikonioj estas la Blanka cikonio kaj ses aliaj vivantaj specioj,[9] kiuj estas karakteraj pro rekta pinteca beko kaj ĉefe nigrablanka plumaro.[10] Ties plej proksima parenco estas la pli granda, nigrabeka orienta cikonio (Ciconia boyciana) de Orienta Azio, kiu estis iam klasita kiel subspecio de la Blanka cikonio,[6] kaj la Magvaria cikonio (C. maguari) de Sudameriko. Tre proksima evolua rilataro ene de Ciconia estas sugestita de kondutaj similaĵoj kaj, bioĥemie, pere de analizoj kaj de gensekvencoj de mitokondria citokromo b kaj de DNA-DNA hibridado.[11]

Fosilia registro[redakti | redakti fonton]

Oni malkovris fosilion de Ciconia reprezente kaj la foran kaj la malforan pintojn de dekstra humero en kuŝejoj de la Mioceno de la insulo Rusinga, Lago Viktorio, Kenjo.[12] La 24–6 milionjaraĝa fosilio povus esti originita de ĉu Blanka cikonio aŭ de Nigra cikonio (C. nigra), kiuj estas specioj de ĉirkaŭ sama grando kun tre similaj ostostrukturoj. La kuŝejoj de meza Mioceno de la insulo Maboko alportis pliajn restojn.[12]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Blanka cikonio estas blanka kun mezo da nigro en la flugiloj. Ĝi havas ruĝajn longan bekon kaj krurojn. Stare kaj ĉefe dumfluge ĝi diferenciĝas de la Nigra cikonio pro tio, ke la nigra havas nigrajn preskaŭ la tuton de la flugiloj, kapon kaj longan kolon.

White bird with black flight feathers, long legs and a long neck soars against a hazy blue sky.
Dumfluge en Germanio. Blankaj cikonioj flugas havante siajn kolojn foretende.

La Blanka cikonio estas granda birdo. Ĝi havas longon de 100–115 cm,[13][14] kaj stare alton de 100–125 cm. La enverguro estas de 155–215 cm kaj ties pezo estas 2.3–4.4 kg.[15] Kiel ĉe ĉiuj cikonioj, ankaŭ tiu ĉi havas longajn krurojn -la tarso estas de 20 al 25 cm longa-, longan kolon kaj longan, rektan pintecan bekon -iom pli longa ĉe maskloj kun 15 al 17 cm dum 14 al 17 cm ĉe inoj-.[9] La suba makzelo estas pli anguleca ĉe la maskloj kaj pli rekteca ĉe la inoj. Ambaŭ seksoj estas identaj laŭ aspekto, escepte ke maskloj estas pli grandaj ol inoj averaĝe.[6] La plumaro estas ĉefe blanka kun nigraj flugoplumoj kaj flugilkovriloj; la nigra koloro estas kaŭzata de pigmenta melanino.[16] La brustoplumoj estas longaj kaj hirtaj formante kolumon kiu estas uzata en kelkaj pariĝadaj ceremonioj memmontradaj.[17] La irisoj estas brunecaj al grizaj, kaj la haŭtaĵo de ĉirkaŭokulo estas nigra. Plenkreskulo havas brilruĝajn bekojn kaj krurojn,[6] kies koloro devenas el karotenoido en la dieto. En partoj de Hispanio, studoj montris, ke tiu pigmento estas bazata sur astaksantino atingita el enmetita specio de kankro nome Luiziana kankro, Procambarus clarkii, kaj la brilruĝa bekokoloro montriĝas eĉ en idoj, kontraste kun la pli senkoloraj bekoj de junuloj de Blanka cikonio aliloke.[18]

Kiel ĉe aliaj cikonioj, la flugiloj estas longaj kaj larĝaj kaj permesas la birdojn ŝvebi.[19] Dum flugilfrapado por flugo ties flugilfrapoj estas malrapidaj kaj regulaj. Ĝi flugas havante sian kolon foretende antaŭen kaj siajn longajn krurojn ankaŭ foretende preter la fino de sia mallonga vosto. Ĝi piediras per malrapida kaj majesta irmaniero havante sian kolon etende. Kontraste, ĝi ofte ĝibigas sian kapon inter siajn ŝultrojn dumripoze.[20] La mudo ne estis ankoraŭ sufiĉe studita, sed ŝajne okazas tra la tutan jaron, kaj la unuarangaj flugoplumoj estas anstataŭataj dum la reprodukta sezono.[17]

Head, neck and upper body of a white stork with a long beak with is reddish at the base fading to black at the tip
Aĝa junulo ĉe Vogelpark Avifauna, Nederlando. Bekoj iĝas ruĝaj komence el la bazo.

Post eloviĝo la junulo de Blanka cikonio estas parte kovrata de mallonga, disa, blankeca lanugo. Tiu frua lanugo estas anstataŭata post ĉirkaŭ unu semajno per pli densa ŝirmo de laneca blanka lanugo. Post la tria semajno, la junulo akiras nigrajn skapulojn kaj flugoplumojn. Post eloviĝo la ido havas rozkolorecajn krurojn, kiuj iĝas grizecnigraj dum aĝas. Ties beko estas nigra kun bruneca pinto.[17] ĉe elnestiĝo, la junula plumaro estas simila al tiu de plenkreskulo, kvankam ties nigraj plumoj estas ofte nuancaj al bruna, kaj ties beko kaj kruroj estas pli senkolorece brunecruĝaj aŭ oranĝaj. La beko estas tipe oranĝa aŭ ruĝa kun pli malhela pinto.[20] La beko akiras la plenkreskulan ruĝan koloron la venontan someron, kvankam la nigraj pintoj restas ĉe kelkaj individuoj, dum ĉe aliaj (ekxemple en Hispanio) la beko ruĝiĝas antaŭe pro efiko de dieto (Luiziana kankro). Junaj cikonioj akiras plenkreskan plumaron ĉe ties dua somero.[21]

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

Ene de la teritorio de la Blanka cikonio, ĝi estas tre distinga vidata surgrunde aŭ ĉeneste, sed vidata de malproksime dumfluge, ĝi povas esti konfuzata kun kelkaj aliaj similaj subflugilaj bildoj, kiaj tiuj de la Ibisa mikterio (Mycteria ibis), Blanka pelikano (Pelecanus onocrotalus), kaj de la Kadavrogrifo (Neophron percnopterus).[20] La Ibisa mikterio estas identigata pro sia nigra vosto kaj pli longa, iome kurba, flava beko. La Blanka cikonio tendencas ankaŭ esti pli granda ol la Ibisa mikterio.[22] La Blanka pelikano havas mallongajn krurojn kiuj ne etendas preter ties vosto, kaj ĝi flugas havante kolon kuntirite, kun la kapo ĉe ties fortika korpo, kio havigas al ĝi diferencan flugokonturon.[23] Pelikanoj ankaŭ kondutas diference, ŝvebe ordege, en sinkroniaj aroj pli ol kiel senorganizaj grupoj de individuoj kiel faras la Blanka cikonio.[24] La Kadavrogrifo estas multe pli malgranda, kun longa kojnfoma vosto, pli mallongaj kruroj kaj malgranda flavecnuanca kapo post mallonga kolo.[25] La Ordinara gruo, kiu povas ankaŭ aspekti blankanigra antaŭ forta lumo, montras pli longajn krurojn kaj pli longan kolon dumfluge.[26] Vidata de malproksime kaj sub forta lumo, la subflugiloj de la Nigra cikonio (Ciconia nigra) povas aspekti palaj kaj okazigi konfuzon kun la Blanka cikonio.

Ooievaar met publiek in het Zwin.JPG

Aliaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Longeco: 95–115 cm (averaĝe 110 cm)
  • Enverguro: 185–215 cm
  • Pezo: 2,5-4,5 kg (mezkvante 3,3 kg)
  • Ovoj: normale 3-5 sed ankaŭ nur 2 aŭ ĝis 6 (meznombre 4)
  • Kovado: 32-34 tagoj
  • Kovadotempo: marto (en Hispanio), aprilo ĝis junio en meza Eŭropo
  • Vivlongeco: ĉ. 10-12 jaroj (rekordo 26 jaroj)

Disvastiĝo kaj habitatoj[redakti | redakti fonton]

Several black and white birds with long red legs and long red beaks walk in a green grassy area.
Aro manĝante en Turkio. La Blankaj cikonioj evitas areojn kun alta herbaro aŭ arbustaro.

Antaŭe la Blanka cikonio vivis preskaŭ en tuta Eŭropo sen Skandinavio kaj en partoj de Azio. Hodiaŭ la disvastiĝo de la Blanka cikonio estas iomete pli malgranda, ekzemple en Francio ne plu estas multaj blankaj cikonioj. Estas du grandaj populacioj, la sudokcidenta: Hispanio, Portugalio, Maroko, Alĝerio (3498 paroj en jaro 2000), kaj la orienta (limoj ĉirkaŭ Hungario, Slovenio, Kroatio, Serbio -kie oni facile povas vidi ilin nesti sur vojrandaj elektrodratfostoj kaj sur domoj-, Germanio, Estonio, Volgo, Danubo kaj okcidenta Turkio).

La nomiga raso de la Blanka cikonio havas ampleksan sed disan someran teritorion tra Eŭropo, ĉefe en la Iberia Duoninsulo kaj Nordafriko okcidente, kaj multe de orienta kaj centra Eŭropo, kun 25 % el la tutmonda populacio koncentre en Pollando,[27] same kiel ĉe partoj de okcidenta Azio. La populacio asiatica de ĉirkaŭ 1450 birdoj estas limigita al la regiono de Centra Azio inter Aralo kaj Ŝinĝjango en nordokcidenta Ĉinio.[28][29] La populacio de Ŝinĝjango eble iĝis formortinta ĉirkaŭ 1980.[30] Migrovojoj etendas la teritoriojn de tiu specioj en multaj partoj de Afriko kaj Barato. Kelkaj populacioj uzas la orientan migrovojon, kiu pasas tra Israelo en orientan kaj centran Afrikon.[31][32]

Oni konis kelkajn registrojn de reproduktado el Suda Afriko ekde 1933 en Calitzdorp, kaj oni scias, ke ĉirkaŭ 10 birdoj reproduktiĝis ekde la 1990-aj jaroj ĉe Bredasdorp.[33] Malgranda populacio de Blankaj cikonioj vintrumas en Barato kaj supozeble devenas ĉefe el populacio de C. c. asiatica[8] ĉar aroj de ĝis 200 birdoj estis observataj dum printempa migrado komence de la 1900-aj jaroj tra la valo Kuram.[34] Tamen, birdoj ringitaj en Germanio estis rekuperataj en okcidenta (Bikaner) kaj suda (Tirunelveli) Barato.[7][35] Oni registris maltipan specimenon kun ruĝa ĉirkaŭokula haŭtaĵo, nome karaktero de la Orienta blanka cikonio[36] kaj necesas plua studo de la barata populacio.[8] Norde de la reprodukta teritorio, ĝi estas pasomigranto aŭ vaganto en Finnlando, Granda Britio, Islando, Irlando, Norvegio, kaj Svedio, kaj okcidente ĝis Acoroj kaj Madejro. En ĵusaj jaroj, ties teritorio etendis al okcidenta Rusio.[37][38]

Photo de 2 cigognes
Du kopulaciantaj gecikonioj en Nederlando.

La preferataj manĝohabitatoj de la Blanka cikonio estas herbejaj prerioj, farmaj kaj neprofundaj humidejoj. Ĝi evitas areojn kun alta herbaro aŭ arbustaro.[39] En la areo de Ĉernobilo de norda Ukrainio, la populacioj de Blanka cikonio malpliiĝis post la nuklea akcidento de 1986 tie ĉar la farma tereno estis sukcedata de alta herbara arbustaro.[40] En partoj de Pollando, malriĉa natura manĝohabitato devigis tiujn birdojn serĉi manĝon ĉe rubejoj ekde 1999.[41] Oni registris, ke la Blanka cikonio manĝas en rubejoj ankaŭ en Meza Oriento, Hispanio, Nordafriko, kaj Suda Afriko.[42]

La Blanka cikonio reproduktiĝas en pli grandaj nombroj en areoj kun malfermaj herbejoj, ĉefe ĉe herbejaj areoj kiuj estas malsekaj aŭ laŭperiode inundataj, kaj malpli en areoj kun pli alta vegetaĵarkovro kiaj arbarojarbustaroj.[43] Oni trovis tiun specion reproduktantan ĝis ĉe 2,000 m de altitudo en Armenio. Ili uzas savanon, stepojn, herbejojn, humidejojn kaj farmoterenojn en vintrejaj areoj de Afriko, sed evitas tropikajn arbarojn.[33] La Blanka cikonio tre probable estis helpata de homa agado dum la Mezepoko kiam arbaroj estis klarigataj kaj novaj paŝtejoj kaj farmoj estis kreataj, kaj ili troviĝis ĉe multe de Eŭropo, kun reproduktado tiom norde kiom ĝis Svedio. La Blanka cikonio estas rara vizitanto ĉe la Brita Insularo, ĉar ĉirkaŭ 20 birdoj estas vidataj en Britio ĉiun jaron, sed ne estas registroj de nestumado.[44] Paro nestumis pinte de la katedralo de Sankta Egidio en Edinburgo, Skotio, en 1416.[45]

Populacia malpliiĝo komencis en la 19-a jarcento pro industriiĝo kaj ŝanĝoj en agrikulturaj metodoj. La Blanka cikonio ne plu nestumas en multaj landoj, kaj la nunaj bastionoj de la okcidenta populacio estas en Hispanio, Ukrainio, kaj Pollando. En la Iberia Duoninsulo, populacioj koncentriĝas en la sudokcidento, kaj ankaŭ tie malpliiĝis pro la agrikulturaj praktikoj,[43] (ĉefe pro pesticidoj) kaj malzorgo; tamen ekde la fino de la 1970-aj jaroj kaj eble danke al televida agado populariga fare de Félix Rodríguez de la Fuente komencis efektiva protektado kaj dum la 1980-aj jaroj rekuperado. Studo publikita en 2005 trovis, ke la regiono Podhale de altaj teroj de suda Pollando vidis progreson de Blankaj cikonioj, kiuj unuafoje reproduktiĝis tie en 1931 kaj ekde tiam nestumis je progrese pli altaj lokoj, atingante 890 m super marnivelo en 1999. Fakuloj proponis, ke tio eble rilatas al la klimata varmiĝo, kaj al influo de aliaj animaloj kaj plantoj je pli altaj lokoj.[46] La Blankaj cikonioj kiuj alvenas al la provinco Poznań en okcidenta Pollando printempe por reproduktiĝi faris tion ĉirkaŭ 10 tagojn pli antaŭe en la lastaj dudek jaroj de la 20a jarcento ol ĉe la fino de la 19a jarcento.[47]

Migrado[redakti | redakti fonton]

A blue sky with many tiny silhouettes of distant flying birds
Aro dum migrado super Israelo. MigrantajBlankaj cikonioj uzas la levilon de aeraj termikoj por plimalgrandigi la penon de longdistanca flugado.

La Blanka cikonio estas palearkta migrobirdo, kiu vintre migras al sudo. Migraj vojoj ne estas draste fiksita, sed tradiciigitaj. Estas du migraj vojoj, unu okcidenta tra Hispanio (Ĝibraltara Markolo) kaj unu tra orienta Grekio kaj Egiptio (Nilvalo). Ambaŭ estas pli longaj ol 12 000 kmj.

Tiu granda birdo kiu posedas larĝajn flugilojn kapablas flugi per senmova korpo kaj flugiloj malfermitaj sur varmaj termikoj, kiuj formiĝas super varmigita tero; poste ili profitas okazon por trapasi la markolojn ĉu de Ĝibraltaro ĉu de Bosforo grupe po centoj kune kun rabobirdoj.

Sistema priserĉado pri migrado ekis kun germana ornitologo Johannes Thienemann kiu komencis ringajn studojn en 1906 ĉe la Birdobservejo Rossitten, en la Kurona duoninsulo kiu estis tiam Orienta Prusio kaj nun parto de Rusio. Kvankam ne multaj cikonioj pasis tra Rossitten mem, la observejo kunordigis la grandskalan ringadon de la specio tra tuta Germanio kaj aliloke en Eŭropo. Inter 1906 kaj la dua mondmilito oni ringigis ĉirkaŭ 100,000 cikoniojn, ĉefe junuloj, kun ĉirkaŭ 2,000 longdistancaj rekuperoj de birdoj portantaj la ringojn de Rossitten registritajn inter 1908 kaj 1954.[48] Oni uzas lastatempe teknikojn pli modernajn kiel komplementaj sistemoj, kiaj la sistemon Argos. Kiel ĉe la kazo de Max la cikonio, sekvita de la Muzeo de Natura Historio de Friburgo ekde ties nasko en 1999 kaj ankoraŭ vivanta en 2012, kiu havas tiele la rekordon de longvivdaŭron de animalo havanta tiun sistemon.

Estas tradicia hispana diraĵo kiu asertas, ke cikonioj revenas ĉirkaŭ la 20an de februaro el Afriko; tamen ekde antaŭ jardekoj ili revenas ne tiam sed pli antaŭe ĉian fojon. Nuntempe kvankam ili formigras aŭguste, multaj revenas eĉ ĉirkaŭ la fino de decembro por rapide okupi neston. Aliaj vojaĝas suden je la fino de aŭgusto, sed, aŭ ne trapasas la maron aŭ revenas rapide sen vintri en Afriko kaj ĉirkaŭ oktobro aŭ novembro jam estas hejme. La kialoj estas: facileco trovi manĝon en Hispanio (rubejoj kaj irigacia terkulturado), ebla klimata ŝanĝo kaj neagrabla ricevo ĉe afrikaj medioj.

Migrovojoj[redakti | redakti fonton]

Proksimumaj teritorioj kaj migrovojoj. Verde: reproduktaj teritorioj; blue: vintrejoj. ruĝe: migrovojoj.

La Blankaj cikonioj flugas suden el ties someraj reproduktejoj de Eŭropo en aŭgusto kaj septembro, kaj direktiĝas al Afriko.[39] Tie ili pasas vintron en savanoj el Kenjo kaj Ugando suden al Kabprovinco de Sudafriko.[49] En tiuj areoj ili koncentriĝas en grandaj aroj kiuj povas superi milon da individuoj.[20] Kelkaj disiĝas orienten al okcidenta Sudano kaj Ĉado, kaj povas atingi Niĝerion.[31] Printempe, la birdoj revenas norde; ili estis registritaj el Sudano kaj Egiptio el februaro al aprilo.[50] Ili revenas en Eŭropon ĉirkaŭ fine de marto kaj aprile,[39] post averaĝa veturado de 49 tagoj. Kompare la aŭtuna veturado estas kompletata en ĉirkaŭ 26 tagoj. Favoraj ventoj (vostovento) kaj malabundo de manĝo kaj akvo survoje (birdoj flugas pli rapide super regionoj kiuj ne havigas resursojn) pliigas la averaĝan rapidon.[32]

Por eviti longan martrapason super Mediteraneo, la birdoj el centra Eŭropo ĉu sekvas orientan migrovojon trapasinte la Bosforon al Turkio [51], trapasante Levantenion, kaj poste trapasante la Saharon laŭlonge de la valo de la rivero Nilo suden, aŭ laŭ okcidenta vojo tra Hispanio kaj super la Ĝibraltara Markolo[52] (35,000 birdoj). Tiuj migrovojoj maksimumas helpon el termikoj kaj tiele oni enspezas energion.[53][54] La orienta migrovojo estas la plej grava kun 530,000 Blankaj cikonioj uzantaj ĝin ĉiujare, kio faras tiun ĉi specion la dua plej komuna migranto tie (post la Vespobuteo). Aroj de migrantaj rabobirdoj, de Blankaj cikonioj kaj de Blanka pelikano povas longi 200 km.[55] La orienta migrovojo estas duoble pli longa ol la okcidenta, sed cikonioj uzas saman tempon por atingi la vintrejojn ambaŭflanke.[56]

Junuloj de Blanka cikonio startas por sia unua sudena migrado laŭ heredata direkto sed, sed se ili disvojiĝas pro veterkondiĉoj, ili malkapablas reveni al ĝusta vojo kaj povas rezulti en nova vintreja loko. Plenkreskuloj povas reveni al ĝusta vojo post fortaj ventoj kaj reĝustigi sian direkton por finveni al sia normala vintrejo, ĉar ili konas la lokojn. Pro la sama tialo, ĉiuj printempaj migrantoj, eĉ tiuj el disaj vintrejoj, povas trovi sian reenan vojon al tradiciaj reproduktejoj.[57] Eksperimento kun junuloj breditaj en kaptiveco en Kaliningrado kaj liberigitaj en foresto de naturaj cikonioj kiuj povus montri al ili la vojon rivelis, ke ili ŝajne havas instinkton por flugi suden, kvankam la diso en direkto estis granda.[58]

Energetiko[redakti | redakti fonton]

Ŝvebanta cikoniaro

La Blankaj cikonioj dependas el la levilo de aeraj termikoj por ŝvebi kaj glisi la longajn distancojn de siaj jaraj migradoj ekzemple inter Eŭropo kaj subsahara Afriko. Por multaj, la plej mallonga vojo estas super la Mediteranea Maro; tamen, ĉar la aeraj termikoj ne formiĝas super akvo, ili ĝenerale flugas super tero por eviti la transmediteraneajn flugojn kiuj postulus longajn energiajn flugilfrapadojn.[59] Oni ĉirkaŭkalkulas ke flugilfrapado metabolas 23 fojojn pli da korpograso ol la ŝvebada flugmaniero.[60] Por trovi la ascendajn aerfluojn, la cikonioj formas grandajn arojn, ekzemple de 500 individuoj flugantaj super 500 metroj larĝe; kiam cikonio trovas aerkolonon, la grupo ĉesas flugi por ascendi spirale je ties sekvo. Tiele, la aroj supreniras spirale sur levanta varma aero ĝis ili atingas la pinton, ĝis 1200–1500 m supergrunde (kvankam estas unu registro de okcidenta Sudano observata ĉe altitudo de 3300 m.[50] Tiu flugometodo estas ĉiukaze dependan de la varmo havigita de la suno, kio malpermesas la cikoniojn flugi dumnokte. Dumfluge la Blanka cikonio povas atingi 45 km/h.

Ĉiukaze eventuale oni entreprenas longajn flugojn super akvo. Junulo de Blanka cikonio ringita ĉe nesto en Danio aperis poste en Anglio, kie ĝi pasis kelkajn tagojn antaŭ moviĝi. Ĝi estis poste vidata flugante super Sankta Maria (Scilly), kaj alvenis en malbonaj kondiĉoj en Madejro tri tagojn poste. Tiu insulo estas 500 km el Afriko, kaj duoble el la eŭropa kontinenta tero.[61] Migrado tra Mezoriento povas esti malhelpata de ĥamsino, nome vento kiuj alportas ventecajn nubecajn tagojn maltaŭgajn por flugado. En tiuj situacioj, la cikoniaroj sidas for de la kontraŭa vetero surgrunde, stanre kaj fronte la venton.[50]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Blanka cikonio kaj knabino (fakte la filino de la esperantistoj Birgit kaj Thomas Prien) en la Luiza Parko Mannheim (Germanio).

Cikonioj marŝas malrapidege kaj majeste serĉante manĝon kaj flugas havante la kolon etende.

La Blanka cikonio estas gregema birdo; oni registris arojn de miloj da individuoj ĉe migrovojoj kaj vintrareoj en Afriko. Nereproduktantaj birdoj ariĝas en grupoj de 40 aŭ 50 dum la reprodukta sezono.[20] La pli malgranda malhelplumara Abdima cikonio troviĝas ofte kun aroj de Blankaj cikonioj en suda Afriko.[62] Reproduktaj paroj de Blankaj cikonioj povus ariĝi en malgrandaj grupoj por ĉasi, kaj oni registris kolonian nestumadon en kelkaj areoj.[63] Tamen, grupoj inter kolonioj de Blanka cikonio ege varias laŭ grando kaj la socia strukturo estas izole difinita; junaj reproduktuloj estas ofte limigitaj al periferiaj nestoj, dum pli maljunaj cikonioj atingas pli altan reproduktan sukceson ĉar okupas plej bonkvalitajn nestojn en la centroj de la reproduktaj kolonioj.[64] Socia strukturo kaj arorilato estas eltenita danke al altruismaj kutimoj kiaj plumaranĝado. La Blankaj cikonioj montras tiun kutimon nur ĉe la nestoloko. Staraj birdoj plumaranĝas la kapojn de sidantaj birdoj, foje tiuj estas gepatroj aranĝante junulojn, kaj foje junuloj plumaranĝadas sin unu la alian.[65] Malkiel plej cikonioj, ili neniam faras etendeflugilajn sintenojn, kvankam oni scias, ke ili subenigas siajn flugilojn (apartante ilin el siaj korpoj kun la unuarangaj flugoplumoj indikante suben) kiam ties plumaro estas malseka.[66]

La feko de la Blanka cikonio, enhavante kaj fekaĵojn kaj pisaĵojn, estas foje direktata al siaj propraj kruroj, kio blankigas ilin.[22] La rezulta elvaporiĝo havigas freŝecon kaj temperaturan urohidrozon.[67] Birdoj kiuj estas ringataj povas foje esti suferantaj pro akumulado de fekaĵoj ĉirkaŭ la ringo kio kondukas al premo kaj krurovundo.[68] Oni notis ankaŭ, ke la Blanka cikonio uzas ilon nome prenante muskon per beko por alporti akvon en la buŝojn de siaj idoj.[69]

Plenkreskulo ĉe la Nacia Parko Orienta Cavo, Kenjo. La plej subaj partoj de ties kruroj estas blankecaj pro kovrado per fekaĵoj — ekzemplo de termoregulado pro urohidrozo.

Multaj okazaĵoj montras grandan fidelecon de la paro, sinoferon al la savo de la idoj (eĉ en 1556 en urbo Delft oni vidis cikonion, kiam la domo sur kiu sidis ĝia nesto elbrulis, prefere lasi sin mortbruli ol lasi siajn idojn). Ankaŭ kun homoj cikoniojn, kies flugilpintojn oni tondis, oni vidis malsovaĝiĝi (kaptiveco) kaj ege fideli, ludi kun infanoj observante la regulojn, reveni regule po fojon ĉiujare "danki" al homo kiu flegis ĝin, ktp.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Cikonioj ne kantas, ili ne havas voĉajn kordojn, anstataŭe ili bruege klakadas per beko farante sonon priskribitan kiel de malproksima pafado aŭ de kuireja pistado (en Hispanio por tradicia gazpaĉo), kiam plenkreskuloj renkontas ĉe la nesto. Tiu sono estas atingita per rapida fermo kaj malfermo de la beko, tiele ke ĉiu fermo produktas ĉiun sonon. Tiu fraposono estas amplifikita en la gorĝa sako, kiu funkcias kiel resonilo. Tiu bekofrapado estas uzata en vario de socia interagado, kaj ĝenerale plilaŭtigas dum daŭrado, kaj adoptas distingajn ritmojn depende de la situacio — ekzemple, pli malrapide dum kopulacio kaj pli mallonge se elsendite kiel alarma alvoko. Ĉefe klakadas tiu kiu ricevas la alvenontan kaj tiu lasta post la alveno. Samtempe ili tordas draste la kolon ĝis kiam la kapo tuŝas la dorson. Nur en tiaj okazoj ili klakas, diference de aliaj birdoj kiuj kantas dumfluge kiel gruoj.

Photo d'une cigogne
Ceremonio kaŭre.

La ununura voĉa sono kiun plenkreskuloj produktas estas milda apenaŭ aŭdebla fajfo; tamen junuloj povas produkti akrajn fajfojn, variajn pepadajn sonojn, kaj katecajn miaŭojn uzatajn por manĝopeto. Kiel ĉe plenkreskuloj, ankaŭ junuloj bekofrapadas.[70]

Tiu specio povas ankaŭ komuniki kun aliaj kaj voki helpon, kaj ekzemple cikonio kiu akiris malamon al alia revenis kun trupo de aliaj kaj ĉiuj mortigis la "kulpulon".

La supren-suben memmontrado estas uzata por nombraj interagadoj kun aliaj membroj de tiu specio. Tiu memmontrado estas uzata kiel salutado inter birdoj, post kopulacio, kaj ankaŭ kiel minaco. Reproduktantaj paroj estas teritoriemaj somere, kaj uzas tiun memmontradon, same kiel kaŭrado antaŭen havante malfermajn vostojn kaj etendajn flugilojn.[71] Se tiu sinteno ne sufiĉas, maskloij luktas, foje perforte ĝis sango kaj tio povans i dum tagoj.

Bekofrapada ceremonio.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Photo d'une cigogne
Blanka cikonio kun ronĝulo ĉe beko.

La Blanka cikonio manĝas en malfermaj kampoj, apud riveretoj aŭ malsekaj areoj esence malgrandajn bestojn (ranojn, lacertojn, ronĝulojn, insektojnserpentojn). En terkulturaj regionoj oni protektas cikoniojn, ĉar ili manĝas tiom damaĝajn bestojn kiel musojakridoj.

La Blankaj cikonioj konsumas ampleksan varion de animalaj predoj. Ili preferas manĝi en herbejoj kiuj estu je malpli da 5 km el siaj nestoj kaj ĉe lokoj kie la vegetaĵaro estas pli mallonga por ke ties predo estas pli atingebla.[39] Ties dieto varias laŭ la sezono, loko kaj predo disponeblo. Komunaj manĝeroj estas insektoj de la ordoj de koleopteroj kaj ortopteroj (ĉefe skaraboj, akridoj, lokustoj kaj griloj) respektive 49,5 % kaj 43,7 % de insektoj laŭ studo trijara farite en Hispanio el vomaĵoj, el kiuj insektoj reprezentis 99,3 % de la totalaj predoj, tervermoj, reptilioj, amfibiojn, ĉefe ranospeciojn kiaj la Pelophylax kl. esculentus kaj la Rana temporaria kaj malgrandajn mamulojn kiaj kampomusoj, talpoj, kaj sorikoj. Tiujn lastajn ili gvatas ĉe la enirejo de la hejmtruo kaj kaptas ilin elirantajn. Malplej komune, ili manĝas ankaŭ birdovojn kaj junajn birdojn, fiŝojn, moluskojn, krustulojn (ekzemple la enmetita Luiziana kankro ĉe rizkampoj de Hispanio) kaj skorpioj.

Photos de cigognes
Kelkaj blankaj cikonioj manĝas en zonoj kie oni laboras per traktoro.

Ili ĉasas ĉefe dumtage, englutante malgrandajn predojn komplete, sed mortiginte kaj disŝirinte aparte pli grandajn predojn antaŭ engluto.[63] Plastaj bendoj estas foje misprenitaj kiel tervermoj kaj konsumataj, foje kun rezulto de mortiga ŝtopado de la digesta sistemo.[72] Ili ĉasas senprobleme en malfermaj terenoj kaj ne dubas sekvi la traktorojn aŭ aliajn labormaŝinojn por konsumi bestetojn forĝenitajn aŭ eĉ ŝiritaj de la maŝinoj. En Afriko ili same scias profiti la incendiojn kiuj forpelas ĉiajn bestetojn. Birdoj reveninte al Latvio dum printempo estis vidataj lokigante siajn predojn, ĉefe ranojn de la specio Rana arvalis, per atento al la masklalvokojn produktitajn de koncentroj de masklaj ranoj.[73]

La dieto de nereproduktantaj birdoj estas simila al tiu de reproduktantaj birdoj, sed manĝeroj estas plej ofte prenataj el sekaj areoj.[74] Kiam cikoniidoj estas aĝaj de kelkaj semajnoj, ĉirkaŭ 4 kg de manĝo estas ĉiutage necesa por nutri familion.

Blankaj cikonioj vintrantaj en okcidenta Barato estis observataj sekvantaj antilopojn de specio Antilope cervicapra por kapti la insektojn forĝenitajn de tiuj.[75] Similsituaciaj cikonioj foje manĝas kun la Lankola cikonio (Ciconia episcopus).[76] Manĝorabado estis registrita en Barato kiam rodulo kaptita de Marĉa cirkuo estis rabata de Blanka cikonio, dum male oni scias, ke la Griza cirkuo ĉikanas la Blankajn cikoniojn dum manĝado de kampomusoj en kelkaj partoj de Pollando.[77][78]

Reproduktado kaj vivodaŭro[redakti | redakti fonton]

Ovo de blanka cikonio

La nesto estas plu uzata ĉiujare kaj povas iĝi ege granda (oni trovis en Turingio neston uzita ekde 1592), ĝin ili konstruas oftege meze de homaj medioj: en Hungarujo ofte sur la elektraj fostoj, en Alzaco sur la kamentuboj vortice de la altaj Alzacaj tegmentoj. En Francio oni vidis en jaro 2000 tuta kolonio de nestoj establi sin sur la fostoj de altatensiaj elektraj ekipaĵoj de multtrafika fervojo Parizo-Iruno, precize super la per trajnoj veturataj trakoj. En Hispanio ili nestas sur preĝejoj, turetoj, abandonitaj kampardomoj kaj altaj konstruaĵoj ofte po multnombraj kolonioj. Tie ili surstaras ofte per nur unu kruro.

La Blanka cikonio reproduktiĝas en malfermaj farmareoj kun aliro al marĉaj humidejoj, kaj konstruas grandan neston el bastonetoj en arboj (ekzemple anzinojeŭkaliptoj en Hispanio), aŭ sur konstruaĵoj, aŭ sur intence homkonstruitaj platformoj,[79] sed ĉiam alte, kaj tiele ili estas sekuraj kontraŭ predantoj. Malofte ili faras neston sur rokoj, ekzemple ĉe Malpartida de Cáceres, Hispanio, sed sur tre rondoformaj kaj malfacile grimpeblaj rokoj el granito. Ĉiu nesto estas 1–2 m profunda, 0.8–1.5 m de diametro, kaj 60–250 kg peza.[80] Nestoj estas konstruataj en izolaj kolonioj.[64] Ne persekutata, ĉar ĝi estas konsiderata kiel bona aŭguro, ĝi ofte nestumas ĉe homaj setlejoj; en suda Eŭropo, videblas nestoj sur preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, foje kaŭzantaj problemojn ĉefe pro ties pezo. La nesto estas tipe uzata jaron post jaro ĉefe fare de pli aĝaj maskloj. La maskloj alvenas plej frue en la sezono kaj elektas la nestolokojn. Pli grandaj nestoj estas asociaj kun pli grandaj nombroj de junuloj sukcese elnestiĝintaj, kaj ŝajne ili estas plej dezirataj.[81] Nestoŝanĝo estas ofte rilata al ŝanĝoj en pariĝado kaj al malsukceso ĉe idozorgado dum antaŭa jaro, kaj pli junaj birdoj plej verŝajne ŝanĝas nestolokojn.[82] Sukcedo de paroj estis observata okupante neston por kelkaj tagoj antaŭ formoviĝi, kies tialo ne estas klara.[83]

At least eight tall, black and white birds, in three nests on the roof of a building.
Nestoj sur sonorilmuro en Hispanio. Blankaj cikonioj Storks ofte formas malgrandajn nestokoloniojn.

Kelkaj birdospecioj ofte nestumas en la grandaj nestoj de la Blanka cikonio. Regulaj okupantoj estas la Dompasero, la Kampopaseroj, aŭ la Sturnoj; malpli oftaj loĝantoj estas la Turfalko, la Noktuo, la Koracio, la Blanka motacilo, la Nigra ruĝvostulo, la Monedo, kaj la Hispana pasero.[84] Pariĝintaj birdoj salutas unu la alian per ceremonia kaposkua kaj kaŭrada memmontradoj, kaj per samtempa bekofrapado.[6] Paroj ofte kopulacias dum la monato antaŭa al la ovodemetado. Altafrekvenca parkopulaciado estas kutime asocia kun spermokonkurenco kaj alta frekvenco de eksterpara kopulacio; tamen, eksterpara kopulacio estas malofta ĉe Blankaj cikonioj.[85]

Paro de Blankaj cikonioj zorgas po ununuran ovaron (idaron) jare. La ino tipe demetas kvar ovojn, kvankam oni registris ovarojn de 1–7 ovoj.[70] Tiuj ovoj estas blankaj, sed ofte aspektas malpuraj aŭ flavecaj pro kovro gluteneca. Ili estas 72.58 x 51.86 mm,[86] kaj pezas 96–129 g,[70] el kiuj 10.76 g estas de konkoŝelo.[86] Kovado komencas tuj post la unua ovodemeto, kaj tiele la eloviĝo okazas nesamtempe, komence post 33 al 34 tagoj. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dumtage, sed nokte nur la ino. La unua eloviĝinto tipe havas konkurencan avantaĝon super la aliaj. Dum pli fortaj idoj ne estas agresemaj al pli malfortaj idoj, kiel ja okazas ĉe kelkaj specioj (kainismo), plej malfortaj aŭ plej malgrandaj idoj estas foje mortigitaj de siaj gepatroj.[87][88] Tiu kutimo okazas kaze de manĝa malabundo por malpliigi la idokvanton kaj tiele pliigi la ŝancojn de survivado de la restantaj idoj. La idoj de la Blanka cikonio ne atakas unu la alian, kaj ties patra metodo nutri ilin (elgorĝado de grandaj kvantoj de manĝo unufoje) signifas ke plej malfortaj idoj ne estas forkonkurencataj de la plej fortaj rekte, kaj pro tio la patra idomortigo estas efika vojo al malpliigo de la idokvanto. Spite tion, tiu kutimo ne estis ofte observata.[87]

Unu el kelkaj nestoj konstruitaj sur homfaritaj platformoj ĉe la Baziliko de Sankta Johano, Selçuk, Provinco Izmir, Turkio

Gravas la temperaturo kaj la vetero ĉirkaŭ la epoko de eloviĝo printempe; malvarmaj temperaturoj kaj malseka vetero pliigas la idomortindicon kaj malpliigas la indicojn de reprodukta sukceso.[43] Iome neantaŭsupozate, studoj trovis, ke plej malfruaj eloviĝintoj kiuj sukcese atingis plenkreskecon produktas pli da idoj ol la plej fruaj eloviĝintoj el ties samnestanoj.[89] La korpopezo de la idoj pliiĝas rapide en la unuaj semajnoj kaj atingas komunon de ĉirkaŭ 3.4 kg en 45 tagoj post eloviĝo, kiam ili estis nur 75 g pezaj. La longo de la beko pliiĝas linie dum ĉirkaŭ 50 tagoj.[90] Junuloj estas nutrataj el tervermoj kaj insektoj, kiuj estas elgorĝigataj de la gepatroj sur la planko de la nesto. Plej aĝaj idoj atingas en la buŝojn de la gepatroj por akiri manĝon.[91] Akvo estas metita rekte el la beko de plenkreskuloj al tiu de junuloj. La dek unuajn tagojn, la gepatroj nutras la idojn ĉiuhore; kiam la idoj atingis aĝon de du aŭ tri semajnoj, la gepatroj revenas ĉiun duan horon. Elnestiĝo okazas 58 al 64 tagojn post eloviĝo.[92]

Blankaj cikonioj ĝenerale ekreproduktiĝas kiam ili estas ĉirkaŭ kvarjaraj, kvankam la aĝo de la unua reproduktado estis registrita tiom frue kiom ĝis du jaroj kaj tiom malfrue kiom ĝis sep jaroj.[17] La plej aĝa konata natura Blanka cikonio vivis 39 jarojn post esti ringata en Svisio,[93] dum kaptivaj birdoj vivis pli da 35 jaroj.[6]

Parazitoj kaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Photo de cigognes
La cikonioj reuzas siajn nestojn dum multaj jaroj (reproduktaj sezonoj), kaj sekve alportas multan materialon de jaro al jaro, kio rezultas en akumuliĝo de organika materialo, nome loĝejo por parazitoj.

La nestoj de Blankaj cikonioj estas habitato por ampleksa gamo de malgrandaj artropodoj, ĉefe dum la plej varmaj monatoj kiam la birdoj alvenas reproduktiĝi. Por nestumado dum sinsekvaj jaroj, la cikonioj alportas plian materialon por kovri siajn nestojn kaj tavoloj de organika materialo akumuliĝas ene. Ne nur ties korpoj tendencas reguligi temperaturojn en la nesto, sed ankaŭ fekaĵoj, manĝorestaĵoj kaj plumaj kaj haŭtaj fragmentoj havigas manĝon por granda kaj diversa populacio de libervivantaj mezostigmataj akaroj. Enketado pri dudeko de nestoj trovis 13,352 individuojn de 34 specioj, el kiuj la plej oftaj estas Macrocheles merdarius, Macrocheles robustulus, Uroobovella pyriformis kaj Trichouropoda orbicularis, kiuj kune reprezentis preskaŭ 85% el ĉiuj specimenoj kolektitaj. Tiuj manĝas la ovojn kaj larvojn de insektoj kaj nematodojn, kiuj abundas en la nestorubo. Tiuj akaroj estas disigitaj danke al la koprofagiaj skaraboj, ofte de la familio Skarabeedoj, aŭ al fekaĵo alportata de la cikonioj mem dum la nestokonstruado. Parazitaj akaroj ne ekzistas, eble ĉar estas kontrolataj de predantaj specioj. La ĝenerala efiko de la akara populacio ne estas klara, ĉar akaroj povus ludi gravan rolon por forigi damaĝajn organismojn (kaj pro tio esti bonfaraj), aŭ ili povus havi malamikan efikon super idoj.[94][95]

La propraj birdoj gastigas speciojn apartenantajn al pli da kvar genroj de plumopedikoj.[96] Tiuj akaroj, inklude Freyanopterolichus pelargicus[97][98] kaj Pelargolichus didactylus[98] vivas en fungoj kreskantaj sur plumoj. La fungoj troviĝintaj sur la plumaro povus manĝi la keratinon de la eksteraj plumoj aŭ la plumoleon.[99] malofagoj kiaj Colpocephalum zebra tendencas troviĝi ĉe la flugiloj, dum Neophilopterus incompletus aliloke en la korpo.[100]

La Blanka cikonio ankaŭ portas kelkajn tipojn de internaj parazitoj, inklude Toxoplasma gondii[101] kaj intestajn parazitojn de la genro Giardia.[102] Studo pri 120 kadavraĵoj de Blankaj cikonioj el Saksio-Anhalto kaj Brandenburgo en Germanio montris ok speciojn de trematodoj (ebenaj vermoj), kvar speciojn de cestodoj (tenioj), kaj almenaŭ tri speciojn de nematodoj.[103] Unu specio de ebena vermo, nome Chaunocephalus ferox, kaŭzis vundojn en la muro de la malgrandaj intestoj de nombraj birdoj akceptitaj en du malsanulaj centroj en centra Hispanio, kaj estis asociaj kun malpliiĝo de pezo. Ĝi estas konita patogeno kaj kaŭzas malsanojn ĉe la Azia anastomo (Anastomus oscitans).[104]

La Okcidentnila viruso (WNV) estas ĉefe birda infekto kiu estas transmitita inter birdoj pere de kuloj.[105] Migrantaj birdoj ŝajne gravas por disvastigo de la viruso,[106] kies ekologio restas malmulte konata.[107] La 26an de aŭgusto 1998, aro de ĉirkaŭ 1,200 migrantaj Blankaj cikonioj kiuj devojiĝis el ties vojo suden surteriĝis en Eilat, en suda Israelo. La aro estis lacega kaj devis flugilfrapi por reveni al sia migrovojo, kaj nombraj birdoj mortiĝis. Oni izolis virulentan branĉon de la Okcidentnila viruso el la cerboj de dekunu mortintaj junuloj. Aliaj Blankaj cikonioj poste ekzamenitaj en Israelo montris kontraŭ-WNV antikorpojn.[108] En 2008 tri junuloj de Blanka cikonio el Pola naturrifuĝejo montris seropozitivajn rezultojn indike eksponon al la viruso, sed la kunteksto aŭ ekzisto de la viruso en tiu lando estas neklara.[109]

Disvolviĝo de populacioj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Blanka cikonio en Germanio

Ĝis la 19-a jarcento la populacio estis ĉirkaŭ stabila. Poste en la tuta areo de disvastiĝo malkreskis rapide (pro malfacilaĵoj sur la migradvojo, poluado, ĉasado, kaj ĉefe detruo de la vivloko) la populacio ĝis ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj. Ekde tiu tempo danke al protektaj paŝoj ĝia populacio kreskis grave kaj ankaŭ ties disvastigo kreskis. En Eŭropo ĝenerale, ilia nombro kreskis je 25% en la jardeko 1995-2005. Estas ĉirkaŭkalkulata la plena loĝantaro de Blankaj cikonioj en la mondo je pli ol 230 000 nestantaj paroj.

La malpliiĝo de Blankaj cikonioj pro industriigo kaj agrikulturaj ŝanĝoj (ĉefe sekigado de humidejoj kaj konverto de prerioj al rikoltokampoj kiaj tiuj de maizo) komencis jam en la 19-a jarcento: la lasta natura individuo en Belgio estis vidata en 1895, en Svedio en 1955, en Svisio en 1950 kaj en Nederlando en 1991. Tamen tiu specio estis ekde tiam reenmetita al multaj regionoj.[110] Ĝi estis klasita kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN ekde 1994, post esti klasita kiel Preskaŭ Minacata en 1988.[111] La Blanka cikonio estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).[112] Partneroj de tiu Agreement (traktato) devus engaĝiĝi en ampleksa gamo de konservadaj strategioj priskribitaj en detala agadplano. La plano estas intencita por enkonduki ŝlosilajn temojn kiaj specia kaj habitata konservadoj, administrado de homa agado, priserĉado, edukado, kaj plibonigado.[113] Minacoj estas konstanta perdo de humidejoj, kolizioj kun altatensiaj elektraj linioj, uzado de pesticidoj (kiaj DDT) por lukti kontraŭ akridoj en Afriko, kaj tre kontraŭleĝa ĉasado ĉe migrovojoj kaj vintrejoj.[6]

Three long-legged, long-billed black and white birds stand on a huge pile of sticks atop an artificial platform on a pole
Homfarita nestoplatformo en Pollando konstruita kiel konservada helpo kaj por eviti ke cikonioj difektu la elektran liveradon pro nestumado sur fostoj. Tri junaj Blankaj cikonioj estas sur la nesto kaj du Kampopaseroj estas ripoze flanke de la nesto.

Granda populacio de Blankaj cikonioj reproduktiĝas en centra kaj orienta Eŭropo. En censo de 2004/05, estis 52,500 paroj en Pollando, 30,000 paroj en Ukrainio, 20,000 paroj en Belorusio, 13,000 paroj en Litovio (la plej alta konata denseco de tiu specio laŭlande en la mondo), 10,700 paroj en Latvio, kaj 10,200 en Rusio. Estis ĉirkaŭ 5,500 paroj en Rumanio, 5,300 en Hungario kaj ĉirkaŭkalkulataj 4,956 reproduktaj paroj en Bulgario.[114] En Germanio, majoritato de la totalaj 4,482 paroj estis en la orienta regiono, ĉefe en la subŝtatoj de Brandenburgo kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio (1296 kaj 863 paroj en 2008 respektive).[115]

Krom Hispanio kaj Portugalio (33,217 paroj kaj 7,684 paroj en 2004/05 respektive), la populacioj de suda kaj okcidenta Eŭropo estas ĝenerale multe malpli stabilaj; ekzemple la dana populacio malpliiĝis ĝis ĝuste nur tri paroj en 2005. En la orienta mediteranea regiono, Turkio havas populacion de 6195 paroj, kaj Grekio 2139 parojn. En Okcidenta Eŭropo la Blanka cikonio restas kiel rara birdo spite konservadaj klopodoj. En 2004 Francio havis nur 973 parojn, kaj Nederlando 528 parojn.[114]

Rezultoj de la censo 2004/05 de Blankaj cikonioj en Eŭropo (nombro de reproduktaj paroj)

Komence de la 1980-aj jaroj, la populacio estis falinta al malpli da naŭ paroj en la tuta supra valo Rejno, areo tre identigita kun la Blanka cikonio dum jarcentoj. Konservadaj klopodoj sukcese pliigis la populacion de birdoj tie al 270 paroj (en 2008), ĉefe pro agado de la Asocio por la Protektado kaj Reenmeto de Cikonioj en Alzaco kaj Loreno.[116] La reenmeto de birdoj bredataj en bestoĝardenoj haltigis pluajn pliiĝojn en Italio, Nederlando, kaj Svisio. Estas 601 paroj reproduktantaj en Armenio kaj ĉirkaŭ 700 paroj en Nederlando en 2008,[117] kaj kelkaj paroj reproduktiĝas ankaŭ en Sudafriko, tipe ĵusaj kolonianoj el normala vintreja populacio.[6] En Pollando, elektraj fostoj estis modifitaj per platformo pinte por eviti ke la grandaj nestoj el la Blankaj cikonioj ĉesu la elektran liveradon pro difekto, kaj kelkaj nestoj estis movitaj el elektraj fostoj al homfaritaj platformoj.[80] Enmetoj de birdoj bredataj en bestoĝardenoj en Nederlando estis sekvata de nutradaj kaj nestokonstruaj programoj fare de volontuloj.[117] Similaj reenmetaj programoj okazas en Svedio,[118] kaj Svisio,[119] kie oni registris 175 parojn reproduktantaj en 2000.[120] Longdaŭra probablo de la populacio en Svisio ne estas klara ĉar la indicoj de reprodukta sukceso estas malaltaj, kaj suplementa nutrado ne ŝajnas bonfara.[119]

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio laŭ la datumoj de 2004 estas ĉirkaŭ 34 000 reproduktaj paroj, plej granda parnombro en regiono Kastilio kaj Leono, kun 12 017, sed duarange en Ekstremaduro, preskaŭ duongranda regiono kun 11 190 reproduktaj paroj, poste, suda regiono Andaluzio kun 3 409 reproduktaj paroj. Nur en orientaj regionoj Valencio kaj Murcio ne estas reproduktaj paroj kaj maloftas ĉe montaraj komarkoj. En plej dense loĝata de cikonioj regiono Ekstremaduro estas multaj nestoj en kelkaj urboj aŭ eĉ vilaĝoj, tio dependas ĉu de la grando de la urba kamparo ĉu de la multnombro de taŭgaj konstruaĵoj. Ekzemple nur en Cáceres estas pli ol 1 583 nestoj, en Badajoz pli ol 533. Pli precize en la propra urbo estas pli ol 178 nestoj en Cáceres, pli ol 101 en Malpartida de Cáceres, kie krome estas kampare la plej granda kolonio de cikoniaj nestoj sur rokoj, nome en loko Los Barruecos.

Kulturaj asocioj[redakti | redakti fonton]

"Der Klapperstorch" (La cikonio), pentraĵo de Carl Spitzweg (1808–1885)

Pro ties grando, predado de damaĝaj bestetoj, kaj nestumada kutimaro proksima al homaj setlejoj kaj eĉ sur tegmentoj, la Blanka cikonio havas imponan bildon kiu havis efikon super la homaj kulturo kaj folkloro.[61] En Antikva Egipto, ĝi estis asocia kun, kaj estis la hieroglifo por Ba, aŭ "animo".[121] La hebrea vorto por la Blanka cikonio estas ĉasidah (חסידה), signife "kompatema" aŭ "afabla".[122] La greka kaj romia mitologioj bildigas cikoniojn kiel modeloj de gepatra amo, kaj oni supozis, ke ili ne mortiĝas pro aĝo, sed male flugis al insuloj kaj prenis aspekton de homoj. La birdo aperis en du el la Fabloj de Ezopo: nome en La vulpo kaj la cikonio kaj La farmisto kaj la cikonio.[123] Ambaŭ fabloj rstos poste reverkitaj de la franca poeto Jean de La Fontaine.

Oni supozis ankaŭ, ke ili zorgas pri siaj aĝaj gepatroj, nutrante kaj eĉ transportante ilin, kaj porinfanaj libroj bildigis ilin kiel modelo de fila valoro. Greka leĝo nome Pelargonia, el la antikva greka vorto pelargos por cikonio, postulis, ke la civitanoj zorgu siajn aĝajn gepatrojn.[6] La grekoj ankaŭ postulis, ke mortigi cikonion estu punata per mortigo.[124] Ili estis laŭleĝe protektataj en Antikva Tesalio ĉar ili ĉasas serpentojn, kaj amplekse oni konsideris, ke temas pri la “blanka birdo” de Virgilio,[125] kvankam aliaj pensis, ke temas pri la simile blankeca Serpentaglo (Circaetus gallicus). Romiaj verkistoj notis, ke la alveno de Blankaj cikonioj printempe alertis farmistojn planti siajn vitojn.[126] Komence de la 19a jarcento la Grekoj tamen mortigis nombrajn Blankajn cikoniojn post la foriro de la turkoj, kiuj adoris ilin.

Sekvantoj de Islamo adoris cikoniojn ĉar ili faras ĉiujaran pilgrimadon al Mekko dum sia migrado.[127] Por islamanoj, la cikonio (en araba lekleklaqlaq pro onomatopeo), estas nemanĝeblaj (malpermeso) kiel multaj rabobirdoj, same kiel ĉe la judismo, laŭ la ĉapitro 14a de la Readmono.

Kelkaj el la plej fruaj konoj pri birdomigrado komencis el intereso pri Blankaj cikonioj; Pfeilstorch ("sagocikonioj") estis trovataj en Eŭropo havante afrikajn sagojn en siaj korpoj. Plej bone konata ezemplo de tiaj cikonioj estis iu trovita somere de 1822 en la germana urbo Klütz en Meklenburgo el kiu oni faris remburitan specimenon, komplete kun la ornamita afrika sago, kiu estas nune en la Universitato Rostock.[128]

Cikonioj havas malmulte timon el homoj se ili ne estas ĝenataj, kaj ofte nestumas sur konstruaĵoj en Eŭropo. En Germanio, esto de nesto sur hejmo estis konsiderata kiel protektilo kontraŭ incendioj. En 1007 ĉe la katedralo Notre-Dame de Strasburgo, fulmo frapis la konstruatan templon kaj la laboristoj ne relaboris ĝis kiam paro de Blankaj cikonioj decidis nestumi sur la skafaldoj. Ili estis protektataj ankaŭ pro kredo ke iliaj animoj estas homaj.[129] Germanaj kaj nederlandaj hejmoj kuraĝigis cikoniojn nestumi surdome, foje per konstruado de intence konstruitaj altaj platformoj, por atingi bonan sorton.[122] Poloj, litovoj kaj ukrainoj kredis, ke cikonioj alportas harmonion al familio sur kies propraĵo ili nestumas.[130] En Orienta Eŭropo oni pensis, ke vilaĝo kun multaj cikonioj havos bonan rikolton, kaj ke tiu birdo povas antaŭdiri la veteron: agitado de cikonioj antaŭdiras malbonan veteron, se la birdo staras sur unusola kruro malvarmos, kaj se bekofrapadas la tago estos suna.

Supozataj filaj virtoj de cikonioj[131]

La Blanka cikonio estas populara bildo sur poŝtmarkoj, kaj tiale ĝi aperas en pli da 120 poŝtmarkoj eldonitaj de pli da 60 poŝtmarkeldonaj entoj (nome landoj).[132]

Ĝi estas la nacia birdo de Litovio,[133] kaj estis la Pola maskoto ĉe la Foiro Expo 2000 en Hanovero.[134]

En la 19a jarcento, kelkaj kredis ankaŭ, ke cikonioj vivas nur en landoj havantaj respublikan politikan sistemon.[135]

Oni trovas ĝin multe en heraldiko, foje kun serpento en la beko, kiel ĉe blazono de la familio Cicogna de Venecio aŭ de Hago, en Nederlando.

Pola poeto Cyprian Kamil Norwid menciis cikoniojn en sia poemo Moja piosnka (II) ("Mia kanto (II)"):[136]

Citaĵo
 Pri la tero kie estas granda farso

Damaĝi cikonian neston sur pirarbo,
Ĉar cikonioj utilas al ni ĉiuj…

Mi nostalgias, Sinjoro!... 

La nomo de la cikonio aperas en pluraj esprimoj: la plantoj de la genro Erodium estas tiele nomitaj laŭ la formo de ties frukto, kaj pli precize unu specio nome la Erodium ciconium, portas tiun nomon kaj en la latina scienca nomo kaj en komunaj nomoj kiaj «cikonikolo» aŭ «Erodio cikonibeka»; la genro Pelargonio, kiu estas kiel la Erodioj de la familio de Geraniacoj, havas sian nomon konstruita super la antikva greka «πελαργός» (pelargos), signife «cikonio» (Sama etimologia deveno estas en la nomo de unua artefarita lakto porbeba vendita en Hispanio ekde la 1940-aj jaroj laŭ nomo "Pelargón"); la esprimo «rakontoj de la cikonio» alude al rakontoj sen verŝajneco, ridindaj kaj faritaj por amuzigi geinfanojn.

Cikonio en popolaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Oni eĉ rakontas ke okazas "tribunaloj" de cikonioj, kaj post la "juĝo" la juĝato estas buĉita de la aliaj. Cetere la gepatroj mem mortigas la plej malfortan inter siaj idoj, kiam ili agnoskas ĝin kiel ne sufiĉe fortika por elporti migradon. La vero estas, ke antaŭ la elmigrado cikonioj kuniĝas en multnombraj aroj kaj surgrunde (asemblee) kaj dumfluge.

En Hispanio la menciita klakado estas nomita "kuiri gazpaĉon", ĉar ĝi sonas kiel kuiristinoj kiam pistas ingrediencojn en ligna pistujo. Laŭ kelkaj, oni diras, ke la cikonio aŭ la ibisoj inventis la klisteron, nome lavilo de la intesto aŭ kojlo; tiuj vadbirdoj de longaj bekoj supozeblej povis enmeti akvon en siaj kloakoj danke al siaj bekoj.

Unu el la plej tradiciaj kredaĵoj konsistas el imagi, ke la cikonioj alportas bebojn al iliaj gepatroj pro tio, ke tiuj ĉiam loĝas ĉe homoj kaj ankaŭ videblas ili portantaj longajn aĵojn per la beko al siaj nestoj.

Ties ĉehomeco igas ilin simboloj ĉu oficialaj ĉu neoficialaj de landoj, regionoj aŭ urboj kiel La Hago, Alzaco, Danio, Pollando, Belorusio, hispana Ekstremaduro, ktp.

Cikonioj kaj bebonasko[redakti | redakti fonton]

Laŭ nordeŭropa legendo, cikonioj respondecas pro alporto de beboj al novaj gepatroj. La legendo estas tre antikva, sed estis popularigata de la rakonto de la 19a jarcento de Hans Christian Andersen nome precize La cikonioj.[127] Germana folkloro subtenis, ke cikonioj trovas bebojn en kavoj aŭ marĉoj kaj alportis ilin al hejmoj en korboj surdorse aŭ tenitaj per siaj bekoj. Tiuj kavoj enhavis adebarsteine aŭ "cikoniŝtonojn". La beboj estu donitaj al patrino aŭ faligita tra kameno. Familioj avertus kiam ili volas bebon per lokigo de dolĉaĵojn por la cikonio sur la fenestraj embrazuroj.[122] El tie la folkloro disvastigatis tra la mondo ĝis landoj kiaj Filipinoj kaj Sudameriko.[122]

Humora karto de komenco de la 19a jarcento, reprezentanta virinon kiu forpelas per ombrelfrapoj cikonion kiu alportas al ŝi bebon.

En slavaj mitologio kaj religio, cikonioj portis nenaskitajn animojn el Irij al la Tero printempe kaj somere.[137] Tiu kredo ankoraŭ pluas en la moderna folklora kulturo de multaj slavaj landoj, en la simpligita porinfana rakonto ke "cikonioj alportas bebojn al la mondo".[138] Cikonioj estas vidataj de slavoj kiel alportantaj de bona sorto, kaj mortigi unu alportus misfortunon.[139] Pludaŭra studo kiu montris falsan interrilaton inter la nombroj de cikoninestoj kaj homaj naskoj estas amplekse uzata en instruado de baza statistiko kiel ekzemplo kiu pruvas ke korelacio ne necese indikas kaŭzecon.[140][141] La beboporta mito aperis en diferencaj formoj laŭ la historio. Al geinfanoj de afrikusonaj sklavoj oni diris, ke la blankulaj beboj estis alportataj de cikonioj, dum la nigrulaj beboj estis naskiĝintaj el ovoj de buteo.[142]

La psikoanalisto Marvin Margolis sugestis ke la longdaŭra naturo de la cikonia mito de bebalporto rilatas al psikologia neceso, ĉar evitas la malkomforton paroli pri sekso kaj generado kun geinfanoj. Birdoj estis delonge asociataj kun la patrinaj simboloj el paganaj diaĵoj kiaj Junono al la Sankta Spirito, kaj la cikonio estis elektita pro siaj blanka plumaro (simbolo de pureco), grando (suifĉe granda por povi porti infanon), kaj flugo je alta altitudo (kvazaŭ flugo inter Tero kaj Ĉielo).[122] La fablo kaj ties rilato kun la interna mondo de geinfanoj estis studata de Sigmund Freud,[122] kaj de Carl Gustav Jung.[143] Fakte, Jung memoris ke oni rakontis al li la miton pri la nasko de lia propra fratino.[144] La tradicia ligo kun ĵusnaskitoj pluas per ties uzado en reklamado por produktoj kiaj vindotukoj kaj naskanoncoj.[122]

Estis ankaŭ negativaj aspektoj en la pricikonia folkloro; Pola folkloro rakontas kiel Dio faris la cikonian plumaron blanka, dum Demono donis al ĝi nigrajn flugilojn, simbole de kaj bonaj kaj malbonaj tendencoj. Estas ankaŭ asocioj kun handikapitaj aŭ mortonaskiĝintaj beboj en Germanio, klarige ke la cikonio ĵetis la bebon survoje al la familio, aŭ kiel revenĝo aŭ puno pro pasintaj malbonfaroj. Pri patrino malsane enlite ĉirkaŭ epoko de nasko estis aludita kiel "mordita" de la cikonio.[122] En Danio oni diras, ke cikonioj ĵetas idon el la nesto kaj poste ovon en sekvaj jaroj.[122] En mezepoka Anglio, cikonioj asociiĝis ankaŭ kun adulto, eble inspire pro ties pariĝadaj ceremonioj. Ties plumaranĝado kaj sintenoj rilatas ilin kun vanto aŭ memorgojlo.[145]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema Naturae per Regna Tria Naturae, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Characteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Editio decima, reformata Latin. Holmiae: (Laurentii Salvii). 
  2. (1760) Ornithologie ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, espéces & leurs variétés 1 Franca. Parizo, Francio: C. J. B. Bauche. 
  3. Boles, Walter E. (2005). "A Review of the Australian Fossil Storks of the Genus Ciconia (Aves : Ciconiidae), with the description of a new species", gazeto : Records of the Australian Museum, volumo : 57, numero : 2, paĝoj : 165–78. Alirita 26a Januaro 2011.
  4. Lewis, Charlton Thomas; Kingery, Hugh Macmaster. (1918). An Elementary Latin Dictionary. New York, New York: American Book Company. ISBN 0-19-910205-8. 
  5. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0. 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 6,9 Elliott 1992, pp. 460–61.
  7. 7,0 7,1 (2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, Volume 1, 2 (paperback), India: Oxford University Press, 99–101. ISBN 0-19-565934-1. 
  8. 8,0 8,1 8,2 (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide 2. Washington: Smithsonian Institution and Barcelona: Lynx edicions. ISBN 84-87334-66-0. 
  9. 9,0 9,1 Elliott 1992, p. 437.
  10. Kahl, M. Philip (1987). "An Overview of the Storks of the World", gazeto : Colonial Waterbirds, volumo : 10, numero : 2, paĝoj : 131–34. COI:10.2307/1521251
  11. Slikas, Beth (1997). "Phylogeny of the Avian Family Ciconiidae (Storks) Based on Cytochrome b Sequences and DNA–DNA Hybridization Distances", gazeto : Molecular Phylogenetics and Evolution, volumo : 8, numero : 3, paĝoj : 275–300. COI:10.1006/mpev.1997.0431
  12. 12,0 12,1 Dykes, Gareth J.; Alexander, Cyril Walker (2008). "New Records of Fossil 'Waterbirds' from the Miocene of Kenya", gazeto : American Museum Novitates, numero : 3610 . Ŝablono:Hdl
  13. Pro konvencio, longo estas mezurata el bekopinto al vostopinto de mortinta birdo (aŭ haŭto) kuŝe surdorse.
  14. (1977) Handbook of the Birds of Europe, the Middle East and North Africa: Birds of the Western Palearctic, Volume 1, Ostrich to Ducks. Oxford University Press. ISBN 0-19-857358-8. 
  15. Mead, C. kaj Ogilvie, M. (2007) The Atlas of Bird Migrations: Tracing the Great Journeys of the Worlds Birds
  16. Grande, Juan Manuel; Negro, Juan José; María Torres, José (2004). "The evolution of bird plumage colouration; a role for feather-degrading bacteria?", gazeto : Ardeola, volumo : 51, numero : 2, paĝoj : 375–383. Alirita 2 April 2011. (PDF)
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Cramp 1977, p. 335.
  18. Negro, Juan José; Garrido-Fernandez, Juan (2000). "Astaxanthin is the Major Carotenoid in Tissues of White Storks (Ciconia ciconia) Feeding on Introduced Crayfish (Procambarus clarkii )", gazeto : Comparative Biochemistry and Physiology Part B, volumo : 126, numero : 3, paĝoj : 347–52. COI:10.1016/S0305-0491(00)00180-2
  19. Elliott 1992, p. 438.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Cramp 1977, p. 328.
  21. Van den Bossche 2002, p. 11.
  22. 22,0 22,1 (2006) Southern African Birds: a Photographic Guide. Cape Town, RSA: Struik. ISBN 1-77007-244-6. 
  23. Cramp 1977, p. 228.
  24. Svensson kaj Grant 1999, p. 26.
  25. Svensson kaj Grant 1999, p. 74.
  26. Svensson kaj Grant 1999, p. 34.
  27. Chernetsov (2006). "Sex-Related Natal Dispersal of White Storks (Ciconia ciconia) in Poland: How Far and Where to?", gazeto : The Auk, volumo : 123, numero : 4, paĝoj : 1103–09. COI:[1103:SNDOWS2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2006)123[1103:SNDOWS]2.0.CO;2] (PDF)
  28. Van den Bossche 2002, p. 10.
  29. Scully, John (1876). "A contribution to the ornithology of eastern Turkestan", gazeto : Stray Feathers, volumo : 4, paĝoj : 41–205
  30. Ma, Ming; Dai, Cai. (2002). "The fate of the White Stork (Ciconia ciconia asiatica) in Xinjiang, China", Abstract Volume. 23rd International Ornithological Congress, Beijing, August 11–17, 2002. 
  31. 31,0 31,1 Berthold, Peter; Van Den Bossche, Willem; Fiedler, Wolfgang; Kaatz, Christoph; Kaatz, Michael; Leshem, Yossi; Nowak, Eugeniusz; Querner, Ulrich (2001). "Detection of a New Important Staging and Wintering Area of the White Stork Ciconia ciconia by Satellite Tracking", gazeto : Ibis, volumo : 143, numero : 4, paĝoj : 450–55. COI:10.1111/j.1474-919X.2001.tb04946.x
  32. 32,0 32,1 Shamoun-Baranes, Judy; Baharad, Anat; Alpert, Pinhas; Berthold, Peter; Yom-Tov, Yoram; Dvir, Yoav; Leshem, Yossi (2003). "The Effect of Wind, Season and Latitude on the Migration Speed of White Storks Ciconia ciconia, Along the Eastern Migration Route", gazeto : Journal of Avian Biology, volumo : 34, paĝoj : 97–104. COI:10.1034/j.1600-048X.2003.03079.x (PDF)
  33. 33,0 33,1 Allan, David G.. Harrison, J.A.; Allan, D.G.; Underhill, L.G.; Herremans, M.; Tree, A.J. Parker, V.; Brown, C.J. (eds): (1997). "White Stork", Harrison, J.A.; Allan, D.G.; Underhill, L.G.; Herremans, M.; Tree, A.J. Parker, V.; Brown, C.J. (eds): The Atlas of Southern African Birds. Volume 1. Non-passerines. BirdLife South Africa, 82–83. ISBN 0-620-20729-9. 
  34. Whitehead, Charles Hughes Tempest (1911). "On the Birds of Kohat and the Kurram Valley. Northern India. Part 3", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 20, numero : 4, paĝoj : 954–80
  35. Prater, Stanley Henry (1931). "The Migration of the White Stork Ciconia ciconia", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 35, numero : 2
  36. Jadeja, Vijayraj; Vyas, Raju; Parasharya, B.M. (1998). "Record of Ciconia ciconia asiaticus from Indian Territory", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 95, numero : 1
  37. Perrins, Christopher M: (1998) Perrins, Christopher M: The Birds of the Western Palearctic Concise Edition (2 volumes). Oxford, UK: Oxford University Press, 141–43. ISBN 0-19-850188-9. 
  38. Thomsen, Kai-Michael; Hötker, Hermann. (2006). "The Sixth International White Stork Census: 2004–2005", Waterbirds Around the World. The Stationery Office, 493–95. ISBN 978-0-11-497333-9. 
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Johst, Karin; Brandl, Rolan; Pfeifer, Robert (2001). "Foraging in a Patchy and Dynamic Landscape: Human Land Use and the White Stork", gazeto : Ecological Applications, volumo : 11, paĝoj : 60–69. COI:[0060:FIAPAD2.0.CO;2 10.1890/1051-0761(2001)011[0060:FIAPAD]2.0.CO;2]
  40. Samusenko, Irina (2004). "Some Aspects of White Stork Ciconia ciconia Population Dynamics in the Region of Chernobyl's Accident", gazeto : Bird Census News, volumo : 13, numero : 2000, paĝoj : 157–60
  41. Kruszyk, Robert, Ciach, Michał (2010). "White Storks, Ciconia ciconia, Forage on Rubbish Dumps in Poland—a Novel Behaviour in Population", gazeto : European Journal of Wildlife Research, volumo : 56, numero : 1, paĝoj : 83–87. COI:10.1007/s10344-009-0313-0
  42. Ciach, Michał; Kruszyk, Robert (2010). "Foraging of White Storks Ciconia ciconia on Rubbish Dumps on Non-breeding Grounds", gazeto : Waterbirds, volumo : 33, numero : 1, paĝoj : 101–04. COI:10.1675/063.033.0112
  43. 43,0 43,1 43,2 Carrascal, Luis María; Bautista, Luis Miguel; Lázaro, Encarnación (1993). "Geographical Variation in the Density of the White Stork Ciconia ciconia in Spain: Influence of Habitat Structure and Climate", gazeto : Biological Conservation, volumo : 65, numero : 1, paĝoj : 83–87. COI:10.1016/0006-3207(93)90200-K
  44. http://www.wildlifeextra.com/go/news/white-stork-dorset.html#cr
  45. Gurney, John Henry. (1921). Early Annals of Ornithology. H F & G Witherby. 
  46. Tryjanowski, Piotr; Sparks, Tim H.; Profus, Piotr (2005). "Uphill Shifts in the Distribution of the White Stork Ciconia ciconia in Southern Poland: the Importance of Nest Quality", gazeto : Diversity and Distributions, volumo : 11, numero : 3, paĝoj : 219–23. COI:10.1111/j.1366-9516.2005.00140.x
  47. Ptaszyk (2003). "Changes in the Timing and Pattern of Arrival of the White Stork (Ciconia ciconia) in Western Poland", gazeto : Journal für Ornithologie, volumo : 144, numero : 3, paĝoj : 323–29. COI:10.1046/j.1439-0361.2003.03011.x
  48. Sproll, Alexandra; Fiedler, Wolfgang (2001). "Digging in old Data: Migration and Causes of Death in White Storks (Ciconia ciconia) according to Ringing Recovery Data of the Vogelwarte Rossitten (Eastern Prussia) before the Second World War", gazeto : Euring Newsletter, volumo : 3
  49. Cramp 1977, p. 331.
  50. 50,0 50,1 50,2 Reed (1969). "The Migration of the White Stork in Egypt and Adjacent Areas", gazeto : The Condor, volumo : 71, numero : 2, paĝoj : 146–54. COI:10.2307/1366076 (PDF)
  51. Vidu ankaŭ : Sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj
  52. Leshem, Yossi; Yom-Tov, Yoram (1998). "Routes of Migrating Soaring Birds", gazeto : Ibis, volumo : 140, paĝoj : 41–52. COI:10.1111/j.1474-919X.1998.tb04539.x (PDF)
  53. (1992) Exploring Biomechanics, Animals in Motion. New York, New York: Scientific American Library. ISBN 0-7167-5035-X. 
  54. Liechti, Felix; Ehrich, Dorothee; Bruderer, Bruno (1996). "Flight Behaviour of White Storks Ciconia ciconia on their Migration over Southern Israel", gazeto : Ardea, volumo : 84, paĝoj : 3–13 (PDF)
  55. Newton 2010, pp. 74–75.
  56. Newton 2010, p. 144.
  57. Newton 2010, p. 229.
  58. Chernetsov, Nikita; Berthold, Peter; Querner, Ulrich (2004). "Migratory Orientation of First-year White Storks (Ciconia ciconia): Inherited Information and Social Interactions", gazeto : Journal of Experimental Biology, volumo : 207, numero : 6, paĝoj : 937–43. COI:10.1242/jeb.00853
  59. Meyburg, Bernd-U.; Matthes, Joachim; Meyburg, Christiane (2002). "Satellite-tracked Lesser Spotted Eagle Avoids Crossing Water at the Gulf of Suez", gazeto : British Birds, volumo : 95, paĝoj : 372–76 (PDF)
  60. Spaar, Reto; Bruderer, Bruno (1996). "Soaring Migration of Steppe Eagles Aquila nipalensis in Southern Israel: Flight Behaviour under Various Wind and Thermal Conditions", gazeto : Journal of Avian Biology, volumo : 27, numero : 4, paĝoj : 289–301. COI:10.2307/3677260 (PDF)
  61. 61,0 61,1 (2005) Birds Britannica. London, UK: Chatto & Windus. ISBN 0-7011-6907-9. 
  62. (2005) The larger illustrated guide to birds of southern Africa. Cape Town, RSA: Struik. ISBN 1-77007-243-8. 
  63. 63,0 63,1 Cramp 1977, p. 332.
  64. 64,0 64,1 Vergara, Pablo; Aguirre, José I. (2006). "Age and Breeding Success related to Nest Position in a White Stork Ciconia ciconia Colony", gazeto : Acta Oecologica, volumo : 30, numero : 3, paĝoj : 414–18. COI:10.1016/j.actao.2006.05.008 (PDF)
  65. Harrison, Colin James Oliver (1965). "Allopreening as Agonistic Behaviour", gazeto : Behaviour, volumo : 24, numero : 3–4, paĝoj : 161–209. COI:10.1163/156853965X00011
  66. Kahl, M. Philip (1984). "Spread-wing Postures and their Possible Functions in Ciconiidae", gazeto : The Auk, volumo : 88, numero : 4, paĝoj : 715–22 (PDF)
  67. Elphick, Chris; Dunning, John B., Jr; Sibley, David (eds). . The Sibley Guide to Bird Life and Behaviour. London, UK: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6250-6. 
  68. Herholdt, J.J. (1987). "Recovery of a Ring-maimed White Stork", gazeto : Safring News, volumo : 16
  69. Lefebvre, Louis; Nicolakakis, Nektaria; Boire, Dennis (2002). "Tools and Brains in Birds", gazeto : Behaviour, volumo : 139, numero : 7, paĝoj : 939–73. COI:10.1163/156853902320387918. Alirita 16 February 2011. (PDF)
  70. 70,0 70,1 70,2 Cramp 1977, p. 334.
  71. Cramp 1977, p. 333.
  72. doi 10.1675/063.034.0414
  73. Igaune, Kristine; Indrikis Krams; Krama, Tatjana; Bobkova, Jadviga (2008). "White Storks Ciconia ciconia Eavesdrop on Mating Calls of Moor Frogs Rana arvalis", gazeto : Journal of Avian Biology, volumo : 39, numero : 2, paĝoj : 229–32. COI:10.1111/j.2008.0908-8857.04180.x
  74. Antczak, Marcin; Konwerski, Szymon; Grobelny, Seweryn; Tryjanowski, Piotr (2002). "The Food Composition of Immature and Non-breeding White Storks in Poland", gazeto : Waterbirds, volumo : 25, numero : 4, paĝoj : 424–28. COI:[0424:TFCOIA2.0.CO;2 10.1675/1524-4695(2002)025[0424:TFCOIA]2.0.CO;2]
  75. Parasharya, Bhavbhuti M.; Vyas, Raju (1998). "Foraging Association of White Stork Ciconia ciconia with Blackbuck Antilope cervicapra", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 95, numero : 1
  76. (2007) "Recent Records of Wintering White Ciconia ciconia and Black C. nigra Storks and Flocking Behaviour of White-necked Storks C. episcopus in Maharashtra and Karnataka States, India", gazeto : Indian Birds, volumo : 3, numero : 1, paĝoj : 28–32
  77. Akhtar, S. Asad; Tiwari, J.K. (1993). "Food Piracy by a White Stork Ciconia ciconia (Linn.)", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 90, numero : 1, paĝoj : 90–91
  78. Kitowski, Ignacy (2007). "Why do Montagu's Harriers Disturb Foraging Sessions of White Storks in South-East Poland", gazeto : Berkut, volumo : 16, numero : 1, paĝoj : 110–18 (PDF)
  79. Tryjanowski, Piotr; Sparks, Tim H.; Jerzak, Leszek (eds). (2006). The White Stork in Poland. Poznań, Poland: Bogucki Wydaw. ISBN 83-60247-35-8. 
  80. 80,0 80,1 Tryjanowski, Piotr; Kosicki, Jakub Z.; Kuzniak, Stanisław; Sparks, Tim H. (2009). "Long-term Changes and Breeding Success in Relation to Nesting Structures used by the White Stork, Ciconia ciconia", gazeto : Annales Zoologici Fennici, volumo : 46, paĝoj : 34–38
  81. Vergara, Pablo; Gordo, O.; Aguirre, José I. (2010). "Nest Size, Nest Building Behaviour and Breeding Success in a Species with Nest Reuse: the White Stork Ciconia ciconia", gazeto : Annales Zoologici Fennici, volumo : 47, paĝoj : 184–94 (PDF)
  82. Vergara, Pablo; Aguirre, José I.; Fargallo, Juan A.; Dávila, José A. (2006). "Nest-site fidelity and breeding success in White Stork Ciconia ciconia", gazeto : Ibis, volumo : 148, numero : 4, paĝoj : 672–77. COI:10.1111/j.1474-919X.2006.00565.x (PDF)
  83. Wuczyński, Andrzej (2005). "The Turnover of White Storks Ciconia ciconia on Nests During Spring Migration", gazeto : Acta Ornithologica, volumo : 40, numero : 1, paĝoj : 83–85. COI:10.3161/0001645054742651 (PDF)
  84. Haverschmidt 1949, pp. 33–34.
  85. Tortosa, Francisco S.; Redondo, Tomas (1992). "Frequent Copulations Despite Low Sperm Competition in White Storks (Ciconia ciconia)", gazeto : Behaviour, volumo : 121, numero : 3&4, paĝoj : 288–315. COI:10.1163/156853992X00408
  86. 86,0 86,1 (1911) Oologia Neerlandica : Eggs of Birds Breeding in the Netherlands (Vol II). The Hague, Netherlands: Nijhof. 
  87. 87,0 87,1 Zielinski, Piotr (2002). "Brood Reduction and Parental Infanticide – are the White Stork Ciconia ciconia and the Black Stork C. nigra Exceptional?", gazeto : Acta Ornithologica, volumo : 37, numero : 2, paĝoj : 113–19 (PDF)
  88. Tortosa, Francisco S.; Redondo, Tomas (1992). "Motives for Parental Infanticide in White Storks Ciconia ciconia", gazeto : Ornis Scandinavica, volumo : 23, numero : 2, paĝoj : 185–89. COI:10.2307/3676447
  89. Aguirre, José I.; Vergara, Pablo (2007). "Younger, Weaker White Stork (Ciconia ciconia) Nestlings Become the Best Breeders", gazeto : Evolutionary Ecology Research, volumo : 9, paĝoj : 355–64 (PDF)
  90. Tsachalidis, Efstathios P.; Liordos, Vasilios; Goutner, Vassilis (2005). "Growth of White Stork Ciconia ciconia Nestlings", gazeto : Ardea, volumo : 93, numero : 1, paĝoj : 133–37 (PDF)
  91. Mužinic, Jasmina; Rašajski, Javor (1992). "On Food and Feeding Habits in the White Stork, Ciconia c. ciconia, in the Central Balkans", gazeto : Õkologie der Vögel (Ecology of Birds), volumo : 14, paĝoj : 211–23 (PDF)
  92. Van den Bossche 2002, p. 8.
  93. EURING list of longevity records for European birds (2010). Alirita 2a Decembro 2010.
  94. Błoszyk, Jerzy; Gwiazdowicz, Dariusz J.; Bajerlein, Daria; Halliday, Robert Bruce (2005). "Nests of the White Stork Ciconia ciconia (L.) as a Habitat for Mesostigmatic Mites (Acari, Mesostigmata)", gazeto : Acta Parasitologica, volumo : 50, numero : 2, paĝoj : 171–75 (PDF)
  95. Bajerlein, Daria; Błoszyk, Jerzy; Gwiazdowicz, Dariusz J.; Ptaszyk, Jerzy; Halliday, Bruce (2006). "Community Structure and Dispersal of Mites (Acari, Mesostigmata) in Nests of the White Stork (Ciconia ciconia)", gazeto : Biologia, volumo : 61, numero : 5, paĝoj : 525–30. COI:10.2478/s11756-006-0086-9
  96. Rothschild, Miriam; Clay, Theresa. (1953). Fleas, Flukes and Cuckoos. A Study of Bird Parasites. London, UK: Collins. 
  97. Trouessart, Édouard Louis kaj Mégnin, Jean Pierre (1885). "Monographie du genre Freyana et description des espèces nouvelles du Musée d'Angers", gazeto : Bulletin De La Société D'Études Scientifiques D'Angers (French), volumo : 14, paĝoj : 29–45
  98. 98,0 98,1 Acari Collection & Systematics. Alirita March 10, 2012.
  99. Pugh, Geoffrey John Frederick (1972). "The Contamination of Birds' Feathers by Fungi", gazeto : Ibis, volumo : 114, numero : 2, paĝoj : 172–77. COI:10.1111/j.1474-919X.1972.tb02602.x
  100. (2009) "Chewing Lice (Insecta, Phthiraptera) of the White Stork (Ciconia ciconia L.) in Poland", gazeto : Annales UMCS, Biologia, volumo : 64, numero : 2, paĝoj : 83–88. COI:10.2478/v10067-010-0017-6
  101. (2006) Foodborne Parasites. New York, New York: Springer. ISBN 0-387-30068-6. 
  102. (2000) "Giardiasis in a White Stork in The Netherlands", gazeto : Journal of Wildlife Diseases, volumo : 36, numero : 4, paĝoj : 764–66
  103. Schuster, Rolf; Schaffer, Thoralf; Shimalov, Vladimir (2002). "[The Helminth Fauna of Indigenous White Storks (Ciconia ciconia)]", gazeto : Berliner und Munchener Tierarztliche Wochenschrift (German), volumo : 115, numero : 11–12, paĝoj : 435–39
  104. Höfle (2003). "Chaunocephalus ferox in Free-Living White Storks in Central Spain", gazeto : Avian Diseases, volumo : 47, numero : 2, paĝoj : 506–12. COI:[0506:CFIFWS2.0.CO;2 10.1637/0005-2086(2003)047[0506:CFIFWS]2.0.CO;2]
  105. Hayes, Edward B.; Komar, Nicholas; Nasci, Roger S.; Montgomery, Susan P.; O'Leary, Daniel R.; Campbell, Grant L. (2005). "Epidemiology and Transmission Dynamics of West Nile Virus Disease", gazeto : Emerging Infectious Diseases, volumo : 11, numero : 8, paĝoj : 1167–73
  106. Malkinson (2002). "The Role of Birds in the Ecology of West Nile Virus in Europe and Africa", gazeto : Current Topics in Microbiology and Immunology, volumo : 267, paĝoj : 309–22
  107. Zeller, Hervé G.; Schuffenecker, Isabelle (2004). "West Nile Virus: An Overview of Its Spread in Europe and the Mediterranean Basin in Contrast to Its Spread in the Americas", gazeto : European Journal of Clinical Microbiology & Infectious Diseases, volumo : 23, numero : 3, paĝoj : 147–56. COI:10.1007/s10096-003-1085-1
  108. Malkinson, Mertyn; Banet, Caroline; Weisman, Yoram; Pokamunski, Shimon; King, Roni; Drouet, Marie-Thérèse; Deubel, Vincent (2002). "Introduction of West Nile virus in the Middle East by Migrating White Storks", gazeto : Emerging Infectious Diseases, volumo : 8, numero : 4, paĝoj : 392–97. COI:10.3201/eid0804.010217
  109. Hubálek, Zdenek; Wegner, Elżbieta; Halouzka, Jiří; Tryjanowski, Piotr; Jerzak, Leszek; Sikutová, Silvie; Rudolf, Ivo; Kruszewicz, Andrzej G.; Jaworski, Zbigniew; Wlodarczyk, Radoslaw (2008). "Serologic Survey of Potential Vertebrate Hosts for West Nile Virus in Poland", gazeto : Viral Immunology, volumo : 21, numero : 2, paĝoj : 247–54. COI:10.1089/vim.2007.0111
  110. Berthold, Peter; Fiedler, Wolfgang; Querner, Ulrich (2000). "White Stork (Ciconia ciconia) migration studies: basic research devoted to conservation measures", gazeto : Global Environment Research, volumo : 2, paĝoj : 133–41
  111. BirdLife International   (2009).   Ciconia ciconia.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2010.4.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Decembro 2010.
  112. Annex 2: Waterbird Species to Which the Agreement Applies (PDF). Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Alirita 9a Decembro 2010.
  113. Introduction. African-Eurasian Waterbird Agreement. Alirita 9a Decembro 2010.
  114. 114,0 114,1 Preliminary Results of the VI International White Stork Census 2004/05. Alirita 14a Januaro 2012.
  115. National data. Alirita 14a Januaro 2012.
  116. Moore, , "French region saves iconic White Storks from brink: population hits 270 pairs after dwindling to nine, 22a Junio 2008, paĝo A10.
  117. 117,0 117,1 (2010)Restoring the Dutch White Stork Population: a Charismatic Species Brought Back by Targeted Conservation Work. Birdlife International. Alirita 30a Januaro 2011.
  118. The Swedish White Stork Reintroduction Program. Valkommen till Storkprojektet! (17a Decembro 2010). Alirita 8a Februaro 2011.
  119. 119,0 119,1 Moritzi, Martin; Maumary, Lionel; Schmid, David; Steiner, Isabelle; Vallotton, Laurent; Spaar, Reto; Biber, Olivier (2001). "Time Budget, Habitat Use and Breeding Success of White Storks (Ciconia ciconia) under Variable Foraging Conditions During the Breeding Season in Switzerland", gazeto : Ardea, volumo : 89, numero : 3, paĝoj : 457–70 (PDF)
  120. Schaub, Michael; Pradela, Roger; Lebretona, Jean-Dominique (2004). "Is the Reintroduced White Stork (Ciconia ciconia) Population in Switzerland Self-sustainable?", gazeto : Biological Conservation, volumo : 119, numero : 1, paĝoj : 105–14. COI:10.1016/j.biocon.2003.11.002 (PDF)
  121. (1995) The Traveler's Key to Ancient Egypt: a Guide to the Sacred Places of Ancient Egypt. Wheaton, Illinois: Theosophical Publishing House. ISBN 0-8356-0724-0. 
  122. 122,0 122,1 122,2 122,3 122,4 122,5 122,6 122,7 122,8 Margolis, Marvin; Parker, Philip (1972). "The Stork Fable−Some Psychodynamic Considerations", gazeto : Journal of the American Psychoanalytic Association, volumo : 20, numero : 3, paĝoj : 494–511. COI:10.1177/000306517202000304
  123. Ezopo. (c. 620–564 a.K.). Fables. ISBN 1-56156-088-X. 
  124. Dolata, Pawel T.. (2006). "The White Stork Ciconia ciconia protection in Poland by tradition, customs, law, and active efforts", The White Stork in Poland: Studies in Biology, Ecology and Conservation. Poznań, Poland: Bogucki Wydawnictwo Naukowe. ISBN 83-60247-35-8. 
  125. Royds, Thomas Fletcher. (1914). The beasts, birds, and bees of Virgil; a naturalist's handbook to the Georgics. Oxford, UK: Oxford. 
  126. Thomas, Richard F. (1988). "Vergil's "White Bird" and the Alexandrian reference (G. 2. 319-20)", gazeto : Classical Philology, volumo : 83, numero : 3, paĝoj : 214–17. COI:10.1086/36710
  127. 127,0 127,1 (2001) The Mythical Zoo. Oxford, UK: ABC-CLIO, 153–54. ISBN 1-57607-612-1. 
  128. Kinzelbach, Ragnar (2003). "Der Pfeilstorch in der Zoologischen Sammlung der Universität Rostock", gazeto : Der Sprössling: Fachschaftsrat Biologie der Universität Rostock (German), numero : 3, paĝoj : 9–10
  129. Hardwick, Charles. (1872). Traditions, Superstition and Folk-lore. A. Ireland and Co, 238, 247–48. 
  130. Stork. Encyclopedia of Ukraine. Alirita 5a Decembro 2010.
  131. (1831) Descriptive scenes for children. Boston, Massachusetts: N. S. and S. G. Simpkins, 3. OCLC 31373438. 
  132. Scharning, Kjell. White Stork. Theme Birds on Stamps. Alirita 5a Decembro 2010.
  133. Lithuania. Understanding the European Union: Member States. Alirita 5a Decembro 2010.
  134. Kingdom of Storks. PAIIZ NEWSLETTER, number 14, 22a Marto 2007. Konsultita la 18an de marto 2011
  135. Hulme, F. Edward. (1895). Natural History Lore and Legend. Bernard Quaritch, 17–18. 
  136. Norwid, Cyprian Kamil. My Song (II). Polish Literature. Alirita 23a Decembro 2010.
  137. Gieysztor, Aleksander. (1982). Mitologia Słowian Polish. Warsaw, Poland: Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe. ISBN 83-221-0152-X. 
  138. Jakubiec, Z. (2009). Dlaczego bocian przynosił dzieci? pole. Bocianopedia. Alirita 10a Marto 2011.
  139. Szczepanowicz, Barbara (2005). "Ptaki Ziemi Świętej: bocian, czapla, ibis [Birds in the Holy Land: stork, heron, ibis]", gazeto : Ziemia Święta (Polish), numero : rok XI 1(41). Alirita 8a Februaro 2011.
  140. Matthews, Robert (2000). "Storks Deliver Babies (p=0.008)", gazeto : Teaching Statistics, volumo : 22, numero : 2, paĝoj : 36–38. COI:10.1111/1467-9639.00013 (PDF)
  141. Didelez, Vanessa. Østreng, Willy (ed): (2007). "Statistical Causality", Østreng, Willy (ed): Consilience: Interdisciplinary Communications 2005/2996. Centre for Advanced Study, Oslo, 114–20. ISBN 978-82-996367-4-2. 
  142. (2000) The White Image in the Black Mind: African-American Ideas about White People, 1830–1925. New York, New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-513279-3. 
  143. Jung, Carl (1910). "The Association Method – Lecture III: Experiences Concerning the Psychic Life of the Child", gazeto : American Journal of Psychology, volumo : 31, numero : 3, paĝoj : 219–69. Alirita 2a Marto 2011.
  144. (2011)Jung the Man. The Society of Analytical Psychology: Jungian Analysis and Psychotherapy. Alirita 2a Marto 2011.
  145. (1976) Dictionary of Symbols and Imagery. Amsterdam: North-Holland Publishing Company. ISBN 0-7204-8021-3. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • François Haverschmidt, The Life of the White Stork, Leyde, E. J. Brill, 1949 [rete]
  • Stanley Cramp, Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa, the Birds of the Western Palearctic, vol. 1 : Ostrich to Ducks, Oxford University Press, 1977 (ISBN 0-19-857358-8)
  • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaux, Paris, Gründ, oktobre 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0)
  • Andrew Elliott, « Family Ciconiidae (Storks) », en Josep del Hoyo, Andrew Elliott kaj Jordi Sargatal, Handbook of the Birds of the World, vol. 1 : Ostrich to Ducks, Barcelone, Lynx Edicions, 1992 (ISBN 84-87334-10-5)
  • Handbook of the Birds of Europe the Middle East and North Africa, the Birds of the Western Palearctic, Volume 1: Ostrich to Ducks. Oxford: Oxford University Press, 1977. ISBN 0-19-857358-8.
  • Lars Svensson kaj Peter J. Grant, Collins Bird Guide, Londres, HarperCollins, 1999 (ISBN 0-00-219728-6)
  • Yves Müller kaj Alfred Schierer, La Cigogne blanche, Saint-Yrieix-sur-Charente, Éveil nature et science, coll. « Approche », 2002, 72 p. (ISBN 978-2840000419)
  • Willem Van den Bossche, Eastern European White Stork Populations: Migration Studies and Elaboration of Conservation Measures, Bonn, German Federal Agency for Nature Conservation, 2002 [lire en ligne]
  • Michel Cuisin (dir.), Les cigognes, Éditions Artemis, kol. « Portraits sauvages », 2005, 62 p. (ISBN 2-84416-391-2) [rete]
  • Ian Newton, Bird Migration, vol. 113, Londres, Collins, kol. « Collins New Naturalist Library », 2010 (ISBN 0-00-730732-2)
  • Encyclopédie Larousse, «cigogne blanche» ĉe larousse.fr, Éditions Larousse. Konsultita la 2a marto 2012
  • Collins Bird Guide. London, HarperCollins, 1999. ISBN 0-00-219728-6.
  • Van den Bossche, Willem. Eastern European White Stork Populations: Migration Studies and Elaboration of Conservation Measures. Bonn, Germany, German Federal Agency for Nature Conservation, 2002.


Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.