Volgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Volgo
ruse: Волга
rivero
The Bridge through the Volga.jpg
Volgo proksime de Saratov
Lando Flago de Rusio  Rusio
Regiono Volgio
Urboj
Fontrivero Valdaja Altaĵo
 - situo Volgoverĥovje, distrikto Ostaŝkov, Tverja provinco
Enfluejo Kaspio
 - situo Astraĥana provinco
Longo 3 530 km (2 193 mi)
Akvokolektejo 1 361 000 km² (136 100 000 ha)
Trafluo Volgogrado
 - mezproksima 8 000 /s
La akvokolekta areo de la rivero Volgo
La akvokolekta areo de la rivero Volgo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Volga

Volgo (antikva nomo Ra, en la mezepoko Itil, ruse: Волга, tatare: Идел, ĉuvaŝe: Атăл, montmarie Йыл, ebenmarie Юл) estas rivero en Rusio, la plej granda en Eŭropo. Ĝia longeco - 3530 km, areo de baseno - 1.361.000 km2. Volgo komenciĝas sur la Valdaja Altaĵo kaj enfluas la Kaspian maron ĉe ĝia nordokcidenta bordo.

La rivero Volgo posedas ĉirkaŭ ducent alfluantojn; la ĉefaj estas Kama (maldekstra) kaj Okao (dekstra). Volgon kunligas al la Azova kaj Nigra maroj la Volgo-Dona kanalo, kun Blanka maro - la kanalo Blanka maro - Balta maro kaj la Norda-Dvina sistemo, kun Balta maro - la Volgo-Balta akva vojo, la sistemoj de Tiĥvin kaj Viŝnij Voloĉjok.

Dum la 20-a jarcento ĉe Volgo aperis multaj akvobaraĵoj, lokaj setlejoj estas forigitaj kaj granda parto de Volgo ŝanĝiĝis al ĉeno da artefaritaj baraĵlagoj.

La ĉefaj urboj kiuj troviĝas laŭ la rivero estas Tver, Jaroslavl, Niĵnij Novgorod, Ĉeboksari, Kazan, Uljanovsk, Samara, Saratov, Volgogrado kaj Astraĥano. Kvar el ili (Niĵnij Novgorod, Kazan, Samara, Volgogrado) estas milionurboj. La regionon laŭ kiu fluas Volgo oni nomas Volgia regiono, aŭ Volgio.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Rusa nomo Volga (ruse: Волга) devenas de la praslava *vòlga "humideco, malsekeco". Similaj vortoj restis ĝis nun en multaj slavaj lingvoj (ruse: влага vlaga, bolgare: влага vlaga, ukraine: волога vológa, ktp — ĉiuj signifas "humideco")[1].

En antikva tempo la rivero estis menciita ĉe kelkaj aŭtoroj kiel Ra (latine: Rha), kio fakte signifis la samon: "malsekeco". La nomo restis por la rivero en nuna mordva lingvo: Rav (mordve: Рав).

En mezepoko oni nomis ĝin Itil ("rivero"). Tiu nomo estas uzata en nunaj tjurkaj lingvoj, ekzemple tatara, ĉuvaŝa, baŝkira kaj aliaj. Tjurkaj popoloj opiniis, ke la komenco de Itil estas nuna rivero Kama.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stepan Razin ĵetas persan princinon al Volgo
Ilja Repin. "Burlakoj ĉe Volgo" (1873)

Supozeble la unua mencio pri Volgo troveblas en verkoj de helena historiisto Herodoto (la 5-a jarcento a.K.), en rakonto pri kampanjo de persa reĝo Dario la 1-a kontraŭ skitoj. Herodoto skribis, ke Dario, pelante skitojn trans la riveron Tanais (nuntempe Don), haltis ĉe la rivero Oar [2]. Tiun riveron Oar oni kutime identigas kun Volgo, kvankam Herodoto skribis ankaŭ, ke Oar enfluas Meotidon (nuna Azova maro).

Kelkaj esploristoj vidas Volgon en rivero, pri kiu skribis Diodoro Sicila (ĉ. 90—30 jaroj a.K.):

Komence ili [skitoj] loĝis en tre malgranda kvanto ĉe la rivero Araks kaj estis malestimataj pro sia malgloro. Sed jam en antikva tempo, sub gvido de sia militema kaj strategie pensanta reĝo, ili akiris landon en montaro ĝis Kaŭkazo, kaj en ĉebordaj malaltaĵoj de la Oceano kaj Meotida lago — ankaŭ la ceterajn regionojn ĝis la rivero Tanais.

Baze de tiuj informoj oni penas identigi Araks de Diodoro kun Volgo.

En skribaj romiaj fontoj de la 2-a — 4-a jarcentoj Volgo estas nomata Ra, en arabaj fontoj de la 9-a jarcento — Atel. En la plej frua malnovrusa kroniko Rakonto pri la pasintaj jaroj estas skribita: "El tiu Volokova arbaro (nuntempe Valdaja Altaĵo) fluos Volgo orienten kaj enfluos... maron Ĥvalisan (nuna Kaspia maro)".

Geografia situo de Volgo kaj ĝiaj grandaj alfluantoj estis kialo de tio, ke al la 8-a jarcento ĝi jam havis gravan signifon kiel komerca vojo inter Oriento kaj Okcidento. Ĝuste laŭ la Volgia vojo amase venis araba arĝento al skandinaviaj landoj. El Araba kalifujo oni veturigis ŝtofojn, metalojn, el slavaj landoj — sklavojn, felojn, vakson, mielon. En la 9-a10-a jarcentoj centroj de la komerco estis ĥazara Itilo ĉe la riverfino, bolgara Bulgar en Meza Volgio, rusaj Rostov, Suzdal, Murom en Supra Volgio. Ekde la 11-a jarcento la komerco malaktiviĝis, kaj en la 13-a jarcento mongola invado rompis komercajn ligojn, krom ĉe Supra Volgio, kie aktivan rolon ludis Velikij Novgorod, Tver kaj aliaj grandaj urboj de Vladimira Rusio.

Ekde la 15-a jarcento signifo de la komerca vojo releviĝis, kreskis rolo de urboj Kazan, Niĵnij Novgorod, Astraĥano. Kiam Ivano la Terura meze de la 16-a jarcento konkeris kazanan kaj astraĥanan ĥanujojn, la tuta Volga rivera sistemo unuiĝis sub rusia regado, kio helpis al disfloro de volgia komerco en la 17-a jarcento. Aperis novaj grandaj urboj — Samara, Saratov, Caricin, pli gravan rolon ludis Jaroslavl, Kostroma, Niĵnij Novgorod, Simbirsk. Grandaj ŝipkaravanoj (ĝis 500 ŝipoj) navigis laŭ Volgo.

En la 18-a jarcento ĉefaj komercaj vojoj moviĝis al Okcidento, kaj ekonomia kresko de Malsupra Volgio estis malrapida pro maldensa loĝantaro kaj invadoj de nomadoj. Baseno de Volgo dum la 17-a — 18-a jarcentoj estis ĉefa agadloko de ribelantaj kamparanoj kaj kozakoj dum popolaj ribeloj sub gvido de Stepan Razin kaj Emeljan Pugaĉov.

En la 19-a jarcento post kunligo de basenoj de Volgo kaj Neva per akvosistemo Mariinskaja (1808) la evoluo de la Volgia komerca vojo multe kreskis. Aperis granda rivera ŝiparo (en 1820 — la unua vaporŝipo), sur bordoj de Volgo laboris aregoj de burlakoj (ĝis 300 mil). Multe da greno, salo, fiŝo, poste ankaŭ nafto kaj kotono estis transportata laŭ la rivero.

Evoluo de la Rusia enlanda milito (1917—1922) estis multe ligita kun la fakto, ke en 1918 en kelkaj volgiaj urboj establiĝis regado de Komitato de Rusia Konstitucia Asembleo. Kiam la bolŝevikoj regajnis la potencon en Volgio, tio estis grava decidiga evento de la milito, ĉar kontrolo pri Volgo permesis atingi grenajn rezervojn kaj nafton el Bakuo. Gravan rolon en la milito ludis batalo ĉe Caricin, en kiu partoprenis Josif Stalin. Poste tio estis preteksto por alinomi Caricin al Stalingrad (nuntempe Volgograd).

Dum socialisma periodo, pro industriiĝo de la tuta lando, signifo de la Volgia vojo kreskis. Ekde la fino de la 1930-aj jaroj Volgo estas uzata ankaŭ kiel fonto de hidroelektro. Dum la Granda patriota milito (1941—1945) apud Volgo okazis grandega Batalo ĉe Stalingrado. En la postmilita tempo ekonomia rolo de Volgo eĉ pli kreskis, precipe post konstruo de Volgo-Kama kaskado de hidroelektraj centraloj.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

La akvokolekta areo de Volgo ampleksas 1 360 000 km2, kio egalas proksimume al triono de la tuta areo de la eŭropa parto de Rusio. Temas pri ampleksa ebenaĵo kie mankas altaj montoj, sed abundas montetoj. La lasta parto de la volga fluo trairas la submarnivelajn ebenaĵojn ĉirkaŭantajn la Kaspian Maron (Volgo-delto en la Astraĥana provinco). Volgo estas la plej granda rivero en senelfluaj basenoj de la mondo.

La supra Volgo ekde sia komenco ĝis Niĵnij Novgorod kaj Kazan apartenas al la arbara zono, meza Volgo ĝis Samara kaj Saratov — al arbarostepa zono, malsupra Volgo ĝis Volgograd — al stepa zono, la plej malsupra parto — al duon-dezertoj[3].

En Volgo vivas 76 specioj da fiŝoj. La plej granda fiŝo en Volgo estas huzo (ĝis 4 metroj)[3].

Volgo estas forte malpurigita rivero. Plej grandaj fontoj de poluado estas urboj (Jaroslavl, Niĵnij Novgorod, Kazan, Saratov, Samara ktp.) kaj alfluantoj (Okao, Kama)[3].

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de Volgo

La fonto situas apud vilaĝo Volgoverĥovje en distrikto Ostaŝkov de Tverja provinco (altaĵo 228 m super marnivelo). En la eta marĉo troviĝas kelkaj akvofontoj, el kiuj unu kutime estas konsiderata fonto de Volgo. Profundeco de Volgo tie estas 0,3 m. La forto estas turisma objekto, lokoj ĉirkaŭ ĝi apartenas al naturprotektejo.

Dum unuaj kilometroj Volgo trafluas kelkajn lagetojn kaj poste lagon Sterĵ, kiu estas parto de la akvorezervujo Verĥnevolĵskoje.

Supra Volgio[redakti | redakti fonton]

Rivero Volga je ĉirkaŭ 40 km sube (sudoriente) de urbo Tverj (2002). Super la rivero estas fumo de torfaj incendioj apud Ŝatura (Moskva provinco) kaj en la aliaj lokoj.

Proksime al la fonto apud Seliger ekzistas kelkaj lagoj (lago Volgo, lago Peno kaj aliaj). La unua urbo ĉe Volgo laŭ ĝia fluo estas Rĵev.

Ĝenerala fludirekto de la supra Volgo estas direkto de nord-okcidento al sud-oriento. En tiu regiono Volgo trafluas kelkajn baraĵlagojn. La plej supra el ili estas vaste konata "Moskva maro", la plej granda estas Ribinska Rezervujo (unu el la plej grandaj en la mondo).

Gravaj urboj de Supra Volgio: Rĵev (Tverja provinco), Tverj (Tverja provinco), Konakovo (Tverja provinco), Dubna (Moskva provinco), Kimri (Moskva provinco), Kalazin (Tverja provinco), Ugliĉ (Jaroslavla provinco), Ribinsk (Jaroslavla provinco), Jaroslavl (Jaroslavla provinco), Kostroma (Kostroma provinco), Plos (Ivanova provinco), Kineŝma (Ivanova provinco), Balaĥna (Niĵnij-Novgoroda provinco).

Alfluantoj: Seliĵarovka, Tverca, Mologa, Ŝeksna, Kotorosl, Unĵa kaj aliaj.

Meza Volgio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Meza Volgio.

Post enfluejo de Okao en Niĵnij-Novgorod Volgo plivastiĝas duoble. Ĝi fluas laŭ norda rando de Ĉevolga Altaĵo. Dekstra bordo de la rivero estas alta, la maldekstra - malsupra. Apud Ĉeboksari estas konstruita Ĉeboksara hidroelektra centralo, antaŭ kies digo troviĝas Ĉeboksara Rezervujo. Ĝis Kazan Volgo fluas orienten, poste turniĝas al sudo.

Gravaj urboj de Meza Volgio: Niĵnij Novgorod, Liskovo (Niĵnij-Novgoroda provinco); Ĉeboksari, Novoĉeboksarsk, Mariinskij Posad (Ĉuvaŝio); Kozjmodemjansk, Zvenigovo, Volĵsk (Mariio); Zelenodolsk, Kazan (Tatario).

Alfluantoj: Okao, Sura, Vetluga, Svijaga kaj aliaj.

Malsupra Volgio[redakti | redakti fonton]

Roko de Stepan Razin
Volgo-delto (vido el kosmo)

Ĉe la enfluejo de la rivero Kama Volgo ŝanĝas sian direkton kaj fluas al sudo, laŭ orienta rando de Ĉevolga Altaĵo, tra kelkaj akvorezervujoj.

La unua estas Kujbiŝeva Rezervujo, la plej granda akvorezervujo de Volgo kaj tria en la mondo laŭ la areo[4]. Ties longo estas pli ol 500 kilometroj, plej granda larĝo (ĉe enfluo de Kama) – 35–40 kilometroj. La digo de hidroelektra centralo Ĵiguli, kiu finas Kujbiŝevan rezervujon, situas apud urbo Toljatti. La rezervujo tre malfacilas por ŝipa navigado pro ĝia grandeco kaj altaj ondoj. La 10-an de julio 2011 tie okazis katastrofo: dronis la pasaĝera dizelŝipo "Bulgario".

Apud urbo Samara Volgo ĉirkaŭfluas montaron Ĵiguli, formante riverkurbaĵon Samarskaja Luka.

Poste Volgo fluas sud-okcidenten tra Saratova Rezervujo kaj Volgograda Rezervujo, apud Volgogrado turniĝante al sud-oriento laŭ direkto al sia elfluejo al Kaspia maro. Malsupra Volgo havas nur kelkajn relative malgrandajn alfluantojn.

Je 21 kilometroj antaŭ Volgogrado de Volgo defluas maldekstra branĉo Aĥtuba, kiu fluas pli ol 500 kilometrojn paralele al la ĉefa riverujo. Vasta spaco inter Volgo kaj Aĥtuba, distranĉita per multaj malnovaj fluejoj kaj meandroj, nomiĝas Volgo-Aĥtuba apudriverejo. Larĝo de akva surfaco dum altakvoj antaŭe atingis ĉi tie 20–30 kilometrojn.

Proksime al la maro Volgo dividiĝas je amaso da trafluejoj de la fama Volgo-delto. Unu el riverbranĉoj – Kigaĉ – fluas laŭ teritorio de Kazaĥio. Strategia akvedukto Volgo–Mangiŝlak komenciĝas de ĝi kaj provizas dolĉan akvon al kelkaj distriktoj de provinco Mangistau de Kazaĥio.

Dum antaŭaj epokoj Volgo-delto ŝanĝadis sian lokon. En la 2-a jarcento komenciĝis ŝrumpo de arida zono, kun maksimumo en la 3-a jarcento. Dum tiu periodo Kaspia maro leviĝis ĝis nivelo minus 33–32 metroj. Volgo portadis tiom multe da akvo, kiom tiutempa riverujo ne povis elteni, kaj aperis nuna delto. Suden la delto etendiĝis preskaŭ ĝis la duoninsulo Buzaĉi (norde de Mangistau)[5].

Biogeografie la Volgo-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Gravaj urboj de Malsupra Volgio: Uljanovsk, Sengilej (Uljanovska provinco); Toljatti, Ĵigulovsk, Samara, Sizranj (Samara provinco); Balakovo, Volsk, Saratov (Saratova provinco); Kamiŝin, Volĵskij, Volgograd (Volgograda provinco); Aĥtubinsk, Astraĥano (Astraĥana provinco).

Alfluantoj: Samara (rivero), Jeruslan kaj aliaj.

Hidrologiaj informoj[redakti | redakti fonton]

Novjara Volgo (norda rando de Jaroslavl)
Malbona vetero ĉe Volgo (Kujbiŝeva rezervujo apud Kazan)

Volgo plenumiĝas per neĝa akvo (60%), grundakvo (30%), pluva akvo (10%). Altakvo kutime okazas inter aprilo kaj junio kaj iam ankaŭ aŭtune pro fortaj pluvoj. Somero kaj vintro estas sezonoj de malalta akvo.

Antaŭe la ŝanĝoj de la akvonivelo dum la jaro estis: apud Tver – 11 metroj; post enfluo de Kama – 15—17 metroj, apud Astraĥano – 3 metroj. Post konstruo de akvorezervujoj la nivelo estas reguligata, ĝiaj ŝanĝoj draste malpliiĝis. Tamen nun sur larĝaj multkilometraj rezervujoj (ekz. Ribinska, Kujbiŝeva) dum forta vento aperas ondegoj ĝis 1,5 metroj altaj. Por kontraŭstari ilin, oni devis konstrui ĝetojn en kelkaj volgaj havenoj (ekz. en la Kazana). Krome, pro leviĝo de la akva nivelo de rezervujoj ĉe malaltaj bordoj en kelkaj urboj aperis larĝaj kaj ofte malprofundaj marĉiĝintaj golfoj kaj lagetoj. Ankaŭ defendaj konstruaĵoj (digoj, pumpiloj) estas uzataj tie.

Averaĝa jara trafluo ĉe Verĥnevolĵskoje estas 29 m³/s, ĉe Tver — 182, ĉe Jaroslavl — 1 110, ĉe Niĵnij Novgorod — 2 970, ĉe Samara — 7 720, ĉe Volgogrado — 8 060 m³/s. Post Volgogrado la rivero perdas ĉirkaŭ 2% de la trafluo al vaporiĝo. Antaŭe maksimuma trafluo dum printempa altakvo atingis post enfluo de Kama 67 000 m³/s, ĉe Volgogrado (pro subakvigo de apudriveraj herbejoj) ne pli ol 52 000 m³/s. Pro la reguligo nun la maksimuma trafluo draste malgrandiĝis, kaj la minimumaj (la somera kaj la vintra) trafluoj pligrandiĝis.

Akvobilanco de la Volga baseno ĝis Volgogrado averaĝe dum multjara periodo estas: precipitaĵo 662 mm, aŭ 900 km³ jare, elfluo 187 mm, aŭ 254 km³ jare, vaporiĝo 475 mm, aŭ 646 km³ jare.

Antaŭ kreo de rezervujoj Volgo dum jaro portadis al la elfluejo ĉirkaŭ 25 milionojn da tunoj da sedimentoj kaj 40—50 milionojn da tunoj da solvitaj mineralaĵoj. Temperaturo de la akvo en Volgo meze de somero (julie) atingas 20—25 °C.

Kutime Volgo malglaciiĝas apud Astraĥano meze de marto, en Supra Volgio kaj sube de Kamiŝin – en la unua duono de aprilo, en sia meza parto — meze de aprilo. Aŭtune la rivero glaciiĝas en supra kaj meza parto fine de novembro, en la malsupra – komence de decembro[3]. Senglacia periodo estas ĉirkaŭ 200 tagoj, ĉe Astraĥano – ĉirkaŭ 260 tagoj. Post kreo de la rezervujoj daŭro de glacia periodo en supraj partoj pliiĝis, en malsupraj partoj malpliiĝis.

Federaciaj subjektoj laŭ Volgo[redakti | redakti fonton]

Volgo fluas laŭ teritorio de 15 federaciaj subjektoj de Rusio. Tiuj subjektoj estas (laŭ fludirekto): Tverja provinco, Moskva provinco, Jaroslavla provinco, Kostroma provinco, Ivanova provinco, Niĵnij-Novgoroda provinco, Ĉuvaŝio, Mariio, Tatarstano, Uljanovska provinco, Samara provinco, Saratova provinco, Volgograda provinco, Astraĥana provinco, Kalmikio. Krome, al baseno de Volgo apartenas (tute aŭ parte) teritorioj de Smolenska provinco, Kaluga provinco, Orjola provinco, Rjazanja provinco, Vologda provinco, Kirova provinco, Penza provinco, Tambova provinco, Tula provinco, Permja regiono, Udmurtio, Mordvio, Baŝkirio, Komiio, Moskvo kaj provinco Atirau de Kazaĥio.

Navigado[redakti | redakti fonton]

Volgo en Rĵev, la unua urbo de ĝia fonto, en 1910

Oni navigis sur Volgo ekde antikva epoko. En la 8-a jarcento aperis la Volga komerca vojo. En la 16-a jarcento post konkero de Kazan kaj Astraĥano fare de Moskva Regno (reganto Ivano la Terura) estis lanĉita navigado ĝis la elfluejo de Volgo al Kaspia maro. Tiutempe navigis remŝipoj kaj velŝipoj. Krome, oni vaste uzadis ankaŭ haŭlistojn, kiuj kune trenis grandajn barĝojn.

En 1810-aj jaroj aperis unuaj vaporŝipoj, kelkajn jardekojn poste jam estis organizita konstanta vaporŝipa navigado. Ekestis kelkaj grandaj kaj ankaŭ multaj malgrandaj vaporŝipaj kompanioj.

En 1918 ŝipoj de privataj kompanioj estis ŝtatigitaj. En Sovetunio ĉe Volgo kaj Kama funkciis kelkaj grandaj vaporŝipaj kompanioj, kiuj efektivigis amasan ŝarĝan kaj pasaĝeran (inkluzive longdistancan, apudurban, turisman) trafikon. Post konstruo de unuigita profundakva transporta sistemo kun kanaloj Volgo–Dono, Volgo – Balta maro, Blanka maro – Balta maro navigado el Volgo-Kama baseno ricevis elirojn ankaŭ al aliaj riveraj, lagaj kaj maraj akvosistemoj, kaj apudvolgaj urboj iĝis "portoj de kvin maroj" (Balta, Blanka, Kaspia, Azova kaj Nigra).

Dum Granda patriota milito sur Volgo aktivis militŝiparo, kiu transportis militajn ŝarĝojn. En Supra Volgo kaj ĉe Stalingrad ĝi ankaŭ likvidis minojn kaj partoprenis kelkajn batalojn.

Meze de la 20-a jarcento Volgo ekhavis rapidan pasaĝeran ŝiparon, post konstruo de rezervujoj aperis grandaj riverhavenoj, kluzoj ĉe akvobaraĵoj, ŝipriparejoj ktp. Tamen nuntempe oni ne renovigas la ŝiparon (en 2011 la meza aĝo de nun uzataj pasaĝeraj ŝipoj estis 30 jaroj, kaj dum la lastaj 20 jaroj neniu nova ŝipo aperis).

Laŭ oficiala dokumento, akceptita en 2002, Volgo estas navigebla ekde Rĵev[6].

Turismo kaj fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Volgio estas interesa loko por vojaĝado. Laŭ Volgo situas multaj historiaj urboj kun amaso da vidindaĵoj. Pro tio estas popularaj vojaĝoj laŭ Volgo per dizelŝipoj kun haltado en grandaj urboj. Multaj popularaj itineroj komenciĝas en Moskvo, kunigita kun Volgo per kanalo (unu el la plej longaj estas 19-taga vojaĝo Moskvo - Astraĥano - Moskvo[7]).

Preskaŭ la tuta Volgo estas uzata kiel loko de fiŝkaptado. Kutime oni preferas pli oportune atingeblajn kaj ekologie purajn lokojn. Unu el la plej popularaj lokoj de fiŝkaptado estas Volgo-delto. En Volgo oni kaptas bramojn, perkojn, sandrojn, ezokojn kaj multajn aliajn fiŝojn[8].

Polemiko: ĉu Volgo aŭ Kama[redakti | redakti fonton]

Demando, kiu rivero estas ĉefa, kaj kiu estas alfluanto, ofte aperas ĉe kunfluo de pli-malpli egalaj riveroj. Tiel okazas ankaŭ pri Volgo kaj Kama. Hidrologio donas argumentojn por ambaŭ vidpunktoj. Laŭ areo de akvokolekta baseno Volgo estas iom pli granda ol Kama. Tamen en tiu teritorio Volgo unuigas malpli grandan kvanton de riveroj ol Kama. Trafluo de Kama en la loko de la kunfluo estas 4300 m³/s, tiu de Volgo estas 3100 m³/s. Averaĝa alteco de baseno de Kama estas pli granda ol tiu de Volgo, ĉar en la baseno de Kama troviĝas Urala montaro.

Antikva valo de Kama estas pli aĝa ol tiu de Volgo. En la unua duono de Kvaternaro, antaŭ maksimuma glaciiĝo, nuna Volgo ne ekzistis. Estis Kama, kiu, unuiĝante kun Viŝera, poste enfluis Kaspian maron. Akvo de nuntempaj supraj partoj de Kama baseno fluis al nordo, al Viĉegda. Glaciiĝo kaŭzis reformadon de rivera reto: Supra Volgo, antaŭe donanta akvon al Dono, komencis enflui al Kama preskaŭ rektangule. Malsupra Volgo ankaŭ nun estas kvazaŭ natura daŭrigo de la valo de Kama, ne de Volgo[9].

Tiun vidpunkton subtenas ankaŭ araba geografia tradicio de mezepoko, kiu ligis fonton de Itil ĝuste kun sistemo Belaja–Kama (araboj opiniis, ke Kama enfluas al Belaja)[10][11].

Elekto de ĉefa rivero, kaze se hidrologio ne donas definitivan respondon, estas difinata per konceptoj kaj nomoj, kiuj venis de historio. Nuntempe rivero Kama estas konsiderata kiel alfluanto de rivero Volgo, aŭ pli precize – alfluanto de Kujbiŝeva Rezervujo de la rivero Volgo.

Sammaniere diskutebla estas ankaŭ nomo de parto de Volgo inter Niĵnij Novgorod kaj enfluejo de Kama. Laŭ reguloj de hidrologio, ĝi devus nomiĝi Okao[12].

Volgo en kulturo[redakti | redakti fonton]

En originala Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

En ruslingva literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aleksandr Ostrovskij, dramoj "Fianĉino sen doto" (ruse: "Бесприданница"), "Kozjma Minin" (ruse: "Козьма Минин"), "Fulmotondro" (ruse: "Гроза");
  • Pavel Melnikov, "En la arbaroj" (ruse: "В лесах"), "En la montoj" (ruse: "На горах");
  • Maksim Gorkij, dramoj "Jegor Buliĉov kaj aliaj" (ruse: "Егор Булычёв и другие"), "Dostigajev kaj aliaj" (ruse: "Достигаев и другие");
  • Aleksandr Tvardovskij, "Post foro la foro" (ruse: "За далью даль");
  • Nikolaj Nekrasov, "Sur Volgo" (ruse: "На Волге") kaj aliaj versaĵoj;
  • popola fabelo "Vazuza kaj Volgo" (ruse: "Вазуза и Волга"[13]); laŭ la sama enhavo aperis fabelo de Lev Tolstoj "Volgo kaj Vazuza" (ruse: "Волга и Вазуза") kaj versaĵo de Samuil Marŝak "Volgo kaj Vazuza" (ruse: "Волга и Вазуза"[14]).

En ruslingvaj kantoj:

  • kanto pri Stepan Razin "El post bordo de insulo"[15] (ruse: "Из-за острова на стрежень"[16]);
  • kanto de volgaj haŭladoj "Klabeto"[17] (ruse: "Дубинушка");
  • "La roko"[17] (ruse: "Есть на Волге утёс")
  • "Malsupren laŭ Volgo-rivero" (ruse: "Вниз по Волге-реке"[18]);
  • "Inter la krutaj bordetoj" (ruse: "Меж крутых бережков"[19]);
  • popola kanto "Ĵiguli" (ruse: "Жигули"[20]);
  • Nadeĵda Kadiŝeva, "Volga-rivereto" (ruse: "Волга-речка"[21]);

kaj aliaj.

En tatarlingva literaturo[redakti | redakti fonton]

En ĉuvaŝlingva literaturo[redakti | redakti fonton]

En pentroarto[redakti | redakti fonton]

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Preskaŭ laŭ la tuta fluo de Volgo la dekstra bordo de la rivero estas sufiĉe pli alta ol la maldekstra. Tiu fakto estas vera ankaŭ por multaj aliaj riveroj de la norda duonglobo de la Tero.
  • Urboj, fonditaj sur la dekstra riverbordo de Volgo, kutime havas viran genron (Jaroslavl, Niĵnij Novgorod, Volgograd ktp.), sur la maldekstra bordo - inan genron (Kostroma, Kazan, Samara ktp.).
  • En aprilo 2008, la Volgia interregiona prokurejo konstatis, ke en Volgo estas 2107 forlasitaj ŝipoj; ĉirkaŭ 1500 el ili ne havas posedanton kaj detruiĝas, poluante la riveron kaj malhelpante navigadon. La trovitajn ŝipojn oni planas eligi kaj reutiligi la metalon.
  • Ĉe Volgo ofte estas organizataj diversaj renkontiĝoj de esperantistoj kaj aranĝoj kun partoprenado de esperantistoj ("VsPLESk", organizata de la asocio "MASI"[22], Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER)[23][24]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu etimologian vortaron de Max Vasmer ĉe "Волга"
  2. Herodoto. Historio (IV, 123-124).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Informo pri Volgo ĉe vsereki.ru (ruse)
  4. post lago Voltao kaj rezervujo Smallwood (angle: Smallwood Reservoir)
  5. Л.Н.Гумилёв. Хазария и Каспий. Вестник Ленинградского ун-та. — 1964. — N 6. вып. I. — С. 83-95. (ruse)
  6. Listo de enaj akvaj vojoj (ruse)
  7. Pri vojaĝoj de Moskvo ĝis Astraĥano (ruse)
  8. Paĝo pri fiŝkaptado (ruse)
  9. SOKOLOV A.A. (1952). Гидрография СССР. Leningrado: Гидрометеоиздат.  (ruse)
  10. Idrisi’s «Tabula Rogeriana» World Map (1154)
  11. Харин Е. А. Карта Идриси. (ruse)
  12. BOLDAKOV E.V. (1951). Жизнь рек. Moskvo, Leningrado: Государственное издательство технико-теоретической литературы, 65.  (ruse)
  13. Вазуза и Волга (ruse)
  14. Волга и Вазуза (ruse)
  15. Kanto pri Razin (esperante)
  16. "Из-за острова на стрежень" (ruse)
  17. 17,0 17,1 Revoluciaj kantoj (esperante, ruse)
  18. "Вниз по Волге-реке" (ruse)
  19. Меж крутых бережков (ruse)
  20. Жигули (ruse)
  21. Волга-речка (ruse)
  22. Pri VsPLESk en VKontakte (ruse, esperante)
  23. Pri VER ĉe la paĝaro de REU (esperante)
  24. Pri VER en VKontakte (ruse, esperante)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]