Ostaŝkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostaŝkov
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Provinco Tvera provinco
Poŝtkodo 172730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 384  (2020) [+]
Loĝdenso 1 183 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 9′ N, 33° 6′ O (mapo)57.1533.1Koordinatoj: 57° 9′ N, 33° 6′ O (mapo) [+]
Alto 210 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ostaŝkov (Tverja provinco)
Ostaŝkov (Tverja provinco)
DEC
Ostaŝkov
Ostaŝkov
Situo de Ostaŝkov
Ostaŝkov (Rusio)
Ostaŝkov (Rusio)
DEC
Ostaŝkov
Ostaŝkov
Situo de Ostaŝkov

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ostashkov [+]
vdr
Laga haveno de la urbo (2004)

Ostaŝkov (ruse Осташков) estas urbo en Tvera provinco en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 28440.

La urbo estis fondita en la jaro 1587, ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1770.

La interurba telefona kodo estas 08235 (ĝis 2005), 48235 (ekde 2006). La enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 09′ N 33° 06′ O / 57.150 °N, 33.100 °O / 57.150; 33.100 (mapo)Koordinatoj: 57° 09′ N 33° 06′ O / 57.150 °N, 33.100 °O / 57.150; 33.100 (mapo).

La urbo estas ĉe la suda parto de la lago Seliger (Селигер).

En la urbo estas haveno kaj fervoja stacio.

En la jaro 1959 la urbo havis proksimume 19 500 loĝantojn, en la jaro 2002 estis 20 700, kaj laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 15 384 loĝantoj sur areo de 13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 183 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia kolorfoto de la monaĥinejo Ostaŝkov sur la najbara insulo (fotita 1909-1915).
Historia kolorfoto de la monaĥinejo Ostashkov, konstruita en la 18-a jarcento, sur la najbara insulo Žitnyi, kunligita al la urbo per digo (fotita 1909-1915).

Distance de 11 kilometrojn sur insuleto Stolobnij kaj parte sur duoninsulo Svetlica en la lago Seliger troviĝas konstruaĵoj de ortodoksa monaĥejo Nilova Dezerto el 17-19 jc. Inter 1927-39 funkciis ĉi tie labortendaro por neplenkreskaj krimuloj.

Gulago[redakti | redakti fonton]

En 1939-40 troviĝis unu el la NKVD-tendaroj por polaj militkaptitoj. Novembre 1939 ĉ. 8397 personoj kaj en 1940 ĉ. 6 314 polaj militkaptitoj estis internigitaj en Ostashkov, antaŭ ol ĉiuj estis transportitaj al Kalinin (hodiaŭa Tver) kaj ekzekutitaj[1].

Inter la 1-a ĝis 4-a de novembro ĉiuj polaj militkaptitoj-oficiroj (funkciuloj de polico, limgardistoj kaj prizongardistoj en Ostaŝkov) estis dislokitaj en sovetajn urbojn Kozelsk kaj Starobilsk. Plimulton de ili, laŭ decido de Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio el la 5-a de marto 1940, oni dispafigis en malliberejo de NKVD en Tver (tiutempe Kalinin) ĉe la strato Soveta kaj enterigis, en refreŝiga centro de NKVD en la vilaĝo Jamok, situanta apud Miednoje. Oni internigis ĉi tie funkciulojn de Ŝtata Polico, Polico de aŭtonoma Silezia Vojevodio, Korpuso de Limtera Ŝirmado, Soldata Ĝendarmaro, spionaj oficiroj de la 2-a Taĉmento de la Ĉefa Stabo de Pola Enlanda Armeo, oficiroj kaj soldatoj de la Pola Armeo, pastroj, laborantoj de juĝejoj kaj soldatoj setlantaj en orienta parto de la Dua Pola Respubliko.

Dum la Dua Mondmilito (1941-1945) en monaĥejo estis malsanulejo, kaj post la milito (1945-1960) persekut-tendaro por estintaj soldatoj de Ruĝa Armeo (revenantaj el la germana mallibereco), poste maljunulejo (1960-1971) kaj turisma centro (1971-1990).

Insulo Gorodomia[redakti | redakti fonton]

Inter 1946-1953 sur insulo Gorodomla, 5 kilometrojn de Ostaŝkovo, estis lokita tendaro, kie troviĝis granda nombro de raketaj fakuloj el la grupo de Wernher von Braun, kiujn oni laborigis pri nova raketa tekniko por Sovetunio. Ĉefo de la centro estis Sergej Korolov. Nuntempe oni fabrikas ĉi tie sistemojn por navigado de raketoj, satelitoj kaj kosmaj stacioj.

Ĝemela urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (sc) Timothy Snyder, (2011). Den blodiga jorden: Europa mellan Hitler och Stalin [La sanga tero: Eŭropo inter Hitler kaj Stalin]. Stockholm, 2011, p. 162. eld. Bonniers. Libris, ISBN 978-91-85555-11-6