Pola Enlanda Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Enlanda Armeo
flago
armita organizaĵo • rezisto • armea branĉo
Komenco 1942 vd
Fino 1945 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Pola Enlanda Armeo (pole Armia Krajowa) estis konspirita armita forto de la Pola Subtera Ŝtato dum la Dua Mondmilito, aganta sub germana kaj soveta okupadoj de la pola ŝtato. Estis la plej forta kaj la plej bone organizita subtera armeo tiutempe aganta en Eŭropo. Ĝia ĉefa celo estis armita rezisto kontraŭ la germana okupanto kaj pretigo de eksplodonta tutpollanda ribelo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

  • la 27-an de septembro 1939 - ekesto de Służba Zwycięstwu Polski (Servo al Venko de Pollando)
  • la 13-an de novembro 1939 - ordone de Supera Komandanto kreiĝas Związek Walki Zbrojnej (Asocio de Armita Batalado), baziĝanta sur la strukturoj de la Servo al Venko de Pollando
  • la 14-an de februaro 1942 - renomumo laŭ ordono de Supera Komandanto de Pola Armila Fortaro, generalo Władysław Sikorski je Armia Krajowa (Enlanda Armeo)
  • la 19-an de januaro 1945 malfondo de AK (Enlanda Armeo)

Kvankam Pola Enlanda Armeo devenis de la Asocio de Armita Batalado kaj Polski Związek Powstańczy (Pola Ribela Asocio) en ĝian konsiston eniris multe da etaj organizoj, kiel:

  • Narodowa Organizacja Wojskowa (Nacia Armea Organizo) - ekde 1942 (parte)
  • Konfederacja Narodu (Konfedero de Nacio) - de aŭgusto 1943
  • Narodowe Siły Zbrojne (Nacia Armita Fortaro) - ekde 1944 (parte)
  • Bataliony Chłopskie (Kamparanaj Batalionoj) (parte)
  • Gwardia Ludowa WRN (Popola Gvardio) - de 1940 (aŭtonoma)

Militagadoj[redakti | redakti fonton]

Komandantoj de Landa Armeo[redakti | redakti fonton]

Komunistaj reprezalioj[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aŭgusto 1944 250 oficiroj de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, enprizonigitaj de NKVD en postgermana koncentrejo Majdanek, estis forveturigitaj al gulagoj de Sovetunio (en Rjazan, Grjazovec, Ĉerepovec kaj aliloke).

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Bataloj de la soldatoj de Landa Armeo estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio, per surskribo sur unu el tabuloj post 1945 "ARMIA KRAJOWA".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michał Tokarzewski-Karaszkiewicz, U podstaw tworzenia AK (Ĉe fundamentoj de la kreo de Landa Armeo). [prelego] Montrealo 1951 (Teksto multobligata, eldonita en 1980; Biblioteko de filio "Radogoszcz" Muzeo de Sendependecaj Tradicioj en Lodzo, sygn. 30401/R).
  • Tadeusz Bór-Komorowski, Secret Army, New York, Macmillan Company, 1951, ISBN 0-89839-082-6.
  • Richard C. Lukas, Forgotten Holocaust: The Poles under German Occupation, 1939–1944 (Forgesita holokaŭsto. Poloj sub la germana okupado, 1939-1945) Nov-Jorko 1997
  • Marek Ney-Krwawicz, Komenda Główna Armii Krajowej 1939-1945 (Ĉefkomandejo de Landa Armeo 1939-1945), PAX Warszawa 1990, ISBN 832111055X
  • Norman Davies, Rising '44, Macmillan, 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]