Palestino
| Palestino | |||
| arabe: دولة فلسطين (Dawlat Filastin) | |||
| lando | |||
|
Knabo montrante designatan flagon de la lando
|
|||
|
|
|||
| Oficiala nomo: Palestina Aŭtonomio | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Parto de | Azio | ||
| Gravaj urboj |
4
|
||
| Rivero | Jordano | ||
| Ĉefurbo | Orienta Jerusalemo | ||
| - mezo | Orienta Jerusalemo | ||
| - koordinatoj | 31°46′45″N 35°13′26″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 31.77917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">31.77917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 125,2 km² (12 520 ha) | ||
| Loĝantaro | 4 148 000 (2009) | ||
| Denseco | 33 130,99 loĝ./km² | ||
| Prezidanto | Maĥmud Abbas | ||
| - Ĉefministro | Salam Fayyad | ||
| Horzono | utc_offset =+2 | ||
| Nacia himno | Biladi, Biladi | ||
| Monunuo | siklo | ||
| Lingvoj | Araba | ||
| Religio | Islamo | ||
| Esperanto-movado en Palestino | |||
Palestino (arabe: فلسطين Filasṭīn) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu situas sude de Libano, norde de Egiptio kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Laŭ la cionistoj, necesis por la judoj havi ŝtaton tie, sed delonge Palestino estas lando de la araboj. En nia tempo ĝi estas lando de senĉesa doloro.
- Nuna politika ŝtato: Palestina Aŭtonomio
- Politika registaro: Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato
- Lingvoj parolataj: araba, hebrea, angla lingvo
- Religioj: islamo, judismo, kristanismo, samarianoj
- Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Palestino
Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj eble estonta ŝtato) de la Palestina Aŭtonomio. .
Romio nomis la landon Palestino pro la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).
Palestino nun konsistas de:
Enhavo |
Historio [redakti]
Je 1947, la Unuiĝinta Naciaro UNO dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio aneksis Cisjordanion kaj Egiptio Gazan Sektoron. Tiujare jam eksplodis la unua milito de araboj kontraŭ israelanoj: 600,000 palestinanoj devis ekziliĝi. En 1964 kreiĝis la Organizo por Liberigo de Palestino (OLP). En 1967,arabaj landoj atakis Israelon kaj malvenkis. Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga milito. En 1974 Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la OLP kiel reprezentanto de la palestina popolo. En 1981 Israelo invadis Libanon, kiu ĝis tiam akceptis paelstinajn rifuĝintojn. En 1987 komencis unua Intifado. Je 1994, Israelo parte redonis teron al la araba ŝtateto, la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000, sub milito (la Intifado) denove ekflamiĝis.
La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.
Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute.
La 29-a de novembro 2012 Palestino estis agnoskata de Unuiĝintaj Nacioj kiel ŝtato. Poris 138 ŝtatoj, dum 41 sindetenis kaj nur 9 ŝtatoj voĉdonis kontraŭe nome Usono, Kanado, Israelo, Ĉeĥio, Panamo kaj aliaj malgrandaj ŝtatoj satelitoj de Usono. La unuan fojon Usono estis en tiom izola diplomata situacio en la lastaj jardekoj.[1]
Palestina konflikto [redakti]
Proponoj por definitive solvi la politikan problemon de Palestino ĝenerale alkalkuleblas al unu el du tipoj: dunacia solvo (unuŝtata solvo) kaj duŝtata solvo.
Antaŭaĵoj [redakti]
Antaŭ 1947, Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio.
Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo.
Antikva historio [redakti]
Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:
Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj kovrita de legendoj.
Antaŭekzila periodo [redakti]
Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:
Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjektura; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni organizaĵojn kiel tiujn priskribitajn en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro de Joŝuo).
Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de la ekzilita estra klaso de Judio reiris al Palestino.
Referencoj [redakti]
- ↑ La ONU acepta a Palestina, El País, 29a novembro 2012. http://internacional.elpais.com/internacional/2012/11/29/actualidad/1354211937_218747.html
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||
|
||||