Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UN)
Tiu ĉi artikolo temas pri la mondvasta organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj. La mallongigoj “UN” kaj “UNO” havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolojn UN kaj UNO (apartigilo).

Unuiĝintaj Nacioj
United Nations Organization (angle)
الأمم المتحدة (arabe)
Organisation des Nations Unies (france)
Organización de las Naciones Unidas (hispane)
Организация Объединённых Наций (ruse)
联合国 (ĉine)

Flago de Unuiĝintaj Nacioj

Emblemo de la Unuiĝintaj Nacioj

Membraj ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj

Oficialaj lingvoj (6) Angla, franca, hispana, rusa, ĉina, araba
Ĝenerala Sekretario António Guterres
Fondiĝo 24-a de oktobro 1945 en Sanfrancisko.
Ĉefsidejo Novjorko
Membraj ŝtatoj 193
Oficiala retpaĝo www.un.org

Aliaj oficialaj nomoj:

  • 국제연합
  • Persatuan Bangsa-Bangsa
  • Organisation des Nations Unies
  • Organización de las Naciones Unidas
  • Ühendatud Rahvaste Organisatsioon
  • Egyesült Nemzetek Szervezete
  • Vereinte Nationen
  • Organizzazione delle Nazioni Unite
  • Organização das Nações Unidas
  • Yhdistyneet Kansakunnat
  • Organizacja Narodów Zjednoczonych
  • Организация Объединённых Наций
  • 联合国
  • الأمم المتحدة
Unuiĝintaj Nacioj
United Nations
emblemo
flago
interregistara organizaĵointernacia organizaĵoorganizaĵo
Komenco 1945 vd
Antaŭe Ligo de Nacioj vd
Geografia situo 40° 45′ 0″ N, 73° 58′ 12″ U (mapo)40.75-73.97Koordinatoj: 40° 45′ 0″ N, 73° 58′ 12″ U (mapo)
Sidejo Novjorko
Unuiĝintaj Nacioj (Novjorko)
Unuiĝintaj Nacioj (Novjorko)
DEC
Unuiĝintaj Nacioj
Unuiĝintaj Nacioj
Map
Unuiĝintaj Nacioj
Ideologio

internaciismo

Fondinto(j) SovetunioUsonoRespubliko ĈinioUkraina Soveta Socialisma RespublikoBelorusa Soveta Socialisma RespublikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)FrancioEtiopioBaratoKanadoJugoslavioĈeĥoslovakioAŭstralioNov-ZelandoNederlandoDanioLuksemburgoBelgioPollandoNorvegioGrekioSauda ArabioEgiptioIrakoSirioLibanoTurkioIranoArgentinoBolivioBraziloĈilioKolombioKostarikoKuboDomingoEkvadoroSalvadoroGvatemaloHaitioHonduroLiberioMeksikoNikaragvoPanamoParagvajoPeruoFilipinojSud-AfrikoUrugvajoVenezuelo vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
António GuterresBan Ki-moonKofi AnnanBoutros Boutros-GhaliJavier Pérez de CuéllarKurt WaldheimU ThantDag HammarskjöldTrygve Lie vd
Ĉefestro(j) António Guterres vd
Lingvoj

rusa lingvo
araba lingvo
norma ĉina lingvo
angla lingvo
franca lingvo
hispana lingvo
ĉina lingvo

Filioj Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj NaciojMonda Organizaĵo de Intelekta PropraĵoEsplorinstituto por Socia EvoluoĜenerala Asembleo de Unuiĝintaj NaciojInternacia Monunua FondusoEkonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj NaciojSekretariejo de la Unuiĝintaj NaciojInternacia KortumoKonsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj NaciojMonda Nutraĵa ProgramoPoŝta Administracio de Unuiĝintaj NaciojUneskoOrganizaĵo pri Nutrado kaj AgrikulturoOUNIDUNICEFMediprogramo de Unuiĝintaj NaciojMonda Organizaĵo pri SanoOficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintoj • United Nations Peacekeeping Force in Cyprus • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj • Internacia Atomenergia Organizaĵo • Special Adviser on Africa • Working Group on Discrimination Against Women and Girls • United Nations Radio • United Nations Integrated Office in Haiti vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo interregistara organizaĵo
vdr

Unuiĝintaj Nacioj (UN, foje ankaŭ malprave nomita Unuiĝinta Naciaro) estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo kaj pro tio samtempe nelimigite agnoskata subjekto de popoljuro. Fondite en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, anstataŭigante la Ligon de Nacioj, la UN celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizi bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo en la mondo deklarinte kaj plenumante la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj. UN nun havas 193 membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Stabejo de la UN en Novjorko.

Jen listo de la ĉefaj fakoj de UN:

  • En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UN reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
  • La Sekureca Konsilio estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio, Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
  • La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Secretary-General, mallonge UNSG, arabe أمين عام الأمم المتحدة, ĉine 联合国秘书长, france Secrétaire général des Nations unies, hispane Secretario General de Naciones Unidas kaj ruse Генеральный секретарь ООН) estas la gvidanto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el la plej gravaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
  • La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
  • La Kuratoreca Konsilio celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UN-kuratorita lando, Palaŭo.
  • La Internacia Kortumo celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
  • La Sekretariejo estas la burokrataro de la UN, kies anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵo kaj ĝiajn projektojn. La estro de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe (2019), s-ro Antonio Guterres.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN[redakti | redakti fonton]

Ofica tempo Ĝenerala Sekretario Lando
1945-1946 Gladwyn Jebb (komisia) Anglujo
1946-1953 Trygve Lie Norvegujo
1953-1961 Dag Hammarskjöld Svedujo
1961-1971 U Thant Birmo
1972-1981 Kurt Waldheim Aŭstrio
1982-1991 Javier Pérez de Cuéllar Peruo
1992-1997 Boutros Boutros Ghali Egiptio
1997-2006 Kofi Annan Ganao
2007-2016 Ban Ki-moon Sud-Koreio
2017-nun Antonio Guterres Portugalio

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ligo de Nacioj.

En la jaro 1920 la Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizaĵon, la Ligon de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. Ĝia sidejo estis en Ĝenevo, Svislando. Dum 1920 kaj 1933, la Ligo fiaskis sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regnestro Woodrow Wilson unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon.

De 1933 ĝis 1945 la senpova Ligo ne sukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. Dum la milito okazis nombraj konferencoj en kiuj la estroj de la Aliancanoj planis la postmilitajn statojn de la diversaj mondoregionoj kaj ankaŭ la establon de sistemo por garantii la pacon.

La Konferenco de Dumbarton Oaks aŭ, pli formale, la Negocado pri Internacia Paco kaj Sekurecorganizado de Vaŝingtono estis internacia konferenco en kiu Unuiĝintaj Nacioj estis formulitaj kaj negocitaj inter internaciaj estroj. La konferenco okazis en Dumbarton Oaks, Vaŝingtono, Usono, jam el 21a de aŭgusto al 7a de oktobro 1944.

Postmilita tempo (ekde 1945)[redakti | redakti fonton]

Estiĝo de UN[redakti | redakti fonton]

La Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj (UNCIO laŭ anglalingva nomo, KIOUN en Esperanto), ofte konata kiel Konferenco de San-Francisko, estis kunveno de delegitoj el la 50 ŝtatoj de Aliancanoj, kiu okazis el la 25a de aprilo al la 26a de junio 1945 en San-Francisko, Kalifornio, Usono. Dum tiu kunveno, la delegitoj reviziis kaj reverkis la interkonsentojn de Dumbarton Oaks fare dum la antaŭa jaro. La kunveno rezultis en la kreo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj,

La 24an de oktobro 1945 la Unuiĝintaj Nacioj ekestis per la ekvalido de la Ĉarto de UN, t.e. la “konstitucio” de la organizaĵo. Ĝi jam estis subskribita la 26an de junio samjare en la teatra salonego de la Veterans War Memorial Building en San Francisko. En tiu konferenco, Pollando ne partoprenis kaj subskribis poste. La ĉarto estas tempe nelimigita popoljura traktato kaj estis nur ŝanĝita ĉe kvar artikoloj, nome al artikoloj 23, 27, 61 kaj 109. Ĝi konsistas el preamblo kaj 19 ĉapitroj kun 111 artikoloj. Kontraste al tio, la konstitucio de la Ligo de Nacioj nur havis 26 artikolojn. La ĉapitroj de la ĉarto priskribas interalie la ĉef-erojn de la UN, la pacan forigon de konfliktoj, la agojn farendajn ĉe danĝero aŭ fiasko de la paco kaj ĉe agresemaj agoj kaj la celojn kaj bazojn de UN.

Unu jaron poste, en 1946, la Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.

Malvarma Milito[redakti | redakti fonton]

Dum la malvarma milito la Unuiĝinta Naciaro ne havis tre efikan pozicion por konservi pacon, ĉar ĝi enhavis ambaŭ flankojn de la konflikto: Kaj la usonajn aliancitojn kaj la komunismajn ŝtatojn kiel Sovetunion. Usono kaj Sovetunio eĉ havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, kiu kondukis al situacio simila al pato, ĉar tiuj landoj rajtis vetoi kontraŭ rezolucioj. Tamen, la ŝtatoj de NATO havis iomete pli grandan potencon en UN, konsiderante, ke ankaŭ Francujo kaj Britujo havis konstantan seĝon en la Konsilio de Sekureco, dum ĉe la komunisma flanko nur Ĉinujo kaj Sovetunio staris en tia pozicio. Krome tio montriĝas ĉe la financa subteno de Usono al UN kaj jam ĉe la instituciaj radikoj de UN – la kreo de la organizaĵo okazis en usona urbego San Francisko kaj la ĉefseĝo de Unuiĝintaj Nacioj troviĝas ĝis hodiaŭ en Nov-Jorko.

Membrara kreskado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La Originalaj membroj estas Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belarusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Sauda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono kaj Venezuelo.

En la postaj jardekoj aliĝis pli kaj pli da novaj membroj. Krome okazis kelkaj ŝanĝoj koncerne la membrecon de unuopaj membroŝtatoj, inter alie

  • En 1972, kiam la UN agnoskis Popolan Ĉinion, kaj transdonis la Ĉinian membrecon de Tajvano al ĝi.
  • Kiam orienta kaj okcidenta Germanujoj unuiĝis en 1990, la membro ekhavis nur unu sidon.
  • Kiam eksiĝis Sovetunio 1991-e, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio.
  • Post la sendependiĝo de Palaŭo en 1994, ĝi fariĝis la plej malgranda membroŝtato de UN. Krome, la Kuratoreca Konsilio provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
  • En 2000, Federacia Respubliko Jugoslavio, kiun la UN malagnoskis kiel heredanto de Jugoslavio, aliĝis.
  • 2006-e, Serbio konservis la membrecon de la antaŭa Serbio kaj Montenegro (Federacia Respubliko Jugoslavio).

Krizoj[redakti | redakti fonton]

Krizo en Ruando (1994)[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1994, unu el la plej pezaj krimoj de la historio okazis en la lando Ruando. Pro malfacilecoj koncerne politikan potencon, mortis 800.000 anoj de la gentoj Hutu kaj Tutsi. Intervenado de la pactrupoj de UN ne eblis pro mankinta mandato de UN kaj pro tro malgranda kvanto da soldatoj. Tiutempa Ĝenerala Sekretario de UN, Kofi Annan, nomis tiun okazaĵon la plej grandan malsukceson de Unuiĝinta Naciaro.

Krizo en Bosnujo (1995)[redakti | redakti fonton]

Fine de majo 1995, UN-soldatoj estis prenitaj kiel ostaĝoj, ĉar antaŭe okazis aera atako de NATO kontraŭ municia deponejo de la bosnaj serboj en la urbo Pale lokiĝanta en Bosnujo kaj Hercegovino. Sekve de la aeraj atakoj, la bosnaj serboj atakis NATO-zonojn, prenis UN-soldatojn kiel ostaĝojn kaj montris ilin publike ĉe taktikaj pozicioj.

Krizo en Sirio (2011/2012)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Siriaj protestoj de 2011.

Sekve de la Tunizia Revolucio de 2010 ĝis 2011, estiĝis revolucioj kaj popolaj ribeloj en la tuta araba mondo, kiuj sume estas nomataj “Araba printempo”. En la plejmulto de la landoj en Nord-Afriko povis fondiĝi novaj registaroj, i.a. en Tunizio, Libio kaj Egiptujo. Ankaŭ en Sirio estiĝis protestoj, nome kontraŭ la reĝimo de Baŝar al-Asad. Pro supozoj pri la nerespektado de la homaj rajtoj, la reĝimo vekis la atenton de Unuiĝinta Naciaro, kiu sendis delegacion de rigardantoj al Sirio, kadre de la Rigarda Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Sirio (RMUNES) (angle: United Nations Supervision Mission in Syria, UNSMIS), kaj elektis specialan delegiton pri la konflikto en Sirio, eksan Ĝeneralan Sekretarion, Kofi Annan.

La 16-an de junio 2012, la misiestro diris, ke UN interrompis la mision RMUNES pro eskaladinta violenteco.[1] La 19-an de aŭgusto 2012 finiĝis la misio entute, post kiam Unuiĝintaj Nacioj konstatis, ke la kondiĉoj por plua rigardado de Sirio ne estas plenumeblaj.

Sukcesoj de la organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Edzino de eksa usona prezidento Roosevelt kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

La 10an de decembro 1948 en sia rezolucio 217 A (III) la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis kaj publikigis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj (UDHR), kiu validas tutmonde kaj je ĉiu unuopa homo komencante per la jenaj vortoj:

Citaĵo
 Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. 
— Art. 1 UDHR[2]

Ĉiujare, la tago de la publikigo de la Deklaracio estas festata kiel Tago de Homaj Rajtoj. Kiel festotago, la 10a de decembro estiĝis en la jaro 1950, du jarojn post la fakta ekvalido de UDHR.

Atingitaj celoj kaj faktaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la temoj, pri kiuj okupiĝas la celoj de UN, koncernas pac(ig)on, homrajtan politikon kaj kunlaboron al evoluo. Ekzemple, UN kunlaboris en la konstruado de la nova ŝtato Israelo (evoluo) de 1947 ĝis 1949 kaj enkondukis la balotrajton por neblankhaŭtaj homoj en la Federacio de Rodezio en la jaro 1976 (homrajta politiko).

Krome, Unuiĝintaj Nacioj sukcesis plurfoje lasi la konfliktpartiojn solvi akrajn konfliktojn, i.a.:

La organizaĵo ankaŭ jam subtenis rekte la pacigon en la jenaj ŝtatoj:

Jam multajn antaŭe metitajn celojn de UN la organizaĵo kapablis sukcese atingi, interalie:

  • La enkonduko de la Homaj Rajtoj en la jaro 1948 (vidu Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj)
  • Forigo aŭ malplifortigo de malsanoj (ekzemple poksoj)
  • Sekurigo por fuĝantoj
  • 70 pocentoj de la aktivadoj de UN konsistas el Helpo al Evoluo kaj humana helpo
  • La mondnutriga programo de UN donas ĉiujare pli ol duonon de la tuta mondvaste farita mondnutraĵa helpo

Nobela Pacpremio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2001 la UN kaj ĝia Sekretario Ĝenerala Kofi Annan kune ricevis la Nobelan Pacpremion por ilia “laboro al pli bone organizata kaj paca mondo”. 2002e, post kelkjara helpado de UN, sendependiĝis kaj aliĝis al UN la ŝtato Orienta Timoro.

Konvencioj[redakti | redakti fonton]

Komisionoj, oficejoj kaj aliaj servoj[redakti | redakti fonton]

Reforma projekto[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la membroŝtatoj postulas reformon por UN pro kelkaj kialoj – interalie:

Septembre 2003, tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan estigis komitaton el 16 personoj por meti proponojn al UN-reformo, la tiel nomatan High-Level-Panel on Threats, Challenges and Change (t.e. alta ŝanĝa komitato). La 2an de Decembro 2004, entute 101 proponoj estis publikigitaj.

La 1-an de junio 2011, Ban Ki-moon elektis baratanon Atul Khare kiel estron de la ŝanĝa komitato.[3][4] Khare estras la Teamon por Ŝanĝa Aranĝo (angle Change Management Team, CMT), kaj laboras kun departementoj kaj oficejoj de la sekretariejo kaj kun aliaj partoj de la sistemo de UN kaj kun la membroŝtatoj. La CMT havas la taskon, estigi kaj formuli la reformon, por ke la UN iĝu pli efika koncerne sian laboron.[5]

Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle: United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilatantaj al homaj rajtoj. La ĉefsidejo de la Konsilio estas en Ĝenevo, Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo.[6] Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉitiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj".

La Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj estas konvencia organismo kiu konsistas el sendependaj fakuloj, kiuj kontrolas la plenumon de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de la Ŝtatoj kiuj ratifis ĝin. Ĝi kutime kunvenas en tri sesioj jare, en Ĝenevo aŭ en Novjorko. La Komitato estas unu el la sep korpoj establitaj de traktatoj pri homaj rajtoj, kiujn antaŭenigas Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.

La Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas donita de Unuiĝintaj Nacioj al individuoj aŭ asocioj, kiuj plenumis rimarkindan laboron por protekti aŭ antaŭenigi homajn rajtojn. Kreita la 19an de decembro 1966 per la rezolucio 2217 de la Ĝenerala Asembleo, ĝi estis prezentita unuafoje la 10an de decembro 1968, okaze de la dudeka datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj estis atribuita ĉiun kvinan jaron de tiam.

Kritikaro[redakti | redakti fonton]

Ekde ties fondo, okazis multaj alvokoj al la reformo de la Unuiĝintaj Nacioj sed malmulta interkonsento pri kiel fari tion. Kelkaj landoj, institucioj, organizaĵoj, fakuloj deziras ke la UN plenumu pli grandan aŭ pli efikan rolon en la tutmondaj aferoj, dum aliaj volas ke ties rolo limiĝu al humanitaraj taskoj. Oni faris ankaŭ nombrajn alvokojn por ke oni pliigu la komponon de la Konsilio de Sekureco de la UN, oni ŝanĝu la diferencajn formojn elekti la Ĝeneralan Sekretarion de la UN kaj oni starigu Parlamentan Asembleon de la Unuiĝintaj Nacioj. Jacques Fomerand asertas ke la plej londaŭra divido en la opinioj kaj decidoj de la UN estas "la divido Nordo-Sudo", nome inter la riĉaj landoj de la Nordo kaj la malriĉaj de la Sudo. La sudaj nacioj tendencas favori ian UN plej pova per pli forta Ĝenerala Asembleo, kiu ebligus al ili plej laŭtan voĉon en la tutmondaj aferoj, dum la landoj de la Nordo preferas ian UN ekonomie pli tolerema kaj permesema kiu centrigŭ en transnaciaj minacoj kiel terorismo.[7] Kelkaj kritikistoj sentas ke la Unuiĝintaj Nacioj estas nur je la servo de la registaroj de ties membraj ŝtatoj (ĉefe de tiujn plej povaj) kaj ne de la civitanoj de la mondo.[8]

Post la Dua Mondmilito, la Franca Komitato de Nacia Liberigo estis malfrue agnoskita de Usono kiel la registaro de Francio, pro kio la lando estis ekskludita dekomence de la konferencoj, kiuj kreis la novan organizaĵon. La estonta franca prezidento, Charles de Gaulle, kritikis la UN, konsiderante ĝin kiel machin (artifikaĉo), kaj li ne estis konvinkita ke tia alianco de tutmonda sekureco helpu elteni la tutmondan pacon, preferante traktatojn de rekta defendo inter ŝtatoj.[9] Dum la Malvarma Milito, kaj Usono kaj la Sovetunio ripete akuzis la UN favori la alian superpotencon. En 1953, la Sovetunio devigis la ĝeneralan sekretarion Trygve Lie rezigni, pro ilia malakcepto trakti kun li, dum en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj populara surveturila algluaĵo usona diris: "Oni ne povas skribi komunismon sen la UN".[10] En deklaro foje malbone citata, la usona prezidento George W. Bush deklaris en februaro 2003 (reference al la necerteco de la UN antaŭ la supozataj irakaj provokoj sub la reĝimo de Saddam Hussein) ke "la liberaj nacioj ne permesos ke la Unuiĝintaj Nacioj vanuiĝu en la historio kiel societo de debato neefika kaj banala".[11][12][13] Kontraste, la franca prezidento, nome François Hollande, deklaris en 2012 que "Francio fidas en la Unuiĝintaj Nacioj kaj scias ke neniu ŝtato, eĉ plej pova, povas solvi urĝajn problemojn, la lukton por la disvolvigo kaj finigi ĉiujn krizojn... Francio volas ke la Unuiĝintaj Nacioj estu la centro de la tutmonda regado".[14] Aperis ankaŭ kritikoj pro la atento de la UN al la fitraktado de palestinanoj fare de Israelo, kiuj estas konsiderata partia fare de ambaŭ flankoj, kaj ĉefe fare de povaj potencoj favore al Israelo.[15] En septembro 2015, Faisal bin Hassan Trad, de Sauda Arabio, estis elektita Prezidento de la stabanaro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj kiu nomumas sendependajn fakulojn,[16] nome decido kiu estis kritikita de grupoj defendantoj de la homaj rajtoj.[17][18]

La kritikistoj ankaŭ estis akuzintaj la UN pro burokrata senefikeco, malŝparado kaj korupto. Oni akuzis la UN ankaŭ pro problemoj kun la planado de siaj operacoj kaj la dungado kaj direktorado de la laboristaro.[19] En 1976, la Ĝenerala Asembleo kreis la Kununuon por Inspektado por serĉi malefikecon ene de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj. Dum la 1990-aj jaroj, Usono ne kontribuis kotizojn citante la neefikecon kaj ekpagis sub la kondiĉo ke oni enkonduku gravan iniciaton de reformoj. En 1994, la Oficejo de Servoj de Interna Superrigardo (OIOS laŭ siaj anglalingvaj sigloj) estis establita fare de la Ĝenerala Asembleo por agadi kiel organismo de kontrolo de la efikeco.[20] En 1994, la eks Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj en Somalio nome Mohamed Sahnoun publikigis "Somalia: The Missed Opportunities", nome libro en kiu li analizas la tialojn de la malsukceso de la interveno de la Unuiĝintaj Nacioj en Somalio en 1992, montrante ke inter la komenco de la Somalia enlanda milito en 1988 kaj la falo de la reĝimo de Siad Barre en januaro 1991, la UN perdis almenaŭ tri oportunojn por eviti grandajn humanitarajn tragedijn; kiam la Unuiĝintaj Nacioj klopodis havigi humanitaran helpon, ili estis tute superitaj de la NROj, kies kompetenteco kaj dediĉemo ege kontrastis kontraŭ la troa prudentemo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la burokrata senefikeco. Se oni ne iniciatu radikalan reformon, avertis Mohamed Sahnoun, tiam la UN plureagos al tiaj krizoj per malefika improvizado.[21] En 2004, la UN frontis akuzojn ke ĝis ĵusfinita Programo Nafto kontraŭ nutraĵoj -en kiu al Irako oni permesis komerci nafton kontraŭ bazaj necesaĵoj por mildigi la prmon de la internaciaj punoj- estis suferinta ĝeneralan korupton, inklude milojn de milionoj de dolaroj en subaĉetoj. Sendependa esplorado kreita de la UN trovis ke multaj el ties funkciuloj estis estintaj enkaĉigitaj, krom ke oni levis gravajn demandojn pri la rolo de Kojo Annan, nome la filo de Kofi Annan.[22]

La konsisto kaj organizo de la Konsilio de Sekureco estas kritikata, ĉar la konstantaj membroj oftege vetois por eviti sankciojn aŭ kondamnojn kontraŭ si aŭ siaj amikaj ŝtatoj (komparu Unuiĝintaj Nacioj#Malvarma Milito). De 1946 ĝis 1964, Sovetunio uzis la vetoon 103-foje kontraŭ la kroma konsento. Dum estis faritaj 69 sesioj pri Israelo, Usono uzis la vetoon ĉe 20 sesioj. Tio estis uzata por protekti la geopolitikajn interesojn de tiuj landoj, malhelpante la agadon de la UN por defendi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Same, oni kritikis la fakton ke la Ĝenerala Asembleo havas limigitan povon kaj la fakton ke la taskoj de la Ĝenerala Sekretario ne estas klare difinitaj.[23]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UN Watch.

Oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

La oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj estas la ses lingvoj uzataj en UN-renkontiĝoj kaj en kiuj UN skribas ĉiujn siajn oficialajn dokumentojn. La listo de ĉi tiuj lingvoj estas difinita en la regularo de ĉiu korpo. Ĉiuj ĉefaj dokumentoj de UN, inkluzive de rezolucioj, estas publikigitaj en oficialaj lingvoj. Laŭvortaj raportoj pri kunvenoj estas publikigitaj en laborlingvoj kaj paroladoj faritaj en iu ajn oficiala lingvo estas tradukitaj al ili.

La oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj estas jenaj[24][25]:

Esperanto kaj UN[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unesko#Unesko_kaj_Esperanto.

La Unuiĝinta Naciaro kaj Unesko havas oficialajn konsultajn rilatojn kun la Universala Esperanto-Asocio, kies lingvo Esperanto estas agnoskita de UN kaj Unesko kiel rimedo por internacia kompreniĝo ekde 1954.

Krome, la rezolucio de la Universala Kongreso en Havano temas pri la rilato inter UEA kaj UN. En la rezolucio estas skribita: “La 95-a Universala Kongreso de Esperanto [...] deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.”[26]

UN-simpozioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas studgrupo pri Lingvoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj kiu organizas simpoziojn kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ESF (vidu la plenan liston de la simpozioj sube). La studgrupo volas pere de tiuj simpozioj akceli debaton pri :

  • kiel lingvopolitikoj de la UN funkcias en la reala vivo,
  • kiel homoj ĉe la UN uzas lingvon kaj faras elektojn inter lingvoj
  • kiel la UN komunikas lingvistike kun homoj ekster la organizaĵo[27].

Krome, en 2023 okazis speciala virtuala kunsido de NRO-j ĉe UN pri la temo Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo, organizita de esperantistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

angle:

germane:

  • United Nations (Eldonanto): Wissenswertes über die Vereinten Nationen. United Nations, Nov-Jorko 2006, ISBN 92-1-100936-7 (PDF[rompita ligilo]).
  • Hans von Mangoldt, Volker Rittberger, Franz Knipping (Eldonanto): Das System der Vereinten Nationen und seine Vorläufer. Kunlaboris Martin Mogler kaj Stephan Wilske. 3 volumoj en 2 partaj volumoj. Berno: Stämpfli + CIE AG 1995 kaj Munkeno: C.H. Beck 1995, ISBN 3-7272-9374-8 (Stämpfli), ISBN 3-406-39107-9 (C.H. Beck).
  • Dieter Göthel: Die Vereinten Nationen: Eine Innenansicht. 2-a versio, Auswärtiges Amt, Berlino 2002.
  • Sabine von Schorlemer (Eldonanto): Praxishandbuch UNO – Die Vereinten Nationen im Lichte globaler Herausforderungen. Springer, Berlino 2003, ISBN 3-540-43907-2.
  • Günther Unser, Ingo Winkelmann: ABC der Vereinten Nationen. 5-a versio, Auswärtiges Amt, Berlino 2003 (PDF Arkivigite je 2009-09-28 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Günther Unser: Die UNO – Aufgaben, Strukturen, Politik. dtv, Munkeno 2004, ISBN 3-423-05254-6.
  • Klaus Dieter Wolf: Die UNO – Geschichte, Aufgaben, Perspektiven. C.H. Beck, Munkeno 2005, ISBN 3-406-50878-2.
  • Aus Politik und Zeitgeschichte 22/2005: 60 Jahre Vereinte Nationen. Bundeszentrale für politische Bildung, Bonno 2005 (PDF).
  • Swen Bernhard Gareis, Johannes Varwick: Die Vereinten Nationen. 4-a versio, Budrich, Opladen 2006, ISBN 3-8252-8328-3.
  • Paul Kennedy: Parlament der Menschheit: Die Vereinten Nationen und der Weg zur Weltregierung. Munkeno 2007, ISBN 3-406-56328-7. La aŭtoro trafe priskribas la funkcion, novajn taskojn kaj sukcesojn de UN – ankaŭ kritike.

france:

  • Financa Raporto de l’ komuna verko, Alia UN por alia mondo, Paris, Tribord, coll. “Monde(s) du XXIe siècle”, 2010, interreta versio[rompita ligilo].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UN suspends Syria peace mission, BBC News Middle East. UN interrompas la Sirian pacmision. Publikigita la 16-an de junio 2012. Vidita la 17-an de junio 2012. angle.
  2. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Unuiĝintaj Nacioj. Office of the High Commissioner for Human Rights. esperante.
  3. Ban appoints experienced UN official to lead change management team, 1an de Junio 2011. Unuiĝintaj Nacioj. angle.
  4. UN Secretary General Ban appoints Atul Khare of India to be the leader of his change management team, 1an de Junio 2011. Unuiĝintaj Nacioj. angle.
  5. UN change management team: Spearheaded by Atul Khare, 1an de Junio 2011. Deccan Herald. angle.
  6. UN General Assembly Resolution 60/251.8 (Rezolucio de la UN-Ĝenerala asembleo 60/251.8) (angle) (formato PDF) (3-a de aprilo 2006). Alirita 18-a de julio 2012.
  7. Fomerand, Jacques (2009). The A to Z of the United Nations (anngle). Lanham: Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-5547-2. [1] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  8. Sengupta, Somini (18a de septembro 2016). «The United Nations Explained: Its Purpose, Power and Problems». The New York Times (en inglés). Nueva York: The New York Times Company. [2] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  9. Gerbet, Pierre (1995). «Naissance des Nations Unies» (france). Fondaĵo Charles de Gaulle. [3] Arkivigite je 2009-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  10. Meisler, Stanley (2011). «Dag Hammarskjöld». United Nations: A History (angle). Novjorko: Grove Press. p. 82. ISBN 978-0-8021-4529-1. [You can't spell communism without U.N] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  11. Greene, David (14a de februaro 2003). «Bush implores U.N. to show `backbone'». The Baltimore Sun (angle). [4] Arkivigite je 2014-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  12. Singh, Jasvir (2008). «Limitations and constraints on United Nations for action in Kosovo». Problem of Ethicity: Role of United Nations in Kosovo Crisis (angle). Ludhiana: Unistar Books. p. 150. ISBN 978-8-171-42701-7. [5] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  13. Normand, Roger; Zaidi, Sarah (2008). Human Rights at the UN: The Political History of Universal Justice (angle). Bloomington e Indianápolis: Indiana University Press. p. 455. ISBN 978-0-253-34935-4. [6] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  14. «Intervención de François Hollande ante la 67ª Asamblea General de las Naciones Unidas». Red Voltaire. [7] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  15. «ADL: UN Human Rights Council Resolution Reveals "Cancerous Bias" Against Israel» (angle). Liga Antidifamación. 13a de januaro de 2009. [8] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  16. Osborne, Samuel. «UK helped Saudi Arabia get UN human rights role through 'secret deal' to exchange votes, leaked documents suggest». The Independent (angle). [9] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  17. Moore, Jack (21a de Septembro 2015). «U.N. Watchdog Slams 'Scandalous' Choice of Saudi Arabia to Head Human Rights Panel». Newsweek (angle). [10] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  18. Goldberg, Jeffrey (24a de Septembro 2015). «When Beheading Won’t Do the Job, the Saudis Resort to Crucifixion». The Atlantic (angle). The Atlantic Monthly Group. [11] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  19. McGreal, Chris (7a de Septembro 2015). «70 years and half a trillion dollars later: what has the UN achieved?». The Guardian (angle). Londono: Guardian News and Media Limited. [12] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  20. Reddy, Shravanti (29a de Oktobro 2002). «Watchdog Organization Struggles to Decrease UN Bureaucracy» (angle). Novjorko: Global Policy Forum. [13] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  21. «Somalia: The Missed Opportunities». Foreign Affairs (angle). Council on Foreign Relations. marto de 1995. [14] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  22. «Claves: "Petróleo por Alimentos"». Londono: BBC. 3a de februaro 2005. [15] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  23. Sengupta, Somini (18a de Septembro 2016). «The United Nations Explained: Its Purpose, Power and Problems». The New York Times (angle). Novjorko: The New York Times Company. [16] Konsultita la 23an de Aprilo 2017.
  24. [17] www.ungeneva.org
  25. official languages un.org
  26. Elstare kurta kongresa rezolucio, publikigita la 29an de julio 2010. Libera Folio. esperante.
  27. ESF - lingva justeco en mondo multkultura. UN-simpozioj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.