Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jen listo de Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj:

Sidejo: Viena Internacia Centro, POB 100, AT-1400 Vieno. Starigo: Konferenco en Novjorko okt. 1956, efektivigo julio 1957. Organizo: Ĉiujara ĝenerala konferenco; Konsilio de la guberniestroj de 35 membroj; Ĝenerala Sekretario. 122 membroŝtatoj. Celo: akceli la pacan uzadon de atomenergio. Starigi normojn de radiologia kaj media protekto kaj sekurec- kaj protekt-disponojn por la loĝantaro. Servi kiel peranto por kernmaterialo. Favorigi la interŝanĝon de priatomaj konoj kaj preventi la deturnadon de fendebla materialo kaj militcelajn atom-instalaĵojn. Apliki la garantiojn en la kadro de la traktato pri nedisvastigo de atomarmiloj.

Sidejo: 1818 H Street, N.W. Vaŝingtono DC 20433, Usono. Starigo: sept. 1960, filio de la IBRD kaj havas la saman estraron kaj saman prezidanton kiel la IBRD. 139 membroŝtatoj. Celo: kreditoj por disvolvado je 35 aŭ 40 jaroj sen interezoj.

Sidejo: Vaŝingtono. Starigo: 1945, devena de la Konferenco de Bretton Woods, julio 1944. Organizo: Asembleo de la (1996) 177 membroŝtatoj; Konsilio de la guberniestroj, kunvenanta ĉiujare, delegas parton de siaj povoj al mastrumantoj (24 membroj: 5 reprezentantaj la 5 ŝtatoj kun plej granda partopreno kaj 17 elektitoj de la 172 aliaj ŝtatoj). Celo: financi, en siaj plej malprosperaj ŝtatoj, projektojn aŭ programojn de ekonomia disvolvado kaj alĝustig-programoj per pruntoj al la registaroj, al publikaj organismoj aŭ al privataj entreprenoj, kun garantio de la interesata registaro.

Sidejo: viale delle Terme di Caracalla, IT-Romo 00100.


  • IFS Internacia Financ-Societo (angle IFC International Finance Corporation, angle SFI Société financière internationale)