Libano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Libana Respubliko
Al Ĝumhurija al Lubnanija
Flago de LibanoFlago de Libano Brazono de Libano
Nacia himno: ?
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bejruto
Ĉefa(j) lingvo(j) Araba.
Plej ofta(j) religio(j) Islamanoj (59,7%), Kristanistoj (39%), Aliaj (1,3%)
Areo
 % de akvo
10 400 km²
0,26%
Loĝantaro 4.822.000
Loĝantoj Libananoj
Horzono UTC+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno .lb
Landokodo LBN
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento Michel Sulaiman (ekde 2008)
Ĉefministro Saad Hariri
Ekonomio
Valuto Libana liro (LBP)
v  d  r
Information icon.svg

Libano - (Lubnan, لبنان) - lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo. Kromnomo: Lando de la cedrojCedrolando (la cedro estas la emblemo de la nacia flago). La cedroj de Lebanono (aŭ lebanonaj cedroj) estas cititaj en Biblio. La nuna Libano koincidas proksimume kun la antikva Fenicio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Libano, heredanto de Fenicio kaj historia centro de kristanaj kaj muzulmanaj komunumoj, estis okupata de la Otomana Imperio en la 16a jarcento. Post la turka malvenko dum la Unua Mondmilito, la protektorato de Francio daŭris ĝis 1943, kiam ĝi fariĝis ŝtato (kvankam ĝi proklamis la sendependiĝon la 26an de novembro 1941, ne estis agnoskata depost du pliaj jaroj).

Libano estis ĝis la 1970-aj jaroj la financa centro de Meza Oriento, kiam ĝi estis nomata «la Svislando de Meza Oriento». Tiu financa riĉ-abundo estis rompita de la terura interfrata libana milito (19751990), kiu detruis la modelan politikan ekvilibron. La internaj konfliktoj kaj la konfliktoj kun Israelo — kiu invadis la landon en 1982 — ankoraŭ plue ekzistas.

En 1982 Israelo invadis la sudon de Libano por forpeli la gerilojn de la Organizo por la Palestina Liberigo, gvidataj de Jaser Arafat. En majo 1983, Israelo kaj Libano atingis traktaton por retiri la israelajn trupojn. Tamen, la pactraktato ne estis plu ratifita kaj en marto 1984, sub siria premo, Libano nuligis la akordon. Malgraŭ tio, Israelo komencis progresive retiriĝi en 1985, lasante la t.n "sekurecan zonon" (ĉ. 850 kvadrataj kilometroj) sub la gvido de la liban-kristana (kaj pro-israela) Sud-Armeo de Libano, kun malplimulta prezenco de la trupoj de Tsahal, cele al la malpermeso kaj blokado de la landlimaj rejdoj kaj la atakoj de la ŝijaista gerilo Hizbulaho. Finfine, en majo 2000, Israelo retiris ĉiujn siajn trupojn kiuj troviĝis en la sudo de Libano tra la internacia landlimo plenume de la rezolucio 425 de la Konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Komence de la jaro 2005, post la murdo de la unua libana ministro Rafik Hariri elĉeniĝis ampleksega civita protest-movado konata kiel la Cedra Revolucio, kiu postulis la elektadon de libera balotado kaj la tujan retiriĝon de la siria armeo, kiu havis 14.000 militistojn sur la libana teritorio. En aprilo 2005, la manifestacioj atingis la tutan retiriĝon de la siria armeo kaj de ĝiaj inteligent-agentoj, kun opozicio de Hizbulaho.

La libana registaro ne sukcesis plenumi la rezolucion 1559 de la Konsilio pri Sekureco de UN, kiu devigis la senarmigadon de la libanaj armitaj milicioj kaj la ekregadon de sia suda landlimo, regita de Hizbulaho por la protektado de la landlimo kun Israelo. En julio 2006, post landlima rejdo kiu rezultigis la morton de ok israelaj soldatoj kaj la kapto de du pliaj, okazas la israel-libana krizo de 2006 per la bombado de granda parto de la libana landa infrastrukturo kaj nepacigebla armita respondo de Hizbulaho sur la nordaj urboj de Israelo. Laŭ citaĵoj de la libana registaro, la 6an de aŭgusto, ACNUR informis ke 550.000 delokigitaj estis akceptitaj de aliaj familioj, 130.000 troviĝas en improvizitaj rifuĝejoj, kaj ĉ. 200.000 transiris la landlimojn kun Sirio. [1] Ankaŭ regas granda ekonomia krizo. En aŭgusto rezolucio de UN decidas pliigi la multnacian forton FINUL kaj atingas akordon por la violent-ĉesado kontraŭ la ekonomio kaj la detruitaj infrastrukturoj kaj ĉ. 1271 libanaj mortintoj.

La 7-an de junio 2009 okazis la parlamenta baloto en Libano. Rezulte de tio venkis la koalicio "14-a de marto", gvidata de la Saad Hariri, la filo de Rafik Hariri. Ĝi gajnis 71 seĝojn el la 128, dume la koalicio "8-a de marto" gvidata de Hizbulaho prenis nur 57 seĝojn. En la voĉdonado partoprenis pli ol 60 % libananoj.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Fuad Sinior, Unua Libana Ministro

La Libana Respubliko estas regata laŭ la Konstitucio de 1926, poste reformita kaj profunde reviziita en 1990. Laŭ la konstitucio, la Asembleo de Reprezentantoj (Majlis al-Nuwab) estas la leĝodona korpo kaj estas elektata por kvinjaraj periodoj de la libana popolo per universala balotrajto. La Asembleo de Reprezentantoj estas multreligia.

La plenuma povo apartenas al la Prezidanto de la Libana Respubliko, kiu nomumas por tia funkcio la Unuan Ministron kaj la reston de membroj de la Konsilio de Ministroj.

Laŭ la leĝo, la prezidanteco de Libano devas esti okupata de maronita kristano, la posteno de Unua Ministro de sunaisto kaj la posteno Senata Prezidanto de ŝijaisto por ke neniu landa religia malplimulto estu diskriminaciata de la registaro.

La nacia simbolo estas la cedro, kies arbaroj kovris la tutan landon en la antikveco kaj kies ligno estis unu el la ĉefaj eksportaj produktaĵoj dum la fenicia epoko. Ĝi aperas kaj en la flago kaj en la nacia landŝildo de Libano

Politik-Administrativa Organizo[redakti | redakti fonton]

Provincoj kaj guvernioj de Libano

Libano dividiĝas en ok gubernioj (muḥāfaẓāt, sing. muḥāfaẓa); ekde la 1-an de julio 2003 la lando havas du pliajn provincojn, Baalbeck-Hermel en orienta Libano kaj Akkar en norda Libano:

Geografio[redakti | redakti fonton]

Libano estas ŝtato en Meza Oriento, okcidente de Azio, situanta ĉe la Mediteraneo, kiu banas ĝiajn okcidentajn bordojn. Norde kaj oriente, estas la duondezerta siria regiono kaj sude la mallarĝa landlimo kun Israelo.


Klimato[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Libano kie videblas montoj kovritaj de neĝo.
Lebanona cedro

La klimato en Libano estas influata de du faktoroj: la reliefo kaj la proksimeco aŭ malproksimeco de la maro. Pro tio distingiĝas marborda klimato tro humida kaj malvarma, de tute mediteranea karaktero, unu el montara klimato kaj la alia arida kaj seka en la oriento. En Bejruto, la jara pluvado oscilas inter 800 kaj 900 mm, kaj la temperatura mezumo de januaro kaj aŭgusto estas 14,4 °C kaj respektive 25,6 °C.

Vegetaĵaro kaj hidrografio[redakti | redakti fonton]

La arbaro kovras 7,7% de la tuta landa areo. La vegetaĵaro estas tipe mediteranea en la marborda strio kaj ankaŭ ĝenerale en regionoj ne tre altaj. La abioj kaj cedroj troviĝas en kelkaj montaraj regionoj situantaj inter 1 200 kaj 2 000 m, kun fagoj, abioj kaj cedroj en la norda montaro; densaj pinarbaroj kaj anzinaroj kovras la deklivon de la suda montaro.

Laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF), la libana teritorio dividiĝas en du ekoregionojn de mediteranea arbaro laŭ la altitudo : la mediteranea orienta arbaro en malaltaĵaj regionoj kaj la sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj en la montaro.

La riveroj ĝenerale estas torentaj; la du plej gravaj esta la rivero Litani kaj la rivero Oronto, kiuj havas konstantan kaj abundan akvon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo estas tipe mediteranea —vinberujo, olivarboj, tritiko, hordeo, fruktoj, legomaro, beto kaj tabako— kio konsistas la 12% de ĝia MEP. La bovbredado kaj la fiŝkaptado ne estas tre gravaj kaj la valoraj cedr-arbaroj reduktiĝis. Posedas teksindustrion kaj naft-rafinejojn. La servo-sektoro, kun komerco kiel ĉefa aktiveco generas 67% de la MEP. La komerca pesilo estas tre deficita pro la malaltaj rimedoj kaj tro da eksteraj ŝuldoj.

La landa ĉefurbo estis damaĝita dum la interfrata milito kaj nuntempe estas konstruata danke al grandkvanta ekstera helpo.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo estas la ekonomia branĉo malplej populara allogante nur 12% de la tuta dungitaro, ĝi kontribuas 11.7 % de la MEP. Ironie ĝi estas ideala por la agrikulturo pro la bona aliro al akvo, fruktodoneco kaj la plej alta proporcio de kultivebla grundo en la araba mondo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro origina de la lando estas la plej multnombra. Libano estis rifuĝejo de persekutataj malplimultoj kiel la armenoj (4%) kaj la opukataj palestinaj teritoroj (9,5%), kiuj loĝas en rifuĝejoj.

La plimulta religio estas Islamo (inter 60-65% laŭ la statstikoj), plejparto ŝiajistoj, tamen ekzistas tre grava kaj influa kristana malplimulto (35-40%):(maronitoj, armenoj kaj ortodoksuloj).

La 90,1% de la libananoj koncentriĝas ĉe la marbordaj urboj. En Bejruto loĝas pli ol unu miliono kaj duono da personoj. Nuntempe la plimulto de la libananoj loĝas ekstere de sia lando, eble inter dek kaj dek kvin milionoj da libananoj dise tra la mondo.

Libano estas teritorio kiu estis loĝata de multaj popoloj kaj kulturoj dum pluraj miloj da jaroj. La libananoj etne devenas de multaj popoloj (fenicia, asiria, greka, romia, eŭropa kaj araba). Tio okazigas multajn kontraŭdirojn ĉar, kvankam la muzulmanaj libananoj konsideras sin araboj, la kristanaj libananoj ne konsideras sin araboj sed ligas siajn devenojn al la fenicia, aramea, greka, asiria, ktp.

Proksimume 60% de la loĝantaro kredas je islamo, kaj 40% je kristanismo. Kvankam ĝi havas du oficialajn lingvojn, araba kaj franca, la araba estas la plej parolata (denaska lingvo de 94% de la libananoj), kaj la franca estas konata kaj parolata de 45% de la loĝantaro (ĉefe la kristana komunumo) kaj la angla (konata de 40% de la loĝantaro) estas uzata en financaj medioj kaj negocoj, la armena lingvo estas la 4-a plej uzata en la lando, kiu estas la denaska lingvo de 4% de la loĝantaro (armenaj komunumoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fine de julio 2006, Israelo ekbombadis la flughavenon de Bejruto kaj la infrastrukturon de la tuta lando, kaj per terarmeo atakis vilaĝojn kaj urbojn tenatajn de la ŝijaisma Hizbolaho.

Vidu analizon de tiu milito de Alain Gresh: "Palestino, Libano, Irano - Plenpovo por fajrigistoj", en {Le Monde diplomatique en Esperanto}, aŭgusto 2006.