Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antalya-Köprülü-Kanjono apud Serik, Turkujo.

La orient-mediteraneaj koniferaj-skerofilaj-foliarbaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de la orienta Mediteranea regiono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras areon de 143 800 kvadrataj kilometroj, kaj okupas partojn de Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, kaj Turkujo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Karobarbo en Benŝemen-Arbaro, Israelo.

La ĉefaj plantokomunumoj en la ekoregiono ampleksas foliarbajn sklerofilajn arbedarojn (makisojn), pinarojn (ĉefe de la halepa pino (Pinus halepensis) kaj la malgrandazia pino (Pinus brutia)), sekajn kverkajn (Quercus spp.) duonarbarojn kaj stepojn.

Makiso estas superreganta speciale en la nordokcidenta parto de la ekoregiono kaj laŭlonge de la orienta marbordo de la Mediteraneo. Olivujo (Olea europaea), karobujo (Ceratonia siliqua), kirmesa kverko (Quercus coccifera), palestina pistacio (Pistacia palaestina), lentisko (P.lentiscus) kaj orienta arbuto (Arbutus andrachne) estas la ĉefaj specioj de la makisaj komunumoj.

Plie, tamen, pli ol 40 sklerofilaj specioj [1] ankaŭ troviĝas tie ĉi, inkluzive : Philyrea latifolia, Pistacia terebinthus, Calicotome villosa, Genista acanthi, Rhamnus oleoides, Myrtus communis, Laurus nobilis, Styrax officinalis, kaj Spartium junceum.

Kvankam la Olea-Ceratonia-Alianco en la marborda zono estas plejparte degradita, ĝi ankoraŭ ĉiam reprezentas la klimaksan komunumon [2]. Speciale la karobarba arbotavolo estas tiele degradita ke ĝi nur estas reprezentita de kelkaj individuoj. Olivujo konstituas kompletajn komunumojn apud Antalya-Köprülü-Kanjono kaj Adena-Feke.

Unu el la plej disvastigintaj kaj gravaj komunumoj de tiu ekoregiono estas tiu de kirmesa kverko. Ĝia granda ekologia toleremo kaj kapablo por restariĝi en degraditaj turk-pinaj arbaroj igas ĝin unu el la plej dominantaj vegetaĵaro-tipoj. Alia notinda kverko estas la komunumo de la endemia specio Quercus aucheri situinta apud Antalya-Kemer-Faselis.

Turka pino kaj halepa pino estas la ĉefaj arbospecioj en la arbaroj de tiu ekoregiono. Turka pino superregas en la nordaj partoj de la ekoregiono kaj halepa pino estas dominanta pli fore suden. La du specioj havas tre similajn ekologiajn karakterizojn, kaj ambaŭ estas sciataj por siaj alta ekologia toleremo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono estas grava areo de birda diverseco ĉar ĝi situas en unu el la ĉefaj birdaj migrovojoj. La Granda Rifto etendiĝas en tiun ekoregionon apud Palestino, Israelo kaj Jordanio. Tiu areo do subtenas la daŭrigon de ŝlosila migrovojo ekde Afriko ĝis la nordo.

Plie, estas ses Gravaj birdaj areoj en la okcidenta parto de tiu ekoregiono. Ili gastigas inter alie jenajn endanĝerigitajn speciojn : pigmean kormoranon (Phalacrocorax pygmeus), krispan pelikanon (Pelecanus crispus), marmoranason (Marmaronetta angustirostris), blankokulan anason, (Aythya nyroca), grandan kriaglon (Aquila clanga) kaj blankŝultran aglon (A.heliaca).

Populacio de la krize endanĝerigata norda senharibiso (Geronticus eremita) troviĝas en tiu ĉi ekoregiono. La sola populacio en Turkujo, kun 61 paroj, ne povas komplete postvivi sovaĝe, tamen [3]; ĝi vivas en bredado-stacio en Birecik, kaj vivas libere dum la bredada sezono. La alia postrestanta populacio de tiu ĉi specio, en Maroko [4], estas sovaĝa kaj bonfaranta kun 250 paroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zohary M. 1973
  2. Akman Y. 1995
  3. Akcakaya H.R. 1990
  4. Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Akçakaya, H.R. 1990 : Bald ibis (Geronticus eremita) population in Turkey: An evaluation of the captive-breeding project for reintroduction. Biological Conservation 51: 225-237
  • angle Akman, Y. 1995 : Tükiye Orman Vejetasyonu. Ankara Üniversitesi Yayinlari. Ankara, Turkujo.
  • angle Zohary, M. 1973 : Geobotanical Foundations of the Middle East. 2 vols. Fischer, Stutgart, and Sweets and Zeitlinger, Amsterdam. 739 pp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Turkujo
PA1202 Anatolaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Turkujo
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanujo
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francujo
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekujo
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkujo
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanujo, Portugalujo
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Grekujo, Italujo, Slovenujo
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francujo, Italujo
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj ( Hispanujo ), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Francujo, Hispanujo
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanujo, Grekujo, Respubliko Mekedonujo, Serbujo
PA1220 Sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo, Libano, Sirio, Turkujo
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Kroatujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]