Okcident-eŭropaj foliarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Matura fagaro ĉe la enirejo de arbarrezervejo "Urwald Sababurg", Reinhardswald norde de Kaselo, Hesujo, Germanujo.

La okcident-eŭropaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Okcidenta Eŭropo, inkluzive de Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, kaj Svisujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 490 000 kvadratajn kilometrojn kaj speciale troviĝas en Centra Masivo, Centraj Germanaj Altaĵoj, Ĵuraso, Bavara Altebenaĵo, kaj Bohemia Masivo. Ĝi esence konsistas el malaltaĵaj kaj altaĵaj fagaj kaj miksaj-fagaj arbaroj. Ĝi ankaŭ ampleksas etan parton de submediteraneaj regionoj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Arbaro ĉe Rivero Prüm inter Prümzurlay kaj Irrel, Rejnlando-Palatinato, Germanujo.
Col de la Tourette, Francujo

Tiu areo estas loĝita dum miloj da jaroj. Ĝi enhavas grandajn urbojn (Liono, Nancio, Munkeno), iujn arbarojn, sed plimulto de la ruro estas agrikultura tereno, kultivata kun grenoj, (maizo, tritiko, kutima aveno). Tiu ekoregiono gastigas grandan variadon de bestaj specioj, speciale birdoj, sed plimulto de la grandaj mamuloj malprosperas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italujo
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalujo)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Rumanujo, Serbujo ( Kosovo ), Turkujo
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danujo, Germanujo, Polujo, Svedujo
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalujo, Hispanujo
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britujo
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkujo
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrujo, Belarusujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Litovujo, Moldava Respubliko, Polujo
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreujo, Sud-Koreujo
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainujo, Rusujo
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Italujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britujo
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italujo
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francujo, Hispanujo
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusujo, Estonujo, Norvegujo, Latvujo, Rusujo, Suomujo, Svedujo
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanujo
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanujo
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusujo
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Svisujo
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]