Montenegro
| Republika Crna Gora Република Црна Гора Montenegro |
|
| Nacia himno: Oj, svijetla majska zoro | |
| Nacia devizo: 'Oj svijetla majska zoro' | |
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Podgorica |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Montenegra (oficiala lingvo), serba, loke ankaŭ albana |
| Plej ofta(j) religio(j) | ortodoksismo(80%) |
| Areo % de akvo |
13.812 km² 1.5% |
| Loĝantaro | 720.872 |
| Loĝdenso | 49.1/km² |
| Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
| Interreta domajno | .me |
| Landokodo | ME |
| Telefona kodo | 381 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | parto de Respubliko |
| Ŝtatestro | prezidento |
| Ĉefministro | Milo Đukanović |
| Nacia tago | 13-a de julio |
| Sendependiĝo | 3-a de junio 2006 (de Serbio kaj Montenegro |
| Ekonomio | |
| Valuto | Eŭro (EUR) |
Montenegro (Crna gora) estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro.
Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd).
La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).
En tiu eta lando estas ĉirkaŭ 680 miloj da loĝantoj (takso por 2007: 720 mil). Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio(norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.
Referendumo pri sendependeco [redakti]
La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri estonto de la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.
Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.
La sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro povas sendependiĝi. La sendependeco efektiviĝis la 3-an de junio 2006.
Administra divido [redakti]
Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumojn (serbe: oпштина/opština).
| Komunumo | km² | enloĝantoj (2003) |
| Andrijavica | 283 | 6.384 |
| Bar | 598 | 45.223 |
| Berane | 717 | 40.885 |
| Bijelo Polje | 924 | 57.124 |
| Budva | 122 | 16.095 |
| Cetinje | 910 | 18.749 |
| Danilovgrad | 501 | 16.400 |
| Herceg Novi | 235 | 33.971 |
| Kolašin | 897 | 9.975 |
| Kotor | 335 | 23.481 |
| Mojkovac | 367 | 10.274 |
| Nikšić | 2.065 | 76.671 |
| Plav | 486 | 21.604 |
| Pljevlja | 1.346 | 36.918 |
| Plužine | 854 | 4.294 |
| Podgorica | ? | 152.025 |
| Rožaje | ? | ? |
| Šavnik | ? | ? |
| Tivat | ? | ? |
| Ulcinj | ? | ? |
| Žabljak | ? | ? |
|
||||||||
