Albana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albana lingvo
Shqip
Teritorio de albana lingvo
Teritorio de albana lingvo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
hindeŭropa lingvaro
Parolata en Albanio, Kosovo, Macedonio, Serbio, Montenegro, Kroatio, Turko kaj Rumanio, krome en Italio kaj Greklando sed kiel lingvo de enmigrintoj en okcidenta kaj meza Eŭropo kaj Norda Ameriko kaj Aŭstralio.
Parolantoj pli ol 7,5 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Albana lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Albanio, Kosovo
Reguligita de Akademio de Sciencoj de Albanio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sq
  ISO 639-2
    Bibliografia alb
    Terminologia sqi
  ISO 639-3 sqi
  Glottolog alba1267
Angla nomo Albanian
Franca nomo albanais
Vikipedio
vdr

La albana lingvo estas hindeŭropa lingvo parolata de almenaŭ ĉirkaŭ ses milionoj de loĝantoj de la okcidenta balkana duoninsulo de la sud-orienta Eŭropo.

Estas du ĉefaj dialektoj, kiuj estas limigite interkompreneblaj: Tosk, parolata en la suda kaj centra Albanio, kaj inter la albana malplimulto de nord-okcidenta Grekio; kaj Gheg (aŭ Geg), parolata en la norda Albanio kaj inter la albanoj de Kosovo, Makedonio, Grekio kaj Montenegro. Oni kredas ke la albana lingvo venas ĉefe de la iliriaj lingvoj, kiuj estis parolataj en tiu regiono antaŭ du jarmiloj, kaj kiuj estas parto de neniu konata pli vasta subgrupo en la hindeŭropa familio.

La arbereŝoj (plurale arbëreshë, singulare: arbëresh) estas komunumo albanlingva kiu vivas en la suda parto de Italio.

Moderna albana alfabeto[redakti | redakti fonton]

A a B b C c Ç ç D d Dh dh E e Ë ë
F f G g Gj gj H h I i J j K k L l
Ll ll M m N n Nj nj O o P p Q q R r
Rr rr S s Sh sh T t Th th U u V v X x
Xh xh Y y Z z Zh zh

Gravaj kontribuintoj al la plifirmigo de la albana lingvo[redakti | redakti fonton]

Bitola Kongreso (albane Kongresi i Manastirit) estis scienca konferenco de patriotismaj intelektuloj kaj verkistoj okazinta en la makedona urbo Bitola (kiu siatempe portis la nomon Monastir) de la 14-a ĝis la 22-a de novembro 1908 dum kiu oni interkonsentis pri unueca normigita ortografion por la albana lingvo. Ekde tiam ĝi havas ege fonetikan skribon kun nur du specialaj literoj kiuj ankoraŭ validas hodiaŭ.

Naum Veqilharxhi naskita kiel Naum Bredhi (1797-1854) estis albana advokato kaj sciencisto. En 1844, li kreis unu el la plej unuaj alfabetoj (la Vithkuqi-alfabeto) por la albana lingvo uzante karakterojn kiujn li mem kreis. Veqilharxhi estas unu el la plej eminentaj figuroj de la frua albana nacia relindja (renesanco) kaj estas konsiderata de albanoj kiel ĝia unua ideologo.

Konstantin Kristoforidhi (ankaŭ Konstandin Kristoforidhi; greke Κωνσταντίνος Χριστοφορίδης Konstandínos Kristoforídhis), naskiĝis en Elbasan, aktuala Albanio, en 1827, mortis en 1895. Li estis albana naciiisto, tradukisto kaj sciencisto. Li estas pleje konata pro havigo al la albana de la Nova Testamento unuafoje en la gega varianto de la albana en la jaro 1872. Li provizis ankaŭ tradukon en la toska lingvovarianto en 1879, tiel plibonigante la toskan version el la jaro 1823 de Vangjel Meksi. Provizante tradukon en ambaŭ variantoj, li havas la meriton ke li kreis la bazon por unueciĝo de ambaŭ variantoj al tutnacia lingvo. En 1867 li estris komisionon de literaturaj verkistoj, kiuj difinis la tn. Stamboller-alfabeton (iometa adapto de la latina alfabeto) kiel normo por la eldonado de libroj en la albana.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

La albana estas skribata per la Latina alfabeto, kun iuj nekutimaj elparoloj :

A B C Ç D Dh E Ë F G Gj H I J K L Ll M N Nj O P Q R Rr S Sh T Th U V X Xh Y Z Zh
a b c ç d dh e ë f g gj h i j k l ll m n nj o p q r rr s sh t th u v x xh y z zh
[ɑ] [b] [t͡s] t͡ʃ] [d̪] [ð] [ɛ] [ə] [f] [ɡ] [ɟ] [h] [i] [j] [k] [l] [ʟ] [m] [n] [ɲ] [ɔ] [p] [c] [ɾ] [r] [s] [ʃ] [t̪] [θ] [u] [v] [d͡z] [d͡ʒ] [y] [z] [ʒ]

Albanoj transliteras fremdajn vortojn en sian propran manieron, eĉ de la latina alfabeto; tial la anglalingva nomo Josh McDowell estas transliterata kiel Xhosh Mekdauëll.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Xhelal Zejneli (tr. B. Selimi), Germanaj esploristoj pri la albana lingvo, La Gazeto, n-ro 159, paĝoj 26-28, aprilo 2012.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/02, paĝo 19: La albana verkita de Fatbardha Leka kaj Bardhyl Mezini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]