Terminologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Terminologio estas aro da teorioj kaj praktikoj ĉirkaŭ nocioj kaj terminoj, t.e. ĉirkaŭ "vortoj" uzataj en specialaj scio-kampoj por paroli pri ideoj aŭ objektoj, kiuj ne apartenas al ĉiutagaj konversacioj. Terminologio resume estas fako de aplikata lingvistiko, kiu okupiĝas multaspekte pri la komunikado inter fakuloj (sciencistoj, laboristoj, k.t.p.). Ĝi tradicie havas preskriban ecojn (celojn), sed ĝi ankaŭ povas esti komplete priskriba. Simple esprimita, oni diru, ke terminologio estas scienco pri starigo de unu- aŭ plurlingvaj terminaroj (fakvortaroj). Terminologio kiel scienco estas relative freŝdata. Efektive, la unuaj teorioj pri terminologio aperis nur en la 1930-aj jaroj, la unuaj internaciaj rekomendoj en la 1960-aj jaroj (publikaĵoj de Internacia organizaĵo por normigado (ISO) kaj fine la unuaj internaciaj normoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tamen praagadoj similaj al tiuj, kiujn oni nun nomas terminologiajn, jam delonge ekzistis. La esprimo terminologio ekzemple germane (Terminologie) fine de la 18-a jarcento, france (terminologie) je la komenco de la 19-a jarcento. Tiel en la 18-a jarcento, oni parolis ekzemple pri nomenklaturoj. La esprimo terminologio mem povas havi plurajn signifojn. En la franca lingvo, ekzemple, terminologie havas ĝis 5 signifojn:

  • Aro de terminoj rilate al fako, arto, tekniko, scienco, agado, firmao, lernejo, esploristo, aŭtoro, ktp. (ekz. "terminologio de ĥemio" estus gvidlibro, kiu enhavas ĉiujn terminojn pri ĥemio). En tiu senco terminologio estu sinonimo de nomenklaturoglosaro.
  • Procezo de faka nomigado (ekz. fakulo inventas novan objekton kaj ĝin nomas).
  • Laboro por priskribo kaj listigo de terminoj de fako
  • Studado kaj pripensado de la formado de terminoj (ekz. kial oni uzas plej ofte komputilo kaj ne komputero) kaj la rilato de terminoj kun la realo.
  • Disvolvigo de rilataj teorioj kaj metodoj (ekz. ĉu oni diru esperante FejsbukFacebook)

Por Esperanto rolas la Terminologia Esperanto-Centro de UEA.

Kial terminologio[redakti | redakti fonton]

La tutmonda faka sciaro kreskas rapide. Dum la ĝenerala, ĉiutaga lingvo kapablas evolui sole, faka komunikado postulas logikan strukturon kaj unusencajn esprimojn. Terminologia planado kaj administrado helpas interŝangojn de scioj. Terminologio ĉiam ludas gravan rolon tiam, kiam fakaj informoj aŭ scioj estas kreataj (ekz. per esploro), komunikataj (ekz. inter fakuloj), registrataj (ekz. en datumbanko), transdonataj (ekz. per instruado) aŭ serĉataj (ekz. per TTT).

Kio estas terminologio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala lingvo kaj faklingvoj[redakti | redakti fonton]

Oni evidentigu diferencon inter unuflanke ĝeneralan lingvon kaj aliflanke faklingvojn. Unu lingvo – lingvo kiel langue (Saussure), tio estas ekzemple la esperanta, la slovaka aŭ la germana lingvo – konsistas el unu ĝenerala lingvo kaj pluraj faklingvoj. Ĝenerala lingvo estas tiu lingvo, kiun oni uzas ĉiutage. Faklingvo estas lingvo en preciza kunteksto, ene de fako. Kompreneble ekzistas elementoj, kiujn oni uzas kaj ĝenerallingve kaj faklingve. Jenas ekzemplo: akvo. ”Ĉi-tiun matenon mi trinkis akvon.” estas ĝenerallingva frazo, dum “La bazoj solvante en akvo disociiĝas je pozitivaj metalo-jonoj kaj negativaj hidroksid-jonoj.” estas faklingva frazo.

Leksikologio kaj terminologio[redakti | redakti fonton]

Maldekstre, semasiologio. Dekstre, onomasiologio.

Pri ĝenerala lingvo okupiĝas la scienco leksikologio. Pri faklingvoj okupiĝas la scienco terminologio. Leksikologio celas priskribi la “sintenon” de vortoj en la ĉiutaga lingvo-uzo, kaj tion praktike faras pere de leksikografia laboro, ties rezulto estas vortaro. Terminologio celas priskribi sistemojn, arojn de nocioj, kaj tion praktike faras pere de terminografia laboro, ties rezulto estas terminaro. Kutime leksikografia laboro postulas semasiologian procezon, kaj terminografia laboro postulas onomasiologian procezon. Semasiologio volas diri eliri de nomindiko por serĉi ties signifon. Onomasiologio volas diri eliri de signifo (nocio) por serĉi ties nomindikon.

Leksikografiisto kaj terminologiisto[redakti | redakti fonton]

Se leksikografiisto kaj terminologiisto sidas kune kaj observas belan svisan poŝhorloĝon, okazos enkape:

  • Ĉe la leksikografiisto: Tiu objekto estas nomita poŝhorlogo. Kion signifas fakte “poŝhorloĝo” laŭ la grupo de parolantoj, kiu uzas ĝin? (tio estas semasiologia procezo: iri de la nomindiko al la signifo)
  • Ĉe la terminologiisto: Tiu objekto estas tiel (enhavas ciferplaton, braceleton ktp.), ties celo estas indiki tempon kaj oni uzas ĝin en tiu tereno, kaj ĝi rilatas kun tiu kaj tiu tiamaniere. Kiel oni povas plej bone nomi ĝin? (tio estas onomasiologia procezo: iri de la signifo al la nomindiko)

Sekve, leksikografia laboro ĝenerale temas pri starigo de korpusoj kaj difino de ties elementoj. Alidirite, oni ofte arigas la plej ofte uzatajn elementojn de ĝenerala lingvo (vortojn) kaj oni difinas ilin. Terminografia laboro, malsame, temas pri kompreno de nocioj en iu kampo, de ties rilatoj unu kun la aliaj, kaj fine de ties nomigoj.

Kiu inventis terminologion[redakti | redakti fonton]

Jam delonge homoj pripensas fakan komunikadon. Tiel jam Platono, ekzemple. Unu el la unua kohera sistemo de nomigado estis la taksonomio de Linné en la 18-a jarcento. Ekzistis do terminologiaj cerbumadoj, tamen ne temis pri scienco. Kutime, oni nomas la "patron" de la terminologia fako Eugen Wüster, kvankam Ernst Drezen kaj D. S. Lotte ankaŭ multflanke kontribuis al la disvolviĝo de la teoriaj teorioj dum la unua parto de la 20-a jarcento. La tri homoj estis inĝenieroj. Menciinde estas, ke kaj Eugen Wüster kaj Ernst Drezen estis Esperantistoj.

Terminologia normigado[redakti | redakti fonton]

Terminologia normigado ekis je la komenco de la 20-a jarcento. Tiel ekzemple en Germanio organizaĵo de germanaj inĝenieroj (VDI, Verein Deutscher Ingenieure) lanĉis projekton pri leksikono de teknologioj (nomita Technolexikon) kaj kunigis pli ol 3,5 milionoj de registraĵoj ene de nur 3 jaroj (inter 1902 kaj 1905). De la Esperanto-movado oni citu la Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj, starigita de la scienca kaj teknika komisio de la Internacia scienca asocio esperantista. La verko publikiĝis en 1911 kaj direktoriĝis fare s-ro Rollet de l'Isle. Sekve jam komence de la pasinta jarcento, oni celis al kuna regularo por fakkomunikado (kiel krei terminojn, kiajn terminojn preferi, ktp.). Samtempe naskiĝis la unuaj normigaj organizaĵoj, tiel International Electrotechnical Commission (IEC) en 1906 kaj germanie DIN en 1917 (tiam Normenausschuss für den deutschen Maschinenbau - normiga komitato pri germana maŝinkonstruado). Pro disvolviĝinta industriiĝo - ne sen ligo kun la unua mondmilito - aperis grava neceso de konsentoj, do de normoj. Je la naskiĝo de la 20-a jarcento ekster de la Esperanto-movado temis ĉefe pri kunigado de terminoj kaj starigo de unu- aŭ plurlingvaj terminaroj (fakvortaroj). La unuaj teorioj pri terminologio aperis nur en la 1930-aj jaroj, la unuaj internaciaj rekomendoj en la 1960-aj jaroj (publikaĵoj de Internacia organizaĵo por normigado (ISO) kaj fine la unuaj internaciaj normoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Terminologia normigado restas sekve relative freŝdata agado.

Kiuj nuntempe zorgas pri terminologio[redakti | redakti fonton]

Du el la plej gravaj internaciaj organizaĵoj pri terminologio estas la komitato pri terminologio (TC 37) de la Internacia organizaĵo por normigado (ISO) kaj la Internacia informejo por terminologio (Infoterm), al kiuj Universala Esperanto-Asocio (UEA) oficiale laborrilatas.

Terminografia registraĵo[redakti | redakti fonton]

Dudirekta unika rilato inter nocio kaj minimuma terminolografia registraĵo.

Kio celas registraĵo? Terminologio provas krei aŭ priskribi sistemojn de nocioj. Unu registraĵo reprezentas unu nocion en sistemo. La rilato estas kaj dudirekta kaj unika. Simple esprimite (ankaŭ dependas de kia terminologio-terion oni uzas), nocio ĉefe baziĝas sur tri elementoj: fako (kunteksto), difino kaj termino. Sekve tiuj tri elementoj formu minimuman terminologian registraĵon. Kompreneble en la praktiko ankaŭ aldonindas numeron de registraĵo (por administrado) kaj daton (por ke oni sciu, ĉu nuntempe uzeblas termino). Foje indiko pri fako povas esti la titolo de la terminaro kaj la dato tiu de la publikigado. Kroma enhavo de terminografiaj registraĵoj multe dependas de la celpubliko. En Neesperantujo, la regulaj kaj plej oftaj homoj, kiuj uzas terminarojn estas profesiaj tradukistoj. Por ili ekzemple indas enmeti informojn pri taksado de termino (ĉu preferata, akceptata, evitinda, ktp.), lingvaj rimarkoj (ekz. ĉu oni majuskligas kaj konservas originalan ortografion de propra nomo en termino), kaj frazeologio (ekz. kun kiuj verboj kutime kombiniĝas termino). Por profesie homtraduki oni komprenu la tekston. Pro tio ankaŭ bonas doni al tradukistoj instruilajn rimarkojn (ekz. por pliklarigi nocion, kompletigante difinon, kiu enhavu nur esencajn karakterizaĵojn). Krom tio, profesia terminaro por tradukistoj reguligas kaj do enhavu ĉiujn terminojn, ĉu bonaj ĉu malbonaj. Koncize, oni redaktas terminaron laŭ ties celoj. Tute komence, indas sin demandi, kiamaniere oni volas, ke la verko utilos. Krom la devigaj kampoj de la registraĵoj (fako, difino kaj termino), oni aldonas kampojn laŭ bezonoj. La formon de la registraĵoj kaj ties kampojn oni elektu prefere antaŭ ekredakti.

Polisemoj kaj homonimoj en terminologio[redakti | redakti fonton]

Sama realo vidata de du kompetentuloj pri malsimilaj fakoj.
Maldekstre, homonimio kaj polisemio en vortaraj registraĵoj; dekstre, homonimio en terminaraj registraĵoj.

Pro memorigaj kialoj: homonimo estas lingva elemento, kiu samas al alia lingva elemento (ekz. ortografie), sed kiu havas malsaman signifon. La elemento “eno” povas signifi kaj la monunuon de Japanio kaj la internan parton de iu ajn. Homonimio oni ne intermiksu kun polisemio. Polisemo estas lingva elemento kun pli ol unu signifo. Polisemoj tute ne ekzistas terminologie. Tio estas vidpunkto kaj konscia decido de terminologiaj fakuloj. Ĝenerallingve troviĝas kaj homonimoj kaj polisemoj, sed en terminologia scienco ekzistas nur homonimoj. El tiuj faktoj oni elfluas la konkludon, ke terminografia registraĵo ĉiam ampleksas nur unu difinon. Ĝuste ne ekzistas termino, kiu reprezentas pli ol unu signifon. Tio eble ŝajnas neintuicia; oni sin demandus ekzemple, kion fari, se oni volas difini “akvo” unumaniere en fizika fako kaj alimaniere en ĥemia fako. La respondo estas tute simpla: “akvo” en fizika fako kaj “akvo” en ĥemia fako estas du apartaj nocioj. Pro tio, ke estas du nocioj, oni terminografie kreas du registraĵojn. Alivorte, “akvo” kaj “akvo” estas homonimoj.

Terminografia difino[redakti | redakti fonton]

Kaj termino kaj difino reprezentas nocion. Termino estas mallonga ilo por indiki nocion, difino estas iomete pli longa ilo, kiu celas distingi nocion disde aliaj en fako. Difino sekve estas kerna parto de terminologia registraĵo, kiu interalie respegulas la pozicion de nocio en sistemo. Nocioj estas priskribitaj kaj identigitaj pere de iliaj karakterizaĵoj. Difino konsistas el genra nocio kaj specifaĵo(j).

Ekzempla nocio-sistemo. Elektromagneta ondo kaj mekanika ondo estas tipoj de ondoj. Same, ikso-radioj, ultraviolaj radioj kaj videblaj radioj estas tipoj de elektromagnetaj ondoj, kaj sonondo estas tipo de mekanika ondo.

Ĉar terminologiajn registraĵojn oni organizas laŭ sistemo, ili ĝin reprezentas. Tio volas diri, ke ankaŭ la difino montras kian formon havas la sistemo.

Difinoj el ĉi-kuna nocio-sistemo.

Jenas konkreta ekzemplo el la du ĉi-kunaj figuroj: [1.1 elektromagneta ondo] estas subordita, specia nocio de [1. ondo], do ĝi heredas la difinon de ondo. Oni ne bezonas skribi:

  • elektromagneta ondo: perturbo, kiu trairas medion kaj propagiĝas en ĝi per oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj

ĉar [perturbo, kiu trairas medion] oni povas anstaŭtauigi per [ondo], kiun ni jam klarigis. Sekve oni nur skribas:

  • elektromagneta ondo: ondo, kiu propagiĝas per oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj

Kaj plej ofte oni grasigas aŭ substrekas jam difinita superordita nocio, por ke la uzantoj pli serĉu la difinon en la terminaro, se ili ŝatas tion fari. En terminologia fako, oni parolas pri heredo. Tio estas – kiel supre – subordita, specia nocio heredas la enhavon de superordigita nocio.

Termdifinoj.jpg

Cetere, difino ebligas distingi nocion disde aliaj. Ekzemple ĉi-troviĝas (ilustraĵo). Ĉi-tie tuj videblas, ke la tri nocioj troviĝas je la sama nivelo en la nocio-sistemo, pro tio, ke ili havas similan genran nocion [elektromagnetaj ondoj] kaj, due, ke ultraviolaj radioj poziciĝas ekzakte inter videblaj radioj kaj iksoradioj.

Kompreneble, rilatoj inter nocioj ne ĉiam estas tiel klaraj kiel en la ĉi-kuna ekzemplo. Tamen, tio, kio gravas, estas ĉefe ke oni organizu la fakon je nocio-sistemo antaŭ oni skribu difinojn, ĉar la difinoj respegulas la nocio-sistemon. En plurlingva terminografia agado, difinoj ludas la rolon de komparilo. Ili permesas montri, ĉu nocio en lingvo A kongruas kun nocio en lingvo B. Ĉar terminoj ne havas signifon en si mem, oni ĉiam bezonas unue difinitajn nociojn en ĉiuj lingvoj de la terminografia verko antaŭ oni komencu ligi terminojn de malsamaj lingvoj. Terminografie, oni parigas nociojn, ne terminojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]