Unua mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua mondmilito
PrimeraGuerraMundial-collague.jpg
Daŭro: 28-a de julio 1914 - 11-a de novembro 1918
Loko: Mondmilito (Eŭropo, Afriko kaj Proksima Oriento (mallongtempe en Ĉinio kaj Pacifiko)
Rezulto: Venko de Interkonsento. La fino de la germana, la rusia kaj la aŭstra-hungara imperioj, ankaŭ la Osmanida imperio. La estiĝo de novaj landoj en la meza kaj la orienta Eŭropo.
Casus belli: Murdo de sekvonto de trono Francisko Ferdinando (la 28-an de junio), la sekva aŭstria proklamo de milito al Serbio (la 28-an de julio), la rusa mobilizo kontraŭ Aŭstrio-Hungario (la 29-an de julio). Ankaŭ la naciismo, militismo kaj imperiismo.
Flankoj
Interkonsento:
Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Cara Rusio
State Flag of Serbia (1882-1918).svg Serba reĝlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Britio.svg Brita imperio
Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg Itala reĝlando
US flag 48 stars.svg Usono
Flago-de-Japanio.svg Japanio
Centraj potencoj:
Flag of the German Empire.svg Germana imperio
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Ottoman flag.svg Osmanida imperio
Flago-de-Bulgario.svg Bulgara imperio
Komandantoj
Flago-de-Francio.svg Georges Clemenceau
Flago-de-Francio.svg Joseph Joffre
Flago-de-Francio.svg Ferdinand Foch
Flago-de-Francio.svg Robert Nivelle
Flag of the United Kingdom.svg Herbert H. Asquith
Flago-de-Britio.svg D. Lloyd George
Flago-de-Britio.svg Douglas Haig
Flago-de-Britio.svg John Jellicoe
Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg Viktoro Emanuelo la 3-a
Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg Luigi Cadorna
Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg Armando Diaz
Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Nikolao la 2-a
Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Alexej Brusilov
US flag 48 stars.svg Woodrow Wilson
US flag 48 stars.svg John Pershing
Flago-de-Japanio.svg Yoshihito
Flago-de-Japanio.svg Ōkuma Shigenobu
Flag of the German Empire.svg Vilhelmo la 2-a (Prusio)
Flag of the German Empire.svg Erich von Falkenhayn
Flag of the German Empire.svg Paul von Hindenburg
Flag of the German Empire.svg Reinhard Scheer
Flag of the German Empire.svg Erich Ludendorff
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Francisko Jozefo la 1-a
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Conrad von Hötzendorf
Ottoman flag.svg Mehmed la 5-a
Ottoman flag.svg İsmail Enver
Flago-de-Bulgario.svg Ferdinando la 1-a
Perdoj
Mortintoj:
5 525 000
Vunditoj: 12 831 500
Mankitoj: 4 121 000
Mortintoj:
4 386 000
Vunditoj: 8 388 000
Mankitoj: 3 629 000
v  d  r
Information icon.svg
Rusiaj soldatoj atendas la germanan armeon.

La Unua Mondmilito (19141918) estis la unua milito, en kiu implikiĝis nacioj, kiuj etendiĝis trans pli ol duono de la terglobo, tial mondmilito. La milito estis inter la Alianco (Britio, Francio, Italio, Rusio kaj Usono), kies bazo estis la Triopa Entento, kaj la Centraj Potencoj, ankaŭ misnomataj Centraj Imperioj (Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario).

Oni kutime nomis ĝin La Granda Milito (aŭ iafoje en la angla La milito por fini ĉiujn militojn), ĝis la komenco de la Dua mondmilito, kvankam la esprimo mondmilito estis lanĉita jam en 1920.

Iuj kleruloj rigardas la unuan mondmiliton kiel la unuan fazon de (nova) 30-jara milito, kiu daŭris de 1914 ĝis 1945.

Politika situacio antaŭ la milito[redakti | redakti fonton]

Inter la plej potencaj landoj de Eŭropo jam tra longa periodo antaŭ la milito pliakriĝadis la intereskonfliktoj. Ilia ĉefa ekonomia kaŭzo estis la neegala evoluo de la kapitalismo en tiuj landoj. Ekzemple en Britio la moderna ekonomio evoluis jam frue kaj povis ekregi grandan parton de la mondaj merkatoj kaj krudaj materialoj. Kontraste la germana ekonomio sekvis malfrue sed tre dinamike en tempo kiam la "kolonia kuko" estis jam preskaŭ komplete dividita inter Britio kaj Francio. Politike formiĝis du diplomatiaj-militaj kontrakto-sistemoj, kiuj pli kaj pli evoluis je antagonismaj blokoj. Dum okazis la ĝis tiam plej enorma armado kaj floris naciismo, samtempe malkreskis la preteco solvi intereskonfliktojn pace.

Ekzistis kompleksa situacio inter la ĉefe monarkiaj landoj kaj imperioj en Eŭropo. Multaj el ĉi tiuj eŭropaj imperioj kaj landoj havis ankaŭ transmarajn koloniojn. Laŭ la iniciato de Britio sub Benjamin Disraeli, eĉ la iam heziteme imperiisma Otto von Bismarck finfine konstatis la valoron de kolonioj por sekurigi (laŭ liaj vortoj) "novajn merkatojn por germana industrio, la ekspansion de komerco, kaj novan kampon por germanaj agado, civilizo kaj kapitalo".

La absolutismaj Centraj Potencoj, gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kun ekspansianta mararmeo, kiu duobliĝis laŭ grando inter la Franca-Prusa Milito kaj la Granda Milito, estis strategiaj minacoj al la merkatoj kaj sekureco de la pli establitaj Aliancaj Potencoj kaj Rusio.

La kora akordo estis neformala konsento inter Britio kaj Francio planita por malrapidigi la germanan ekspansion. Kune kun la franca-rusa alianco, ĝi servis komunan geopolitikan intereson. Francio kaj Britio estis do devigitaj fini sian jarcent-daŭran malamikecon. Britaj politikistoj timis la eblecon de ankoraŭ unu germana milita venko kiel en la Franca-Prusa Milito, el kiu racie povus rezulti germana preno de la transmaraj kolonioj de Francio, iel malo de la efektiva rezulto de la Granda Milito, post kiu Britio okupis la plejparton de la germanaj kaj otomanaj kolonioj kiel "protektoratojn". Ĉi tiu ebleco estis speciale timiga konsiderante, ke la francaj kolonioj ĝenerale estis proksimaj al la britaj; Niĝerio, ekzemple, estis ĉirkaŭata de franca teritorio, Hindio estis proksima al Franca Hindoĉinio, ktp.

Post la morto de la germana imperiestro Vilhelmo la 1-a en 1888, lia filo, Frederiko (aŭ Friedrich) la 3-a heredis la kronon de Prusio kaj la tronon de la Germana Imperio. Mallonge post kiam li sukcedis al la trono, li mortis pro kancero de la laringo, kaj sukcedis lin lia filo Vilhelmo la 2-a. Malbonega diplomato kaj pli malbona politikisto, Vilhelmo ĉefe malhelpis al la provoj de la maljuniĝanta Kanceliero Bismarck konservi la diplomatian potenco-ekvilibron kiu tenis Francion izolita. Ankaŭ li malhelpis al la enlanda realpolitiko de Bismarck, kiu tenis konservativajn partiojn en relativa potenco en la Reichstag. Post la elektoj de 1890, en kiuj la centraj kaj maldekstraj partioj faris grandajn gajnojn, parte pro la malŝato de tio, ke la imperiestro havis la saman Kancelieron kiu gvidis lian avon dum la plejparto de lia kariero, Bismarck devis demisii. Li mortis post ok jaroj kaj, feliĉe por li, antaŭ ol li povus spekti Vilhelmon la 2-an detrui la diplomatiajn kaj militajn gajnojn, kiujn li atingis.

Strategia konkurenco inter la Brita kaj Germana Imperioj post la emeritiĝo de Bismarck pliintensigis la klopodon fortikigi la ekzistantajn influsferojn kaj preni novajn koloniojn. Ekzemploj de ĉi tiuj konfliktoj inkluzivas la Marokan Krizon de 1905 kaj la Krizon de Tanĝero. Ĉi tiuj konfliktoj komenciĝis, kiam Vilhelmo agnoskis la marokan sendenpendecon de Francio, la nova strategia partnero de Britio. Dum la Dua Maroka Krizo, la Germana Imperio sendis sian mararmeon al Maroko, ree provante la necertan Anglan-Francan Ententon.

La specifa disfalo de la alianca sistemo, kiu tenis la Germanion de Bismarck ĉefa, estas preskaŭ tute kaŭzita de Vilhelmo la 2-a. Rusio eniris defendan akordon kun la Germana Imperio dum la tempo de Bismarck. Wilhelm rifuzis renovigi ĝin pro necertaj kialoj. Kiam Britio -- kiu estis izolismema, kontenta regi sian transmaran imperion, kaj ĝenerale la oceanojn -- eliris el sia izoliteco, ĝi unue penis alianciĝi kun la Germana Imperio. Oni notu, ke la britaj monarkoj estis de la Domo de Hanovro, kiu estis parenca aŭ intergeedza kun multaj germanaj noblaj domoj, inkluzive Hohenzollern, la regantoj de la Germana Imperio. Plie, Vilhelmo la 2-a, nepo de la reĝino Viktoria estis, do, nevo de ŝia filo, la reĝo Eduardo la 7-a. Ne profitante de tiuj ligoj, Vilhelmo ofendis sian onklon, kiu poste alportis sian helpon al la faro de la angla-franca Entento, li mallaŭdis la "malestimindan etan armeon" de Britio, malakceptis ilian oferton, kaj komencis sencelan mararmean armilkonkurson. Wilhelm tiel gajnis la malamikecon de du el la grandaj potencoj de Eŭropo, kiuj alianciĝis, kiel oni vidos, kun la tria kaj plej venena, kvankam plej malforta, malamiko de Germanio: Francio.

La ekvilibro de potenco[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 20-a jarcento estis en Eŭropo delikata potenco-ekvilibro, kiun sapeis aro da eventoj:

  • Brita altiro al la franca-rusa alianco, kuraĝita de la timo pro la kontesto de la Germana Imperio al la brita mara supereco.
  • Sekvantaj Germanaj kaj aŭstriaj-hungariaj kontestoj al la angla-franca-rusa "Triopa Entento"
  • Germana timo pro la rapida resaniĝo de Rusio post ĝia malvenko en 1905 de Japanio kaj sekvanta revolucia malordo.
  • La estiĝo de potencaj naciismaj aspiroj inter la balkanaj ŝtatoj, kiuj laŭvice rigardis al Berlino, VienoPeterburgo por diplomatia subteno.

La regionaj sekurecaj koncernoj de Aŭstrio kreskis kun la preskaŭ-duobligo de la teritorio de la najbara Serbio kiel rezulto de la balkanaj militoj de 1912-1913. Post la sarajeva murdo, la Aŭstra-Hungara Imperio, agante ĉefe sub la influo de la Ministro por Eksterlandaj Aferoj Leopold von Berchtold, sendis efektive neplenumeblan ultimaton enhavantan dek kvin postulojn al Serbio la 23-an de julio 1914, akceptenda ĝis post 48 horoj. Serbio konsentis al ĉiuj krom unu el la postuloj. La Aŭstra-Hungara Imperio tamen rompis diplomatiajn rilatojn (25-a de julio) kaj deklaris militon (28-a de julio) per telegramo al la serba registaro.

La rusa registaro, kiu vidis sin kiel garantianton de serba sendependenco, mobilizis sian armeon la 30-an de julio. Tion ordonis Nikolao la 2-a de Rusio, kiun premis lia militista stabo. Tio sekvis rompon en gravega telegrama komunikado inter Nikolao kaj Vilhelmo. La Germana Imperio, alianco laŭ traktato kun la Aŭstra-Hungara Imperio, postulis ke Rusio retiru siajn fortojn (31-a de julio), sed la rusa registaro persistis, ĉar malmobilizo malebligus al ĝi reaktivigi ĝian militan planon dum mallonga periodo. La Germana Imperio deklaris militon kontraŭ Rusio (1-a de aŭgusto) kaj, post du tagoj, kontraŭ ties aliancano Francio.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

1914[redakti | redakti fonton]

Gavrilo Princip, Bosnia-Serba studento, arestita tuj post la mursatenco de la arkiduko Franz Ferdinand d'Este.

La okazo por komenci la militon, certe ne ĝia kaŭzo, estis la murdo de la Aŭstra-Hungara tronheredulo Franz Ferdinand, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia morganata edzino Sophia la 28-an de junio 1914 en Sarajevo (Bosnio) fare de la bosni-serba studento Gavrilo Princip, serbi-favora naciisto.

Princip estis unu el aro da sep murdistoj, kiuj ĉeestis tiun tagon en Sarajevo. Ĉiuj estis membroj de la anarkiisma societo Nigra Mano. Li kaj liaj ses komplicoj estis arestitaj kaj juĝitaj de la aŭtoritatuloj. Laŭ raportoj publikigitaj de unu el la komplicoj de Nigra Mano, implikiĝis 21 murdistoj, sed ĉi tiu aserto ne estas konfirmita.

La kompleksa situacio inter la regnoj de Eŭropo estas grava faktoro por kompreni, kiel la murdo kondukis al senprecedenca mortigo en milito, kiu implikis naciojn, kiuj havis nenian ajn rektan koncernon kun la murdo de Arkiduko Franz Ferdinand nek kun lia lando.

  • 28-a de julio, La Aŭstra-Hungara Imperio deklaras militon kontraŭ Serbio;
  • 1-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Rusio;
  • 3-a de aŭgusto, La Germana Imperio deklaras militon kontraŭ Francio;
  • 4-a de aŭgusto -
    • Germanio invadas unue malgrandan Luksemburgon kaj poste ekinvadas neŭtralajn Belgion kaj Moresneton;
    • Britio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio post kiam la germanoj rifuzis respekti la neŭtralecon de Belgio;
    • Aŭstralio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
    • Kanado deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
    • Nov-Zelando deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio;
  • 23-a de aŭgusto, Japanio deklaras militon kontraŭ la Germana Imperio.
  • Septembro de 1914, Unia Pakto estas subskribita de Francio, Britio, kaj Rusio;

1915[redakti | redakti fonton]

Mapo de la ŝtatoj partoprenantaj en la Unua mondmilito: aliancanoj verde, centraj imperioj oranĝe, kaj neŭtralaj ŝtatoj grize.
Etno-lingva mapo de Aŭstrio–Hungario, 1910

1916[redakti | redakti fonton]

1917[redakti | redakti fonton]

Oni ofte atribuas la komencon de la konflikto al la aliancoj kiuj establiĝis dum la antaŭaj jardekoj -- Germanio-Aŭstrio-Italio kontraŭ Francio-Rusio; kun Britio kaj Serbio aliancaj kun tiu lasta. Fakte neniuj el la aliancoj estis aktivigitaj dum la komenco, kvankam la rusa ĝenerala mobilizo kaj la germana deklaro de milito kontraŭ Francio havis kiel motivon la timon de la aktivigo de la kontraŭa alianco.

La deklaro de milito de Britio kontraŭ la Germana Imperio (4-a de aŭgusto) estis oficiale la rezulto ne de ĝiaj komprenoj kun Francio kaj Rusio (formale Britio ne estis alianco de ambaŭ potencoj), sed de la germana invado de Belgio, kies sendependecon Britio garantiis subteni en 1839, kaj kiu staris en la vojo de la planita germana itinero por la invado de la alianco de Rusio, Francio.

La plano de la Germana Imperio (nome la plano de Schlieffen) por trakti la francan-rusan aliancon estis elvenki Francion kaj tiam turni sin al la pli malrapide mobiliziĝanta rusa armeo. La germana plano inkluzivis postuli liberpasadon trans Belgio kaj Luksemburgo. Kiam oni malpermesis tion, Germanio invadis, kaj rapide okupis Luksemburgon sed renkontis reziston antaŭ la fortresoj de la belga urbo Liège. Britio sendis armeon al Francio, kiu antaŭeniris en Belgion.

La malfruoj kaŭzitaj de la rezisto de la belgaj, francaj, kaj britaj fortoj kaj la neatendite rapida mobilizo de la rusoj malhelpis la germanajn planojn. Rusio atakis en Orienta Prusio, kio deturnis germanajn fortojn kiuj estis planitaj por la okcidenta fronto, kio ebligis al la francaj kaj britaj fortoj halti la germanan antaŭeniro al Parizo ĉe la unua batalo de la Marno (septembro 1914) dum la Centraj Potencoj (la Germana kaj Aŭstra-Hungara Imperio) estis devigitaj militi ĉe du frontoj.

Eniro de la Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

La Otomana Imperio aliĝis al la centraj potencoj en oktobro ĝis novembro 1914, minacante la kaŭkaziajn teritoriojn de Rusio kaj la komunikadon de Britio kun Hindio kaj la oriento per la Kanalo Sueza. Brita agado malfermis alian fronton en la sudo per la kampanjoj de Gallipoli (1915) kaj Mezopotamio; unue la turkoj sukcesis elpeli la malamikan invadon. Sed en Mezopotamio, post la katastrofa Sieĝo de Kut, la britoj reorganizis sin kaj kaptis Bagdadon en marto 1917. Pli okcidente en Egiptio, unuaj britaj malsukcesoj estis superitaj, kiam Jerusalemo estis kaptita en decembro 1917 kaj la Egipta Ekspedicia Brigado sub Edmund Allenby antaŭeniris kaj rompis la otomanajn fortojn ĉe la Batalo de Megido.

Itala partopreno[redakti | redakti fonton]

Italio, ĝis nun teorie aliancano de la Germana kaj Aŭstra-Hungara Imperioj sed kun propraj planoj kontraŭ aŭstria teritorio en Sudtirolo, Istria kaj Dalmatio, aliĝis al la Aliancanoj en majo 1915, deklarante militon kontraŭ Germanio post dek kvin monatoj. Caporetto (oktobro 1917) provizore eliminis Italion kiel grandan minacon.

La falo de Serbio[redakti | redakti fonton]

Post forpelo de tri aŭstriaj invadoj en aŭgusto-decembro 1914, Serbio falis al kuna germana, aŭstria, kaj bulgara invado en oktobro 1915. Serbiaj soldatoj eldaŭradis en Albanio kaj Grekio, kie franca-brita forto alteriĝis por oferti helpon kaj premi la grekan registaron, ke ĝi eniru en militon kontraŭ la Centraj Potencoj.

Fruaj stadioj: de romantikismo ĝis la tranĉeoj[redakti | redakti fonton]

La percepto de milito en 1914 estis preskaŭ romantika, kaj multaj homoj salutis ĝian deklaron kun granda entuziasmo. La ofta vidpunkto estis ke ĝi estos mallonga milito de manovrado kun kelkaj akraj agadoj (por "lernigi al la malamiko lecionon") kaj finiĝos per venka eniro en la ĉefurbon (la malamikan ĉefurbon, kompreneble) kaj de tie hejmen por venka parado kaj reen al la "normala" vivo. Estis iuj pesimistoj (kiel Lordo Kitchener), kiuj antaŭdiris ke la milito estos longa, sed "ĉiuj sciis" ke la Milito "finiĝos ĝis Kristnasko".

La komenco de la tranĉeado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Batalo de la Marno, Batalo apud Verdun

Post ilia komenca sukceso ĉe la Marno, la fortoj de Germanio kaj de la Entento komencis serion da preterflankaj manovroj por provi devigi la alian retiriĝi, en la tiel nomata Konkurso al la Maro. Francio kaj Britio rapide trovis sin frontitaj de tranĉeaj germanaj pozicioj de Loreno ĝis la flandra marbordo de Belgio. La flankoj prenis fiksitajn poziciojn; la francoj kaj la britoj estis la atakantoj kaj la germanoj estis la defendantoj. Unu konsekvenco de tio estis, ke la germanaj tranĉeoj estis multe pli bone konstruitaj ol tiuj de ilia malamiko; la anglaj-francaj tranĉeoj estis nur 'provizoraj' antaŭ ol iliaj fortoj transrompos trans la germanajn defendojn. Neniu el la flankoj montriĝis kapabla doni decidan frapon dum la venontaj kvar jaroj, kvankam longedaŭra germana agado ĉe Verdun (1916) puŝis la francan armeon preskaŭ ĝis disfalo ĉar amasa dizerto sapeis la frontan linion.

En la tranĉeoj

Ĉirkaŭ 800 000 soldatoj de Britio kaj la Brita imperio estis ĉe la okcidenta fronto dum ĉiu specifa punkto, ĉiuj el 1 000 batalionoj okupis sektoron de la linio de Belgio ĝis la Orne (rivero en Loreno, kiu alfluas la Mozelon) kaj uzis monatdaŭran kvar-stadian sistemon, krom se okazadis ofensivo. La fronto enhavis pli ol 9 600 kilometrojn da tranĉeoj. Ĉiu bataliono tenis sian sektoron dum proksimume semajno antaŭ ol iri reen al la subtenlinioj kaj tiam al la rezervlinioj antaŭ semajno eksterlinia, ofte en la regiono de PoperingeAmiens.

Sommo kaj Passendale[redakti | redakti fonton]

Kaj la batalo ĉe la Sommo kaj tiu de Passendale ankaŭ ĉe la okcidenta fronto rezultigis enorman vivperdon ĉe ambaŭ flankoj, sed minimuman antaŭeniron en la milito. Kvankam la britoj perdis grandegan kvanton da homoj pro daŭra hajlo de maŝin-pafado en la unua tago de la batalo de la Sommo, ili ja sukcesis gajni iom da grundo.

Venengaso[redakti | redakti fonton]

Eĉ ne unue ruiniganta aro da novaj armiloj atingis la necesan venkon: venengaso (unue uzita de la germanoj kontraŭ rusaj soldatoj sen multe da sukceso en la batalo de Bolimow la 1-an de januaro 1915. Pli konata kaj ofte citita kiel la unua uzo estas atako sur kanadaj soldatoj ĉe Ypres la 22-an de aprilo 1915), likva fajro enkondukita de la germanoj ĉe Hooge la 30-an de julio 1915, kaj kirasitaj tankoj (unue uzataj de la britoj ĉe la Sommo la 15-an de septembro 1916) ĉiuj komence kaŭzis panikon inter la malamiko, sed ne sukcesis atingi daŭran transrompon.

Aviadiloj kaj submaraj ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Nieuport.jpg

Milita aviado atingis rapidan antaŭeniron, de la disvolvo de (komence primitivaj) antaŭen-pafantaj aeraj maŝin-pafiloj fare de la germana aerforto en la aŭtuno de 1915 ĝis la alsendo de bombaviadiloj kontraŭ Londono (julio 1917); eĉ pli dramate, almenaŭ por Britio, estis la uzo de la germanaj submarŝipoj (germane: U-Boot) kontraŭ alianca komerca ŝipado en malpermesitaj akvoj ekde februaro 1915. La decido de Germanio forigi limigojn de la submara agado (1-a de februaro 1917) spronis Usonon partopreni en la milito ĉe la flanko de la Aliancanoj (6-a de aprilo). La sinkigo de la pasaĝerŝipo Lusitania, kiu surhavis ankaŭ militvarojn, estis speciale pridisputata "trafo" por la submarŝipoj.

Germanaj venkoj en la Oriento[redakti | redakti fonton]

La rusaj komencaj planoj por milito postulis la samtempan invadon de aŭstria Galicio kaj germana Orienta Prusio. Kvankam la komenca antaŭeniro de Rusio en Galicion estis plejparte sukcesa, oni forpuŝi ilin de Orienta Prusio per la venkoj de germanaj generaloj Paul von Hindenburg kaj Erich Ludendorff ĉe la Batalo de Tannenberg kaj la Batalo de la Masuriaj Lagoj en aŭgusto kaj septembro 1914. La malpli disvolvita ekonomia kaj milita organizo de Rusio baldaŭ montriĝis malegala al la kuna potenco de la Germana kaj Aŭstra-Hungara Imperioj. Frue en 1915 la rusoj estis forpelitaj for de Galicio, kaj en majo la Centraj Potencoj atingis rimarkindan transrompon ĉe la sudaj limoj de Pollando, kaptante Varsovion la 5-an de aŭgusto kaj devigante la rusojn retiriĝi el la tuto de Pollando.

Rusio maltrankviligita[redakti | redakti fonton]

Malŝato kun la militkonduko de la rusa registaro kreskis malgraŭ la sukceso de la ofensivo de Brusilov en junio 1916 en orienta Galicio kontraŭ la aŭstrianoj, kiam la rusa sukceso estis sapeita de la malvolonto de aliaj generaloj dediĉi iliajn fortojn por subteno de la venka sektorkomandanto. La bonŝanco de la aliancanoj revigliĝis nur provizore kun la eniro de Rumanio en la militon la 27-an de aŭgusto: Germanaj fortoj venis por helpi batalantajn aŭstriajn unuojn en Transilvanio, kaj Bukareŝto falis al la Centraj Potencoj la 6-an de decembro. Intertempe, interna malkvieto kreskis en Rusio, dum la Caro restis eksterkontakta ĉe la fronto, dum la pli kaj pli senkompetenta regado de la Imperiestrino tiris protestojn de ĉiuj partoj de la rusa politika vivo, kaj rezultigis la murdon de Rasputin, la preferato de Aleksandra, fare de konservativaj nobeloj en decembro 1916.

La Rusia Revolucio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Februara revolucio kaj Oktobra Revolucio.
Lenino, ĉefo de la rusia Oktobra Revolucio

En marto 1917, manifestacioj en Sankt-Peterburgo apogeis en la abdiko de Caro Nikolao la 2-a kaj la nomumado de malforta centrisma provizora registaro de Kerenskij, kiu dividis la potencon kun la socialistoj de la Soveto de Petrogrado. Ĉi tiu divido de potenco kondukis al konfuzo kaj ĥaoso, kaj ĉe la fronto kaj hejme, kaj la armeo fariĝis pli kaj pli malkapabla efike rezisti la germanojn. Intertempe, la milito, kaj la registaro, fariĝis pli kaj pli malpopularaj, kaj la malkontento estis strategie uzita de la bolŝevisma partio, gvidata de Vladimir Iljiĉ ULJANOV "Lenin", ekzilinto veturigita el Svisio al Rusio fare de Germanio, por gajni potencon. La venko de la bolŝevistoj en novembro estis tuj sekvata de armistico kaj negocoj kun la germanoj. Komence, la bolŝevistoj rifuzis konsenti al la severaj germanaj postuloj, sed kiam la germanoj rekomencis la militon kaj marŝis senpune tra Ukrainio, la nova registaro konsentis al la Traktato de Brest-Litovsk la 3-an de marto 1918, kiu eligis Rusion el la milito kaj cedis vastajn teritoriojn en la oriento -- inkluzive Finnlandon, la baltajn provincojn, Pollandon, kaj Ukrainion -- al la Centraj Potencoj.

Eniro de Usono[redakti | redakti fonton]

Frue en 1917 Germanio rekomencis sian politikon de senlima submara militado. Tio, kune kun publika indigno pro la Telegramo de Zimmermann, kondukis al fina rompo de rilatoj inter Usono kaj la Centraj Potencoj. Prezidento Woodrow Wilson tiam petis, ke la Usona Kongreso deklaru militon. Tion oni faris la 6-an de aprilo 1917. (Nur unu kongresano, Jeannette Rankin de Montano, voĉdonis kontraŭ la milito).

La Usona Armeo kaj la Usona Nacia Gvardio antaŭe mobiliziĝis en 1916 por ĉasi la meksikan "banditon" Pancho Villa, kio helpis plirapidigi la mobilizon. La usona mararmeo sukcesis sendi batalŝipan grupon al Scapa Flow por aliĝi al la brita Granda Floto, kaj kelkajn destrojerojn al Queenstown, Irlando (nuntempe Cobh), por helpi gardi konvojojn. Tamen, pasis iom da tempo antaŭ ol la usonaj fortoj sukcesis kontribui signifan hompovon al la okcidenta kaj itala frontoj.

La britoj kaj francoj insistis, ke Usono emfazu sendi infanterion por refortigi la linion. Dum la milito mankis al la usonaj fortoj propraj artileriaj, aviadaj, kaj inĝenieraj unuoj. Tamen generalo John Pershing, komandanto de la Usona Ekspedicia Brigado, rezistis disrompon de usonaj unuoj por uzi ilin kiel plifortikigon por britaj kaj francaj unuoj, kiel la Aliancanoj sugestis.

Germana ofensivo de 1918[redakti | redakti fonton]

Germanaj filmistoj registrante sian agadon.

La eniro de Usono en la militon la pasintan jaron faris la finfinan alvenon de usonaj soldatoj certa, dum la eltiro de Rusio kaj la itala katastrofo ĉe Caporetto ebligis la transigon de germanaj soldatoj al la okcidento. Kvar sinsekvaj germanaj ofensivoj sekvis, kaj tiu de la 27-a de majo donis atingojn antaŭ Parizo kompareblajn al la unua antaŭeniro.

La 21-an de marto 1918 Germanio lanĉis gravan ofensivon, "Operacio Michael", kontraŭ la britaj kaj konfederaciaj fortoj. La germana armeo disvolvis novajn taktikojn kun sturmantoj, infanterio trejnita laŭ la taktikoj de Hutier (laŭ Oskar von Hutier) por infiltri kaj preni tranĉeojn.

La Aliancanoj reagis per nomumado de franca Feldmarŝalo Ferdinand Foch por kunordigi la tuton de la alianca agado en Francio, kaj tiam generalisimo de ĉiuj aliancaj fortoj ĉie.

La germana ofensivo antaŭeniris 60 km kaj tiel premis la britajn liniojn, ke la komandanto de la Brita Ekspedicia Forto Feldmarŝalo Kavaliro Douglas Haig, eligis Ĝeneralan Ordonon la 11-an de aprilo dirante, "Kun niaj dorsoj al la muroj kaj kredante je la justeco de nia kaŭzo, ĉiu el ni devas batali ĝis la fino." Tamen, ĝis tiam, la germana ofensivo paneis pro loĝistikaj problemoj. Kontraŭatakoj de kanadaj fortoj kaj fortoj de ANZAC puŝis la gemanojn reen.

Alianca venko[redakti | redakti fonton]

Du aliancanaj soldatoj kure al bunkro.

La Usona Ekspedicia Forto, sub Generalo John Pershing, eniris la batalliniojn en gravaj nombroj en aprilo 1918. Je la Batalo de Belleau Wood, de la 1-a de junio ĝis la 30-a de junio 1918], la Dua Divizio, inkluzive la Usonan Marinfanterion, helpis en la elpelo de la germana ofensivo minancanta Parizon.

La 18-an de julio 1918, ĉe la Batalo de Chateau-Thierry, francaj kaj usonaj fortoj ekofensivis.

La brita armeo, uzante grandan nombron da tankoj, atakis ĉe Amiens la 8-an de aŭgusto, kaŭzante tian surprizon kaj konfuzon, ke la germana ĉefkomandoro, Generalo Ludendorff, diris, ke tio estis "la plej nigra tago de la germana armeo".

La 16-an de septembro la Unua Usona Armeo, kiu lastatempe estis organizita el la Usona Ekspedicia Brigado, eliminis la elstaraĵon de Saint-Mihiel, kiun la germanoj antaŭe okupis ekde 1914. Ĉi tiu elstaraĵo minacis la fervojan linion Parizo-Nancy. Al usonaj fortoj mankis artileria subteno, kiun provizis la francoj kaj la britoj. Tio ankaŭ estis la unua uzo de la Usona Tanka Korpuso, gvidata de vic-kolonelo George Patton. Post kvar tagoj, la elstaraĵo estis elpelita.

La 26-an de septembro usonaj fortoj komencis la Ofensivon de Meuse-Argonne, kiu daŭris ĝis la fino de la milito. Ŝlosila germana observadposteno ĉe Monteto 305 en Montfaucon d'Argonne estis kaptita la 27-an de septembro. Proksimume 18 000 usonanoj falis dum ĉi tiu ofensivo. Ĉi tio estis la unua ofensivo kondukita de Usono kiel sendependa armeo. La ĝenerala puŝo de Generalo Pershing estis la rivero Rejno, kiun li atendis transrompi frue en 1919.

La 24-an de oktobro, la itala armeo, kun tre limigita usona helpo, komencis la ofensivon de Vittorio Veneto kontraŭ la Aŭstra-Hungara Imperio, kiu daŭris ĝis la 4-a de novembro.

Fino de la milito[redakti | redakti fonton]

Subskribo de la armistico.

Germanio petis batalhalton la 3-an de oktobro 1918, sekvata de Aŭstrio-Hungario la 8-an de novembro 1918. La batalado finiĝis per armistico konsentita la 11-an de novembro 1918 en la arbaro de Rethondes, apud Compiègne. Tiu armistico estis subskribita en restoraci-vagono tiel nomata la vagono de la armistico.

Kiam Vilhelmo la 2-a ordonis al la Germana Altmara Floto, ke ĝi eliru por ataki la aliancajn mararmeojn, ili ribelis ĉe Wilhelmshaven ekde la 29-a de oktobro 1918. La imperiestro fuĝis al Nederlando, kiu donis al li politikan azilon. La 9-an de novembro, la Respubliko estis proklamita, signante la finon de la Germana Imperio de 1871. Vidu Respubliko de Weimar por detaloj.

Pactraktatoj[redakti | redakti fonton]

La venkintoj estis konvinkitaj, ke la venkitoj estis kulpaj kaj devis pagegi pro tio. Dekomence oni pensis ĉefe pri ekonomiaj punpagoj kaj perdoj teritoriaj. Pri tiu temo renaskiĝis malnovaj konfliktoj, kiaj tiuj de Alzaco kaj Loreno, Transilvanio, Trentino (inter Italio kaj Aŭstrio) ktp. Packonferenco komencis la 18an de januaro de 1919 en Parizo. Delegitoj de 27 venkintaj landoj pridiskutis la punon por la venkitoj kaj la novan ordon de internaciaj rilatoj. Vere la decidojn faris la kvar gravuloj: nome la franca Clemenceau, la brita Lloyd George, la usona prezidento Wilson kaj la itala Orlando. Dekomence ĉiuj akceptis la 14 punktojn proponitajn de Wilson, sed tuj aperis la diversaj interesoj ĉu de la eŭropaj potencoj, ĉu de ties aliancanoj, ĉu de la novaj landoj ĵus elirintaj el disigo de la imperioj: nome germana, aŭstri-hungara, rusa kaj turka. Krome la venkitoj ne havis decidpovon: la heredaj ŝtatoj (respublikaj Germanio, Aŭstrio, Hungario, Bulgario ktp.) de tiuj imperioj devis akcepti ĉion sen esti eĉ konsultitaj. Tamen tiuj registaroj devos poste prezenti la decidojn antaŭ siaj civitanoj.[1]

Dosiero:WilsonVersailles.jpg
Woodrow Wilson kun usona packomisiono en la konferenco de Parizo.

La konsekvencoj de la milito estos longedaŭraj. La Traktato de Versailles de junio 1919 oficiale finis la militon kontraŭ Germanio. La traktato postulis, ke Germanio akceptu respondecon pro la komenco de la milito kaj pagu amasajn reparaciojn. Ĝi enhavis klaŭzon, kiu kreis Ligon de Nacioj, internacia organizo, kiu devas klopodi eviti novan militon. Tamen, la usona Senato neniam ratifikis la traktaton, malgraŭ la kampanjo de Woodrow Wilson subteni la traktaton kaj lian ideon por Ligo de Nacioj. Anstataŭe, Usono negocis apartan pacon kun Germanio (aŭgusto 1921), kiu ne inkluzivis postulon aliĝi al la Ligo.

La Traktato de Saint-Germain-en-Laye (10a de septembro 1919) dispecigis la iaman Aŭtri-hungaran Imperion, agnoskis sendependon de Pollando kaj Hungario, kreis novajn ŝtatojn kiaj Ĉeĥoslovakio kaj posta Jugoslavio (ankaoraŭ laŭ alia pranomo) kaj limigis Aŭstrion al nur kelkaj regionoj kun nure germanparolanta populacio. La Traktato de Neuilly (27a de novembro 1919) fortranĉis teritoriojn de la tiama ŝtato Bulgario. La Trianona traktato (4a de junio de 1920) forprenis du trionojn de la tiama teritorio de Humgario, el kiuj kelkaj enhavis nehungarojn sed aliaj enhavis gravajn hungarajn minoritatojn aŭ eĉ majoritatojn. La Traktato de Sèvres (10a de aŭgusto) dispecigis la teritoriojn de la Otomana Imperio, kiu ĉefe perdis porĉiame la arabajn teritoriojn, sed ankaŭ aliajn en Kaŭkazo, okcidenta marbordo de Anatolio aŭ la markoloj; ĉiukaze la nova turka nacia registaro rifuzis la traktaton de Sèvres, kaj post la greka-turka milito oni subskribis novan kontrakton (Traktato de Lausanne). Kaze de novaj konfliktoj, oni organizis referendumojn en diversaj teritorioj. Krome oni forprenis koloniojn ĉefe de Germanio, kiujn prenis ĉefe Francio kaj Britio, kaj aliajn teritoriojn de la Otomana Imperio, kiujn klopodis administri la Societo de Nacioj.

Nova mapo[redakti | redakti fonton]

Mapo de teritoriaj ŝanĝoj en Eŭropo post la Unua mondmilito.

La teritoriaj perdoj de Germanio estis ne tiom grandaj por Germanio sed ja ege tiklaj, kion poste profitos la naziismo. Alzaco kaj Loreno (germanparolantaj regionoj delonge francaj) revenis porĉiame al Francio. Iris al Belgio du malgrandaj distriktoj. Posnanio kaj sektoro de orienta Pomeranio, nome pola koridoro iris al la nova pola ŝtato, dum la tiama Dantzig (nuna Gdansk) iĝis ŝtatubo iome dependa el Pollando. Aliaj teritorioj restis dependaj de referendumoj, nome Saarland, kiun deziris Francio, Schleswig, kiun deziris Danio, sudorienta Silesio, kie germanoj kaj poloj estis tute miksitaj, kaj Klaipeda, kion postulis Litovio.[2]

En Aŭstri-Hungario la perdoj estis pli ampleksaj. Ambaŭ landoj restis ene de ties nunaj limoj. La resto estis distribuita inter "heredaj" ŝtatoj. Ĉeĥoslovakio estis formita el Ĉeĥio, Slovakio kaj la karpata Rutenio. Transilvanio kaj Bukovino iris al Rumanio, kiu duobligis sian teritorion. Galicio iris al Pollando. Italio prenis, Tesinon, Istrion kaj kelkajn areojn de Dalmatio. La resto de tiu regiono, Karniolo, Kroatio, Slavonio kaj Bosnio-Hercegovino formis la Regnon de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj, kiu el 1929 estos Jugoslavio.

Bulgario perdis malmulte rilate al populacio, sed gravan ekonomian areon, nome elirejo al maro for de la Nigra Maro ĉe Aleksandropolo, kiu iris al Grekio. Turkio perdis la arabajn teritoriojn (Palestino, Transĵordanio kaj Irako al Britio, Sirio kaj Libano al Francio), sed ankaŭ aliajn kun greka populacio ĉe la markoloj (kiuj estis internaciigitaj) kaj parton de la anatolia okcidenta marbordo (Smirno). Armenio teorie estis sendependigota, sed praktike la turka realo kaj la soveta etendo malhelpis tion. Britoj, frandoj kaj italoj starigis influareon ene de la iama imperio por elteni la mortantan reĝimon de Mehemet la 5-a.

Konkludoj[redakti | redakti fonton]

La milito kaŭzis ĉirkaŭ 16 milionoj da mortoj, enorman ekomian detruon kaj semis amason da konfliktoj inter diversaj popoloj, ŝtatoj kaj aliancoj, kiuj venos kaj kaŭzos la disvastigon de naciismaj reĝimoj kaj de naziismo en Eŭropo kaj komencon de la Dua Mondmilito. Malaperis la eŭropaj imperioj, nome la germana, aŭstri-hungara kaj rusa, kaj komplikis eksterordinare la situacion en Orienta Eŭropo, kie ja estis eksplodinta la milita konflikto, kvankam sekve de pli ampleksa interesaro.

La kunigitaj interesoj de venkintoj kondukis al la kreo de la Societo de Nacioj, kiel klopodo eviti militojn, sed plua insisto en la kulpo devenkitoj kaj apartigo de kelkaj gravaj landoj, kiaj Sovetunio, kondukis al malprofito de tiu klopodo. Same pactraktatoj klopodis definitivigi la staton dum la fino de la milito. Eĉ kiam jam estis certigita la nova situacio, ankoraŭ novaj traktatoj klopodis ĝis datigi la rezulton por eviti novajn konfliktojn, kiaj okazis kun la Traktato de Laŭzano aŭ la Traktato de Lokarno, ambaŭ en Svisio, sideja lando de la Ligo de Nacioj.

Teorie la milito finis, sed praktike komencis plulongigo de ĝi pere de multaj konfliktoj, el kiuj la plej granda estis tiu de la Rusa enlanda milito, kie batalis unuflanke la Ruĝa Armeo kaj aliflanke blankaj generaloj caristaj, naciistoj ĉu polaj ĉu ukrainoj aŭ kaŭkaziaj, germanbaltanoj kaj eĉ intervenaj armeoj de Usono, Japanio, Francio aŭ Britio. La rezulto estas, ke Rusio iĝis Sovetunio kun rekuperitaj teritorioj okcidentaj kaj kaŭkaziaj. Tiele en multaj lokoj la realo de la novaj militoj malpravis la decidojn de la pactraktaoj deciditaj de la venkintoj en la Unua Mondmilito. Nome pri Rusio, sed ĉefe ankaŭ pri Turkio, kiu rekuperis teritoriojn dekomence donitaj al Grekio, aŭ la alprenon de Rijeko (tiam Fiume) fare de Italio.

Ĉiukaze plej malbona estis la ekonomia situacio de grandaj areoj kaj ĉefe en nova Germanio, kiu devis pagegi la "kulpon" de la eksa reĝimo, ĝis la tuta kolapso, kio helpos la alvenon de naziismo kaj nova mondmilito.

Armiloj, inventoj kaj novaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nova armilaro.

Tiu ĉi milito, kiel ĉiuj el ili, montris la teruran katastrofon kiu estas milito kun mortamaso, detruoj, vunditoj, malsano, malsatego, devigaj translokiĝoj, amastrompado ktp. Stultaj (kaj amasmurdaj) militistoj estis laŭdegitaj. Kaj ties fino montris ankaŭ ke ne eblas estonteco sen militoj. Nur parto de la ekstremmaldekstraj sektoroj (anarkiistoj kaj komunistoj) kontraxustaris la militon. Parto de socialistoj ne. Kaj certe la alta burĝaro kaj la aristokrataro (fidela al sia tradicio) tute ne. En tiu nova panoramo de la historio de la homaro rimarkindas apero de multaj teknikaj novaĵoj, el kiuj kelkaj havis profitan sekvon, sed plej parto nur kontribuadon al amasmortigado.[3]

Kurioze la altaj militestroj kutime kontraŭstaris la inventojn, ĉar ili alkutimiĝis mortigi malamikojn nur laŭ malnovaj teknikoj. Tiele estis plue uzata la armilaro de la 19a jarcento: ripetfusiloj, duonaŭtomataj pistoloj, grenadoj, kanonoj, kirasŝipoj, kaj rapidaj militboatoj. Alia materialo, jam konita ĝeneraliĝis, kiaj aŭtoj, kamionoj kaj motorcikloj. Dume kavalerio ekperdis gravon kaj aviado atingis pinton (ĉasaviadiloj, bombadaviadiloj, hidroplanoj ktp., kaj zepelino malaperis. Disvastiĝegis mitraletoj kaj submarŝipoj, kun torpedoj kaj destrojeroj. Oni inventis kaj produktis ĉian klason de eksplodaĵoj kaj kiel reago al tio oni antaŭeniris la teknikojn de fortikaĵoj: liftoj, kupoloj, spiriloj ktp. Flamĵetiloj kaj tankoj estis la stelproduktoj de la epoko, kune kun la uzado de diversaj gasoj kaj kiel reago gasmaskoj. Tamen ankoraŭ ne paeris la biologia milito.

Estis plue uzata la bajoneto, utila en la milito de tranĉeoj, kaj la stala kasko, kiu evitis ĉirkaŭ 30 al 40 % de mortoj: malaperis tekstilaj ĉapoj kaj malefikaj germanaj kaskoj pun pinta pinĉilo. Kun bajoneto aliaj malnovaj armiloj, montriĝis efikaj en tiutipa milito, kiaj gumaj klaboj por finmortigi vunditojn aŭ gastuŝitoj. Modernaj inventoj kiaj elektro kaj radiotelegrafo estis amase uzataj. Aliaj inventoj estis disvolvigitaj, sed ankoraŭ ne atingis ĝeneralan aplikadon, kiaj etendaj observiloj, la radiumo, la uranio, elektra sabro, multituba kanono ktp. Ankaŭ la kemio ege antaŭeniris por anstataŭi krudajn materialojn, en la tereno de nafto, pulvo ktp.

La tradiciaj rimarkindaj uniformoj estis anstataŭataj de aliaj malhelaj tute nerimarkindaj kaj aperis uniformoj por kamuflo. Tute malaperis plumaroj kaj brodogalonoj. Oni uzis ne nur tradiciajn mulojn kaj ĉevalojn kiel ŝarĝobestoj sed ankaŭ kamelojn en Mezoriento, hundojn kaj amase eĉ leterkolombojn. Sanservoj ampleksiĝis kaj krom la normala progreso de medicino, disvolviĝis surloka kuracado, rapida kolektado de vunditoj danke al telefono, eĉ simplaj soldatoj portis materialon por unua flegado. Progresi kirurgio kaj protezado. En tiu tereno virinoj partoprenis eĉ ĉe la fronto mem, sed ankaŭ militis en civilaj servoj, kiel spionoj kaj eĉ estis kelkaj armitaj virinrotoj.

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

Im Westen nichts Neues, En okcidento nenio nova, 1929, fame germanlingva kontraŭmilita romano.

La diversaj nombroj dependas el la fontoj kaj konsideroj pri kiuj mortintoj (vunditoj, forpelitoj ktp) rilatas rekte al la milito aŭ ne. Ĝenerale oni konsideras, ke dum lukto mortis naŭ milionoj (po ses mil ĉiutage), kio estas multege pli ol antaŭaj militoj. Ekzemple oni konparu kun la Napoleonaj Militoj en kiuj mortis ĉirkaŭ du milionoj da personoj laŭlonge de 25 jaroj! Terure estas konsideri, ke mortis, krom luktintoj ĉirkaŭ 12 milionoj da civiluloj konsekvence de la milito: genocidoj, malsatego, bombadoj, ŝipvrakoj, amasaj elpeladoj, epidemioj...

Ĉar ekde la printempo de 1918 etendiĝis kaj tra Eŭropo kaj transoceane la nomita hispana gripo. En Berlino, VienoParizo estis miloj da viktimoj. En Londono la gazetaro informis, ke en oktobro jam estis mortintaj 2,225, tio estas pli ol dummilite sub bombado. Totale oni parolas pri pli ol 40 milionoj da mortintoj: ĉirkaŭ 15 milionoj en Hindio,3 % el la total apopulacio en Madagaskaro, en Italio ĉirkaŭ 400,000; en Hispanio ĉirkaŭ 300,000.[4]

Politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Du malnovaj imperioj, nome la turka kaj la aŭstri-hungara disiĝis kaj ŝanĝis al respublikaj reĝimoj. El tio aperis novaj landoj: Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Irako, Sirio, Ĵordanio, ktp. El tio sekvis ke kelkaj mondoregionaj problemoj restis kaj ties komplikoj pluis ĝis fino de la 20a jarcento (kaze de Jugoslavio) aŭ eĉ ĝis nun (kaze de Palestino kaj la tuta jud-araba problemaro). La rusa cara imperio iĝis komunisma reĝimo, el kio sekvis granda parto de la tuta historio de la 20a jarcento, granda parto de la Dua Mondmilito kaj la nomita Malvarma Milito por ties dua duono. La Germana Imperio iĝis rspubliko kaj poste evoluis al naziisma reĝimo kaj estis ĉefa kaŭzo de la Dua Mondmilito. La regno de Italio ŝanĝis el demokratio al faŝismo. La plej britigitaj kolonioj de Britio ricevis ioman praktikan sendependon (Kanado, Aŭstralio, Novzelando kaj Sudafriko).

Ĉefe Francio kaj Belgio klopodis espluati Germanion por rekuperiĝi. La ekonomia situacio en Germanio iĝis pli kaj pli neeltenebla. En Britio la ekonomia krizo fortondis la socialan politikon kaj unuafoje laborismo|laboristoj atingis la povon. Praktika sendependo de plej gravaj kolonioj akcelis la krizon. En aliaj kolonioj ekflamis la deziron sendependiĝi (Barato kaj Mahatma Gandhi). La ekonomikisto John Maynard Keynes parolis kontraŭ la drastaj kondiĉoj starigitaj kontraŭ Germanio kaj la teruraj sekvoj, kiuj certe venos. Ĉefa gajninto estis Usono: en 1914 ties ekstera ŝuldo estis 2,000 milionoj da dolaroj; post la milito ĝi iĝis la unua pruntisto en la mondo kun 18,000 milionoj da dolaroj (en ties bankoj estis 40 % el la tutmonda oro). Ties riĉo estis ĉirkaŭkalkulita kiel simila al tiu de Francio, Britio kaj Italio kune. Ĉefe la industrio (ĉefe tiu porveturila) kreskis por respondi la demandoj de la alndoj detruitaj de la milito.[5]

Kaŝita armilo de la venkitoj[redakti | redakti fonton]

La maniero kiel oni subskribis la armisticon markis gravajn kondiĉojn por la estonteco. La aliancanoj volis nur fini la militon kaj akcelis la pacprocezojn. Sed kelkaj germanoj baraktis por daŭrigi la reziston. La generalo Erich Ludendorff sendis al la frontoj ordonon la 24an de oktobro de 1918 rezisti ĉiakoste, kio pliigis kompreneble la nombro de mortintoj, vunditoj kaj suferado ĉefe en ties propra flanko; sed ne nur. La kaisero elpostenigis lin kaj nomumis novan registaron de Max de Baden. Ankaŭ Hindenburg, kiu kun Ludendorff, eltenis ĉian respondecon pri la agresema sinteno germana, tute malrespondecis je la fino. Dum la negocado de la armistico la kaisero abdikis kaj ankaŭ Max de Baden estis anstataŭita, de la socialisto Friedrich Ebert. La aliancanoj akceptis armistican subskribon de militistoj kaj politikistoj tute duarangaj: la ĉefaj kulpuloj ne venis. Tio lasis liberajn manojn por posta mito por la revenĝo: la paco estis farata de maldekstruloj, dum ankoraŭ la germana armeo povis defendi sin. Temis ne pri malvenko, sed pri malfido. Hitler profitos je tio nur kelkajn jarojn poste. Fakte koincide kun la relativa sukceso de la kontraŭmilita romano de Erich Maria Remarque, Hitler sukcesis en balotado kaj Hindenburg alvokos lin al la povo januare de 1933.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Franca militista tombejo;konkludo de ĉi ĉio estis centmiloj da mortoj kaj centmiloj da krucoj

Libroj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aguirre de Cárcer, N., La neutralidad de España durante la I Guerra Mundial (1914-1918), Madrid, Ministerio de Asuntos Exteriores, 1995.
  • De Luna, G., El cadáver del enemigo, Madrid, 451 Editores, 2007.
  • Morrow, J.H., La Gran Guerra, Barcelona, Edhasa, 2008.
  • Quero Rodiles, F., Historia militar de la I Guerra Mundial. De la caballería al carro de combate, Madrid, Sílex, 2009.
  • Travers, T., The killing ground: the British Army, the Western Front and the emergence of modern warfare 1900-1918, London, Routledge, 1993.
  • Zieger, R.H. America's Great War. World War I and the American experience, Roeman & Littlefield Publishers, 2000.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julio Gil Pecharromán, El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝoj 12-21 por la tuta ĉapitro.
  2. Julio Gil Pecharromán, El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝoj 12-21 por la tuta ĉapitro. Paĝo 16-17.
  3. Carlo Caranci, “Ingeniosa muerte” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 26-29 por la tuta ĉapitro: por la unua paragrafo paĝo 26.
  4. David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.
  5. David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 32.
  6. David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 35.
  7. Vidu p.e. Cora Stephan: Sie erlitten alle dasselbe. Sobre priskribis John Keegan la simpla vero de la unua monda milito. En: Die Welt, 9. Dezember 2000; Thomas Karlauf: Panorama der Sinnlosigkeit. Diversaj recenzoj en germana lingvo pri la granda verko de John Keegans pri la milita historio de unua monda milito.En: Die Zeit, 19. Oktober 2000; Holger Afflerbach: Im Felde ungestört. Kriegshandwerk ohne Staatskunst: John Keegans Schlachtbeschreibungen. In: FAZ, 17. Oktober 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.