Germanaj baltoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
flago de la germanaj baltoj

La germanaj baltoj - germane Deutsch-Balten, foje ankaŭ Baltendeutsche (do baltaj germanoj) - estas germanlingva malplimulto en la teritorio de la nuntempaj ŝtatoj Estonio kaj Latvio, kies unuaj anoj enmigris ekde la fino de la 12-a jarcento, parte kadre de armea invado, kaj kiu en la postaj 8 jarcentoj havis grandan influon al la kulturo kaj lingvaĵo de la lokaj parolantoj de la nunaj latva kaj estona lingvoj. Krome la germanbalta nobelaro havis signifan rolon en la historio de la Rusia Imperio. El siaj vicoj venis multaj rusiaj ministroj, politikistoj, generaloj kaj admiraloj. En la 19-a jarcento la tiam germanlingva balta universitato Dorpat, nuntempe universitato Tartu havis influan rolon en la germanlingva kultura vivo.

La germanaj baltoj konsistigis la nobelaron kaj grandan parton de la burĝaro en la originaj baltaj provincoj Kurlando aŭ Kuronio, Livlando aŭ Livonio, Estlando respektive Estonio kaj insulo germane nomata Ösel (nuntempe Saaremaa), sed apenaŭ en Litovio: la solaj germanaj baltoj tie estas el mallarĝa marborda strio inter la urboj Palanga (germane Polangen) kaj Klaipėda (germane Memel), kaj el la kurona duoninsulo, areo kiu dum granda parto de sia historio ekde la ekstermo de la baltaj praprusoj fare de la Germana Ordeno estis la plej norda parto de Orienta Prusio, sed ĉiam estis loĝata kaj de germanoj kaj de litovoj. Post la Dua Mondmilito preskaŭ ĉiuj germanbaltoj forpeliĝis el la baltiaj ŝtatoj fare de la sovetuniaj konkerantoj, sed post la resendependiĝo de la respublikoj Estonio, Latvio kaj Litovio iuj individue revenis.

mapo de la rusiaj baltmaraj provincoj fine de la 19-a jarcento

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Livlando en la jaro 1260

La unuaj germanoj ekde la fino de la 12-a jarcento venis al norda Baltio kadre de la armea konkero de la teritorio fare de la Glavofrata Ordeno, kaj kadre de la sekva loĝigo de germanaj urbaj komercistoj kaj metiistoj, kaj en malpli granda kvanto de kamparaj agrikulturistoj. La Glavofrata Ordeno sukcesis konkeri la tutan areon de la nunaj respublikoj Estonio kaj Latvio: la pli postajn historiajn regionojn Kurlando aŭ Kuronio, Livlando aŭ Livonio kaj Estonio respektive Estlando. La plej multaj germanaj setlantoj venis el la teritorioj de la nunaj germanaj regionoj Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Vestfalio. Diference al la pli suda ekestanta ŝtato de la Germana Ordeno, la pli posta Orienta Prusio sude de la Grandduklando Litovio, en la Glavofrata teritorio de Kuronio, Livonio kaj Estonio tamen ne amase estis loĝigitaj germanlingvaj kamparanoj, tiel ke la lokaj farmistoj plejparte restis latvoj (inkluzive de latgaloj kaj kuronoj) kaj estonoj. La germanlingvanoj do konsistigis la regan socian tavolon, nome la nobelaron kaj bienestraron, la superan tavolon de la kristana eklezio (komence la katolika, post la reformacio la luterana), kaj plejparton de la burĝaro en la urboj, do komercistoj, metiistoj, administristoj kaj armeanoj. Laŭnombre la germanbaltoj en neniu momento konsistigis pli ol 10 procentaĵojn de la tuta konkerita teritorio. En la multfoje gvide de la germanlingvanoj fonditaj urboj, el kiuj multaj aliĝis al la Hanso - ekzemple Riga/Rigo, Reval/Talino, Dorpat/Tartu, Arensburg/Kuressaare, Libau/Liepāja, Mitau/Jelgava aŭ Dünaburg/Daugavpils - la germanlingva burĝaro ĝis la dua duono de la 19-a jarcento restis kulture kaj ekonomie gvida. Socie la germanlingvaj kavaliraj familioj estis la plej supera tavolo.

La Glavofrata Ordeno tre penis konkeri - parte aŭ laŭcele tute - la teritorion de la Grandduklando Litovio, sed tio neniel sukcesis. Post la severa malvenko de la Glavofrata Ordeno kontraŭ la litovoj en la batalo de Šiauliai, germanlingve nomata Schlacht von Schaulen, en 1236 la germanlingva Glavofrata Ordeno unuiĝis kun la pli suda Germana Ordeno kaj sekve nomis sin Livonia Ordeno.

Pli poste la Grandduklando Litovio kaj la Reĝlando Pollando unuiĝis al la Kreva Unio kaj la litova lingvo kaj kulturo en la sekvaj jarcentoj pli kaj pli influiĝis pere de dominiĝanta pola lingvo kaj kulturo. La malpli multaj germanlingvanoj en Litovio do havis alian historion ol tiuj en la nunaj Latvio kaj Estonio - kaj iuj historiistoj tial ne inkluzivas ilin en la termino de "germanaj baltoj".

Frua moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Rigo (lignogravuraĵo el la jaro 1575)

Dum la reformacio la plej granda parto de la germanaj baltoj kaj kun ili de la estona kaj latva loĝantaroj alprenis la luteranan kredon. Post la disfalo de la restoj de la germanordena ŝtato en la 16-a jarcento, norda Baltio komence konkeriĝis kaj regiĝis pere de pluraj najbaraj ŝtatoj - precipe Pollando-Litovio, Svedio kaj Danio. La germanbalta supera socia tavolo tamen sub la diversaj regantoj sukcesis plejparte teni siajn privilegiojn. Post la Granda Nordia Milito en 1721 Estonio kaj la plaj granda parto de Livonio iĝis parto de la Rusia Imperio (nur malgranda parto nomata "pola Livonio" restis parto de Pollando-Litovio). Kadre de la disdivido de Pollando-Litovio inter la jaroj 1772 kaj 1795, ankaŭ la pola Livonio kaj la tuta Litovio iĝis teritorio de la Rusia Imperio. La germanaj baltoj sume povis bone interkonsenti kun la rusiaj regantoj, kaj la germanbaltaj kavaliroj ankaŭ nun tenis grandan parton de siaj tradiciaj rajtoj.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

nazia germana mapo el la jaro 1939 pri "revenigo" de la baltaj germanoj "en la Germanan Regnon"
kampadejo por translokigitaj germanaj baltoj en Poznań / Posen en 1940

Fine de la 19-a jarcento tamen la gvidantaro de la Rusia Imperio celis pli kaj pli ruslingvigi la tutan imperion kaj do en Baltio kontraŭbatalis la estonan, latvan, litovan, polan kaj ankaŭ germanan lingvon. Ekzemple la ĝisnun germanlingva universistato Dorpat (Tartu) estis devigita transpreni la rusan kiel solan oficialan lingvon. Krome la kreskiĝanta nacia konscio de la estonoj kaj latvoj ankaŭ forte direktiĝis kontraŭ la domina germanbalta supera socia tavolo. Estis unuaj ondoj da elmigroj de germanaj baltoj al Germanio, kaj la restantaj germanbaltoj sentis sin pli kaj pli premitaj en diskriminaciatan malplimultan pozicion. Dum la tempo de germana armea okupo de Baltio en la Unua Mondmilito tial ekestis planoj krei germanbalte dominitan ŝtaton, kiu havus la nomon Vereinigtes Baltisches Herzogtum, do "Unuiĝinta Balta Duklando", sub armea protekto de la Germana Regno. En granda areo kiun la germanbalta nobelaro estis preta donaci tiucele, estu setligata granda nombro da germanaj farmistoj. Post la malvenko de la Germana Regno en la Unua Mondmilito kaj la sukcesa sendependiĝo de la respubliko Latvio kaj Estonio, la kunlaboro en tiaj planoj estis konsiderata "nacia perfido". En teritorireformaj leĝoj la germabalte posedataj areoj en Estonio kaj Latvio grandparte estis transdonita al senposedaj estonaj kaj latvaj kamparanaj familioj.

Kontraŭe al aliaj ŝtatoj de orienta Mezeŭopo, kiuj post la Unua Mondmilito havis represian politikon kontraŭ siaj kulturaj malplimultoj, ekzemple la Dua Pola Respubliko, la ŝtatoj Latvio kaj Estonio tamen donis modelan kulturan aŭtonomion al la germanlingva malplimulto. La finon de la pli ol 700 jaroj da german-balta kulturo difinis la ideologia reĝimo de Nazia Germanio, kiuj kadre de la Pakto Ribbentrop-Molotov de 1939 difinis ke translokigo de la baltaj germanoj al Germanio estus "rase dezirinda" (kontraste al tio la naziaj ideologoj disputis pri tio, ĉu translokigo de la germanlingvaj malplimultoj de orienta kaj sudorienta Eŭropo al Germanio same dezirindus). Ĉefa celo de la translokigo estis la post aŭtuno 1939 novkonkeritaj regionoj kiuj la antaŭajn 20 jarojn konsistigis okcidentan Pollandon. La germanaj baltoj ne estis demandataj pri siaj voloj. La plej multaj tamen kliniĝis obei sian sorton, ankaŭ pro tio ke vivo en la estonta reĝimo de Josif Stalin al la plej multaj el ili ŝajnis malmulte entuziasmiga. Post la fino de la Dua Mondmilito la translokigitaj germanbaltoj denove devis forlasi sian vivejon kaj fuĝi al meza kaj okcidenta Germanio, la estontaj teritorioj de FRG kaj GDR.

Nun germanbaltaj tradiciaj kluboj provas vivteni aŭ revivigi la memoron pri la malnova historio kaj ankaŭ multaj estonoj kaj latvoj havas vivan intereson revivigi la memoron pri la kulturaj ligoj. Simbolo de tio ekzemple estis la rekonstruo de historia konstruaĵo nomata Schwarzhäupterhaus en Rigo.

Nuntempa situacio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ekzistas tre malgranda malplimulto de (parte restintaj, parte revenintaj) germanaj baltoj en la baltiaj ŝtatoj: en Estonio laŭ la censo de 2000 estas 1870 germanaj baltoj, en Latvio laŭ la censo de 2004 estas 3311, kaj en Litovio same ekzistas malmultaj miloj da denaskaj germanlingvanoj. Necesas atenti, ke "denaskaj germanlingvanoj" en Baltio ne nepre estas germanaj baltoj, sed povas ankaŭ esti translokiĝintaj rusiaj germanoj el post la stalinaj translokigoj precipe al Siberio kaj Kazaĥio, aŭ germanianoj, kiuj post 1990 pro profesiaj aŭ aliaj privataj kialoj translokiĝis al Baltio.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Germanaj baltoj parolas la altgermanan kun ioma balta akcento, aŭ nuntempe malpli ofte la platgermanan.

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ankoraŭ ekzistas pluraj kulturaj asocioj kiuj en Germanio helpas vivteni la tradiciojn de la germanaj baltoj. Inter ili estas

  • la Germana Balta Societo, germane Deutsch-Baltische Gesellschaft, kun 13 regionaj grupoj nomataj "Länderlandsmannschaften"
  • la Asocio de Baltaj Kavaliraj Ligoj, germane Verband la Baltischen Ritterschaften
  • La Germanbalta Junulara kaj Studenta Ligo, germane Deutschbaltischer Jugend- kaj Studentenring (DbJuStR)
  • La baltaj studentaj asocioj, germane baltische Studentenverbindungen respektive baltische Corporationen

En la urbo Darmstadt ekzistas vilaa "domo de la germanaj baltoj", germane Haus der Deutsch-Balten, kie kunordigiĝas kulturaj iniciatoj de la diversaj asocioj kaj propraj eventoj, kaj krome ekzistas granda biblioteko, arkivo kaj datumaro de germanbalta genealogia asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperantlingve aparte konata germanbalto estis la kemiisto, esperantisto kaj idisto Wilhelm Ostwald, honorigita per nobel-premio. Pri iuj pliaj aparte konataj germanaj baltoj vidu biografiajn vikipediajn artikolojn, germanlingve kaj parte ankaŭ en pliaj lingvoj, pere de la jena germanlingva kategorio. Pri la germanlingva Duklando Kurlando kaj Zemgalio vidu la tekston Kurlando, kaj pri ties fondinto la biografian artikoleron Gotthard Kettler.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Lenz (eld.): Deutschbaltisches biographisches Lexikon 1710–1960 ("Germanbalta biografia leksikono"), Kolonjo 1970, ISBN 3-412-42670-9.
  • Jahrbuch des baltischen Deutschtums. ("jarlibro de germanbalta kulturo", ĉiujaraj volumoj), eldonitaj de la societo "Carl-Schirren-Gesellschaft" nome de la German-Balta Societo (Deutsch-Baltische Gesellschaft), Lüneburg.
  • Hartmut Boockmann (eld.): Deutsche Geschichte im Osten Europas ("Germana historio en la oriento de Eŭropo"). 10 volumoj. Berlino: eldonejo Siedler, 2002. ISBN 3-88680-771-1.
    • Gert von Pistohlkors (eld.): Volumo 5. Baltische Länder ("Baltaj landoj"). Berlino: eldonejo Siedler, 1994. ISBN 3-88680-214-0.
  • Helmuth Scheunchen: "Lexikon deutschbaltischer Musik" ("Leksikono de germanbalta muziko", eldonejo Wedemark-Elze, 2002 Harro von Hirschheydt ISBN 3-7777-0730-9
  • Wilfried Schlau (eld.): Die Deutsch-Balten ("la germanaj baltoj"). Serio Studienbuchreihe der Stiftung Ostdeutscher Kulturrat ("studlibra serio de la fondaĵo orientgermana kultura konsilio"), volumo 6. Munkeno: Verlag Langen Müller, 1995. ISBN 3-7844-2524-0.
  • Wilfried Schlau (eld.): Sozialgeschichte der baltischen Deutschen ("socia historio de la baltaj germanoj"). 2-a, plibonigita eldono Kolonjo: Verlag Wissenschaft und Politik, 2000. ISBN 3-8046-8876-4.
  • Robert Schweitzer, Waltraud Bastman-Bühner: Der Finnische Meerbusen als Brennpunkt. Wandern und Wirken deutschsprachiger Menschen im europäischen Nordosten. Serio Veröffentlichungen der Stiftung zur Förderung deutscher Kultur ("La botnia golfo kiel fokusejo. Migrado kaj agado de germanlingvaj homoj en la eŭropa nordoriento." Serio "publikaĵoj de la fondaĵo pri subteno de germana kulturo"), N-ro 9, Helsinko 1998.
  • Gero von Wilpert: Deutschbaltische Literaturgeschichte. Munkeno: Verlag C.H. Beck, 2005. ISBN 3-406-53525-9.
  • Kuno Hagen: Lexikon deutschbaltischer bildender Künstler: 20. Jahrhundert ("Leksikono de germanbaltaj bildaj artistoj: 20-a jarcento"). Kunlabore kun Margarete Hagen, eldono de la societo Georg-Dehio-Gesellschaft Kolonjo: eldonejo Wissenschaft und Politik, 1983. (daŭrigo de: Neumann, Wilhelm: Lexikon baltischer Künstler, vidu sube). ISBN 3-8046-0101-4.
  • Wilhelm Neumann: Lexikon baltischer Künstler ("leksikono de baltaj artistoj"). Represo de la eldono de 1908 el Rigo. Zuriko: eldonejo Danowski-Press, 1998. ISBN 3-906653-60-9.
  • Yorck Deutschler, Deutsch-Balten contra Baltendeutsche (germanaj baltoj aŭ baltaj germanoj), en: „Die Singende Revolution – Chronik der Estnischen Freiheitsbewegung (1987–1991)“ ("la kantanta revolucio - kroniko de la estona liberiga movado"), parto 1, Ingelheim, marto 1998/junio 2000, ISBN 3-88758-077-X.
  • Anja Wilhelmi: Lebenswelten von Frauen der deutschen Oberschicht im Baltikum (1800 - 1939). Eine Untersuchung anhand von Autobiografien. ("vivmedioj de virinoj de la germana supera [socia] tavolo en Baltio (1800-1939). Esploro laŭ aŭtobiografioj."), Wiesbaden 2008, (Veröffentlichungen des Nordost-Instituts. 10), ISBN 978-3-447-05830-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]