Granda Nordia Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Granda Nordia Milito
Battle of Lesnaya.jpg
Batalo de Lesnaja, fare de Jean-Marc Nattier, 1717. Ĝi estis unu el la plej gravaj bataloj de la milito.
Daŭro: 1700 - 1721
Loko: Eŭropo
Rezulto: Koalicia venko. Rusio konkeris multajn svedajn dependaĵojn, inkluzive de Livonio. Prusio konkeris grandan parton de sveda Pomerio. Hanovro konkeris Bremen-Verden.
Flankoj
Svedio
Pollando-Litovio
Otomana Imperio
Zaporiĵaj kozakoj
Rusia Imperio
Danio-Norvegio
Saksio
Prusio
Hanovro
Komandantoj
Karolo la 12-a
Stanisław Leszczyński
Ahmedo la 3-a
Ivan Mazepa
Petro la Granda
Frederiko la 4-a (Danio)
Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)
Frederiko la 1-a (Prusio)
Forto
Entute inter 77 mil kaj 393 mil homoj. Entute 310 mil homoj.
Perdoj
Ĉ. 25 mil svedoj mortitaj en batalo
Ĉ. 175.000 plie mortis pro malsatego, malsanoj kaj elĉerpiĝo.
Ĉ. 75.000 rusoj kaj 20.000 poloj-litovoj en batalo.
v  d  r
Information icon.svg
la ekspansio de Svedio inter la jaroj 1560 kaj 1660

La Granda Nordia Milito estis milito inter la jaroj 1700 ĝis 1721 pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro, kaj grupiĝas inter la Nordiaj Militoj. Ĝi signis la finon de la statuso de Svedio esti eŭropa grandpotenco kaj grave plifortigis la potencon kaj politikan pozicion de Rusio.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo de la Granda Nordia Milito havis multajn diversajn faktorojn kaj havis siajn radikojn jam komence de la 17-a jarcento. En multaj militoj kontraŭ la Reĝlando Danio, la Reĝlando Pollando-Litovio kaj la Rusia Imperio Svedio ĝis 1660 gajnis la hegemonion en la teritorio de la Balta Maro. Laŭ la rezultoj de la Traktato de Stolbovo (1617) ĝi baris Rusion de teritorio rekte borde de la Balta Maro, kaj laŭ la Traktato de Oliva (1660) prenis de Danio la solan regon pri la Sundo, la markolo inter Danio kaj Svedio. Dum la sekvaj jaroj Svedio laŭ ekstera politiko estis subtenita de Francio kaj tiel povis teni la atingaĵojn.

Sekve de tiuj evoluoj fine de la 17-a jarcento estis la sekvaj "konfliktolinioj" en nordorienta Eŭropo [1]:

  • Konfliktopunkto inter Danio kaj Svedio estis la Duklando Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf. Post la Tridekjara Milito (1618–1648) la Duklando nek apartenis al la Reĝlando Danio nek al la germanlingva Sankta Romia Imperio. Sed ĉar Danio antaŭ la Tridekjara Milito havis proksimajn rilatojn al la duklando (ekde la jaro 1533 ambaŭ landoj estis kunigitaj en Unio), ĝi provis reintegrigi ĝin en sian teritorion. La sendependecon de Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf nur garantiis la registaro de Svedio, kiu kalkulis pri tio, ke la aliancita teritorio estus strategie grava armea bazo en kazo de eventuala milito kontraŭ Danio.
  • Sub reĝo Karolo la 11-a de Svedio (1655–1697) okazis la tiel nomataj "reduktoj", laŭ kiuj la teritoriaj posedaĵoj de la svedaj nobeloj grandparte reiĝis posedaĵoj de la reĝo. Tiu evoluo inter alie en Livonio kaŭzis fortan reziston de la nobeloj, kiuj penis pri eksterlanda helpo.
  • En Rusio la caro Petro la Granda (1672–1725) ekkonis ke la manko de rusia haveno ĉe la Balta Maro tre malhelpis al la nacia komerco. Tial li tre penis pliampleksigi la rusian teritorion ĝis la marbordo, kaj do celis preni teritorion posedatan de Svedio.
  • La duko Aŭgusto la 1-a de Saksio (1670–1733) dum la jaro 1697 iĝis reĝo de Pollando-Litovio. Li penis pri aparta prestiĝo en sia nova reĝlando kaj celis ŝanĝi ĝin al hereda reĝlando, por garantii regnan estonton al siaj idoj. Konsilisto de li estis la germandevena nobelo Johann Reinhold von Patkul (1660–1707) fuĝinta el Livonio. Li opiinis, ke la rekonkero de la ekse pola-litova Livonio povus altigi la prestiĝon de Aŭgusto kaj havus la plenan subtenon de la loka nobelaro, kiu tuj aliĝus en batalo kontraŭ la nunaj svedaj regantoj.

Inter la tri kontraŭantoj de Svedio baldaŭ post la ekrego de la nur 15-jara Karolo la 12-a de Svedio (1682–1718) ekestis alianco. Jam dum la unua regojaro la juna reĝo nomumis sian bofraton, la dukon Friedrich la 4-a de Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf (1671–1702), "ĉefa komandisto de la sveda armeo en Germanio", kaj ordonis al li plifortigi la defendon de sia duklando. Tiuj evidente militaj preparoj dum junio 1698 kaŭzis unuajn alianco-intertraktadojn inter Danio kaj Rusio. Dum aŭgusto de la jaro la caro Petro la Granda kaj Aŭgusto la 2-a de Pollando-Litovio havis unuan interkonsenton pri atako al Svedio[2] La formala fino de la alianciĝo inter Rusio kaj Pollando-Litovio estis la Traktato de Preobraženskoe de novembro 1698, kaj de Rusio kaj Danio-Norvegio interkonsento de decembro 1698. Ekde marto 1698 Danio ankaŭ havis defendan aliancon kun Saksio. En ĉiuj interkonsentoj la malamiko Svedio ne estis skribe menciata. La interkonsentoj nur devigis la kontraktantojn interhelpi unu al la alia en kazo de atako fare de plia ŝtato, aŭ se la komerco de kontrakta ŝtato estus malhelpata fare de tia plia ŝtato.

1700 ĝis 1706[redakti | redakti fonton]

Sveda venko en Narva
Gustaf Cederström, 1905

Dum februaro 1700 la armeo de Saksio sen militdeklaro atakis Livonion. Tamen la livonia nobelaro ne alianciĝis kun la atakanta armeo, kaj la konkero de la fortikaĵo Rigo malsukcesis. La pola nobelaro en Pollando-Litovio sentis sin maliluziigitaj de Aŭgusto kaj deklaris, ke Pollando-Litovio ne militas kontraŭ Svedio. Marte Danio deklaris militon al Svedio kaj konkeris la duklandon Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf.

La intertempe 18-jara sveda reĝo Karolo la 12-a ordonas la mobilizon de la nacia armeo, kiu tiutempe estis forta kaj tre dediĉita soldataro. Vilhelmo la 3-a, reĝo de Britio kaj tiutempe ankaŭ reganto de Nederlando, penis pri konservo de la paco en Norda Eŭropo. Ĉar Britio kaj Nederlando laŭ la Traktato de Altona garantiis la konservon de la limoj en norda Germanio kaj suda Danio, kaj ĉar Danio per sia konkero nun malatentis la traktaton, li alianciĝis kun Svedio kaj sendis 25 britajn kaj nederlandajn armeajn ŝipojn helpe al la reĝo de Svedio al Göteborg. Sukcesis la renkonto de la britaj-nederlandaj kaj la svedaj armeaj ŝipoj, kiuj kune pli multnombris ol la danaj, kaj la sveda armeo sukcesis albordiĝi ĉe la dana insulo Zelando kaj dum aŭgusto komenci sieĝon de la dana ĉefurbo Kopenhago. La dana reĝo devis kapitulacii kaj interkonsentis la pripacan traktaton de Traventhal. La unua parto de la milito do finiĝis rapide kaj preskaŭ sen mortintoj. La malnovaj limoj estis restarigitaj, kaj Danio forlasis la aliancon kontraŭ Svedio.

Intertempe Rusio dum aŭgusto deklaris militon al Svedio kaj atakis la estonan urbon Narva. Karolo la 12-a decidiĝis ataki la rusan armeon kaj liberigi la fortikaĵon Narva. En batalo proksime de la urbo la sveda armeo venkis la signife pli multnombran rusan armeon. Fine de la jaro 1700 ĉiuj malamikaj armeoj estis forpelitaj de la teritorio regata de Svedio. Sed anstataŭ persekuti la fuĝantan rusan armeon ene de Rusio kaj devigi la rusan caron al paciĝo, la sveda reĝo nun koncentriĝis pri la tria malamiko, Aŭgusto de Saksio kaj de Pollando-Litovio. Auĝusto, kiu spertis la malvenkojn de la aliancanaj ŝtatoj Danio kaj Rusio, ofertis intertraktadon pri paco, sed Karolo malakceptis. Februare 1701 Aŭgusto kaj Petro novigis sian aliancon kontraŭ Svedio. Dum julio 1701 la saksa kaj sveda armeoj interbatalis ĉe Rigo. La svedoj venkis kaj konkeris la urbon Jelgava, la ĉefurbon de la germane regata duklando Kuronio, kiu tiutempe apartenis al Pollando-Litovio. La parlamento Sejm de Pollando-Litovio protestis kontraŭ la sveda invado de Kuronio, ĉar ja ne la ŝtato Pollando-Litovio, sed nur ties reĝo militis kontraŭ Svedio. Aŭgusto denove ofertis traktaton, sed Karolo remalakceptis kaj postulis de la parlamento Sejm la elekton de nova reĝo, kion la plejparto de la polaj nobeloj malakceptis. La sveda armeo sekve dum januaro 1702 plumarŝis al Litovio, kaj dum marto al Pollando. Maje li senbatale konkeris Varsovion. La urbo estis devigita pagi altan sumon al Svedio, antaŭ ol la sveda armeo plumarŝis direkte al Krakovo. Dumvoje tien la armeoj de Pollando-Litovio kaj Saksio provis haltigi la svedojn en la batalo de Klissow sude de Kielce, sed remalvenkis. La sveda armeo konkeris ĉiujn kanonojn kaj la armean kason de la malamiko, kaj la armeo de Aŭgusto devis retiriĝi al la sudoriento de Pollando.

Sveda kampanjo en Baltio kaj Pollando (1700-1706).

Aŭgusto ree ofertis traktadon, kaj pretis cedi en multaj punktoj al Karolo, nur insistis resti reĝo de Pollando-Litovio: Inter liaj ofertoj estis svedigo de la pola parto de Livonio, de Kuronio kaj alta monsumo. Karolo refoje malakceptis. La polaj nobeloj kreis konfederacion subtene al Aŭgusto kaj per partizanaj atakoj provis malfortigi la svedan armeon. Kiam sub la protekto de la sveda armeo Stanislavo estis nomumita nova reĝo de Pollando-Litovio, la plejparto de la polaj nobeloj malakceptis tion.

Dum aŭgusto 1705 la sveda armeo devis defendi sin kontraŭ kvinoble pli granda pola-litova armeo en batalo apud Varsovio, sed ankaŭ nun venkis, tiel ke septembre Stanislavo vere kroniĝis reĝo de Pollando-Litovio, kaj decembre la lando deklaris pacon kun Svedio.

Dum decembro 1705, armeo el 20.000 rusaj soldatoj transpaŝis la limon al Pollando-Litovio, por unuiĝi kun la saksia armeo. Du trionoj de la sveda armeo el entute preskaŭ 30.000 soldatoj marŝis en la direkto de tiu armeo por renkonti ĝin. La tria triono, armeo de 10.000 svedaj soldatoj, sub generalo Rehnskiöld marŝis renkonti la saksan armeon, kiu intertempe konsistis el 19.000 soldatoj. La rusia armeo enŝlosiĝis en la fortikaĵo Hrodno kaj atendis plifortigon fare de la saksa armeo. Tiu tamen dum februaro 1706 havis batalon kontraŭ la sveda armeo ĉe la loko Fraustadt, en kiu ĝi estis neniige venkata. Ĉar la rusia armeo en Hrodna ne plu povis esperi pri helpo, ĝi kuraĝis forlasi la sekuran fortikaĵon kaj sukcesis atingi la limon al Rusio. La sveda reĝo fine komprenis ke necesis venki la rusan armeon, se necese en Rusio, sed ke li devis unue tute venki Saksion, por ke lia armeo ne timu atakon de malantaŭ la dorso, se ĝi atakus Rusion. Tial ekde aŭgusto 1706 la sveda armeo invadis Saksion kaj konkeris kilometron post kilometro ĉiam pli de la duklanda teritorio. La sveda reĝo garantiis al la saksa enloĝantaro trakti ĝin bone, kaze se ĝi obeas la regulojn de la okupa armeo. Aŭgusto, kiu post la batalo de Fraustadt ne plu havis signifan soldataron en Pollando-Litovio, ree ofertis pripacan traktaton. Liaj komisiitoj septembre 1706 subskribis pripacan traktaton en Altranstädt.

En la sekva batalo de Kalisz ŝanĝiĝis la cirkonstancoj: En ĝi – malgraŭ la pripaca kontrakto – armeo el rusaj, saksaj kaj polaj soldatoj neniige venkis la svedan armeon. Pli ol 100 oficiroj malliberiĝis. Aŭgusto tamen restis ĉe la interkonsento de Altranstädt kaj post sia reveno al Saksio subskribis la pripacan traktaton.

Bataloj en Baltio 1701–1706[redakti | redakti fonton]

Petro la 1-a intertempe per enormaj fortostreĉoj restarigis sian armeon – inter alie el preĝejaj sonoriloj produktanta novajn kanonojn. Li uzis la foreston de la sveda reĝo kaj plejparto de la sveda armeo, kiu en Pollando kontraŭbatalis la soldatojn de Aŭgusto, por ataki Baltion. Lia armeo en du bataloj sukcesis venki la kompare etan svedan armeon kiu gardu Baltion kaj ekde 1702 kontrolis Estonion kaj Livonion krom la tieaj svedaj fortikaĵoj – kaj inter 1702 kaj 1704 ankaŭ tri gravaj svedaj fortikaĵoj konkeriĝis. Samtempe ekde 1703 en la marĉa delto de la rivero Neva ekkonstruiĝis la nova rusia ĉefurbo Sankt-Peterburgo.

Milito kontraŭ Rusio 1707–1709[redakti | redakti fonton]

Batalo ĉe Poltava
Parto de mozaiko de M. V. Lomonosov

Septembre 1707 la sveda armeo ekmarŝis direkte al la rusa armeo. Kiam ĝi forlasis Saksion kaj marŝis tra Pollando al Rusio, la sveda armeo konsistis el 44.000 soldatoj, ekipitaj per novaj uniformoj kaj novaj armiloj. La sveda armea kaso estis impone riĉa. En Pollando aliĝis pliaj 8.000 svedaj kaj 16.000 polaj soldatoj. La armeo, kiu alcelis Moskvon, do konsistis el preskaŭ 70.000 soldatoj.

La rusia armeo do alfrontis multe pli grandan malamikan armeon. Dum la escepte akra vintro de 1708/1709, en la batalo de Lesnaja, la rusa armeo sukcesis konkeri la nutran kaj servan parton de la sveda armeo. Krome la plifortigo de la kun Svedio aliancitaj kozakoj ne venis. Tial printempe de 1709 nur triono de la origina sveda armeo estis vere batalopreta. Tamen la sveda reĝo kuraĝis penetri profunde sur rusian teritorion. Dum julio 1709 apud Poltava en Ukrainio okazis la decida batalo, kiun la sveda armeo neniige malvenkis. Reĝo Karolo fuĝis suden al la Otomana Imperio.

Plia milita evoluo 1710–1721[redakti | redakti fonton]

Rusa-Otomana milito[redakti | redakti fonton]

Petro sendis siajn ambasadorojn al Istanbulo kaj postulis la transdonon de Karolo; la sultano Ahmed la 3-a responde enkarcerigis la ambasadorojn. Rezulte Petro kun sia armeo invadis la Otomanan Imperion. La multe pli forta otomana armeo tamen enkadrigis lian armeon apud la vilaĝo Huşi ĉe la rivero Prut. Ĝi ne eluzis sian pli fortan pozicion, kaj permesis al la rusia armeo retiriĝi al Rusio. En la traktato de Prut, caro Petro promesis transdoni la fortikaĵon Azov al la otomana armeo kaj retiriĝi el la teritorio de la kozakoj.

Plia evoluo en Nordorienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En Pollando la Konfederacio de Sandomir sub la nobelo Adam Sieniawski rifuzis agnoski la maltronigon de Aŭgusto la 2-a kaj tronigon de Stanislavo Leszczynski. La rusia caro proponis al la poloj novajn kandidatojn kaj ankaŭ Leszczynski provis diplomatie gajni siajn kontraŭulojn.

Post la malvenko de la sveda armeo ĉe Poltava, Aŭgusto malratifigis la traktaton de Altranstädt. Aŭguste 1709 saksaj soldatoj denove enmarŝis en Pollandon. La sveda armeoparto el 9.000 soldatoj retiriĝis al Stettin (Szczecin) kaj Stralsund. Junie 1709 Danio kaj Saksio novigis sian aliancon. Ankaŭ aliaj ŝtatoj ekpartoprenis la militon. La Duklando Hanovro postulis ricevon de la urboj Bremen kaj Verden (Aller). Prusio postulis la svedajn teritoriojn en la regiono PomerioStettin (Szczecin), Usedom kaj Wolin. Fine de 1709 dania armeo de 14.000 soldatoj konkeris la sudsvedan provincon Skanio, sed post tri monatoj devis retiriĝi al Danio. Dum 1712 la dana armeo invadis la svedan Duklandon Bremen-Verden kaj poste ludonas ĝin al Hanovro.

La rusia armeo sekurigis siajn teritoriajn gajnitaĵojn ĉe la Balta Maro. Somere 1713 ĝi konkeris sudan Finnlandon. Surmare tamen la sveda armeo kun siaj grandaj ŝipoj, kiuj portis multajn kanonojn, pli fortis ol la rusia. La sola ŝanco de la rusoj estis marbatalo tre proksima al la marbordo. Per grandega fortostreĉo la rusoj duobligis sian mararmeon kaj dungis spertajn veneciajn kaj grekajn mararmeestrojn. Dum aŭgusto 1714 okazis la decida marbatalo. La grandaj svedaj ŝipoj povis malbone manovri pro ventomanko, kaj surprize la rusa mararmeo venkas, kaj sekve regas la nordan Baltan Maron.

Rusa venko ĉe Hanko (en la nuna Finnlando) dum 1714
Fare de Maurice Baquoi, 1724

Aŭguste 1711 unuafoje la dana armeo invadis la svede regitan germanan provincon Pomerio, kiun defendis nur 8.000 svedaj soldatoj. Septembre al la danoj aliĝis rusaj kaj saksaj soldataroj. La ĉi-tie malpli forta sveda armeo decidis nur defendi la fortikaĵojn Stettin kaj Stralsund kaj la insulon Rügen. Du sieĝoj de Stralsund malsukcesas. Fine de 1712 la sveda armeo, plifortigitaj per 10.000 novaj soldatoj el Svedio, forpelas la malamikajn soldatojn el Pomerio kaj ŝovas la militon pli okcidenten al Holstinio. Tie decembre 1712 venkiĝas la saksa kaj dana armeoj. Januare 1713 la sveda armeo konkeras kaj forbruligas la tiam dane regitan urbon Altona ĉe Hamburgo. Samjare tamen la sveda armeo en plia holstinia batalo malvenkas kaj la saksoj kaj danoj denove invadas la svede regitan Pomerion. Tria sieĝo de la svede regita fortikaĵo Stralsund refoje malsukcesas. Aŭguste rusaj kaj saksaj soldataro atakas la urbon Stettin, kiu havis garnizonon de 4300 soldatoj. La urbo kapitulaciis la 19-an de septembro, post kiam kanonado detruis plejparton de la urbaj konstruaĵoj. Oktobre Prusio okupis la urbon, post traktatoj kaj urba pago de alta sumo al la aliancanoj. La sveda teritorio en Pomerio intertempe escepte de la urbo Stralsund komplete estis okupita de la aliancaj dana, rusa kaj saksa armeoj kaj de la armeo de la milite neŭtrala ŝtato Prusio.

Ankaŭ en la nun por Svedio kriza situacio la sveda reĝo ree malakceptas plurajn pripacajn ofertojn. Novembre 1714 li revenis el la Otomana Imperio al la urbo Stralsund. Post kiam lia armeo havas malgrandajn sukcesojn kontraŭ la prusa armeo, rezulte la alianca rusa, saksa, prusa kaj dana armeo sieĝas la urbon. Post multmonata rezisto al la sieĝo, la urbo decembre 1715 kapitulacias kaj Karolo fuĝas en fiŝista boato trans la Balta Maro al Skandinavio.

Tri jarojn pli poste, la sveda reĝo dum sieĝo de la norvega fortikaĵo Frederikshald mortas pro kuglo kiu trafas lian tempion – ne tute klaras ĉu malamika soldato aŭ samlandano pafis la kuglon.

Fino de la milito[redakti | redakti fonton]

Januare 1719 Aŭgusto alianciĝis kun Aŭstrio-Hungario kaj Britio, kiuj oftertis helpon kontraŭ ebla atako de Rusio al Pollando-Litovio. Novembre 1719 li finis la aliancon kun Petro la Granda kaj interkonsentas armisticon kun Svedio. Ankaŭ Hanovro, Prusio kaj Danio finis militi. La Duklando Hanovro ricevis la urbojn Bremeno kaj Verden, Prusio ricevis Antaŭpomerion kun la urbo Stettin kaj la insulo Usedom.

Batalo de Grengam
8-a de septembro 1720

Por antaŭenigi subskribon de packontrakto, Petro la Granda decidas albordigi rusajn soldatojn en la kerna parto de Svedio. Aŭguste rusaj armeaj unuoj albordiĝas norde kaj sude de Stokholmo. Dum la armea kampanjo detruiĝis ok pli grandaj urboj, inter alie la tiutempe dua plej granda sveda urbo Norrköping.

Februare 1720 subskribiĝis la pripaca Traktato de Stokholmo inter Prusio kaj Svedio, dum julio de tiu jaro subskribiĝis la por Svedio tre malavantaĝa pripaca Traktato de Frederiksborg inter Danio kaj Svedio. Dum somero 1720 denove rusaj soldatoj albordiĝis en Svedio kaj detruiĝis inter alie la urbo Umeå.

Kiam Britio ekkonis ke maleblis krei koalicion kontraŭ Rusio, ankaŭ tiu ŝtato premas Svedion komenci pripacajn traktadojn kun Rusio. Ĉar krom Aŭgusto de Saksio kaj Pollando-Litovio neniu eŭropa reganto kaj ŝtato plu pretas konsideri eblan militon kontraŭ Rusio, Svedio fine estas devigata traktadi pri paco. En la Traktato de Nystad (la nuna finna urbo Uusikaupunki) Svedio cedas la teritoriojn Ingrio, Livonio, Estonio kun la insuloj Saaremaa kaj Hiiumaa kaj la sudon de Karelio al Rusio. Rekompense ĝi rericevis Finnlandon, kiun la rusa armeo konkeris dum la jaro 1714.

Pli poste, en la Hamburga interkonsento de 1729, Svedio aldone cedis la duklandon Verden al la duklando Hanovro.

Sekvoj de la milito[redakti | redakti fonton]

Svedio krom la urbo Wismar perdis ĉiujn aliajn posedaĵojn en Germanio kaj en Baltio kaj do cedis sian pozicion kiel nordeŭropa grandpotenco al la Rusia Imperio. Nova rusia ĉefurbo ekestis borde de la Balta Maro – kaj norde kaj sude protektita de larĝaj rusiaj marbordaj teritorioj: La haveno de Sankt-Peterburgo iĝis komerca centro, kio ĝenis la komercajn rilatojn de la mara Potenco Britio en nordorienta Eŭropo, sen ke la britoj povis malhelpi la evoluon. La fortiĝo de Rusio samtempe estis malfortiĝo de la antaŭa grandpotenco Pollando-Litovio, kiu pli kaj pli iĝis parto de la influosfero de la cara imperio kaj ekde la jaro 1768 fakte estis rusia protektorato. La malfortiĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio krome forprenis du fortajn kontraŭantojn de la orientgermana ŝtato Prusio, kiu kreskis je potenco, gajnis multe da teritorio kaj iĝis plia eŭropa grandpotenco.

Dum la sekvaj jardekoj la kvin ŝtatoj Francio, Aŭstrio-Hungario, Britio, Rusio kaj Prusio regis la politikon de Eŭropo. La Granda Nordia Milito ĝisfunde ŝanĝis la eŭropan potencoekvilibron.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Eckardt Opitz: Vielerlei Ursachen, eindeutige Ergebnisse - Das Ringen um die Vormacht im Ostseeraum im Großen Nordischen Krieg 1700–1721 ("Multaj kaŭzoj, klaraj rezultoj - la lukto pri la hegemonio ĉirkaŭ la Balta maro en la Granda Nordia Milito"), paĝoj 90–94
  2. Georg Piltz: August der Starke - Träume und Taten eines deutschen Fürsten ("Aŭgusto la Forta - revoj kaj agoj de germana reganto"), Verlag Neues Leben, Orient-Berlino 1986, S.80

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.