Otomana Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otomana aŭ Osmanida imperio
Origina nomo دولت عالیه عثمانیه
Devlet-i Âliyye-i Osmâniyye
 Bizanca imperio
 Ruma sultanujo
12991922 Turkio 
Flago-de-Turkio.svg
flago
Osmanli-nisani.svg
blazono
Geografio
Ĉefurbo:
Söğüt (1299-1326)
Bursa (1326-1365)
Edirne (1365-1453)
Istanbulo (1453-1922)
Areo:
5 000 000 km² (en la jaro 1680)
La plej alta punkto:
Ağrı (5137 m)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
35 350 000 (en la jaro 1856)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
1299 (Osman la 1-a proklamis sin suverena reganto)
Pereo:
1922 (nuligo de la sultanujo fare de Mustafa Kemal Atatürk)
Antaŭaj ŝtatoj:
Bizanca imperio Bizanca imperio
Ruma sultanujo Ruma sultanujo
Postsekvaj ŝtatoj:
Turkio Turkio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Otomana ImperioOsmanida Imperio estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj ĉe la Mediteraneo. La imperio ekzistis ekde la jaro 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam dekomence regis sultanoj de la dinastio de la Otomanoj. Danke al sia situo la Otomana Imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.

Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

La imperio estis fondita en la jaro 1281 de la tribestro Osman la 1-a, bejo el unu el la turkaj triboj en Malgranda Azio. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia propra nomo. En 1299, Osman la 1-a konkeris la bizancan urbon Mokadeno, la nuntempa Bilecik. Tiu dato estas la komenciĝo de la otomana imperio kaj de la unua vera otomana armeo. Ĝis sia morto en la jaro 1326 Osman la 1-a konkeris plurajn aliajn urbojn kaj fortikaĵojn bizancajn, same kiel iujn najbarajn turkajn prinujojn.

Grandiĝo[redakti | redakti fonton]

La posteuloj de Osman daŭrigis lian politikon. La otomana imperio konkeris Galipoli-n, turkan urbon ĉe la Dardaneloj en 1347. La imperio pligrandiĝis al la Balkanoj. En 1389 venko en la batalo de la merlokampo en Serbujo, la nuntempa Kosovo, markis la finon de la serbaj reĝlandoj. Serbujo estis oficiale aneksita post la falo de Smederevo en 1459. En 1453 sub komando de la sultano Mehmet la 2-a, la otomanaj armeoj kaŭzis la falon de Konstantinopolo kaj venkis la bizancan imperion. Tiel la orienta parto de la Mediteraneo, ĉefe katolika, estis estrita de la otomana imperio. Pluraj krucmilitoj estis subpremitaj ĉe Nicopolis kaj Varna.

Nova imperio[redakti | redakti fonton]

Iom post iom la imperio sternis sian suverencon super la tuta islama mediteranea mondo. La komunumoj estis organizitaj laŭ la sistemo de miletoj.

La sultanoj otomanoj portis ekde la 15-a jarcento ankaŭ la turkan titolon ĥano, la iranan padiŝao kaj ekde la 16-a jarcento tiun de kalifo, tio estas sukcesinto de Mohamedo kaj ĉefo de la umao, la komunumo de la islamanoj.

La kontrolo sur liajn terojn variis; foraj provincoj kiel Tunizo kaj Alĝero aŭ la krimea ĥanlando ĝuis grandan aŭtonomion. Iuj ŝatoj, plimulte kristanaj, kiel la malnovaj princujoj rumanaj de Valaĥujo kaj Moldavujo kaj por ioma tempo ankaŭ Transsilvanujo pagis tributon al la sultanoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, sed ne iĝis otomanaj provincoj, kiel ofte erare prezentas ilin okcidentaj verkoj. Fine en Afriko, Egiptujo kaj ties kedivo, teorie submetitaj al la otomana sultano, gvidis fakte sendependan politikon, foje ĝis milito kontraŭ ĝi.

Murad la 1-a estis la unua otomana reganto, kiu surprenis la titolon de sultano. La otomanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro 1517 ankaŭ kalifoj. En 1453 sultano Mehmed la 2-a malprosperigis la Bizancan imperion per konkero de Konstantinopolo, kiun li igis sia ĉefurbo kun la nomo Kostantiniyye, iomete pli poste ‏Istanbul (Istanbulo).

Apogeo[redakti | redakti fonton]

Edukado, tekniko kaj universitatoj otomanoj estis admiritaj fine de la mezepoko. Tiuj universitatoj interkonatigis unu al la aliaj la malkovrojn okcidentajn. La admiralo Piri Reis tiel povis fari kopion de mapo de Ameriko kreita de Christophe Colomb. La originalo estis poste perdita, kaj la kopio iĝis la plej malnova mapo de la kontinento. Grandaj potencoj, kaj intelektaj kaj financaj subtenis la grandan pordon. Citindas la migradoj kaj instaloj de judoj sefardaj, funĝantaj Hispanujon suferantan la inkvizicion, kaj poste de la andaluzaj moriskoj.

En la 16-a jarcento, sub la regno de Sulejmano la 1-a la otomanaj armeoj atingis Vienon en Aŭstrujo en 1529 kaj 1532, sed ili sieĝis ĝin vane. Vieno iĝis tiel la limo de la plej granda disvastiĝo de la otomana imperio en la okcidento, kiel Aden estis la suda limo.

De 1533 ĝis 1536 la imperio alprenis la orienton de Anatolujo, Azerbajĝanon kaj Jemenon. Turkaj ŝipoj venkis la hafsidojn en Tunizo en 1534, sed perdis ĝin sekve al Charles Quint. Kairouan estis venkita en 1557 kaj Tunizo denove kaj definitive en 1569.

La Otomana Imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000 km2. Kompare kun eŭropaj regnoj la Otomana Imperio estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.

Falo[redakti | redakti fonton]

Malfermo de la Otomana parlamento, 1876

Otomanaj sultanoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Otomana Imperio militis oriente kontraŭ Persio, norde kontraŭ Rusio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo ĉe Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la sultana potenco jam estis tute videbla. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la sultanon por konkeri grandegajn teritoriojn. Kontraŭ la otomana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ komencis definitive disfali.

Respubliken[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kemal Atatürk.

Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana Imperio partoprenis en la Unua Mondmilito flanke de la Centraj potencoj. La milita malvenko kaj armistico de Mudros ne tuj kaŭzis la falon de la Otomana Imperio, kies sultano Mehemet la 5-a dum pluaj kvar jaroj restis entroniĝinta dum la imperio estis okupita de aliancanoj kaj la neturkaj popoloj premis por sendependiĝo. Kiam la aliancanoj prezentis al la turka delegitaro la kondiĉojn de la Traktato de Sèvres (aŭgusto de 1920), tiuj jam estis plenumitaj fakte: maje de 1919 grekoj okupis Smirnon kaj grandan parton de la egea marbordo de Turkio, kie loĝis nombraj grekoj; armenoj fidis promeson de Wilson havi propran teritorion por propra respubliko; kaj sude britoj kaj francoj distribuis al si la teritoriojn de la arabaj landoj (traktato de Sykes-Picot 1916): la otomana delegitaro subskribis la traktaton, sed en Turkio eksplodis naci-liberiga movado ĉefe ĉirkaŭ Ataturk, kiu jam en 1919 faris alvokon al rezistado. Kaim februare de 1920 la aliancanoj nuligis la parlamenton de Istanbulo, Kemal Ataturk alvokis en Ankaro nacain asembleon, kiu malakceptis la Traktaton de Sèvres kaj dum du jaroj deklaris militon en diversaj frontoj. Kontraŭ Francio en Kilikio ĝis la traktato de Ankaro de oktobro de 1921, per kiu turkoj reprenis la regiono kaj agnoskis la francan regadon de Sirio kaj Libano. Kontraŭ armenoj, kie rekuperis eĉ la teritoriojn perditajn en 1878 (traktato de Kars, oktobro de 1921) kaj dispartigis kun Sovetunio la areon. Kontraŭ grekoj, el kiuj rekuperis la areon de Smirno (el kiu la grekoj estis forpelitaj) post terura milito finita en septembro de 1922. La konferenco de Lausanne (novembro de 1922) nuligis la decidojn de la Traktato de Sèvres kaj per nova traktato (julio de 1923) oni agnoskis la teritoriojn rekuperitajn de Turkio, kiu agnoskis la novajn reĝimojn de Sirio kaj Irako kaj akceptis senmilitistigon de la markoloj.[1]

En la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. La falo de la imperio vekis la nacian turkan senton. Eksaj militistoj kuniĝis ĉirkaŭ la marŝalo Mustafa Kemal Atatürk, kiu forpelis eŭropanojn el Anatolujo kaj fariĝis la estro de la registaro, igante la sultanecon simplan honoran rolon. En 1922, li aboliciis la otomanan imperion kaj fondis en 1923 sur la restanta teritorio Anatolujo kaj orienta Trakujo) la modernan Turkujon aŭ respublikon de Turkujo, sukcesinto de la otomana imperio. En 1924 li neniigis la kalifecon, lastan restaĵon de imperiaj institucioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Empire ottoman (La otomana imperio), Yves Ternon (historiisto pri genocidoj), eldonejo du Félin.
  • Histoire de la Turquie (Historio de Turkujo), Ibrahim Tabet, L'A.
  • Halil Inalcik kaj Donald Quataert, An economic and social history of the Ottoman empire: 1300-1914 (Ekonomia kaj socia historio de la otomana imperio), Kembriĝo, Cambridge University Press, 1994
  • Dimitri Kitsikis, L'Empire ottoman (La otomana imperio), Presses universitaires de France, 3-a eldono,1994
  • Robert Mantran, Histoire de l'empire ottoman (Historio de la otomana imperio), eld. Fayard, 1989
  • Jean-Paul Roŭ, Histoire des Turcs (Historio de la Turkoj), eld. Fayard, 2000
  • Stanford Jay Shaw, History of the Ottoman Empire and Modern Turkey (Historio de la otomana imperio kaj moderna Turkujo), duvoluma, Cambridge University Press, 1976-1977.
  • Id., Studies in Ottoman and Turkish History: A Life with the Ottomans (Studoj en la otomana kaj turka historioj: vivo ĉe la otomanoj), Istanbul, Isis Press, 2000
  • Paul Dumont kaj François Georgeon, Vivre ensemble dans l’Empire ottoman. Sociabilités et relations intercommunautaires. XVIIIe-XIXe siècles (Vivi kune en la otomana imperio. Sociaĵoj kaj rilatoj interkomunumaj. 18-a - 19-a jarcentoj), eld. L'Harmattan 1997
  • Edward J. Erickson (leŭtenanto-kolonelo), The Sultan's Army: A History of the Ottoman Military, 1300-1923 (La armeo de la sultano: historio de la otomana militistaro, 1300-1923), Londono, Routledge, 2006
  • Daniel Goffman, The Ottoman empire and early modern Europe (La otomana imperio kaj frua moderna Eŭropo), Cambridge University Press, 2002
  • Bernard Lewis, Istanbul et la civilisation ottomane (Istanbulo kaj la otomana civilizo), eld. Jean-Claude Lattès, 1990
  • Nicolas Vatin kaj Gilles Veinstein, Le Sérail ébranlé. Essai sur les morts, dépositions et avènements des sultans ottomans (XIVe-XIXe siècles), eldd. Fayard, 2003
  • Nicolas Vatin kaj Gilles Veinstein, Insularités ottomanes, Maisonneuve et Larose / Institut français d’études anatoliennes, 2004
  • Robert Mantran, Histoire d'Istanbul (Historio de Istanbulo)', éd. Fayard, 1996
  • Gilles Veinstein, Les Ottomans et la mort. Permanences & mutations (La otomanoj kaj la morto), Brill, Leyde, 1996

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julio Gil Pecharromán, “Sèvres. El tratado efímero” en El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]