Otomana armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazonŝildo de la Otomana Imperio.

La Armeo de la Otomana Imperio estis unu el la kreintoj de la otomana regado sur grandaj teritorioj de Eŭropo (Balkanio) kaj Meza Oriento inter la 15-a kaj 20-a jarcentoj. Ĝi baziĝis sur kompleksa sistemo je rekrutado kaj feŭdaj posedaĵoj kiel kompenso pro militista apogo. En la otomana armeo, la leĝera kavalerio dum longa tempo estis la plimulto de ĝiaj trupoj kaj pro tio ricevis feŭdaĵojn nomataj timar. La kavalerio uzis arkojn kaj mallongajn glavojn kaj nomadajn taktikojn simile al tiuj de la Mongola Imperio. La Otomana Armeo en sia epoko estis unu el la plej avangardaj armeoj en la mondo, ĝi estis inter la unuaj kiuj uzis musketojn kaj arkebuzojn. La fama Korpo de Janiĉaroj proporciigis elitajn trupojn kaj estis la sekurgardistaro de la sultano.

Tamen, post la 17-a jarcento, la otomanoj ne plu havis modernajn bataltrupojn pro manko de reformoj, ĉefe pro la etendita koruptado inter la janiĉaroj. La nuligado de la Janiĉara Gardistaro en 1826 ne sufiĉis, kaj en la milito kontraŭ Rusio, la Otomana Imperio ne havis modernajn teknologiojn kaj armilaron por povi konfronti la malamikon.

La modernigado de la Otomana Imperio en la 19-a jarcento komenciĝis per la armeo. Ĉi tiu estis la unua otomana institucio kiu serĉis la servojn de eksterlandaj spertuloj, kaj ankaŭ ĝi sendis multnombrajn oficirojn al Okcidenta Eŭropo por akiri militistajn konitaĵojn. La teknologio kaj la novaj armilaroj estis donitaj al la Imperio, inter ili germanaj kaj britaj fajrarmiloj, Aera Forto kaj moderna Militŝiparo. La Imperio sukcesis modernigi la armeon. Malgraŭ tio, ĝi ne efikis antaŭ la tiuepokaj okcidentaj potencoj kiuj povis vidi la deklivon kaj finon de tiu Imperio.