Militreĝimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Militreĝimomilitista diktaturo estas formo de ŝtato aŭtoritara en kiu, pli malpli, la juraj, plenumaj kaj leĝodonaj institucioj estas kontrolitaj de la Armeo kiu malpermesas ĉiun ajn formon de demokratia kontrolo. Kutime ili devanas el la forigo de la regosistemo ekzistanta ĝis tiam post puĉo.

La militaj diktaturoj ĝenerale justigis sin kiel metodo aranĝi politikan stabilecon por la nacio aŭ savi ĝin el la minaco de "danĝeraj ideologioj". La militai reĝimoj prezentas sin kiel sendependaj, kiel "neŭtrala" partio kiu havigas provizoran direkton senpartian en tumultaj epokoj, dum prezentas la civilajn politikistojn kiel koruptuloj kaj malefikaj.

Unu el la karakteroj preskaŭ universalaj de milita registaro estas la instituciigo de la milita escepta leĝaro, pere de kio oni forigas ĉiujn jurajn garantiojn kiuj protektas la personojn kontraŭ la trouzo de la Ŝtato. La militaj reĝimoj ĝenerale ne respektas la homajn rajtojn kaj uzas la forton kaj la perforton por silentigi la disidentojn kaj politikajn opoziciulojn.

Latinameriko[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la militaj latinamerikaj diktatoroj estis formitaj en la School of the Americas, institucio kiu en la kunteksto de la Malvarma milito garantiis la fidelecon de la latinamerikaj armeoj al la ekstera politiko de Usono. Kaze de Latinameriko oni uzis ofte la minacon de alvenonta komunismo.

La tipa milita diktaturo en Latinameriko estis direktita de junta aŭ komitato formita de la estraro de la stabo de la militistaro. Tiele okazis en Argentino, inter 1976 kaj 1983, kiam la ŝtato estis regita de militaj juntas formitaj de la plej altaj reprezentantoj de la Armeo, la Mararmeo kaj la Aerarmeo. Tiukaze, la prezidanto de la junta, unua inter egaluloj, kutime deprenas ofte persone la ŝtatestrecon. Tiele okazis ĉe la Generalo Jorge Videla, kiu deprenis la povon en Argentino post la puĉo de 1976, kaj en Ĉilio kun la generalo Augusto Pinochet Ugarte, kiu posedis la povon tie inter 1973 kaj 1990.

Aliaj militaj diktaturoj estas enttute en manoj de unusola oficiro, ĝenerale la ĉefkomandanto de la armeo. Tia estis la kazo de Bolivio, kun la diktaturo de la Generalo Hugo Banzer, inter 1971 kaj 1978. En Paragvajo estis kiel militista diktatoro la generalo Alfredo Stroessner, kiu regis lal andon 35 jarojn, ekde 1954 ĝis 1989. Alia militista diktatoro kiu estis longe en la povo estis Anastasio Somoza García, kiu regis Nikaragvon inter 1936 kaj 1956 kaj setligis familian dinastion kiu regis lal andon ĝis 1979.

Kiel ĉe ĉiuj diktaturoj, militista diktaturo povas esti ĉu oficiala ĉu oficialeca (kelkaj militistaj diktatoroj, kiel Manuel Noriega en Panamo, aperis oficiale kiel subuloj de la civila registaro, sed fakte li estis la reganta homo de la reĝimo). La grado de kontrolo de la militistoj sur la civila socio estas varia, kaj ekzistas situacioj pli malpli miksitaj, kie la militistoj ĝuas tre fortan influon sen esti entere regantoj.

Kutime oni povas konsideri, ke la militistaj diktaturoj estas dekstremaj reĝimoj, sed tio ne ĉiam okazas ekzemple ĉe la diktaturo de Juan Velasco Alvarado en Peruo.

En Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo okazis multaj tiuspecaj reĝimoj antaŭ la Dua Mondmilito. Sed post tiu la politika panoramo klariĝis kaj nur escepte okazis militistaj reĝimoj, kiel ekzemple en Hispanio ekde 1939 ĝis 1976, post la Hispana Enlanda Milito kaj dum la reĝimo de la generalo Franco, aŭ en Grekio dum la Diktaturo de la koloneloj. Ankaŭ en tiu kontinento okazis esceptoj, ĉar dum la aliaj militistaj diktaturoj estis dekstremaj reĝimoj, la militista reĝimo kiu sukcesis en Portugalio post puĉo en 1974, nomita Revolucio de la Diantoj, estis sufiĉe maldekstra reĝimo, kiu finigis la koloniisman epokon de Portugalio, klopodis komunisman politikan reformon, permesis la liberan agadon de ĉiuj politikaj tendencoj kaj lasis paŝon al civila demokratio.

Militistaj diktaturoj tutmonde[redakti | redakti fonton]

Krom Latinameriko, tiom Afriko kiom Okcidenta Azio estis komunaj areoj de disvolvigo de militistaj diktaturoj. Unu el la fundamentaj kialoj estas, ke la armeoj ofte havas pli da koheron kaj institucian strukturon ol la plej parto de la civilaj institucioj de la socio kie tiuj forprenas la povon.

En tiuj kazoj, la militistaj registaroj plej ofte estas kontrolataj de unusola persono sufiĉe karisma, kaj estas aŭtoritaraj reĝimoj krom militistaj diktaturoj. Kiel estroj de tiaj diktaturoj oni povas mencii na Muamar Kadafi de Libio, Idi Amin en Ugando, kaj de Nasser en Egiptio, kiuj tre ofte disvolvigis favoran kulton al personeco. Tre diferenca sistemo estis tiu de la reĝimo de Saddam Hussein en Irako, kiu komencis kiel unupartiisma ŝtato regita de la partio Baazo, sed dum ties evoluado ĝis transformiĝis en militista diktaturo. Alia escepto estas, ke foje la militistaj diktaturoj povas enhavi fortan religian ingrediencon, kiel okazas en kelkaj islamaj landoj, kiel MaŭritanioSudano.

En la aktualo[redakti | redakti fonton]

Post la 1990-aj jaroj, la militistaj diktaturoj malpliiĝis. Eksistas diversaj kaŭzoj: la militistaj diktaturoj ne havas sufiĉajn internaciajn legitimecon kaj fidindecon; krome, la fino de la Malvarma milito kaj la disfalo de la Sovetunio kaŭzis, ke estas pli malfacile al la militistaj diktaturoj uzi la pretekston de la minaco de komunismo kiel justigo de ties agado.

Ŝtatoj aktuale sub militista diktaturo[redakti | redakti fonton]

La jena estas listo de la ŝtatoj kies registaroj estas militistaj.


Ŝtato Estro Komenco
Centr-Afrika Respubliko Michel Djotodia Marto de 2013
Fiĝioj Frank Bainimarama Decembro de 2006
Ekvatora Gvineo Teodoro Obiang Ngema Aŭgusto de 1979
Sudano Omar Hasan Ahmad al-Baŝir Majo de 1989

Landoj kiuj havis militistan diktaturon[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]