Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvelio
საქართველო
Sakartvelo

Flago de Kartvelio

Blazono de Kartvelio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tavisupleba (თავისუფლება) - Libereco
Lokigo
suverena ŝtatolandounueca ŝtatorespublikojurŝtato • plurkontinenta lando • Respublikoj de Sovetunio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tbiliso (1.2 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) kartvela lingvo, abĥaza lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kartvela

en Abĥazio ankaŭ la abĥaza

Plej ofta(j) religio(j) ortodoksaj kristanoj — 84, islamanoj 9%, armenaj gregorianoj 5%, katolikoj 2%
Areo 69,700 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 4 miliono (2017)
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Horzono +4
Interreta domajno ge
Landokodo GEO
Telefona kodo 995
Plej alta punkto Shkhara
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Salome Zurabiŝvili (2018)
Ĉefministro Irakli Garibaŝvili
Nacia tago 26-a de Majo (tago de restaŭro de ŝtateco en 1918)
Sendependiĝo 26 Majo 1918 de Rusa Imperio, 9 Aprilo 1991 de Sovetunio
Ekonomio
Valuto Kartvela lario (=100 tetroj) (GEL)
vdr

KartvelioKartvelujo (kartvele საქართველო, Sakartvelo, germane Georgien) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio en la ekstrema sud-oriento de Eŭropo, ĉe la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberio (aŭ Kartli) kaj Kolĥido (Kolĥeti), kaj hejmo de kartveloj. Okcidente ĝin limas la Nigra Maro, norde Rusio, sude Turkio kaj Armenio kaj sudoriente Azerbajĝano. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la lando estas Tbiliso. Kartvelio kovras areon de 69 700 km2 (26 911 sq mi2) kaj ĝia loĝantaro estas preskaŭ 3.72 miliono da homoj laŭ la pritakso de 2016.[1] Kartvelio estas unitara, parlamenta respubliko kies registaro estas elektita tra reprezenta demokratio.

Dum la klasika periodo, en la moderna teritorio de Kartvelio formiĝis sendependaj reĝlandoj de Kolĥido kaj Iberio. Kartveloj oficiale adoptis Kristanismon komence de la 4-a jarcento kiam la reĝo de Iberio deklaris ĝin oficiala ŝtata religio. Unuiĝita Kartvela Reĝlando atingis sian pinton de politika kaj kultur-ekonomia potenco dum la regado de Davido la 4-a (konata kiel La Konstruanto) kaj Reĝino Tamara ekde la 12-a ĝis la frua 13-a jarcentoj. Post tio, la reĝlando subiĝis al hegemonio de novaperintaj regionaj invadistoj, nome la mongoloj, la otomanoj kaj la persoj kaj dissolviĝis en diversaj kartvelaj reĝlandetoj kaj princlandoj. Eventuale, fine de la 18-a jarcento, la orientkartvela reĝlando de Kartl-Kaĥetio, serĉante protekton kontraŭ siaj islamaj malamikoj, formis aliancan traktaton kun Rusia Imperio ĉefe pro religiaj motivoj kiujn la kartvela reĝo konsideris avantaĝo por estontaj rilatoj, sed neglektante la kondiĉojn de la protekta traktato Rusio tute nuligis la kartvelan reĝan dinastion kaj rekte aneksis la landon en 1801; aneksado de la ceteraj okcidentkartvelaj reĝlandoj kaj princlandoj daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[2] Post la Rusia revolucio de 1917 Kartvelio regajnis sian sendependecon kaj establis demokratian respublikon sub socialdemokratiaj menŝevikoj en 1918.[3] Malgraŭ la internacia agnosko de la novnaskita respubliko fare de la Ligo de Nacioj kaj mem Soveta Rusio, Kartvelio estis invadita de la Ruĝa Armeo en 1921 kaj aneksita al novdeklarita Sovetunio en 1922 kiel Kartvela Soveta Socialisma Respubliko ene de Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko.

Porsendependiĝa movado gvidis la landon al eventuala eliro kaj deklaro de regajno de sendependeco de Sovetunio en Aprilo 1991. Dum la sekva jardeko post la sendependiĝo, Kartvelio suferis de forta ekonomia krizo kaj intercivita milito inkluzive de militaj konfliktoj kun separatismaj etnaj minoritatoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio kiujn sekvis severa etna purigado de kartveloj el ambaŭ provincoj. Post la paca Roza Revolucio en 2003, Kartvelio deklaris firman por-Okcidentan geopolitikan celon por ke la lando integriĝu en diversaj okcidentaj organizoj kiel NATO kaj Eŭropa Unio kaj ĝi enkondukis plurajn demokratiigajn reformojn por fortigi ŝtatajn instituciojn kaj eliri de la post-sovetia stagnado. La por-Okcidenta geopolitika orientiĝo de Kartvelio baldaŭ iĝis obstaklo por Rusio[4] kaj rezultis je malboniĝo de rilatoj inter la du landoj kiu eventuale kulminis je rusa-kartvela milito en 2008.

Kartvelio membras en UNO, Konsilio de Eŭropo, GUAM, Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj. Ĝi enhavas du mem-deklaritajn separatismajn regionojn - Abĥazion kaj Sud-Osetion kiuj ekhavis limigitan internacian agnoskon helpe de Rusio post la milito en 2008. Kartvelio kaj la absoluta plejmulto de la internacia komunumo konsideras la du regionojn kiel suverena parto de Kartvelio sub kontraŭleĝa milita okupado de Rusio.[5]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La kartveloj sin nomas kartvelebi (ქართველები) kaj sian lingvon kartuli (ქართული). Tiuj ĉi terminoj devenas de la nomo de legenda pagana gvidanto Kartlos, pri kiu oni diras „patro“ de la kartveloj. La eksterlanda nomumado Georgia, uzata de la plimulto de la lingvoj, evidente venas de la persa گرجی Gurji, tra la araba Jurj. Pro la influo de la prononcado de prefikso el la greka geōrg- (γεωργ), la mondo supozas ke tio rilatiĝas al Sankta Georgo (sankta landpatrono) aŭ kun la greka γεωργία (geōrgía, kultivi).

En la antikveco la loĝantoj de la orienta regiono de Kartvelio estis nomataj iberoj, pro la kaŭkazia reĝlando Iberio,[6] la koloniigita marbordo de la grekoj estis la fama Kolĥido en la okcidento de Kartvelio.

Gorj, la vorto en la persa lingvo por nomi la kartvelojn, ankaŭ estas radiko por la turka Gürcü kaj la rusa Грузин ("Gruzin"). La landnomo estas Gorjestan en la persa, Gürcistan en la turka kaj Gruzia (Грузия) en la rusa. En la hebrea nomiĝis la lando pasinte Gruzja (גרוזיה), sed post oficiala peto de la ŝtato de Kartvelio al Israelo kiu sekvis la militon kun Rusio en 2008 la nomo ŝanĝiĝis al georgja (גאורגיה). La persa nomo eble rilatiĝas al la lupo (gorg), de la antikva kulto de la praaj kaŭkazoj, tial Gorjestan, ‘la tero de la lupoj’. La denominadoj en la armena lingvo por 'kartvelo' kaj 'Kartvelio', respektive Vir kaj Virq venas de Iberio kun perdo de la komenca i- kaj anstataŭo de la wv de la b de Iberio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon Historio de Kartvelio

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de nuntempa Kartvelio estis loĝata de Homo erectus ekde Paleolitiko. La prakartvelaj triboj unue aperas en skribita historio en la 12-a jarcento a.K.[7]

Ĝis nun la plej fruaj spuroj de vino en la mondo estis trovitaj en Kartvelio kie oni malkovris 8000 jaraĝajn argilajn vinujojn.[8][9] Arkeologiaj eltrovaĵoj kaj skribitaj referencoj en antikvaj fontoj ankaŭ montras ekziston de fruaj politikaj kaj ŝtataj formiĝoj karakterizitaj de altnivela metalurgio kaj orfaradaj teknikoj kiuj datiĝas de pli frue ol la 7-a jarcento a.K. Arkeologiaj spuroj de Ŝulaveri-Ŝomu kulturo indikas pri komenco de frua metalurgio en centra Kaŭkazio (inkluzive de la nuntempaj teritorioj de Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano).[10]

Antikva Epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la klasika periodo formiĝis kelkaj fruaj kartvelaj ŝtatoj el kiuj la plej ĉefaj estis Kolĥido en la okcidento kaj Iberio en la oriento. Nur en la 4-a jarcento a.K. estis formita la unua unuiĝita kartvela reĝlando sub la reĝo Parnavaz - la unua ekzemplo de organizita ŝtata formiĝo sub unu reĝo kaj aristorkatia hierarĥio.[11]

Laŭ la greka mitologio, en Kolĥido troviĝis la legenda Ora Ŝaffelo al kies ekposedo strebis Jazono kaj la Argonaŭtoj en la epika rakonto de Apolono de Rodo - Argonaŭtiko. La enhavigon de la Ora Ŝaffelo en la miton probable influis la loka kartvela metodo uzi ŝaffelojn por depreni orpolvon de riveroj.[12] Konata al la lokanoj kiel la reĝlando de Egrisi (aŭ Laziko), Kolĥido ankaŭ plurfoje estis severa batalkampo inter la Bizanca kaj Sasanida imperioj.

Post mallonga konkero fare de la Romia Respubliko de Kartvelio en 66 a.K., la teritorio iĝis ĉefa objektivo de onta 700 jarlonga romia-persia geopolitika konkurado kaj batalado.[13][14]

Ekde la unuaj jarcentoj p.K. la kultoj de Mitraismo, pagana kredo, kaj Zaratuŝtrismo estis vaste aplikataj en Kartvelio.[15] En ĉirkaŭ 337 p.K. la persdevena reĝo Mirian la 3-a de Iberio deklaris Kristanismon kiel la oficiala ŝtata religio, do instigante la evoluon de literaturo, arto kaj eventuale ludante gravan rolon dum sekvaj jarcentoj en la procezo de formiĝo de la unuiĝita kartvela nacio.[16][17] La akcepto de Kristanismo en Iberio kaŭzis malrapidan sed eventualan dekadencon de Zaratuŝtrismo,[18] kiu ĝis la 5-a jarcento p.K. ŝajnis daŭre esti la dua ĉefa religio en Iberio (orienta Kartvelio).[19] Ĝis la 7-a jarcento, la teritorio de la kartvelaj reĝlandoj restis daŭra porinflua batalkampo inter la romianoj kaj la sasanidoj.

Mezepoko ĝis la Frua Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Reĝino Tamara de Kartvelio

Du kartvelaj reĝlandoj de la antikveco, Iberio en la oriento kaj Kolĥido en la okcidento de la lando, estis inter la unuaj ŝtatetoj de la regiono kiuj oficiale adoptis Kristanismon (en la 4-a kaj 6-a jarcentoj, respektive). Egrisi (postnomigo de Kolĥido) ofte vidis batalojn inter du malamikaj imperioj Persio kaj Bizancio, kiuj konstante pretendis konkeri Kartvelion por ekhavi geopolitikan avantaĝon super unu la alia.

Rezulte, tiuj ĉi reĝlandoj estis disigitaj en kelkaj feŭdaj regionoj dum la frua Mezepoko. Tio facilis la arabojn konkeri Kartvelion en la 7-a jarcento. Malgraŭ la invado de Tbiliso de la araboj en 654 p.K. Iberio (Kartli) tenis sian aŭtonomian sendependecon sub arabaj regantoj.[20]

Komence de la 11-a jarcento, la ribelaj regionoj estis liberigataj kaj kunigitaj al la reĝlando Kartvelio. La Kartvela Reĝlando atingis sian pinton de potenco en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ekiĝante la 12-a jarcento, la dominado de Kartvelio etendiĝis sur la plejparto de suda Kaŭkazio, inkluzive de nordorientaj regionoj kaj preskaŭ la tuta norda marbordo de tio kio hodiaŭ estas Turkio. Tiu ĉi periodo de la historio de Kartvelio dum la regado de David' la 4-a (kromnomigita kiel David' la Konstruanta, r. 1089-1125) kaj sia pranepino Tamar (r. 1184-1213) estas tradicie konata kiel la Ora Epoko de KartvelioKartvela Renesanco.[21][22] Tiu ĉi frua kartvela renesanco kiu antaŭdatiĝas sian okcidenteŭropan analogon, estis karakterizata de rimarkeblaj militaj venkoj, teritoria ekspansio kaj kultura progreso en arkitekturo, literaturo, scienco kaj filozofio. La Ora Epoko de Kartvelio lasis heredaĵon de belaj katedraloj, romantika literaturo kaj la epika poemo ''La Kavaliro en Panterfelo'' kiu estas konsiderata kiel la nacia eposo kaj la plej grava literatura verko de Kartvelio.[23]

Davido subpremis interkverelantajn feŭdajn princojn kaj maksimume centrigis sian potencon por pli facile kaj efektive kontraŭstari eksterajn minacojn. En 1121 li venkis kontraŭ kelkoble pli larĝa koalicia Turka armeo en la Batalo de Didgori (tradicie konata kiel la Venko Mirakla)[24] kaj en 1122 li liberigis Tbilison de la araboj kiuj regis la urbon dum kvar jarcentoj. Je la pinto de sia potenco, geopolitika influo de la reĝlando etendiĝis de la nordorientaj bordoj de la Nigra Maro ĝis la nordaj provincoj de Persio kaj samtempe akirante religivalorajn posedaĵojn en Grekio kaj la Sankta Lando.

La 29-jara regado de Tamar, la unua ina estro de la lando, estas konsiderata kiel la plej sukcesa kaj prospera periodo de la mezepoka historio de Kartvelio.[25] Tamar ricevis titolon de ''la reĝo de reĝoj'' (mephet mephe).[26] Ŝi sukcesis je subigo de kontraŭuloj kaj ekis energian eksteran politikon koincide de malfortiĝo de la ĉefaj malamikaj potencoj de la selĝukoj kaj Bizanca Imperio. Subtenita de forta milita elito, Reĝino Tamar sukcesis plifortigi la atingojn de siaj prauloj kaj plivastigis malgrandan regionan imperion kiu dominis Kaŭkazion etendiĝante ĝis nuna Azerbajĝano, Armenio, orienta Turkio kaj ankaŭ partoj de norda Irano[27] ĝis la kolapso pro la mongolaj invadoj du jardekojn post la morto de Tamar en 1213.[28]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Timuraj invadoj de Kartvelio.

Tiu kartvela reĝlando estis tolerema al ĝiaj islamanaj kaj judaj subuloj, sed ĝi estis subigita de la islamecaj mongoloj en la 13-a jarcento. Konsekvence, la pluraj lokaj regantoj batalis por la sendependiĝo disde la centra kartvela registaro ĝis la tuta disiĝo de la Reĝlando en la 15-a jarcento. La najbaraj reĝlandoj profitis la situacion kaj ekde la 16-a jarcento la Persa Imperio kaj la Otomana subpremis la orienton kaj okcidenton de Kartvelio, respektive. La regantoj de tiuj ĉi regionoj, kiuj konservis parton de sia aŭtonomio, organizis plurfojajn ribeliĝojn. Sinsekvaj persaj kaj otomanaj invadoj malfortigis la reĝlandojn kaj la lokajn ribeliĝojn. Kiel rezulto de la militoj kontraŭ la islamaj ŝtatoj, la kartvela loĝantaro reduktiĝis al 250 000 personoj.

Protektorato kaj posta aneksado al la Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

Aleksandro la 1-a imperiestro de Rusio en 1801-1825

En 1783 Rusio kaj la orient-kartvela reĝlando Kartl-Kaĥetio subskribis la Traktaton de Georgijevsk, laŭ kiu Kartl-Kaĥetio ricevis la protektadon de Rusio. Tamen, tio ne evitis la invadon kaj disrabon al Tbiliso fare de la persoj en 1795.

La 22-a de decembro 1800 la caro Paŭlo la 1-a (Rusio), profitante la peton de la kartvela reĝo Georgo la 12-a, subskribis la aneksadon de Kartl-Kakhetio al la Rusia Imperio. La aneksado estis proklamita la 18-a de januaro 1801.

Nur malgranda nombro de la kartvela nobelaro subigis sin antaŭ la Rusia Imperio, dume aliaj organizis plurfojajn kontraŭ-rusajn ribeliĝojn. En somero 1805 malgrandaj rusaj taĉmentoj ĉe la rivero Askerani kaj proksime de Zagam venkis la persan armeon kaj protektis Tbilison. En 1810, post mallonga milito, la okcidenta kartvela reĝlando (Imeretio estis aneksata de la caro Aleksandro la 1-a. La lasta imereta reĝo kaj lasta bagratida kartvelo Salomono la 2-a de Imeretio forpasis ekzilita 1815. De 1803 al 1878, kiel rezulto de multnombraj rusaj militoj kontraŭ Turkio kaj Irano, kelkaj teritorioj estis aneksataj al Kartvelio. Tiuj ĉi regionoj (Batumi, Artvin, Aĥalciĥo, Poti (kiu havas gravan grekan loĝantaron, kaj Abĥazio) nun reprezentas la plimulton de la kartvela teritorio.

La princlando Guria estis nuligita en 1828 kaj la princlando Samegrelo (Mingrelia) en 1857. La regiono Svaneti (Svania) estis popaŝe aneksata inter 1857 kaj 1859.

Deklaro de sendependeco[redakti | redakti fonton]

Deklaracio pri Sendependeco en 1918

Post la Rusa revolucio de 1917, formiĝis Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko gvidata de kartvela social-demokrata politikisto Nikolaj (Karlo) Ĉĥeidze. La provizora federacia ŝtato konsistis el tri sudkaŭkaziaj nacioj: Kartvelio, Armenio kaj ĵuskreita Azerbajĝano. Pro la kriza situacio kaŭzita de la otomana milita minaco kontraŭ iamaj sudkaŭkaziaj teritorioj de la dissolviĝanta Rusia Imperio, Kartvelio deklaris sian sendependecon helpe de la Germana Imperio la 26-an de Majo 1918. La respublikon estris la Kartvela Social-Demokratia Partio (Menŝevikoj) gvidata de Noe Ĵordania. Post la unuaj tutnaciaj balotoj en 1919 la parlamento (la Nacia Konsilo) konsistis el 132 membroj kun la majoritato de social-demokratoj. La respubliko atingis de jure internacian agnoskon de la Ligo de Nacioj kaj de Soveta Rusio mem, sed tio ne helpis al ĝi fariĝi membro de la ĉimenciata internacia organizo kaj februare 1921 Kartvelio estis invadita de la rusa Ruĝa Armeo post okupado de Azerbajĝano kaj Armenio en Aprilo kaj Decembro 1920 respektive.

Post kelksemajnaj severaj bataloj kontraŭ la multnombra Ruĝa Armeo, la lokaj trupoj estis malvenkitaj kaj la 25-an de februaro 1921, la Ruĝa Armeo eniris en la ĉefurbon Tbiliso kaj instalis komunisman registaron gvidata de kartveldevena bolŝeviko Filipe Maĥaradze. La 17-an de Marto la kartvela registaro forlasis la landon kaj elmigris al Francio sen deklari kapitulacon. Kartvelio estis aneksita al la Transkaŭkaza Socialisma Soveta Respubliko, kune kun Armenio kaj Azerbajĝano kaj en 1922 ĝi jam formale fariĝis membro de ĵuskreita Sovetunio.

Kartvelio en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

La TSSR estis disigita en ĝiaj komencaj landoj kaj en 1936 konvertiĝis en la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko.

La kartveldevena radikalula revoluciulo Joseb Ĝugaŝvili estis elstarulo inter la rusiaj bolŝevikoj, kiuj atingis la regadon en la Rusia Imperio por la Revolucio de Oktobro en 1917. Ĝugaŝvili estis pli bone konata kiel Stalin (el la rusa сталь: ŝtalo). Stalin atingis la plej altan pozicion en la soveta ŝtato, sukcedante al Lenin kaj gvidante la destinon de Sovetio ĝis 1953.

Abĥazio ricevis ankoraŭ antaŭ Sud-Osetio la statuson de Sovetunia respubliko, sed Stalin deklaris ĝin memstaran sovetian respublikon en 1931 kaj tiel subigita al la kartvela uniorespubliko[29].

De 1941 ĝis 1945, dum la Dua mondmilito, ĉirkaŭ 700 000 kartveloj batalis kiel soldatoj de la Ruĝa Armeo kontraŭ la nazia Germanio kaj preskaŭ 350 000 el ili forpasis en la batalkampo de la orienta fronto. Aliaj estis enmetitaj en la Germana Armeo, kiel tiuj de la Kartvela ribelo de Teselo.

Dum tiu ĉi periodo, la popoloj de Inguŝio, karaĉajoj, ĉeĉenoj kaj la balkarioj de la norda Kaŭkazio estis deportitaj al Siberio pro supozita kunlaborado kun la nazioj. Kun siaj respektivaj respublikoj nuligitaj, la SSR Kartvelio havis dum mallonga tempo tiujn teritoriojn ĝis 1957.

Post disfalo de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

politika mapo de Kaŭkazio

Eduard Ŝevardnadze, la kartvelo kiu laboris kiel Ministro pri Eksteraj Rilatoj de Sovetio, estis unu el la aŭtoroj de la Perestrojko dum la 80-aj jaroj. Dum tiu ĉi periodo, Kartvelio disvolvigis plurpartian sistemon kiu ege akcelis la sendependiĝon. La lando havis la unuajn plurpartiajn elektadojn de Sovetio la 28-an de oktobro 1990. De novembro samjare ĝis marto 1991 unu el la gvidantoj de la Movado por nacia Liberiĝo, Zviad Gamsaĥurdja, estis la prezidanto de la Supera Konsilio de la Kartvela Respubliko.

La 9-an de aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco". En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkis Zviad Gamsaĥurdja, sed pro la interna politika kaj milita kontraŭstaro li estis renversita (januaro 1992). Ŝtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldaŭ transdonis ŝtatpotencon al novfondita Ŝtata Konsilio (prezidanto Eduard Ŝevardnadze).

Deklaro de sendependeco de Kartvelio kaŭzis pliakriĝon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj (kiuj laŭ la intenco de novaj kartveliaj regantoj devis perdi sian aŭtonomion), kion sekvis civilaj militoj kaj formiĝo de separatismaj reĝimoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio, kiuj delonge iĝis fakte sendependaj ŝtatoj.

Post sendependiĝo de Montenegro per referendumo, reaktiviĝis la aspiroj de Abĥazio kaj Sud-Osetio ricevi agnoskon de internacia komunumo. Novembre 2006 okazis sud-osetia referendumo pri la demando, dum kiu la volo de la loĝantoj ne aliĝi al Kartvelio estis rekonfirmita. Kartvelio kaj pluraj aliaj landoj anticipe anoncis, ke la referendumo ne havas juran efikon.

Milito de Sud-Osetio en 2008[redakti | redakti fonton]

Flago de Sud-Osetio kiel sendependa memdeklarita ŝtato

La 7-an de aŭgusto 2008 post la bombado de kartvelaj vilaĝoj per sud-osetaj soldatoj (laŭ asertoj de la kartvela registaro) kartvela armeo ekis la operacon por restarigi la konstitucian ordon en Sud-Osetio. La milito komenciĝis en la ĉirkaŭoj de la sud-oseta administra urbo, per la Batalo de Cĥinvali. Poste tiu operaco transformiĝis al la milito inter Kartvelio unuflanke kaj la separatismaj pro-rusiaj respublikoj Sud-Osetio kaj Abĥazio kaj Rusio mem aliflanke.

Kartvelio estis milite venkita kaj post la batalo ĉe la valo Kodori, perdis la kontrolon super la Valo Kodori favore al Abĥazio.

Rezulte de la milito la registaro de Sud-Osetio restarigis kontrolon super la tuta teritorio de Sud-Osetio en la limoj de la Sud-Osetia Aŭtonoma Distrikto de sovetuniaj tempoj.

Agnoskado de la sendependiĝo de Abĥazio kaj Sud-Osetio[redakti | redakti fonton]

Abĥazio kaj Sud-Osetio.

Rusio subskribis la 26-a de aŭgusto 2008 la dekretojn per kiuj ĝi agnoskis la sendependiĝon de Abĥazio[30] kaj Sud-Osetio,[31] tiuj respublikoj deklaris la sendependecon jam komence de la 1990a jardeko. Rusio profitis la invadon de Kartvelio en Sud-Osetion kiel ĉefa motivo por la agnoskado[32] de tiuj du separatismaj aŭtonomaj respublikoj.

Tiuj ĉi agnoskoj ankoraŭ ne estis sekvitaj de aliaj ŝtatoj, escepte de Nikaragvo (2008)[33] kaj Venezuelo (2009) (Belorusio deklaris sian pretemon sekvi la paŝojn de Rusio "post kelkaj tagoj"), cetere, ĝi ne havas la apogon de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝi estas malakceptata de la Eŭropa Unio, Usono kaj ĝiaj aliancitoj. Kelkaj internaciaj analizistoj vidas en tiu ĉi okazintaĵo respondon de la rusia registaro al la sendependeco de Kosovo en februaro 2008, grandparte subtenata de Usono kaj pluraj eŭropaj ŝtatoj.

En Kartvelio, la stratoj kaj ŝoseoj estis blokataj pro manifestiĝoj por la katvela landa unueco. Dume, en la sendependismaj respublikoj la loĝantaro surstratiĝis por la celebrado de la agnoskado de la sendependiĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Te-kultivantoj proksime de Chakva
Demografia evoluo de Kartvelio

La nuna kartvela loĝantaro[34] estas 4 677 401 (estimaĵo en julio 2005), kie la kartveloj estis la plimulto kun ĉirkaŭ 83,8 %. La azeroj estis la 6,5 % de la loĝantaro, la armenoj 5,7 % (Vidu artikolon Armenoj en Kartvelio) kaj la rusoj 1,5 % (la plimulto de la rusoj forlasis la landon post la sendependeco de Kartvelio). La abĥazoj kaj la osetoj intencadis sendependiĝi de Kartvelio ekde la sendependiĝo de tiu ĉi lasta.

Aliaj du kartvelaj grupoj loĝas en Kartvelio: la svanoj kaj la mingreloj, kun pli malgranda nombro komunumo de la lazoj, kiuj multnombre loĝas en Turkio. Ili estas lingve malsamaj sed etne kaj kulture proksimaj al la kartveloj. En Kartvelio ankaŭ estas multnombraj grupoj kun malgrandaj komunumoj, inkluzive de grekoj, kurdoj, judoj, tataroj, turkoj kaj ukrainoj.

Post la falo de Sovetio, Kartvelio suferis gravan loĝantaran kolapson kiel la ribeliĝoj en Abĥazio, Aĝario kaj Sud-Osetio, malforta ekonomio kaj malmultaj laboraj ŝancoj okazigis la amasan enmigradon, por laborserĉado, de centoj da kartveloj, ĉefe al Rusio. La problemo pliakriĝas pro la malalta naskiĝ-indekso inter la loĝantaro, kiu rezidas en la lando. Simila problemo ekzistas en la najbara Armenio. Oni kalkulas ke la nuna tuta loĝantaro estas unu miliono malpli ol tiu kiu estis en 1990, kaj kelkaj observantoj sugestas ke la nuna kvanto estas eĉ malpli ol tio kion oni kalkulas. La loĝantara kreskado negative malevoluas (–1,1 % jare), unu el la plej malaltaj en la mondo. La fekundeco ankaŭ estas malalta (1,4 filoj por virino). La loĝantaro ade maturiĝas, sed la proporcio de junuloj (33,9 %) ankoraŭ regas super la proporcio de maljunuloj (19,4 %).

Socio[redakti | redakti fonton]

kartvela juna paro tradicie vestitaj

La kartveloj sin konsideras etne kaj kulture eŭropanoj. La kartvela lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 85% de la loĝantaro, kvankam la rusa estas tre vastigita kiel unu el la lastaj restaĵoj de la sovetia epoko. Ekzistas ankaŭ aliaj kartveliaj lingvoj parolataj en regionaj provincoj: la svana, la megrela kaj la laza (plejparte parolata en nuna Turkio).

Ĝis antaŭnelonge la vivo de la kartveloj dependis de la politiko kaj estis markita de la malabundeco de elektro, sed, post la deponado al Ŝevardnadze, la socia panoramo videblas multe pli trankvila.

La kartveloj sin salutas per manpremo kaj diras Gamarĝoba! (‘saluton!’; laŭlitere: ‘ke vi gajnu!’, ‘venkon!’). La respondoj malsamas: dum oficialaj salutadoj, oni respondas per la samaj vortoj; dum neformalaj cirkonstancoj, la personoj respondas per Gagimarĝos! (‘ke vi ankaŭ gajnu!’). Rogor ĥar? (‘Kiel vi fartas?’) ĝi estas neformalaĵo por ekbabilado. Rogor brdzandebit? pli formala. Kargad ikavit! signifas ‘ke vi fartu bone!’. Mshvidobit! (‘la paco estu kun vi!’) uzata dum plensignifaj adiaŭoj, ĝenerale kiam la personoj ne esperas vidi sin post longa tempo.

Rezidejaj kvartaloj en Tbiliso

La manpremo estas tre ofta eĉ dum neatendataj renkontoj; brakumi iun amikece aŭ kisi la vangon ankaŭ estas oftaĵo, sed ĉefe inter junuloj kaj virinoj. La etaj infanoj ricevas karesojn kaj kisojn. La adoltuloj estas nomataj per siaj profesiaj titoloj sekve de la familinomo aŭ de la kartvela vorto Batono (sinjoro) aŭ Kalbatono (sinjorino). La zado de la terminoj Batono aŭ Kalbatono nur kun la familinomo estas tre formala, tial estas uzataj la nomoj kaj familinomoj en la korespondado kaj en la amaskomunikiloj.

La loĝantoj de Tbiliso kutimas vespere promeni longe de la Avenuo Rustaveli por renkontiĝi kun amikoj aŭ trinki ion ĉe la multnombraj kafejoj kiuj bordumas la trotuarojn. Dum la ĵusa perforta epoko, la kartveloj preferis la sekurecon en la hejmoj per spektado de televido aŭ parolado per telefono, sed energia krizo kiu ekis 1994 konvertigi tion eĉ en rara amuziĝo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La kartvela ekonomio tradicie baziĝas sur turismo en la Nigra Maro, la kultivado de citrusaĵoj, teo kaj vinberoj; la mineja elfosado de mangano kaj kupro krom la malgranda industria sektoro kiu produktas vinon, metalojn, maŝinaron, kemiaĵojn kaj teksaĵojn. La lando importas la plimulton de la energio kiun ĝi bezonas, inkluzive de natura gaso kaj nafto. La sola grava energifonto estas la akvoelektra energio. Malgraŭ la severa damaĝo al la familia ekonomio pro la enlanda milito, Kartvelio —kun la helpo de la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko— multe avancis ekde 1995, pliiĝante la ritmon de kreskado de la Malneta Enlanda Produkto kaj reduktante la inflacion. La ekonomio daŭre suferas grandan buĝetan deficiton pro la neeblo akiri fiskajn ingresojn el impostoj. Kartvelio ankoraŭ suferas la malabundecon de energio; la distribua reto privatiĝis en 1988, kaj la servo konstante pliboniĝas.

Eksportado al Importado el
Lando Procento Lando Procento
 Rusio 23 %  Turkio 15.3 %
 Turkio 21.5 %  Rusio 13.3 %
 Azerbajĝano 3.3 %  Azerbajĝano 10.7 %
 Usono 3 %  Germanio 10.1 %
 Germanio 2.5 %  Usono 4.1 %
Aliaj 46.7 % Aliaj 46.5 %

La Nacia Banko de Kartvelio (kartvele საქართველოს ეროვნული ბანკი, sak'art'velos erovnouli banki) estas la centra banko de Kartvelio. Banko TBC (kartvele თიბისი ბანკი, Tibisi Banki) aŭ komerca banko, estas la plej granda en Kartvelio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Politika mapo de Kartvelio. verde, Abĥazio kaj violkolore, Sud-Osetio, regionoj ne kontrolataj de la kartvela registaro.
Satelita vidaĵo de Kartvelio

Kartvelio troviĝas en la orienta marbordo de la Nigra Maro. Kaŭkazio, natura landlimo inter Eŭropo kaj Azio, markas la montaran karakteron de la reliefo. La Granda Kaŭkazio, norde, disigas Kartvelion disde Rusio kaj gastigas Ŝĥaron (5204 m), pinto de Kartvelio kaj la dua montpinto de Eŭropo. La Malgranda Kaŭkazio (3301 m), sude, izoligas la landon dide Turkio kaj Armenio. Inter ambaŭ montĉenoj malfermiĝas du pluvaj valoj: Kura, kiu enfluas ĉe la Kaspia Maro, kaj Rioni, kiu fluas ĝis la Nigra Maro kreante plata regiono.

La lando havas ĉirkaŭ 69 700 kvadratajn kilometrojn, plimalpli samgranda kiel Irlando, almenaŭ se oni ne subtrahas la areon de la du respublikoj Abĥazio kaj Sud-Osetio kiuj sendependiĝis en la 1990-aj jaroj[29]. Malgraŭ tiu malgranda areo, Kartvelio fieras pro unu el la plej variaj topografioj el la eksaj sovetiaj respublikoj. La montaro de la Malgranda Kaŭkazio, kiu paralele iras ĝis la turka kaj armena landlimoj, kaj la montaroj Surami kaj Imereti —kiu konektas la Malgrandan Kaŭkazion kun la Granda Kaŭkazio— kreas naturan barieron kiuj parte estas respondecaj pri la kulturaj kaj lingvaj diferencoj inter la regionoj. Pro la alteco kaj malriĉa transporta infrastrukturo, multaj montaraj vilaĝoj estas virtuale izolitaj de la ekstera mondo dum la longa kaj kruda vintro.

La tertremoj kaj montglitadoj en tiuj ĉi regionoj estas oftaj kio alkutimigas la vivstilon. Inter la plej ĵusaj naturaj katastrofoj estis la rokglitado en Aĥario, en la jaro 1989, kiu delokigis centojn da homoj el la sudokcidento de Kartvelio kaj la tertremoj en 1991 kiuj detruis plurajn vilaĝojn en la centra kaj norda regionoj de la lando krom Sud-Osetio.

La plej granda rivero estas Mtkvari (aŭ ankaŭ konata kiel Kura, la nomo kiun ĝi ricevas en la azera teritorio), kiu post trapasado al Azerbajĝano enfluas en la Kaspia Maro post kurado de 1364 kilometroj el la nordoriento de Turkio tra la kartvela plataĵo kaj trapasado de la ĉefurbo Tbiliso. La rivero Rioni, estas la plej longa en la okcidento de la lando, malsupreniras de la Granda Kaŭkazo kaj enfluas en la Nigra Maro en la haveno de Poti.

Ĉemaraj feriolokoj kaj kuraclokoj interalie estas Poti kaj Batumi, kaj en Abĥazio Suĥum, Gagra, Picunda (Biĉvinta) kaj Aĥali Atoni.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kartvelio.
Tbiliso en la nuntempo.

Du aŭtonomaj respublikoj, ankaŭ 53 distriktoj, 8 urbaj teritorioj kaj ĉefurbo Tbiliso, kiuj estas arigitaj en regionoj. Laŭ la konstitucio administra-teritoria aranĝo de la lando estos determinita post la restaŭro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio. La plej gravaj urboj estas:

Religio[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa Kartvela Patriarko

La kartvela historia paganismo rilatiĝas kun la luno kaj la plej alta dio en la panteono estis la idolo Armazi, bildo kiu reprezentis soldaton, dio de la Luno, sur monteto en Mcĥeta. Ĉi-sence, aliaj idoloj estis Gaci, Gaime kaj Zademi. En la loko kie troviĝis la idolo Armazi estis konstruata la monaĥejo Jvari. La idoloj estis detruataj kiam la kristanismo fariĝis la ŝtata religio de Kartvelio.

Hodiaŭ la plimulto de la kartveloj apartenas al la Kartvela Ortodoksa Eklezio[35][35] (84,6%). La religiaj malplimultoj estas Islam 7,1%; Armena Apostola Eklezio,[36] 5,2%; Judismo, 0,8%, Katolikismo,[37] 0,6% inter aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de kartveloj parolas la kartvelan, sudkaŭkazan lingvon. Krom la kartvela, kiu estas oficiala lingvo ĉie en la lando, la abĥaza estas oficiala lingvo en Abĥazio, kiu estas konfirmita en Artikolo 2 de la Kartvela Konstitucio[38]. En la okcidento de la lando, la mingrela, rilata al la kartvela (sed ne oficiale agnoskita), estas parolata en la kaŭkaza montaro, kaj la svana kartvela kaj la laza estas ankaŭ parolataj en la kaŭkaza montaro. Krome, ne-kartvelaj grupoj en la lando ofte parolas sian propran lingvon krom la kartvela, kiel ekzemple la preskaŭ formortinta batsbia en kaj ĉirkaŭ Tuŝeti (kartvele: თუშეთი) kaj la Valo Pankisi, kiu rilatas al la ĉeĉena kaj la inguŝa.

Proksimume 87.6% de la loĝantaro havas unu el la kartvelaj lingvoj kiel sia gepatra lingvo, 6.2% la azera, 3.9% la armena kaj 1.2% la rusa en la parto de Kartvelio kontrolita de aŭtoritatoj en Tbilisi. La oseta estas parolata kiel gepatra lingvo fare de 5 700 homoj, plejparte en vilaĝoj laŭ la konfliktolinio. Malpli ol 300 homoj ekster Abĥazio havas la abĥazan kiel gepatra lingvo[39].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La kartvela kulturo evoluis tra la lando, ĝi havas fortan literaturan tradicion bazita sur la kartvela lingvo kaj sia propra alfabeto. Tio kreadis fortegas knacian identecon kiu helpis preservi la kartvelan fieron dum la eksterlandaj okupadoj kaj la perforta asimilado.

Manskribaĵo de Ŝota Rustaveli

La tradicia kartvela literaturo[40] estis fekunda dum la unuaj jaroj de la kristanismo, kvankam ekzistas antaŭkristanaj verkaĵoj kiaj Amiraniani, kolektado de kartvelaj epopeoj de la antikveco kaj datiĝas el la dua jarmilo a.K.. Dum la Mezepoko, kartvela verk-arto atingis sian splendoron per la interrompo de Ŝota Rustaveli, unu el la grandaj verkistoj de la mezepoko kaj aŭtoro de La kavaliro en la panterfelo (kartvele:ვეფხისტყაოსანი, Vepjis Tqaosani) la nacia kartvela epopeo.

En la moderna epoko, ekde la 17-a jarcento antaŭen, la kartvela kulturo estas amplekse influita de la kulturaj novigadoj el Eŭropo. La unua kartvela pentraĵejo estis establita dum la jardeko de 1620 en Italio kaj la unua en Kartvelio mem estis fondata en 1709 en Tbiliso.

Princo Ivane Maĉabeli (kartvele: ივანე მაჩაბელი) estis kartvela verkisto, ĵurnalisto kaj publika figuro konata pro liaj tradukoj en la kartvelan de Ŝekspiro. Ivane estis akvita membro de la Naci-Liberiga Movado kaj la Societo por Disvastigo de Eduko inter Kartveloj. Otar Ĉiladze, kartvele: ოთარ ჭილაძე, estas alia fama kartvela verkisto.

La 19-a de novembro 1896 estis inaŭgurata la unua kinejo de Kartvelio. La unua kartvela dokumentfilmo (La tago de Akaki Tsereteli en Racha-Lechkumi) estis filmita en 1912 de Vasil Amaŝukeli (1886-1977), dume la unua nacia filmo (Kristine) estis filmata en 1916 de Aleksandr Cucunava (1881-1955). La Ŝtata Arta Akademio de Tbiliso estis fundata en 1917.

La kartvela kulturo suferis dum la sovetia epoko la rusigon kiu estis forte rezistata de multaj kartveloj. Ekde la sendependiĝo de Kartvelio en 1991, la renaskiĝo de la kulturo vigliĝas malgraŭ la ekonomiaj kaj politikaj malfacilaĵoj el la post-sovetia epoko. En 2007 Kartvelio debutis en la Eŭrovido-Kantokonkurso per la kanzono kies teksto serĉas la integriĝon en Eŭropo. "My story" estis kantata de la fama kantistino Sopho Khalvashi kaj restis en la merita 12a loko. La 22-an de novembro 2008, Kartvelio estis la gajninto de la sesa realigado de Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Triunua preĝejo de Gergeti.

Plej konata allogaĵoj por turistoj estas la montaro kiu apartenas al la plej altaj en Eŭropo, mezepokaj vilaĝoj, bonegaj vinoj, preĝejoj kiuj apartenas al la plej antikvaj en la mondo kiel la Triunua preĝejo de Gergeti.

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Kartvela muziko estas tre parte karaktera. Tipa muzikinstrumento estas ekzemple ĉunirio. La tradicio de kartvela polifonia popolkantado estas enlistigita de UNESKO kiel monda heredaĵo. Vidu artikolon Kartvela tradicia muziko.

Urbo-muzeo Mcĥeta, Gelati monaĥeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj de Uplisciĥe kaj Vardzia, Zemo Svaneti; kartvela eposo - La kavaliro en panterfelo (13-a jc.), polifonia kanto, origina skribosistemo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Kartvelio Kartvelia Esperanto-Asocio estas fondita en 1990, kaj aliĝis al UEA en 1999.

Vidu ankaŭ MONA

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Miĥail Saakaŝvili

Zurab Ĵvania

Eduard Ŝevardnadze

Josif Stalin

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Population Census of Georgia, National Statistics Office of Georgia
  2. Georgia under Russian Imperial Rule
  3. The Experiment: Georgia’s Forgotten Revolution 1918-1921
  4. NATO enlargement and Russia: myths and realities
  5. Law of Georgia on Occupied Territories
  6. Origins of the Georgian nation, Encyclopedia Britannica
  7. Phoenix: The Peoples of the Hills: Ancient Ararat and Caucasus by Charles Burney, David Marshall Lang, Phoenix Press; December 31, 2001
  8. Now that's what you call a real vintage: professor unearths 8,000-year-old wine, The Independent
  9. Wine Birthplace: Georgia, according to NASA. Arkivita el la originalo je 2017-04-16. Alirita 2017-05-29.
  10. THE GOLD MINE OF SAKDRISI AND EARLIEST MINING AND METALLURGY IN THE TRANSCAUCASUS AND THE KURA-VALLEY SYSTEM
  11. David Marshall Lang (1997). Lives and Legends of the Georgian Saints (2 ed.). St. Vladimir's Seminary Press. ISBN 978-0913836293.
  12. "Christianity and the Georgian Empire" (early history) Library of Congress, 1994.
  13. Ronald Grigor Suny. Armenia, Azerbaijan, and Georgia – "Christianity and the Georgian Empire". DIANE Publishing, 1996, p. 158
  14. Mikaberidze, Alexander. Historical Dictionary of Georgia, (2 ed.). Rowman & Littlefield. pp. 527–529.
  15. Iranian elements in Georgian art and archeology, Encyclopedia Iranica
  16. Cyril Toumanoff. Studies in Christian Caucasian History (1967). Georgetown University Press. pp. 83–84, 377.
  17. Theodore Edward Dowling. Sketches of Georgian Church History
  18. Dr Stephen H Rapp Jr. The Sasanian World through Georgian Eyes: Caucasia and the Iranian Commonwealth in Late Antique Georgian Literature, Ashgate Publishing, Ltd., 28 sep. 2014. ISBN 1472425529 p 160
  19. Ronald Grigor Suny. The Making of the Georgian Nation, Indiana University Press, 1994 ISBN 0253209153 p 22
  20. Ronald Grigor Suny. The Making of the Georgian Nation, 1994, Indiana University Press
  21. David Marshall Lang. Modern History of Soviet Georgia. 1976. London: Greenwood Press. p. 29. ISBN 978-0837181837.
  22. Queen Tamar: The Confident Female Ruler of the Georgian Golden Age
  23. Dimitrije Janicic. "LA KAVALIRO EN TIGRA FELO: LA PROVOKO POR SCIVOLULOJ
  24. ‘Miraculous Victory:’ Battle of Didgori, 1121
  25. Antony Eastmond (2010). Royal Imagery in Medieval Georgia. Penn State Press. p. 93. ISBN 978-0271016283.
  26. Eastmond, p. 109
  27. Imagining history at the crossroads: Persia, Byzantium, and the architects of the written Georgian past, Volume 2 p 652, University of Michigan 1997.
  28. Eastmond, p. 93-95.
  29. 29,0 29,1 (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 371-374, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  30. http://www.abkhazeti.info/
  31. http://www.elpais.com/articulo/internacional/Intensos/combates/fuerzas/paz/rusas/tropas/Georgia/elpepuint/20080808elpepuint_4/Tes
  32. http://www.elmundo.es/elmundo/2008/08/26/internacional/1219748836.html
  33. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-22. Alirita 2009-04-20.
  34. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-18. Alirita 2009-04-20.
  35. 35,0 35,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-05. Alirita 2009-04-20.
  36. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-13. Alirita 2009-04-20.
  37. http://www.vatican.va/
  38. (en) Constitution of Georgia. Legislative Herald of Georgia - consolidated version 2020, la 24-an de aŭgusto 1995). Arkivite de la originalo, la 25-an de november 2022.
  39. (ka) Censo de 2014[rompita ligilo], Nacia Buroo pri statistikoj de Karvelio, Geostat.
  40. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-22. Alirita 2009-04-20.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.