Nigra Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nigra Maro
bulgare: Черно море, rumane: Marea Neagră, ukraine: Чорне море, ruse: Чёрное море, abĥaze: Амшын Еиқәа, kartvele: შავი ზღვა , turke: Kara Deniz
maro
Gelendzhik town and the Gelendzhik Bay of the Black Sea view.jpg
Urbo Gelendĵik kaj Nigra Maro
Landoj
Parto de Eŭropo, Azio
Najbaras kun Marmora Maro, Azova Maro
Duoninsulo Krimeo
Kelkaj havenurboj
Alfluantoj
Longo 1 000 km (621 mi)
Larĝo 500 km (311 mi)
Maks. profundo 2 210 m
Areo 461 000 km² (46 100 000 ha)
Nigra Maro
Nigra Maro
Satelita vido al Nigra Maro
Satelita vido al Nigra Maro
Nigra Maro, bildo farita de NASA
Nigra Maro, bildo farita de NASA
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Black Sea

Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა[ŝavi zgva],turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu limas inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de landoj kiaj Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.

Surfaco: 430 mil kv. km. La plej profunda punkto: 2212 m. Grandaj golfoj: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Don, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak. En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj. Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.

La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov),[1] maksimuman profundan punkton de 2212 m,[2] kaj volumon de 547,000 km³.[3] La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio, kaj Ukrainio.[4] Lastatempe (2014) Ukrainio perdis parton de la marbordaj regionoj per la aliĝo de Krimeo al Rusio. La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente, kaj prezentas ampleksan breron al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.

Gravaj urboj laŭlonge de la marbordo estas Batumi, Burgas, Constanța, Giresun, Hopa, Istanbul, Kerĉo, Mangalia, Năvodari, Novorossijsk, Odeso, Ordu, Poti, Rize, Samsun, Sebastopolo, Soĉi, Suĥumo, Trabzon, Varna, Jalto kaj Zonguldak.

La Nigra Maro havas pozitivan akv-ekvilibron; tio estas, eliro da akvo de 300 km³ jare tra la Bosporo kaj la Dardanelo al la Egea Maro. Mediteranea akvo fluas en la Nigran Maron kiel parto de dudirekta hidrologia interŝanĝo. La elfluo de la Nigra Maro estas pli malvarma kaj malpli salakvenhava, kaj flosas super la varma, pli salakvenhava Mediteranea enfluo – kiel rezulto de diferencoj en denseco kaŭzitaj de diferencoj en salakvenhavo – konduke al grava tavolo da anoksaj akvoj tre sub la surfacaj akvoj. La Nigra Maro ankaŭ ricevas riverakvon el grandaj riveroj de Eŭrazio nortded de la maro, el kiuj la Don, Dnepro kaj Danubo estas la plej gravaj.

En la pasinto, la akvonivelo variis grave. Pro tiuj variadoj en la akvonivelo en la baseno, la ĉirkaŭaj bretoj kaj asociaj elstaraĵoj foje estis tero. Je iaj precizaj akvoniveloj eblas konekti kun ĉirkaŭaj akvejoj. Tra la plej aktiva el tiuj konektejaj vojoj, nome la Turkaj Markoloj, la Nigra Maro aliĝas al la oceano. Kiam tiu hidrologia ligilo ne funkcias, la Nigra Maro estas endorea baseno, kiu funkcias sendepende el la tutmonda oceana sistemo. Nune la akvonivelo de la Nigra Maro estas relative alta, kaj tiele oni interŝnaĝas akvon kun la Mediteraneo. La Turkaj Markoloj konektas la Nigran Maron kun la Egea Maro, kaj tio koncernas al la Bosporo, la Marmara Maro kaj la Dardanelo.

La Nigra Maro en Batumi, Kartvelio

Etendo[redakti | redakti fonton]

La Internacia Hidrografia Organizo difinas la limojn de la Nigra Maro jene:[5]

Ĉe Sudokcidento. La nordorienta limo de la Marmara Maro [Linio kuniganta la areon de la Kabo Rumili kun la Kabo Anatoli (41°13'N)].
Ĉe Kerĉa markolo. Linio kuniganta la areojn de la Kabo Takil kaj de Kabo Panaghia (45°02'N).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Plej loĝataj urbaj areoj laŭlonge de la marbordo de la Nigra Maro

Odessa
Istanbul
Samsun
Odessa

Rango Urbo Lando Regiono/Provinco Loĝantaro (urba)

Sevastopol
Samsun
Sochi
Sevastopol

1 Istanbul Turkio Istanbul 13,624,240[6]
2 Odeso Ukrainio Odeso 1,003,705
3 Samsun Turkio Samsun 535,401[7]
4 Varna Bulgario Varna 474,076
5 Sevastopol Rusio sendependa municipo en Krimeo 379,200
6 Soĉi Rusio Krasnodara regiono 343,334
7 Trabzon Turkio Trabzon 305,231[8]
8 Constanța Rumanio Constanța 283,872[9]
9 Novorossijsk Rusio Krasnodara regiono 241,952
10 Burgas Bulgario Burgas 223,902[10]


Foto de la Nigra Maro ĉe Gagra, Abĥazio, Rusia Imperio farita en 1915

Nomo[redakti | redakti fonton]

Sunsubiro ĉe la Nigra Maro ĉe Laspi, Krimeo
La estuaro de la rivero Veleka en la Nigra Maro. Sinemorets, Bulgario

Modernaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj nomoj de la maro kutime samegalas al "Nigra Maro", inklude tiujn de la landoj borde de la maro:[11]

  • Abĥaza: Amshyn Eikʷa (Амшын Еиқәа)
  • Adigea Ĥi Ŝʼucʼ (Хы ШӀуцӀ)
  • Bulgara Ĉerno more (Черно море, ˈtʃɛrno moˈrɛ)
  • Kartvela Shavi zghva (შავი ზღვა)
  • Laza: Uĉa zuğa (უჩა ზუღა), aŭ simple Zuğa "Maro"
  • Rumana Marea Neagră ˈmare̯a ˈne̯aɡrə
  • Rusa Ĉornoje morje (Чёрное мо́рe, ˈtɕɵrnəjə ˈmorʲə)
  • Turka Karadeniz, kaˈɾadeniz
  • Ukraina Ĉorne more (Чорне море, ˈtʃɔrnɛ ˈmɔrɛ)

Tian nomoj ne ĉiam estis konataj kiel uzitaj jam antaŭ la 12a jarcento, sed estas indikoj ke ili eble estas konsiderinde pli malnovaj.

En Grekio (grakoj historie moviĝis tra la tuta Nigra Maro), la historia nomo "Euksina Maro" montras diferencan signifon (vidu sube), kaj estas ankoraŭ amplekse uzata:

  • Greka Euksinos Pontos (Eύξεινος Πόντος)

La Nigra Maro estas unu el kvar maroj kiuj havas komunajn nomojn laŭ koloro — el kiuj laaliaj estas la Ruĝa Maro, la Blanka Maro kaj la Flava Maro.

Historiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Strabono en sia verko Γεωγραφικά (Geografio, 1.2.10) informas, ke en antikvo, Nigra Maro ofte estis ĝuste nomita "la Maro" (en greka ho pontos). Plejparte, grek-romia tradicio nomas Nigran Maron la "Gastama maro", Eŭksinos Pontos (εὔξεινος Πόντος). Tio estas eŭfemismo anstataŭiganta pli fruan "Malgastama maro", Pontos Akseinos, unue atestita en Pindaro (ĉ. 475 a.K.).

Strabo (7.3. 6) opinias ke Nigra Maro estis nomita "malfavora" antaŭ greka koloniigo ĉar estis malfacile navigi, kaj ĉar ĝiaj marbordoj estis loĝitaj fare de sovaĝaj triboj. La nomo estis ŝanĝita al "gastama" post kiam la Miletanoj koloniigis la sudan marbordon, nome la Pontuso, igante ĝin parto de greka civilizo.

Estas ankaŭ eble ke la nomo Akseinos ekestiĝis preter popola etimologio de skita vorto aksšaina- "malluma", "malhela"; kaj tiele la nomo "Nigra Maro" povas tiel origini de Antikveco.

Mapo de Azio datiĝanta al 1570, titolita "Asiae Nova Descriptio", de Theatrum Orbis Terrarum de Abraham Ortelius, etikedis la maron Mar Maggior ("Granda Maro", el latina mare major).

Angla-lingvaj verkistoj de la 18-a jarcento ofte utiligis la nomon "Eŭine Sea" (/ˈjuːksɨn / aŭ /ˈjuːkˌsaɪn/) por rilati al Nigra Maro. Edward Gibbon, ekzemple, nomas la maron sub tiu nomo ĉe The History of the Decline and Fall of the Roman Empire (La Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio).[12]

Geologio kaj batimetrio[redakti | redakti fonton]

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Hidrokemio[redakti | redakti fonton]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La haveno de Poti, Kartvelio

La Nigra Maro eltenas aktivan kaj dinamikan maran ekosistemon, dominitan de specioj konvenigitaj al la saletaj, nutraĵ-riĉaj, kondiĉoj. Kiel ĉe ĉiuj maraj manĝo-retoj, la Nigra Maro havas serion da trofaj grupoj, kun aŭtotrofaj algoj, inkluzive de diatomeoj kaj dinoflagelatoj, funkciante kiel primaraj produktantoj. La riveraj sistemoj drenantaj Eŭrazion kaj centran Eŭropon enkondukas grandajn volumojn el sedimento kaj dissolvitaj nutraĵoj en Nigra Maro, sed distribuado de tiuj nutraĵoj estas kontrolita per la grado da fizikokemia tavoliĝo, kiu estas, en victurno, diktita per laŭsezona fiziografia evoluo.[13]

Dum vintro, forta vento antaŭenigas konvektan renversadon kaj suprenfluon de nutraĵoj, dum altaj someraj temperaturoj rezultigas konsiderindan vertikalan tavoliĝon kaj varman, malprofundean miksitan tavoligon.[14] Ankaŭ taglongo kaj sunradiuma intenseco kontrolas la amplekson de la eŭfotika zono. Subsurfaca produktiveco estas limigita per nutra havebleco, ĉar la anoksaj malsupraj akvoj funkcias kiel lavujo por reduktita nitrato, en la formo de amoniako. Ankaŭ la benta zono ludas gravan rolon en nigramara nutra reciklado, ĉar kemosintezaj organismoj kaj anoksaj geokemiaj vojoj reciklas nutraĵojn kiuj povas esti suprenmetitaj al la eŭfotika zono, plifortigante produktivecon.[15]

Endemiaj bestospecioj[redakti | redakti fonton]

La Nigra Maro kun la Kaspia Maro estas parto de la indiĝena teritorio de la Zebra mitulo. Tiu mitulo estis hazarde enmetita tra la tuta mondo kaj iĝis invada specio kie ĝi estis enmetita.
La indiĝena teritorio de la Komuna karpo etendas al la Nigra Maro kun la Kaspia Maro kaj la Arala Maro. Kiel ĉe la Zebra mitulo la Komuna karpo estas invada specio kie ĝi estis enmetita en aliajn vivomediojn.
Tiu estas alia indiĝena fiŝo kiu troviĝas ankaŭ en la Kaspia Maro. Ĝi predas Zebrajn mitulojn. Kiel ĉe la mituloj kaj ĉe la komuna karpo ĝi iĝis invada kie ĝi estis enmetita en aliajn vivomediojn, kiel ĉe la nordamerikaj Grandaj Lagoj.

Ekologiaj efikoj de poluo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1960-aj jaroj, rapida industria vastiĝo laŭ la marborda linio de la Nigra Maro kaj la konstruado de grava akvobaraĵo signife pliigis ĉiujaran ŝanĝeblecon en la proporcio N:P:Si en la baseno. En marbordaj regionoj, la biologia efiko de tiuj ŝanĝoj estis pliiĝo en la frekvenco de monospecifa fitoplanktono, kun frekvenco de florado de diatomeoj pliiĝanta je faktoro 2.5 kaj frekvenco de florado de ne-diatomeoj pliiĝanta je faktoro 6. La ne-diatomeoj, kiaj ekzemple la primnesiofitaj Emiliania huxleyi (kokolitoforo), Chromulina sp., kaj la eŭglenofita Eutreptia lanowii povas for-konkurenci diatomeajn speciojn pro la limigita havebleco de Si, necesa ero de diatomea frustulaĵoj..[16] Kiel sekvo de tiuj floraroj, bentaj makrofitaj populacioj estis senigitaj je lumo, dum oksigenmanko kaŭzis tumormortigan oftecon en marbestoj..[17][18]

La malkresko en makrofitoj estis pliigita per troa fiŝkaptado dum la 1970-aj jaroj, dum la enpenetra ktenofora Mnemiopsis reduktis la biomason de kopepodoj kaj alia zooplanktono en la fino de la 1980-aj jaroj. Plie, fremda specio - la verukeca kombilmeduzo (Mnemiopsis leidyi) - povis establi sin en la baseno, eksplodante el kelkaj individuoj ĝis laŭtaksa biomaso de unu miliardo da tunoj.[19] La ŝanĝo en speciokonsisto en nigramaraj akvoj ankaŭ havas sekvojn por hidrokemio, ĉar C-produktanta Kokolitoj influas salecon kaj pH, kvankam tiuj konsekvencoj ankoraŭ devas esti plene kvantigitaj. En centraj nigramaraj akvoj, Si niveloj ankaŭ estis signife reduktitaj, pro malkresko en la fluo de Si asociita kun advekcio trans isopiknaj surfacoj. Tiu fenomeno montras la potencialon por lokalizitaj ŝanĝoj en nigramara nutra enigaĵo por havi basen-kovrantajn efikojn.

Poluoreduktado kaj reguligaj klopodoj kaŭzis partan normaligon de Nigramara ekosistemo dum la 1990-aj jaroj, kaj EU-monitorada ekzercaro, "EROS21", rivelis malpliigon de N kaj P-valorojn, relative al la 1989-datita pinto.[20] Lastatempe, sciencistoj notis signojn de ekologia normaligo, parte pro la konstruado de novaj akvopurigejoj en Slovakio, Hungario, Rumanio, kaj Bulgario lige kun membreco en la Eŭropa Unio. La populacioj de Mnemiopsis leidyi estis kontrolitaj kun la alveno de alia fremda specio kiu nutriĝas je ili.[21]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Moderna stato[redakti | redakti fonton]

Feriejoj kaj banurboj[redakti | redakti fonton]

Urboj de la Nigra Maro
Nigramara marbordo kun subtropika flaŭro en Gagra, Abĥazio
Amasra, Turkio, situanta sur malgranda insulo en la Nigra Maro
Ordzhonikidze banloko en Soĉi, Rusio
Jalto, Krimeo

En la jaroj post la fino de la Malvarma Milito, la populareco de la Nigra Maro kiel turisma allogaĵo rapide pliiĝis. La turismaj distrejoj ĉe la Nigra Maro iĝis unu el la plej kreskaj industrioj de la regiono.[22] Jene estas listo de konataj feriejoj de la Nigra Maro:

Konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Krizo en 2008 pro Sud-Osetia Milito[redakti | redakti fonton]

Mapo de Kartvelio montranta la sendependismajn regionojn kaj lokojn de la konflikto
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Milito en Sud-Osetio (2008).

La Milito en Sud-Osetio en 2008 estis militista konflikto inter Kartvelio, en unu flanko, kaj la du parte agnoskitaj respublikoj Sud-Osetio kaj Abĥazio en alia flanko, kun partopreno de Rusio. Ĝi komenciĝis la 7-an de aŭgusto 2008. La bataloj ekiĝis en Sud-Osetio, per la Batalo de Cĥinval, kaj poste etendiĝis al aliaj kartvelaj regionoj kaj al la Nigra Maro.

Krizo en 2014 en Krimeo[redakti | redakti fonton]

Simpla mapeto de la duoninsulo Krimeo, kie videblas Krimeo sude de Ukrainio kaj okcidente de Rusio: ĝi estis transdonita de Nikita Ĥruŝĉov al Ukrainio kaj ĝi revenis al Rusio marte de 2014.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politika krizo en Krimeo (2014).

Politika krizo en Krimeo estas serio de politikaj konfliktoj kaj internacia krizo en Krimeo, kun koncerno al Ukrainio kaj al Rusio, okazintaj ekde januaro 2014. La konfliktoj komenciĝas dum la politika krizo en Ukrainio kaj daŭras ĝis nun, kvankam jam malaltiĝis la ebloj de militaj okazoj aŭ de perfortaj konfliktoj[mankas fonto]. Dum la konflikto okazis okupoj de administraj konstruaĵoj, surstrataj interbataloj, okupo de flughavenoj kaj amasaj mitingoj en diversaj urboj de la duoninsulo. Sekvis referendumo pri la eventuala aliro (kaj historie reveno) de Krimeo al Rusio. Partianoj de tia eblo venkis kaj la rusiaj instancoj akceptis la peton de la porrusiaj krimeanoj (21-a de marto 2014).

Ĉefhavenoj kaj marbordaj urboj[redakti | redakti fonton]

Apud la Nigra Maro troviĝas multaj gravaj havenurboj.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Novorossijsk

Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Kartvelio[redakti | redakti fonton]


Plaĝo de Varna

Rumanio[redakti | redakti fonton]

Bulgario[redakti | redakti fonton]

Turkio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Surface Area—Black Sea Geography. University of Delaware College of Marine Studies (2003). Alirita 3a Aprilo, 2014.
  2. Maximum Depth—Europa – Gateway of the European Union Website. Environment and Enlargement – The Black Sea: Facts and Figures.
  3. Unexpected changes in the oxic/anoxic interface in the Black Sea. Nature Publishing Group (30a de Marto, 1989). Alirita 2a de Decembro, 2006.
  4. UNEP/GRID-Arendal Maps and Graphics Library (2001). Socio-economic indicators for the countries of the Black Sea basin. Alirita December 11, 2010.
  5. Limits of Oceans and Seas, 3rd edition (1953). Alirita February 7, 2010.
  6. Turkish Statistical Institute. Alirita 2014-01-14.
  7. Turkish Statistical Institute. Alirita 2014-01-14.
  8. Turkish Statistical Institute. Alirita 2014-01-14.
  9. Stiati.ca. Cele mai mari orase din Romania. Alirita 2014-01-14.
  10. Turkish Statistical Institute. Alirita 2014-01-14.
  11. Özhan Öztürk. (2005). Karadeniz Ansiklopedik Sözlük. Heyamola Yayınları, 617–620. 
  12. Gibbon, Edward. The History of the Decline and Fall of the Roman Empire. Everyman's Library, 1910; represita 1993. ISBN 0-679-42308-7. Passim.
  13. Oguz, T., H. W. Ducklow, et al. (1999). "A physical-biochemical model of plankton productivity and nitrogen cycling in the Black Sea", gazeto : Deep Sea Research Part I:, volumo : 46, numero : 4, paĝoj : 597–636. COI:10.1016/S0967-0637(98)00074-0
  14. Oguz, T. kaj A. Merico (2006). "Factors controlling the summer Emiliania hŭleyi bloom in the Black Sea: A modeling study", gazeto : Journal of Marine Systems, volumo : 59, numero : 3–4, paĝoj : 173–188. COI:10.1016/j.jmarsys.2005.08.002
  15. Friedrich, J., C. Dinkel, et al. (2002). "Benthic Nutrient Cycling and Diagenetic Pathways in the North-western Black Sea", gazeto : Estuarine, Coastal and Shelf Science, volumo : 54, numero : 3, paĝoj : 369–383. COI:10.1006/ecss.2000.0653
  16. (1997) "Effect of Danube River dam on Black Sea biogeochemistry and ecosystem structure", gazeto : Nature, volumo : 386, numero : 6623, paĝoj : 385–388. COI:10.1038/386385a0
  17. Sburlea, A., L. Boicenco, et al. (2006). "Aspects of eutrophication as a chemical pollution with implications on marine biota at the Romanian Black Sea shore", gazeto : Chemicals as Intentional and Accidental Global Environmental Threats, paĝoj : 357–360. COI:10.1007/978-1-4020-5098-5_28
  18. Gregoire, M., C. Raick, et al. (2008). "Numerical modeling of the central Black Sea ecosystem functioning during the eutrophication phase", gazeto : Progress in Oceanography, volumo : 76, numero : 3, paĝoj : 286–333. COI:10.1016/j.pocean.2008.01.002
  19. Colin Woodard. (11-a Februaro 2001). Ocean's end: travels through endangered seas. Basic Books, 1–28. ISBN 978-0-465-01571-9. Alirdato: 1-a de aŭgusto 2011. 
  20. (2002) "Modelling the Danube-influenced North-western Continental Shelf of the Black Sea. II: Ecosystem Response to Changes in Nutrient Delivery by the Danube River after its Damming in 1972", gazeto : Estuarine, Coastal and Shelf Science, volumo : 54, numero : 3, paĝoj : 473–499. COI:10.1006/ecss.2000.0659
  21. Woodard, Colin, "The Black Sea's Cautionary Tale," Congressional Quarterly Global Researcher, Oktobro 2007, pp. 244–245
  22. Bulgarian Sea Resorts. Alirita 2007-02-02.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stella Ghervas, "Odessa et les confins de l'Europe: un éclairage historique", en Stella Ghervas kaj François Rosset (ed), Lieux d'Europe. Mythes et limites, Paris, Editions de la Maison des sciences de l'homme, 2008. ISBN 978-2-7351-1182-4
  • Charles King, The Black Sea: A History, 2004, ISBN 0-19-924161-9
  • William Ryan kaj Walter Pitman, Noah's Flood, 1999, ISBN 0-684-85920-3
  • Neal Ascherson, Black Sea (Vintage 1996), ISBN 0-09-959371-8
  • Özhan Öztürk. Karadeniz: Ansiklopedik Sözlük (Black Sea: Encyclopedic Dictionary). 2 Cilt (2 Volumes). Heyamola Publishing. Istanbul.2005 ISBN 975-6121-00-9.
  • Rüdiger Schmitt, "Considerations on the Name of the Black Sea", in: Hellas und der griechische Osten (Saarbrücken 1996), pp. 219–224
  • West, Stephanie (2003). ‘The Most Marvellous of All Seas’: the Greek Encounter with the Eŭine 50 (2). Greece & Rome. pp. 151–167.
  • Petko Dimitrov, Dimitar Dimitrov (2004. ISBN 954-579-335-X, 91p.). THE BLACK SEA, THE FLOOD AND THE ANCIENT MYTHS. Varna. [1]
  • Dimitrov, D (2010). Geology and Non-traditional resources of the Black Sea. LAP Lambert Academic Publishing. p. 244. ISBN 978-3-8383-8639-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Arbaroj ĉe la bulgara nigra-mara marbordo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]