Distrikto Constanța
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 4 Mar. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Distrikto Constanța | |
|---|---|
![]() |
|
| Ĉefurbo | Konstanco (Rumanio) |
| Regiono | Transilvanio |
| mallonge | CT |
| Telefono | +40×41... |
| Areo |
7.071 km² (8-a rango) |
| Loĝantaro | 715.151 (5-a rango) |
| Loĝdenso | 101/km² |
| La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio |
|
Constanța [konstanca] estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, en la provinco Dobroĝo, ĉe Nigra Maro. Ĝia ĉefurbo estas Konstanco.
Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: Bulgario; okcidente: distriktoj Călărași kaj Ialomița; norde: distriktoj Brăila kaj Tulcea.
Distrikto Constanța estas la plej urbeca de Rumanio. El 715.151 loĝantoj 506.458 vivas en urboj, tio estas pli ol 70 %. Interalie pro tio la distrikto donas la plej altan kontribuon al la malneta enlanda produkto de Rumanio, nome 17,4 miliardojn da leoj jare. Per areo de 7071,29 km² ĝi havas la 8-an lokon laŭ areo inter la rumanaj distriktoj; laŭ la loĝantaro la 5-an.
[redakti] Administra divido
La distrikto Constanţa havas 3 urbegojn, 9 urbojn kaj 58 vilaĝojn:
[redakti] Eksteraj ligiloj
- [1] Popolnombrado 2002
- Konsilia retejo
- Prefekteja retejo


