Distrikto Vâlcea
El Vikipedio
| Distrikto Vâlcea | |
|---|---|
![]() |
|
| Ĉefurbo | Râmnicu Vâlcea |
| Regiono | Valaĥio |
| mallonge | VL |
| Telefono | +40×50... |
| Areo |
5.765 km² (20-a rango) |
| Loĝantaro | 413.247 (25-a rango) |
| Loĝdenso | 72/km² |
| La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio |
|
Vâlcea [vılĉa] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio.
Najbaroj: oriente: distrikto Argeș; sude: distrikto Olt; sud-okcidente: distrikto Dolj; okcidente: distrikto Gorj; nord-okcidente: distrikto Hunedoara; norde: distrikto Sibiu.
La distrikto havas areon de 5.765 km² kaj loĝantaron de 432.980 (en 2001), do loĝdenson de 75 (en 2002: 413.247 / 72). Ĝi situas sude de Sudaj Karpatoj, ĉe ties trarompejo de rivero Olt. Ĝia ĉefurbo estas Râmnicu Vâlcea.
[redakti] Listo de la urboj en la distrikto
- Râmnicu Vâlcea
- Drăgășani
- Călimănești
- Brezoi
- Horezu
- Băile Olănești
- Ocnele Mari
- Băile Govora
- Băbeni
- Bălcești
- Berbești
