Distrikto Bihor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Bihor
distrikto
Ĉefurbo Oradea
Regiono Transilvanio
mallonge BH
Telefono +40×59...
Areo
 
7 544 km²
(6-a rango)
Loĝantaro 551 297
(11-a rango)
Loĝdenso 73/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Bihor estas distrikto (rumane județ) en la okcidenta Rumanio (hungare: Bihar megye), en Transilvanio, ĉe la landlimo kun Hungario. Ĝia ĉefurbo estas Oradea. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 551 297 loĝantoj sur areo de 7 544 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km².

Najbaroj: oriente: distriktoj Sălaj kaj Cluj; sud-oriente: distrikto Alba; sude: distrikto Arad; okcidente: Hungario; norde: distrikto Satu Mare.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj urboj havas la rangon de municipo:

Urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie, la iama fortikaĵa departemento Bihar estis organizita ĉirkaŭ la ter-fortikaĵo Bihar kiel fortikaĵa prefektujo inter 1020 kaj 1050. Ties fruan historion karakterizis la episkopejo, fondita de Stefano la 1-a (Hungario). La episkopejo estis alilokita en 1080 fare de Ladislao la 1-a al Várad. Ĝis la turka okupado de la departemento, la episkopejo posedis ĉirkaŭ duonon de la departementa teritorio. Post la dividiĝo de Hungario je 3 partoj, ĝi iĝis parto de la Transilvania Regneco kaj dum la disvastiĝo de la reformado, la bienoj de la katolika eklezio riĉigis la regnecan (hungare fejedelmi) trezorejon. Per okupo de Várad en 1660 komenciĝis turka okupo de la tuta departemento, kiu daŭris relative mallonge, sed kunportis enorman detruon: la nombro de loĝejoj malpliiĝis je kvarono (1/4) de la 1550-aj jaroj ĝis fino de la 17-a jarcento.

Bihar estis ĝis fino de la unua mondmilito la plej granda departemento (distrikto) de la Aŭstra-Hungara Imperio, kvankam multajn komunumojn oni aligis al la najbaraj departementoj Békés kaj Szabolcs. Drasta ŝanĝo okazis en 1920, kiam ĝi iĝis kripligita departemento pro la Trianona packontrakto. En 1920 estiĝis en Hungario – kun administra centro de Berettyóújfalu – Csonka-Bihar vármegye (fortikaĵa departemento Stumpa-Bihar) kun 60 komunumoj, el kiuj en 1949/50 12 komunumoj – Sarkad kaj ties ĉirkaŭaĵo – venis al la najbara departemento Békés, la aliaj komunumoj formis kun la tiama departemento Hajdú la hungaran departementon Hajdú-Bihar.

Plimulto de la iama fortikaĵa departemento Bihar iĝis post la Trianona packontrakto rumana teritorio sub la nomo Bihor.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]