Stefano la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Sankta Stefano (apartigilo)
Statuo de Stefano la 1-a

Stefano la 1-a (hungare (Szent) István, do (Sankta) Stefano; origine laŭ nekristana nomo Vajk) estis la unua reĝo de Hungario kaj post sia morto iĝis la nacia kristana sanktulo de la lando. Li naskiĝis dum la jaro 969 en la proksimeco de Esztergom kaj mortis la 15-an de aŭgusto (Esztergom) 1038. Li estis grandprinco de la hungaroj (9971000), unua reĝo de Hungario (10001038), fondinto de la hungara ŝtato, disvatiganto de la kristana kredo en Hungario, ĉefprotektanto de la lando. Stefano mem kristaniĝis, sed ankaŭ iniciatis kaj realigis la kristaniĝon de la hungara popolo: en epoko kiam preskaŭ la tuta Eŭropo estis kristanigita, la hungaroj estis la antaŭlasta popolo kiu konvertiĝis al kristanismo - pli longe nur la litovoj rezistis. Memoriga tago pri li estas la 20-a de aŭgusto - en Hungario la tago estas nacia festotago. La romia katolika eklezio memorigas pri li la 16-an de aŭgusto.

Li venis el la Arpad-dinastio, lia patro estis ĉeftribestro Geza (972997), lia patrino estis Ŝarolt (Ŝarolta; Saroldu). Li naskiĝis kiel Vajk kiel pogano, sed li estis jam junaĝe baptita je Stefano kaj li estis edukita en kristana spirito. Kune kun sia patro Géza la 16-jara Stefano katolike baptiĝis dum la jaro 985. La grandduko Géza malgraŭ la bapto fakte restis nekristano, sed Stefano ricevis kristanan edukon. Tre impresis, influis lin la episkopo de Prago, Adalberto. La influo de kristanismo ankoraŭ plifortiĝis, kiam li edziĝis en 996 kun la bavara duka filino Gizela de Bavario, kiu estis la filino de la pli posta germana imperiestro (disputanta) Henriko la 2-a. Ŝi naskis plurajn infanojn, sed plenkreskis nur Emerikon kaj ankaŭ li mortis antaŭ morto de la patro. La geedziĝo plifortigis la freŝan aliancon de Hungario kaj Bavario (ankoraŭ dum 991 Bavario milite estis atakanta Hungarion). Per tio klariĝis, ke la feŭda ŝtato Hungario ligiĝis al la okcidenteŭropa romie katolika eklezio kaj ne al la orienteŭropa ortodoksa eklezio, kaj ĝenerale orientiĝis al okcidento, ne al oriento (la Bizanca Imperio aŭ la slavaj regoj de orienta Eŭropo).

Post morto de Geza, Stefano iĝis gvidanto de la hungaroj, sed li devis batali por la vera potenco. Li armile batalis kontraŭ sia kuzo Koppanj (hungare Koppány), kiu iĝis plej aĝa vira membro de Arpad-dinastio, post morto de Geza. Stefano venkis la paganajn hungarojn per helpo de germanaj kavaliroj. La batalo okazis ĉe Veszprém kaj mortis eĉ Koppanj; lian kadavron kvaronigis Stefano kaj la partojn najligis sur pordoj de la tiam tri plej gravaj hungaraj urboj (Esztergom, Győr kaj Veszprém), unu sendis al Transilvanio, kie regis patrina onklo de Stefano, nome Djula (Gyula), kiu estis bizanckreda.

Dum la jaro 1000 Stefano sendis la abaton Astricus (Anastasius) al la papo Silvestro la 2-a, kaj petis la papon reĝan titolon. La germana imperiestro Oto la 3-a, kiu estis parecnode Stefano kaj tiutempe en Romo, subtenis la peton. Anastasius fine hejmenportis kronon kaj aliajn reĝajn simbolojn al Hungario kaj poste iĝis episkopo de Esztergom - formale la plej altranga reprezentanto de la hungaria katolika eklezio. La reĝigo de Stefano fare de papa sendito la 17-an de aŭgusto 1000 estis ligita al la kreo de hungaria katolika eklezio kaj supozeble ankaŭ al la donaco de la reĝlando Hungario al la papo, kiu reage redonis ĝin kiel feŭdo al Stefano. Tiu paŝo, kiu kompareblis al la kreo de la reĝlando Pollando, celis firmigo la regadon de Stefano kaj la kontinuecon, ke post lia morto liaj idoj daŭre havu rajton je la hungaria reĝa krono. (Tiu krono ne estas la sama kun la nun konata hungara Sankta Krono). Tio signifis, ke Hungario membriĝis en komunumo de la kristanaj nacioj de Eŭropo kaj la lando orientiĝis al Okcidento (Romo). La reĝo ne iĝis vasalo de la imperiestro, la sendependeco de la nova ŝtato restis.

Por la vera potenco super la lando, li devis militiri. Li venkis en 1003 Djula-on en Transsilvanio, lin mem enprizonigis, sed poste lasis fuĝi al Pollando. Kelkajn jarojn poste, Stefano venkis la paganan estron Ajtonj, reganto ĉe la Maros. Li batalis en la 1010–20-aj jaroj sukcese kontraŭ la poloj kaj organizis la ŝtaton laŭ germana ekzemplo.

Stefano fondis du ĉefdiocezojn (ĉefepiskopujojn), 6 aŭ 8 episkopujon, samgrande benediktajn abatejojn senescepte sur okcidenta Hungario; tutlande abatejojn. Li ordonis konstruon de unu preĝejo je dek vilaĝoj kaj enkondukis dekonaĵon. Li elformis la administran strukturon de la kortego, evoluigis la ekonomion, enkondukis la impostojn, pregis monon, eldonis leĝojn (tiujn oni kolektis poste en du legylobrojn), kiuj rigore protektis la proprietojn. Li fondis la urbon Székesfehérvár kiel novan reĝan sidejon. Stefano elkonstruis fortan armeon, kiun li bezonos precipe post morto de lia bopatro Henriko la 2-a (1024) kaj ties posteulo –Konrado la 2-a – volis vasaligi lin kaj Hungarion. Kvankam Konrado ekis militiron en 1030, sed tion armeo de Stefano rebatis. La armeo ankaŭ forpelis la invadantajn peĉenegojn el Transilvanio.

Kiel reĝo, Stefano daŭrigis antaŭenpuŝi la kristanigon de Hungario. Precipe germanaj monahĥoj estis vokitaj en la landon. Krome li politike nove strukturigis la ŝtaton. La malnovajn tribajn teritoriojn li anstataŭigis per 40 grafejoj aŭ reĝaj departementoj. Ĉiu grafo ('ispán') ne nur estis regiona administranto, sed ankaŭ armea gvidanto de la liberaj militistoj de sia grafejo. Stefano instigis kaj kontrolis verkadon de "Konsiloj", kiun verkis plej verŝajne episkopo Astriko (Anastazo). Tiu verko okupiĝas en plej alta intelekta nivelo de la epoko pri la teoriaj-praktikaj demandoj de la regado.

La 2-an de septembro 1031 la sola filo de Stefano, Imre, mortis dum ĉasado. Subite malklaris, kiu iĝu la posteulo de la reĝo. Fine Stefano nomumis la filon de sia fratino Maria, venecia doĝo Petro Orseolo, posteulo. Tiam aperis kiel tronpostulo (kiel dua plej aĝa viro en la Arpad-dinastio, post Stefano) nevo de Stefano, Vazul, kiu sensukcese atencis je la reĝo. Stefano ne ekzekutigis la ribelantan parencon, sed faris lin sentaŭga por la trono: blindigis lin kaj verŝigis varmegan plumbon en liajn orelojn. Filoj de Vazulo (postaj Andreo la 1-a kaj Bela la 1-a) fuĝis al Pollando. En liaj lastaj jaroj, Stefano zorgis pri la lando, regado.

Petro regis dufoje (1038–41 kaj 1044–46) en Hungario. Sep jarojn pli poste, dum 1038 mortis Stefano kaj entombiĝis apud la filo en la Maria preĝejo de Székesfehérvár. Pli poste liaj ostoj estis transportitaj al Budapeŝto.

Dum la jaro 1083 la romie katolika eklezio deklaris Stefanon kaj lian filon sanktuloj. Ironio de la sorto, ke la unuan hungaran reĝon sanktigis nepo de Vazul, nome Ladislao la 1-a (Hungario) (kiu same sanktiĝis poste). Kvankam la oficiala festo de Stefano okazas la 2-an de septembro, en Hungario festas la 20-an de aŭgusto kiel tagon de Sankta Stefano. Inter alie monumento en Budapeŝto memorigas pri li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kaj same vidu la vikipedian kategorion pri Kirkoj sub patroneco de Sankta Stefano de Hungario
Antaŭe: Reĝo de Hungario Poste: Hungary Arms.svg
Grandduko Géza 10001038 Petro Orseolo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Györffy György: István király és mûve (1977)
  • Vikol Katalin (összeáll.): Szent István és Szent László törvényei (1988)
  • Györffy György–Dercsényi Dezsõ–Király László: István király emlékezete (4-a eldono en 1988)
  • Glatz Ferenc – Kardos József (szerk.): Szent István és kora (1988)
  • Kristó Gyula: Az államalapító (1988)
  • Kristó Gyula–Makk Ferenc: Az Árpád-házi uralkodók (1988)

Admonoj[redakti | redakti fonton]

Corpus Juris Hungarici. Redaktistaj piednotoj de Dezső Márkus al la leĝoj de Stefano la 1-a.