Doĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Doĝo (doge [doĵe] "duko, princo, reganto") estis gvidanto de la Venecia respubliko dum pli ol mil jaroj (8-a-18-a jarcentoj), simbolo de la sendependeco de la Venecia ŝtato. La titolon oni uzis por mallonga tempo ankaŭ en la konkuranta mezepoka urboŝtata respubliko Ĝenovo.

La vorto venas el la latina vorto dux, „gvidanto”. Ĝia historio reiras al tiu epoko, kiam Venecio ŝajne estis vazalo de la Bizanca imperio. La institucio de la doĝo elformiĝis en la 8-a jarcento. Laŭ la tradicio, la unua doĝo estis Paolo Lucio Anafesto, elektita en 697.

Dum la 8-a-12-a jarcentoj, la doĝo havis larĝan potencon kaj la titolo ne estis heredebla, ĉiu provo fiaskis, kiu volis heredigi la titolon. Ekde la 12-a jarcento, la aristokrataro limigis rajtojn de la doĝo, fondis novajn instituciojn, kiuj transprenis multajn regadajn taskojn. La enoficiĝanta doĝo devis ĵurdeklari, kio malpliigis lian regpovon.

Samtempe oni decidis pri kondiĉoj por la titolo. Oni elektis la doĝon por tuta vivo el la gvidantaj veneciaj familioj. En la 15-a jarcento, la doĝo estis tiu duko, kiu devis obei al la leĝoj. La lasta doĝo Ludovico Manin estis senpotencigita en 1797, kiam Napoleono konkeris Nord-Italion.

Famaj doĝoj de Venecio[redakti | redakti fonton]

La plej famaj, kapablaj doĝoj havis gravan politikan rolon kiel ekzemple Enrico Dandolo (regis 11921205), gvidanto de la kvara krucmilito kaj Francesco Foscari (regis 14231457), dum kies regado komenciĝis la surteraj konkeroj de Venecio.

Doĝo de Genova[redakti | redakti fonton]

En Genova, oni enkondukis la saman titolon, regpotencon en 1339 laŭ ekzemplo de Venecio, por fini la batalojn de la urbaj partioj. Tie elektis la doĝon la popolo ekde 1384 ĝis 1515 preskaŭ senescepte. Oni reenkondukis la institucion en 1528, sed tiam oni elektis la doĝon el la aristokratoj kaj nur por du jaroj. Tiu institucio ĉesis same kiel en Venecio, per konkero de la francoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Doĝo-palaco