Francesco Foscari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Foscari
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1373 (1373-06-19)
en Venecio
Morto 1-an de novembro 1457 (1457-11-01) (84-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Infano Jacopo Foscari
Okupo
Okupo diplomatomilitisto
vdr

Francesco FOSCARI (1373 – 1a de novembro 1457) estis doĝo de Venecio de 1423 ĝis 1457, en la komenco de la Renesanco.

Biografíio[redakti | redakti fonton]

Foscari devenis de antikva nobela familio kaj okupis en la Respubliko Venecio nombrajn oficialajn postenojn: nome ambasadoro, Prezidante de la Kvardekopo, membro de la Konsilio de la Dekopo, Inkvizitoro kaj Procuratore di San Marco.

Li estis nomumita Dux superante la alian kandidaton, Pietro Loredan. Lia tasko kiel Dux esti regadi Venecion en laonga kaj daŭra serie de militoj kontraŭ Milano, regata de la familio Visconti, kiu klopodis por dominadi la tutan nordan Italion. Spite la venecian justigon de "Domini di Terraferma", havigita en la funebra diskurso de Foscari fare de la humanista senatoro kaj historiisto Bernardo Giustiniani,[1] kaj kelkajn venkojn, la milito estis tro kosta por Venecio, kies vera enspezofonto kaj povo estis la maro.

Kritikistoj asertis, ke dum la regado de Foscari Venecio abandonis sian aliancanon Florenco; finfine Venecio estis superita de la fortoj de Milano regata de Francesco Sforza. Sforza tuj repaciĝis kun Florenco, sed ne kun Venecio.

Foscari edziĝis dufoje, unue kun Maria Priuli kaj poste kun Marina Nani.[2] Lia nura filo survivanta, Jacopo, estis juĝita de la Konsilio de la Dekopo pro akuzoj de subaĉeto kaj korupto kaj ekzilita for de la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John E. Law (1992). «The Venetian Mainland State in the Fifteenth Century». Transactions of the Royal Historical Society , Volume 2 , December 1992 , pp. 153 - 174. DOI: https://doi.org/10.2307/3679103 doi:10.2307/3679103.;
  2. Edgcumbe Staley La "Dogaresse" de Venecio: la edzinoj de la doĝoj (Londono: T. Werner Laurie).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesco Foscari en la hispana Vikipedio.