Székesfehérvár

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Székesfehérvár (sEkeŝfehErvAr) estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono Székesfehérvár. Ĝi estas departementejo kaj centro de subregiono, havanta la rangon departementrajta. La nomo signifas hungare rezida-blanka-fortikaĵo. Ĉar ne estis latina nomo, oni uzis Alba Regia.

Episkopa palaco en Székesfehérvár
Fortikaĵo de Bory

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

La urbo situas sur ebenaĵo preter aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto kaj Balatono, laŭ la fervoja linio Budapeŝto-Balatono, krome estas ankaŭ aliaj ĉefvojoj kaj fervojoj.

[redakti] Historio

La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko. Unue la romianoj ne fondis tie urbon, ĉar tiutempe ĝi estis marĉa regiono, sed estis proksime alia granda urbo Gorsium, kie nun estas vilaĝo Tác.

Hungara princo Géza en 972 fondis komunumon, poste Stefano la 1-a (Hungario) faris tion grava urbo, dume ĝi iĝis episkopejo. Multaj reĝoj vivis tie. Troviĝas tie 15 reĝaj tomboj. La loko kontraŭstaris la mongolan atakon en 1241. La turkoj okupis la urbon inter la 1543-1688. En 1703 la urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo. En 1777 episkopejo fondiĝis.

Post la 1-a mondmilito, kiam restis nur la unu triono da la landoparto, la urbo ricevis pli da taskoj. Komenciĝis industria prospero. Longe estis famaj fabrikoj Ikarusz (autobus-produktado) kaj Videoton (televizio-produktado). La urbo estas ankaŭ universitata urbo. En 1945 okazis grandaj bataloj inter Ruĝa Armeo kaj germanoj. La germanoj sukcese reokupis la urbon kaj tenis ĝin dum pli ol unu monato, dume estis oftaj bombardadoj.

Kroma vidindaĵo estas fortikaĵo de Bory (bori). Jenő Bory estis profesoro pri arkitekto, sed estis ankaŭ pentristo, skulptisto kaj poeto. Li mem konstruis fortikaĵon. En ĝi trobeblas pentraĵoj, skulptaĵoj kaj poemoj.

Oni profitas mineralakvon "Mathias Aqua".

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Famuloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj