Komárom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo. Se vi serĉas informojn pri historia departemento, vidu la paĝon Komárom (historia departemento).
Komárom
slovake: Komárno, germane: Komorn
urbo
Dél-Komárom052.JPG
Urbodomo en Komárom
HUN Komárom COA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Komárom
Lando Flago de Hungario  Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Departemento Komárom-Esztergom
Memorindaĵo Fortreso Monostor
Rivero Danubo
Situo Komárom
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 47°44′35″N 18°07′08″E  /  47.74306°N, 18.11889°O / 47.74306; 18.11889 (Komárom)
Areo 70,20 km² (7 020 ha)
Loĝantaro 19 705 (1-a de januaro 2010)
Denseco 280,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1075
 - alliĝo al la urbo 1896
 - apartigo Komárno - Komárom
Urbestro Dr. MOLNÁR Attila
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 2900
Telefona prefikso (+36) 34
Situo de Komárom en Hungario
ButtonRed.svg
Situo de Komárom en Hungario
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Komárom
Retpaĝo: www.komarom.hu
Fortreso en Komárom

Komárom estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono Komárom, kies centro ĝi estas. Komárom estas duobla urbo depost Traktato de Trianon.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de rivero Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno, aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras.

Norde de la rivero situas la slovaka urbo Komárno, kiu formis kun Komárom unuon ĝis la fino de la Unua mondmilito, kiam la usona prezidento Woodrow Wilson deklaris la nordan parton ĉeĥoslovaka; post la splitiĝo de Ĉeĥoslovakio, ĝi apartenas al Slovakio.

La hungara lingvo tamen restas oficiala ankaŭ en la norda parto, kiu slovake nomiĝas Komárno kaj hungare, same kiel la hungaria urbo, Komárom; la hungarianoj tamen nomas ĝin Rév-Komárom, (t. e. roda Komárom) por distingi la urbojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la romianoj estis grava urbo Brigetio. En 1598 konstruiĝis ponto. Poste la turkoj detruis ĉion. Baldaŭ konstruiĝis en ambaŭ bordoj de Danubo ĉeno de fortresoj. En 1747 kalvinana preĝejo, en 1891 katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario), en 1892 konstanta fera ponto konstruiĝis. En 1896 Komárom kaj la dekstra urboparto tiam havanta la nomon Új-Szőny (Uj-sOnj) unuiĝis. En 1919 la tiama hungara Ruĝa Armeo malsukcese provis reokupi la nordan urboparton.

En 1926 sinagogo, en 1927 kalvinana preĝejo, en 1937 katolika preĝejo omaĝe al koro de Jesuo konstruiĝis, en 1930 la komunumo iĝis distriktejo. Inter 1938-1945 ambaŭ urboj unuiĝis. En 1943 la judoj estis forpelitaj. En 1968 la hungaroj kaj Ruĝa Armeo atakis Ĉeĥoslovakion precipe tra la ponto de Komárom. En 2008 la landlimo ĉesis, ambaŭ urboj apartenas al interna zono de Schengen.

Ne menciitaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Komárom naskiĝis:

En Komárom mortis:

Esperanto en la urbo[redakti | redakti fonton]

En 2002 AIS San-Marino okazigis en Komárno parton de sia konferenco SUS 25 kaj en 2004 sian konferencon SUS 27, ambaŭ en Esperanto.

En Komárom, printempe en 2005 aperis ĉe kontraŭe al la fervoja stacidomo sur la muro de remizo: "Bonvenon Karaj Vojaĝantoj". Sur la ŝildo aperis jam ankaŭ emblemo de UEA kaj la EU-flago.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Komárom havas plurajn ĝemelajn urbojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]