Dunaújváros
Dunaújváros (dunaUjvAroŝ) estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono Dunaújváros. Ĝi estas centro de subregiono, havanta la rangon departementrajta. La nomo signifas hungare Danubo-nova-urbo. La latina nomo estas Intercisa.
- Areo: 53 km²
- Loĝantaro: 50000
- Poŝta kodo: 2400
- Koordinatoj: 46°59′N 18°56′O / 46.983°N, 18.933°OKoordinatoj: 46°59′N 18°56′O / 46.983°N, 18.933°O
La urbo situas sur la dekstra bordo de la rivero Danubo (tie ne ekzistas ponto al la alia bordo), 67 km sude de Budapeŝto, havanta fervojon kaj ĉefvojon.
[redakti] Historio
La loko estas loĝata ekde la bronza epoko. Dum la romia epoko troviĝis tie la urbo Intercisa. La urbo aparteninta fortikaĵo? (castrum) estis uzata kiel defendloko de panoniaj limoj ekde la 2-a jarcento ĝis la 5-a jarcento.
La loko estis ankaŭ poste loĝata; tiel ekzistas elfositaĵoj el la epoko de la hungara landokupo en la frua 10-a jarcento kaj jam el dum la Árpád-dinastio unu kirko atestas la ĉeeston de komunumoj, kiu estis inaŭgurita al sankta Pantaleono kaj la komunumo ricevis la nomon de (Duna (Danuba)-)Pentele.
Antaŭ la turkojn alvenis serbaj rifuĝintoj. Dum la turka regado inter 1541 kaj 1688, la loko iĝis por 15 jaroj senhoma kaj restis sensignifa vilaĝo, kiu ankoraŭ havis en 1949 nur 3.949 loĝantojn.
Fine de 1949 decidis la Centra Komitato de la hungara Komunista partio, en Dunapentele gigantan ferfandejo-kombinaton konstrui kun setligo de laboristoj el la provinco. Sekve de la personalkulto de Stalin, devis surpreni tiu unua socialista urbo la nomon de la ĉefdiktatoro, kiel en aliaj komunistaj landoj. Ekde tiam la urbo nomiĝis Sztálinváros (esperante "Stalinurbo"). Dum la hungara revolucio en 1956 Dunapentele reuziĝis, sed poste ricevis la nomon Dunaújváros.
La urbo iĝis simbolo de socialismo. Post ties fino la ferindustrio sukcesis gardi la poziciojn, la urbo ankaŭ nun prosperas. Ĝi ricevis ponton tra Danubo kaj ne tro for konstruiĝas aŭtoŝoseo. La urbo havas elitan sportan vivon, precipe gravas la futbalo kaj la handbalo.
[redakti] Vidindaĵoj
Serba ortodoksa preĝejo, novgotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el 1864, katolika preĝejo omaĝe al reĝo Kristo, luterana preĝejo, moderna kalvinana preĝejo el 1985, Muzeo Intercisa.
[redakti] Esperanto
Estas delegito de UEA tie.
|
||||||||||||||
