Nagykanizsa
Nagykanizsa (nadjkaniĵa), en esperanto Nadjkaniĵo, estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, havanta departementorajton, fine en subregiono de Nagykanizsa, kies centro estas.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 148 km²
- Loĝantaro: 50800
- Poŝtkodo: 8800
- Telefonprefikso: 93
Situo [redakti]
La urbo situas en valo de kanalo Principális, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatono-Zagrebo-Adriatiko, aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras. Dum la historio la urbo estis rivalo de Zalaegerszeg.
Historio [redakti]
La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, poste keltoj kaj avaroj alvenis. En la mezepoko ĝi estas kamparurbeto. En 1532 la turkoj detruis, en 1600 okupis kaj la komunumon kaj la fortikaĵon. Dum la turka erao ĝi estis grava loko kaj centro de regiono. En 1690 oni reokupis la urbon.
Fine de la 19-a j.c. la supre menciita fervojo ekfunkciis. Prosperis la komercado, kiun la packontrakto en 1920 interrompis. La urbo trovis sin ne tro for de la novaj landlimoj.
En la urbo funkcias teatro, 10 da bazlernejoj, 6 da mezlernejoj kaj 1 ĉeflernejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika Preĝejo de Sankta Jozefo (Nagykanizsa)
- romkatolika preĝejo en la supra urboparto
Famuloj [redakti]
- en Nagykanizsa naskiĝis:
- aktoro kaj reĝisoro Lajos Balázsovits
- aktorinoj Ilona Bencze kaj Éva Vári
- arkitekto Ferenc Cságoly
- historiisto Ferenc Fejtő
- Ferenc Farkas (komponisto)
- kuracisto kaj akademiano Veronika Ádám
- reĝisoro Sándor Hevesi
- verkisto Bulcsu Bertha
Esperanto [redakti]
- Tie okazis la 74-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 2001.
Ĝemelurboj [redakti]
|
||||||||||||||