Károly Pius Koller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Pius Koller
Persona informo
Naskonomo Koller Károly
Naskiĝo 4-an de marto 1901 (1901-03-04)
en Nagykanizsa
Morto 29-an de junio 1979 (1979-06-29) (78-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Edinburgo
Okupo
Okupo cell biologist • monaĥo
vdr

Károly Pius Koller [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koller Károly Pius estis hungara (poste angla) kuracisto, profesoro, biologo, pastro, monaĥo.

Károly Pius Koller [1][rompita ligilo] naskiĝis la 4-an de marto 1901[1] en Nagykanizsa . Li mortis la 29-an de junio 1979 en Anglio en Brushwood.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Pius Koller frekventis gimnazion en Szombathely. En 1917 li aliĝis al la benediktanoj, li pastriĝis en 1924. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1928, poste li laboris en la universitata kliniko. Li plulernis en Kembriĝo kaj Edinburgh inter 1930 kaj 1933, hejmenveninta li esploris en biologia instituto en Tihany. En la studjaro 1936 li havis stipendion en Pasadena (Kalifornio). Inter 1938-1944 li instruis en universitato de Edingburgh, sed li samtempe ankaŭ esploris, poste li esploris en Londono, fine li instruis kaj esploris en diversaj lokoj en Anglio. Li pensiuliĝis en 1969. Li okupiĝis pri kancero.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Chromosomes and Genes (1968), hungare: Kromoszómák és gének. Az öröklődés biológiai alapjai. (1971)
  • The role of chromosomes in cancer biology (1972)

Referencoj[redakti | redakti fonton]