Mátészalka
Mátészalka (mAtEsalka) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Mátészalka, kies centro estas. Máté estas Mateo.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 42 km²
- Loĝantaro: 18000
- Poŝtkodo: 4700
- Telefonprefikso: 44
Geografio[redakti]
Mátészalka situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Szatmárnémeti, laŭ fervojo Debrecen-Mátészalka-Záhony. La urbo troviĝas 60 km oriente de Nyíregyháza, 2 km okcidente de Crasna (rivero).
Historio[redakti]
Mátészalka elformiĝis el vilaĝoj Máté (1231) kaj Szalka (1268). La komunumo estis ekde komence de la 15-a jarcento kampara urbo, inter 1920-1950 departementejo de restSzatmár. Pli frue ĝi estis distriktejo kune kun distriktorajtoj. Mátészalka iĝis urbo en 1969.
Mátészalka estis la unua vilaĝo en Hungario (1888), kie estis establita publika lumigo.
Ekonomie gravas la pomarba kultivado, produkto de optikaj iloj, industriaj, agrikulturaj maŝinoj, mebloj, laktopulvoro.
La urbo estas grava trafika krucpunkto (kvin fervojaj linioj, du landaj ĉefvojoj).
Interesaĵoj[redakti]
- de tie elmigris gepatroj de Tony Curtis
- ĉokolada kazeostangeto, ŝtatata dolĉaĵo en Hungario, estas tie produktita
Famuloj[redakti]
- en Mátészalka naskiĝis poeto Géza Képes kaj kuracisto Sándor Damjanovich
Vidindaĵoj[redakti]
- Preĝejo de Sankta Jozefo (Mátészalka)
- Sinagogo en Mátészalka
- Kalvinana preĝejo (Mátészalka) (1790 kun mezepoka turo)
- Muzeo Szatmár (1975) (urbohistorio, ĉarega kolektaĵo)
- termalbanejo (funkcias ekde 1960)
Ĝemelurboj[redakti]
|
||||||||||||||