Humenné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Humenné
hungare: Homonna, germane: Homenau, rutene: Гуменне
Urbo
Humenné fontanna 19.08.08 p.jpg
Fontano en Humenné
Vlajka mesta Humenne.png
Flago
Coat of arms of Humenné.png
Blazono
Oficiala nomo: Humenné
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Humenné
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Riveroj Laborec, Cirocha
Situo Humenné
 - alteco 156 m s. m.
 - koordinatoj 48°56′09″N 21°54′24″E  /  48.93583°N, 21.90667°O / 48.93583; 21.90667 (Humenné)
Areo 28,632 km² (2 863,2 ha)
Loĝantaro 35 028 (2005)
Denseco 1 223,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 066 01
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj HE
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Humenné
Retpaĝo: www.humenne.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Humenné, hungare Homonna, germane Homenau estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Humenné, kies distriktejo estas. La nomo signifas ŝedo aŭ garbejo.

Urboparto de Humenné
Centro de Humenné

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo, laŭ bordo de Laborec proksime de enfluejo de rivero Cirocha, laŭ ĉefvojo kaj fervoja kruciĝo de linioj: Sanok (Pollando) - Medzilaborce - Humenné - Michalovce - Michaľany; Prešov - Humenné kaj ankaŭ loka fervojo Stakčín - Snina - Humenné tra valo Cirocha. Prešov troviĝas 70 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1317, tiam la reĝo donacis tiujn kampojn al familio Drugeth. En la 14-a j.c. ankaŭ klostro fondiĝis, la komunumo iĝis doganejo. Ĝi ricevis urbajn privilegiojn de Johano Hunyadi. Iom poste la loko nomiĝis kampurbo. La husanoj okupis la ĵus konstruitan kastelon, sed Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1619 okazis batalo inter 2 bienuloj Drugeth kaj Georgo Rákóczi la 1-a. Ferdinando la 3-a donacis al la kampurbo foirorajton en 1638. Korporacio por buĉistoj formiĝis en 1603. Emeriko Thököly akiris la kastelon en 1684, kiun sekvis familioj Zichi (ziĉi), Althan, fine Andrássy. En 1874 la fervojo inter Budapeŝto-Pollando atingis la urbon. En 1910 loĝis en la urbo 4508 da homoj (1724 hungaroj, 1389 slovakoj kaj 952 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Zemplén, al distrikto de Homonna, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, fine parto de Slovakio. En 2004 loĝis en la urbo 35 mil homoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • gotika katolika paroĥa preĝejo omaĝe al "Ĉiuj Sanktuloj", baldaŭe ĝi barokiĝis, laŭ bildkarto ĝi estas pilgrimloko
  • kastelo de Homonnay el la 15-a j.c., kiu trakonstruiĝis al renesanca burgo en 1641, poste barokiĝis, en 1787 la bastionoj malkonstruiĝis, nun ĝi estas muzeo
  • baroka-klasikisma grek-katolika preĝejo omaĝe al Virga Maria el 1767
  • novgotika luterana templo el 1890
  • novklasikisma kalvaria templo el 1891
  • ortodoksa preĝejo omaĝe al Sankta Kiril kaj Sankta Metodo
  • grek-katolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
  • grek-katolika templo omaĝe al Sankta Spirito

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Homonna naskiĝis hungara politikisto Ágoston Trefort.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Humenné naskiĝis Oldřich Kníchal.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]