Ruski Krstur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruski Krstur, rutene Руски Керестур, serbe Руски Крстур, hungare Bácskeresztúr estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Kula.

Ruski Krstur situas en la mapo en la verda municipo
Katedralo de Ruski Krstur

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ruski Krstur situas sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Tiun vilaĝon rutenoj fondis en 1746. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Ruski Krstur 5213 da homoj, (rutenoj 4483 (86 %), serboj 263 (5 %), ciganoj 76 (2 %), hungaroj 73 (1 %) kaj aliaj). Ruski Krstur estas kultura centro de rutenoj en Vojvodino, en Eŭropo nur tie funkcias rutena gimnazio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]