Gattendorf (Burgenland)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gattendorf en la mapo

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

Gattendorf, hungare Lajtakáta, kroate Raušer estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See. La hungaraj historiaj nomoj estis ĝis 1899 Gata kaj Sárkáta. La nomo "kata" devenas de peĉenegoj signifanta sentinelejo.

[redakti] Situo

Gattendorf situas sur ebenaĵo, laŭ Leitha. Neusiedl am See troviĝas je distanco de 16 kilometroj.

[redakti] Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. Laŭ la nomo estis tie limodefenda loko de peĉenegoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Kata. La turkoj detruis kaj senhomigis la vilaĝon en 1529. Poste kroatoj refondis la komunumon. En 1910 estis 1105 loĝantoj, aŭstroj, hungaroj kaj kroatoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio.

[redakti] Vidindaĵoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj