Cikó
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Cikó (cikO) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád.
- Areo: 20 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.2553/18.5612
- Loĝantaro: 960
- Poŝtkodo: 7161
- Telefonprefikso: 74
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo el Bonyhád, laŭ fervojo Baja-Dombóvár. Bonyhád troviĝas 6, Szekszárd 19 km-ojn for.
Historio [redakti]
Proksime dum la mezepoko estis urbeto nomata Széplak (sEplak). La vilaĝo dum la turkoj senhomiĝis, poste germanoj refondis ĝin. En 1939 tie fondiĝis Volksbund, kiu estis faŝismema organizaĵo de la germanoj. Post la 2-a mondmilito la germanoj parte estis deportitaj al Germanio, parte ili devis fari sklavlaboron. Fine alvenis rifuĝintaj hungaroj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- baroka katolika preĝejo, omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 174
- kapelo omaĝe al Sankta Roĥ de 1746
- restaĵo de iama romanika preĝejo, nun pilgrimloko de la germanoj
- restaĵo de iama gotika preĝejo
