Șumuleu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Şumuleu)
Saltu al: navigado, serĉo
Șumuleu
Kvartalo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Harghita
Alinome Csíksomlyó (hungare)
Komunumo Miercurea Ciuc
Iama hungara departemento Csík
Alto super maro 660 m
v  d  r
Information icon.svg

Șumuleu (pron: ŝumuleu) aŭ Șumuleu Ciuc (hungare: Csíksomlyó, pron: Ĉikŝomjo) estas eks-vilaĝo en Rumanio, nun kvartalo administracie apartenanta al Miercurea Ciuc en Depresiunea Ciucului ĉe la okcidenta piedo de la monto de Grandŝomjo en la nordorienta parto de Miercurea Ciuc.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1941 ĝi havis 1 mil 414 loĝantojn (hungaroj). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík).

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuntempa vilaĝo formiĝis en 1941, kiam Cioboteni kaj Vardotfalău unuiĝis sub nomo de Ĉikŝomjo. Ĝis tiam Ĉikŝomjo konsistis nur el la monakejo kaj el ties ĉirkaŭaĵo. Je sia unua mencio en 1332 ĝi estis ekleziejo, ĉik-seĝa sikula vilaĝo. La franciskana monakejo estis fondita ĉ. 1400. Ankaŭ János Hunyadi kontribuis al la konstruado de ĝiaj preĝejo kaj monakejo. En la kapelo Salvator la ligna baldakeno el 16 tabuloj estis farita en 1676 de nekonata artisto. En 1444 papo Eŭgeno la 4-a permesis la pilgrimadon la 2-an de julio. La monaklernejon oni fondis en 1626, kiun en 1661 paŝao Ali kune kun la monakejo neniigis. Tie aktivis János Kájoni, kiu rekonstruigis ĝin en 1668. Kájoni fondis ankaŭ presejon en 1662 kaj bibliotekon en 1665, kiu enhavis 4500 librojn. De la 17-a jarcento Ĉikŝomjo fariĝis la centro de transilvania katolikismo kaj la plej grava pilgrimejo de Transilvanio. La unua moderna pilgrimado okazis en 1567 kaj la lasta dum la komunista reĝimo la 12-an de junio 1949. De tiam ĝi estis malpermesita ĝis 1990. La 1949-jara estis la lasta, kiun povis partopreni ankaŭ Áron Márton. Post la falo de la diktaturo la nombro de la pilgrimantoj kreskas de jare al jare atingante meze jam la kvaronmilionon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]