Țibeni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Istensegíts)
Țibeni
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Suceava
Alinome Istensegíts (hungare)
Situo 47° 49′ N, 26° 1′ O (mapo)47.81611111111126.024444444444Koordinatoj: 47° 49′ N, 26° 1′ O (mapo)
Țibeni (Rumanio)
Țibeni (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 328 m
Poŝtkodo 727481
Loĝantaro 1 307 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 150212
vdr

Țibeni [cibenj] (hungare: Istensegíts [iŝtenŝegiĉ]) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de rivero Suceava en la iama regiono de Bukovino.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 2 992 loĝantojn (ĉ. 43 % da ĉango-hungaroj). En la censo de 2002 el la 1 307 loĝantoj 1 298 (99,3 %) deklaris sin rumanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Țibeni estis unu el setlegejoj de bukovinaj sikuloj, kiuj rifuĝis post la Siculicidium en Moldavion kaj poste inter 1777 kaj 1786 en Bukovinon. En 1941 oni translokis la ĉanghungarojn al Bácska kaj poste al Baranya (Hungario) en la loĝejojn de elkoloniigitaj ŝvaboj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]