Bukovino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bukovino – malhela teritorio sur supra rando de mapo. Pli forta linio markas nuntempan limon inter Ukrainio (norde) kaj Rumanio (sude).

Bukovino estas historia regiono, kiu konsistis el parto de nordorientaj Karpatoj kaj el ties pieda ebenaĵo en Orienta Eŭropo. Ĝi estis dividita post la dua mondmilito inter Sovetunio kaj Rumanio.

En Bukovino loĝis ukrainoj (rusinoj) kaj rumanoj (moldavoj), ĝi estis en la 14-a jarcento parto de la Moldava Princlando. Suceava en la norda parto estis ĉefurbo de la princlando inter fino de la 14-a jc. ĝis meze de la 16-a jc..

Bukovino ricevis la nomon ekde 1775, kiam la turkoj cedis pri tiu regiono al la Aŭstra Imperio. Aŭstrio direktis Bukovinon komence kiel parton de Galicio (1786–1849), poste kiel princlandon kaj memstaran kronlandon. Aŭstrio evoluigis Ĉernivcon, la plej grandan urbon de Bukovino, al grava instrua kaj komerca centro.

La etna konsisto de Bukovino estis tre miksa: norde vivis nur ukrainoj, sude nur rumanoj, dum en la urboj vivis multaj poloj, judoj, germanoj.

Kiam Rumanio sendependiĝis en 1878, ĝi klopodis unuiĝi kun Bukovino. Ĝi bazis sian intencon per tio, ke Bukovino estis historia lulilo de la Moldava Princlando kaj gravaj klostraj konstruaĵoj, artoj estis reprezentantoj de la mezepoka rumana arta kulturo.

Rumanio en 1918 okupis Bukovinon, kiam la Aŭstra-Hungara Monarĥio kolapsis. Kvankam la lokaj ukrainoj provis nordan Bukovinon aligi al la Okcidenta Ukraina Popola Respubliko, Rumanio ricevis la tutan regionon (laŭ la pripaca Traktato de Saint-Germain-en-Laye, 1919). Rumanio tuj ekis rumanigon de la areo.

La Sovetunio okupis la nordan parton de Bukovino en 1940, kiun Rumanio reokupis provizore en 1941. La sovetaj trupoj en 1944 reokupis la nordajn teritoriojn, kiujn la packontrakto de 1947 ligis al la Ukraina Soveta Socialista Respubliko.

La praan moldavan ĉefurbon Suceava kaj ties ĉirkaŭon kun la plej famaj klostroj ricevis la Rumana Popola Respubliko.