Banato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banato
rumane Banat, hungare Bánát, serbe Банат, germane Banat
teritorio
Gârnic (Gernik) en la rumana Banato
Blazono
Ŝtatoj Rumanio Rumanio
Serbio Serbio
Hungario Hungario
Kontinento Sudorienta Eŭropo
Historiaj regionoj Hungara reĝlando, Banata respubliko
Parto de Transilvanio
Montaro Sudaj Karpatoj
Gravaj urboj
Riveroj Danubo, Tiso, Mureș
Areo 28 469,0 km² (2 846 900 ha)
 - Rumana Banato 18 945 km² (1 894 500 ha)
 - Serba Banato 9 307 km² (930 700 ha)
 - Hungara Banato 217 km² (21 700 ha)
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Riveroj kaj montoj en Banato
Riveroj kaj montoj en Banato
Riveroj kaj montoj en Banato
Rumana, serba kaj hungara Banatoj nun
Rumana, serba kaj hungara Banatoj nun
Rumana, serba kaj hungara Banatoj nun
Vikimedia Komunejo: Banat
Urbodomo en Zrenjanin en la serba Banato

Banato (hungare Bánság, rumane, germane Banat, serbe Банат) estas historia regiono inter la Sudaj Karpatoj, Danubo, Tiso kaj Mureş, kiu inter 1876 kaj 1918 estis la teritorio de komitatoj Torontál, Temes kaj Krassó-Szörény de Hungario. Hodiaŭ ĝi apartenas al tri landoj: Rumanio (Orient-Banato 18.945 km²), Serbio, pli precize Vojvodino (Okcident-Banato 9.307 km²) kaj Hungario (sennoma norda parto 217 km²). Hodiaŭ la parton apartenantan al Rumanio oni rigardas kiel parto de Transilvanio.

Banato estas alimaniere regiono de la riveroj Timiş kaj Bega.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la mezepoko la turkoj okupis grandan parton de Hungara reĝlando. La turkoj formis tie administran unuon, kies centro estis Temesvár, dume iom da orienta parto apartenis al princlando Transilvanio. En 1686 la Habsburgoj forpuŝis la turkojn el Hungario, escepte de Banato, kiu restis Turka Imperio. La Habsburgoj akiris ankaŭ ĝin en 1718, sed ili ne redonis ĝin al Hungario, sed formis apartan regionon apartenantan rekte al Habsburga Imperio. Nur germanoj, rumanoj kaj serboj rajtis alveni, kiuj formis militan defendan zonon. Inter 1741-1848 Banato redoniĝis al Hungario. Poste ĝis 1860 la Habsburgoj forprenis ĝin de Hungario kaj formiĝis Vojvodino-Banuslando Temes. En 1918 estiĝis rajto por Serbio akiri la regionon. Formiĝis aparta respubliko, dume Rumanio komencis okupi partojn. Anglio kaj Francio promesis Banaton al ambaŭ landoj, sekve iĝis konflikto, fine ili interkonsentis. Dum la 2-a mondmilito la serba parto estis okupita de germanoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥaj vilaĝoj en Banato
Ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato: Bigăr (Bígr) • Eibenthal (Eibentál) • Frauvízn (inundigita)Gârnic (Gerník) • Ravensca (Rovensko) • Sfânta Elizabeta (Svatá Alžběta) (pereinta)Sfânta Elena (Svatá Helena) • Şumiţa (Šumice)
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České SeloKrušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: WolfswieseBrebu Nou (Weidenthal) • WeidenheimLindenfeld