Gârnic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gârnic
ĉeĥe: Gerník, hungare: Szörénybúzás, germane: Weitzenried
ĉeĥa vilaĝo en Rumanio
Gernik.jpg
Gârnic en Banato
Oficiala nomo: Gârnic
Ŝtato Flago de Rumanio  Rumanio
Ĵupo Caraș-Severin
Historia regiono Banato
Situo Gârnic
 - alteco 600 m s. m.
 - koordinatoj 44°45′00″N 21°47′00″E  /  44.75°N, 21.783333°O / 44.75; 21.783333 (Gârnic)
Areo 36,62 km² (3 662 ha)
Loĝantaro 1 533 (2002)
Denseco 41,86 loĝ./km²
Fondo 1827
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 327215
Telefona antaŭkodo (+40) 02 55
Situo enkadre de Rumanio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Rumanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Czech villages in Romanian Banat
Retpaĝo: www.garnic.go.ro/index.html
gernik
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Gerník (rumane : Gârnic, germane : Weitzenried, hungare : Szörénybúzás) estas la plej granda el ses ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato, kiel ununura el ili havas eĉ propran municipan oficon, sub kiu falas ankaŭ najbara rumana vilaĝo Padina Matei kaj pluaj domaroj.

La municipo troviĝas en suda parto de distrikto Caraș-Severin en alteco 600 m.s.m. Kun najbaraj ĉeĥaj vilaĝoj Sfânta Elena (14 km) kaj Ravensca (15 km) kunigas ĝin ruĝa turisma marko ruĝa markilo markita de Klubo de ĉeĥaj turistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo estiĝis en la jaro 1827 pro iniciato de Aŭstra monarkio, kiu volis en tiu ĉi maldense loĝigita regiono certigi ŝirmon de ĉi tiea armea limo. La lokaj loĝantoj vivtenas sin precipeper agrikulturo, lastatempe evoluas ankaŭ agroturismo. Longan tradicion ĉi tie havas ankaŭ produktado de estingita kalko en teraj fornoj.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Proksimume 4 kilometroj oriente de la vilaĝo, en valo ĉe Petro, ni trovos sistemon de kvin devenaj akvomuelejoj. Plimulto el ili servas ĝis nun al sia celo. Kontraŭe al tipaj ĉeĥa mulelejoj ili havas pli simplan konstrukcion kaj ili ne estas enloĝataj, kreas ilin sole malgranda ĉambro por muelado. La muelejo plimulte estadas kunproprumaĵo de kelke da gernikaj familioj. Super la vilaĝo estas ankaŭ mallonga kaverno nomata Truo de Filipo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥaj vilaĝoj en Banato
Ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato: Bigăr (Bígr) • Eibenthal (Eibentál) • Frauvízn (inundigita) Gârnic (Gerník) • Ravensca (Rovensko) • Sfânta Elizabeta (Svatá Alžběta) (pereinta) Sfânta Elena (Svatá Helena) • Şumiţa (Šumice)
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České SeloKrušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: WolfswieseBrebu Nou (Weidenthal) • WeidenheimLindenfeld