Sudetgermanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sudetaj germanoj)
Saltu al: navigado, serĉo

Sudetgermanoj estas nomataj tiu parto de la germana gento, kiu loĝis en Sudetoj, nome en la regiono de la Sudeta montaro, kaj pli speciale en la limzonoj de la nuna Ĉeĥio, ĝis 1945 kaj 1946, kiam ili estis preskaŭ ĉiuj elpelitaj el siaj loĝregionoj.

Ilia loĝregiono, Sudetoj, havas ĉefe du signifojn: 1. la montaraj regionoj en la limzonoj inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando, ĉefe en Ĉeĥio, sed kun partoj ankaŭ en Pollando kaj Germanio; 2. - ankaŭ nomata Sudetlando - tiu parto de nuntempa Ĉeĥio kiu estis priloĝata de germanoj - ankaŭ nomataj sudetgermanoj, ĝis la fino de la dua mondmilito. Tiu germana loĝantaro konsistigis proksimume trionon de la tuta loĝantaro de Ĉeĥio.

En la sekvo temas pri la regiono 2 kaj pri ties loĝantaro.

Loĝregionoj de la sudetgermanoj (stato: 1930-aj jaroj de la 20-a jarcento)

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro en la jaroj de 1910 ĝis 1945 ŝancelis inter 3,2 kaj 3,3 milionoj da homoj. La antaŭuloj de la sudetgermanoj supozeble eniris, ĉefe en la 12-a kaj 13-a jarcento, dum la germana orienta setlado, el Bavario, Frankonio, supra Saksio kaj Aŭstrio en la preskaŭ senhomajn regionojn de Bohemio kaj Moravio ene de la Sankta Romia Regno (de germana nacio). Ili pro tio distingiĝas laŭ dialekto, deveno kaj regiona kulturo disde la najbaraj bavaroj, frankonoj, supraj saksoj (turingoj) kaj silezianoj. Ili parolis nordbavarajn, ankaŭ de la frankona dialekto influitajn lokajn dialektojn en la nordokcidenta Egerlando, sileziajn lokajn dialektojn en norda Moravio kaj bavarajn lokajn dialektojn en la sudo kaj sudokcidento de la lando. En Sudetio - aŭ Sudetlando - ili estis la absoluta plimulto (pli ol 90 elcentoj), dum ilia proporcio en la bohemaj landoj de Aŭstrio-Hungrio, la regiono de la nuna Ĉeĥio, laŭ popolnombradoj de 1910, 1921, 1930 kaj 1939 estis nur proksimume triono kun iomete falanta tendenco.

Dialektaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj sudetgermanaj dialektoj disdivideblas en kvin dialektregionoj:

  • mezbavara (Sud-Moravio, suba kaj meza Bohemia Arbaro, Schönhengstgau, la lingvaj insuloj de Budvejso (germ. Budweis), Wischau, Brünn (ĉeĥe: Brno) kaj Olmütz (ĉeĥe: Olomouc).
  • nordbavara aŭ supra-palatinata (Okcidenta Bohemio, lingva insulo de Iglau).
  • orientfrankona (plej malgranda lingva regiono; de nordokcidenta Bohemio tra Ercmontaro ĝis la regiono de Bambergo kaj estas reprezentata ankaŭ en Schönhengstgau kaj en la meza Nordbohemio).
  • silezia (Orienta Bohemio, norda Moravio).
  • turingia-suprasaksa dialektgrupo (Norda Bohemio kaj kiel miksista dialekto kun la nordbavara en la lingva insulo Iglau).

La dialektoj de la sudetgermanaj regionoj estas leksikografie priskribataj en la Sudetgermana Vortaro ("Sudetendeutsches Wörterbuch"). La lingvan geografion priskribas la Atlado de la historiaj germanaj dialektoj sur la teritorio de Ĉeĥio ("Atlas der historischen deutschen Mundarten auf dem Gebiet der Tschechischen Republik").

Deveno de la termino[redakti | redakti fonton]

La Sudetoj: la ĉefkreto de la Gigantmontaro kun vido al la Schneekoppe (aerfoto el proks. 1000 futoj da alteco)

La nomo "sudetgermanoj", en la Egerlanda dialekto Suaderer, kiel anstataŭaĵo de la pli malnova memnomaĵo "bohemgermanoj" aperis nur post la unua mondmilito, post kiam la lando estis apartenigita al la nova Ĉeĥoslovakio; ĝi baziĝas sur la ja pejorative intencata „Sudetští Nĕmci" (sudetgermanoj) de ĉeĥoj por la germana popolparto, kiun uzis kaj disvastigis ĉeĥaj naciistoj, ĉefe la junĉeĥoj, ekde la 19-a jarcento.

La nomo "sudetgermanoj" estas derivita de la montaro Sudetoj, kiu etendiĝas en la nordo de Bohemio, Moravio kaj sudeta Silezio sur 330 km da longeco. La nomo "sudetgermanoj" estis uzata jam en la 19-a jarcento kaj trudiĝis komence de la 20-a jarcento, ĉefe ekde 1919, kiel komuna termino por la pli ol tri milionoj da germanoj en la bohemaj landoj.

Multaj "sudetgermanoj" kiel ekz-e Peter Glotz (kun germana patro kaj ĉeĥa patrino) preferas nomi sian "germanbohemoj" (Čeští Nĕmci), kio estas precipe en Aŭstrio de ĉiam la preferata nomo; tie oni kelkfoje parolas ankaŭ pri germanaj "Randlböhmen": margenbohemoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉar sudetgermanoj estas kuniga termino por la germanoj ĉe la rando de la Sudetmontaro, oni distingas ĉe la setlad-historio inter la diversaj germanaj popolgrupoj. La setlada regiono troviĝis geografie en la regionoj de la Bohema arbaro, la Egerlando, norda Bohemio, Orienta Bohemio, Silezio, norda kaj suda Moravio. Krome ekzistis kelkaj germanaj lingvoinsuloj kiel la Schönhengstgau kaj germanaj malplimultoj en urboj kun plimulta ĉeĥa loĝantaro. Ni konsideru ĉi tie unue la setlan historion de Bohemio, la plej densa kaj plej granda regiono.

Antaŭ la popolmigrada epoko Bohemio estis loĝata de keltaj kaj ĝermanaj triboj. Dum la popolmigrado tiuj homoj estis grandparte forpelitaj de slavaj triboj. La vere influo de germana kulturo kaj de germana priloĝado de Bohemio komencis post tio ree en la erao de la Franka imperio kaj de la bohema dinastio de la "Přemyslidoj". Plej malfrue kun la reĝado de Karolo la 4-a, naskita en Prago, kiel imperiestro de la Germana Regno kaj Reĝo de Bohemio ekestis la dominado de la germana lingvo kaj kulturo: la 1348 fondita Praga Karol-Univeristato ("Karls-Universität Prag") estis la unua germana universitato; Johano de Saco (Johannes von Saaz) verkis la gravan prozopoemon "La kampulo el Bohemio" ("Der Ackermann aus Böhmen"), germanaj setlejoj, kampkulturado, metio kaj arto estis subtenataj en la lando. Dum la husismaj militoj, kiuj havis preter la religiajn ĉefe naciajn kaŭzojn, la dominanta germana influo estis forŝovita, tamen okazis faca ĉeĥa-germana kunvivado, ekzemple sub influo de la Bohemiaj Fratoj. Dum la reformacia periodo ekzistis ankaŭ vilaĝaj komunumoj kun pluraj religiaj konfesioj.

La vitroindustrio, poste kun mondfame elstara graveco, komencis en la tempo antaŭ la Tridekjara milito en la bohemaj arbarregionoj.

La epoko de la Tridekjara Milito estis stampita de abomenindaĵoj kaj viktimoj en la loĝantaro; kelkej fontoj parolas pri redukto de la loĝantaro al kvinono. Ĝis la lasta generacio ankoraŭ kurantaj insultvortoj inter germanbohemoj estis "Vi svedo" - la plej akra verdikto entute - aŭ "der elendige Krawat" [la mizera - "el eksterlando devena" - kroato], ambaŭ devenaj de la repektiva soldularo kiuj hantis la landon dum tiu epoko. La posta kontraŭreformacio fare de la habsburganoj subtenis la denonvan priloĝadon de forlasitaj kaj elsangigitaj regionoj per almigrantoj el la najbaraj germanaj limregionoj. Meze de la 17-a jarcento okazis ekonomia kaj kultura elano, kvankam la libereco de la individuo, de la kamparano kaj de la urboj estis forte limigita pro la reganta absolutismo. Nur sub Maria Terezia kaj ties filo, la imperiestro Jozefo la 2-a la situacio pliboniĝis; la enkonduko de deviga lernejo kaj la nuligo de la servuto estas du ekzemploj. La germana lingvo estis lingvo vekikla kaj de klereco, la epoko de raciismo kaj de la vajmara klasikismo kontribuis al la fortiĝanta kultura influo de la germana lingvo ne nur en Bohemio.

Dum kaj post la epoko de romantiko en la 19-a jarcento denove aperis ĉeĥaj naciaj movadoj, poste ankaŭ tiaj strebantaj al sendependa ŝtato, kiel tiu de la aŭstroslavismo, kiuj atingis unuan kulminon post la unua mondmilito en la fondo de Ĉeĥoslovakio kaj cedigis la dominadon de la germanaj lingvo kaj kulturo en Bohemio al la germanaj loĝregionoj. Dum tiu fazo, en la ĉeĥa historiografio ekde fine de la 19-a jarcento nomata nacia renaskiĝo de la ĉeĥoj, Josef Jungmann, kiu ĝuas en la ĉeĥa filologio rangon kiel en Germanio la Fratoj Grimm, sian verkon "Pri la ĉeĥa lingvo, unua interparolado" (O jazyku českém, rozmlouvání první) .[1]

Elpelo[redakti | redakti fonton]

Odsun: Elpelataj sudetgermanoj atendas kun manpakaĵoj sian fortransportadon

Post la dua mondmilito la sudetgermanoj estis en la tempo de majo ĝis decembro 1945 preskaŭ komplete elpelitaj aŭ post tio inter januaro kaj decembro 1946 trude elmigrigataj, en ĉeĥa formulo "elŝovita". La teritorioj transigitaj en la Munkena interkonsento al Germanio estis, per referendo referenca al la Traktato de Saint-Germain-en-Laye ree enigitaj al Ĉeĥoslovakio. La perforta forŝovo (ĉeĥe "odsun", do "forŝovo") de la germanlingva malplimulto estis post fino de la milito surbaze de la decidoj de la Potsdama Konferenco, de la Potsdama Protokolo kaj de la Potsdama Interkonsento iniciita de la dekretoj de Beneš kaj de la venkaj potencoj tolerataj, kvankam unue grandaj partoj de Okcidenta Bohemio estis okupataj de la usona armeo..[2]

Kalkulo de la viktimoj eldonita de la sudetgermana "samlandanaro" (Sudetendeutsche Landsmannschaft) baziĝas sur nombroj de la Eklezia Serĉoservo de la asocio Caritas kaj sur ties hejmlok-sliparo kaj venas al la rezulto (stato de 1959) de proksimume 241.000 mortviktimoj .[3]

La dekretoj de Beneš estis retroefike aprobitaj de la ĉeĥoslovaka parlamento kaj estas ĝis nun jure validaj, sed, laŭ ĉeĥa interpreto, estas "ne plu aplikataj" kaj estas por antifaŝistoj ekde marto 2002 komplete nuligitaj.

Loĝregionoj post la elpelo[redakti | redakti fonton]

La sudetgermanoj ekloĝis post tio plejparte en la limregionaj germanaj landoj Bavario, Saksujo, Turingio, Malsupra Saksujo, Hesio, Badenio-Virtembergo, en Aŭstrio kaj proksimume 500 familioj ankaŭ en Hungario. Kelkaj sudetgermanoj ekloĝis en aliaj landoj aŭ elmigris transmaren.

En la rejnlanda Rheinbach ekzemple ekloĝis granda nombro da vitroartistoj kaj vitrorafinistoj el Steinschönau (nuntempe Kamenický Šenov) kaj ĉirkaŭaĵo kaj tie rekonstruis sian hejman vitroindustrion, interalie ankaŭ la ŝtatan vitrofaklernejon Rheinbach kaj partojn de la lustroinduGerstrio. Multaj homoj organizis sin en elpelit-asocioj ("Vertriebenenverbände"), por havigi al si politikan esprimon. Kiel "advokato" de la sudetgermanoj prezentas sin antaŭ ĉio la partio Kristansociala Unio (CSU) en Bavario, kiu deklaris la sudetgermanojn "kvara tribo de Bavario apud malnovaj bavaroj, ŝvaboj kaj frankonoj" (Franz Josef Strauß), kio tamen ne havas etnologian bazon. En Bavario, sed ankaŭ en aliaj germanaj landoj la popolstrukturoj ŝanĝiĝis pro la amasa alveno de elpelitoj. La multaj elpelitoj, interalie la sudetgermanoj, estis, de la loka loĝantaro en la postmilita tempo ofte konsiderataj kun suspekto kaj malŝate nomataj "rifuĝintoj" - kio ekvivalentis por la viktimoj kiel insulto. Tiel estiĝis tute novaj urbokvartaloj, kiel ekz-e Neutraubling apud Regensburgo (alia formo: Ratisbono), aŭ Neugablonz apartenanta al Kaufbeuren, aŭ Geretsried, TraunreutWaldkraiburg.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Germana malplimulto en Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Proksimume 200.000 germanlingvanoj, do proksimume ses elcentoj, ne estis elpelitaj post 1945. Tiuj homoj estis parte miksaj geedzoj, en kiu unu generinto estis germana, la alia ĉeĥa. Tiaj familioj ricevis kelkfoje la eblecon elekti restadon, plej ofte kiam la patro (do la familia ĉefo kiu el tiama vidpunkto donis sian civitanecon al la tuta familio) estis ĉeĥo. Ofte temis ankaŭ pri antifaŝistoj, ekz-e tiaj kiuj estis kunlaborintaj kun la ĉeĥoslovaka rezistado aŭ kiuj pro la membreco en la Germana Socialdemokrata Laboristpartio in la Ĉeĥoslovaka Respubliko (Deutsche sozialdemokratische Arbeiterpartei in der Tschechoslowakischen Republik, DSAP) estis persekutitaj de la hitlera reĝimo. Tiuj homoj ricevis poste de la administracio "antifaŝist-identigilon" kaj povis libere elekti ĉu resti aŭ elmigri; ĉe elmigro ili povis - kontraste al la fakte elpelitaj (en ĉeĥa interpreto: "elŝovitoj") - kunporti sian tutan havaĵon, dum la trude elpelitaj povis kunporti nun 40 kilogramojn. Antifaŝitoj ankaŭ ne devis porti la fifaman brakbendon kiu devis tuj rekonigi ilin kiel anoj de la germana loĝantaro (N por "Nĕmec") - kiel en la tielnomata Tria Regno la Juda stelo la judojn (entnologie ĝuste: la hebreojn). Krome temis pri fakuloj al kiuj kelkfoje la ĉeĥoslovaka postmilita registaro rifuzis la - volitan - vojaĝon eksterlanden, ĉar la ŝtato bezonis ilian fakan scion. Kroma granda grupo estis germanoj, kiuj estis kategoriigitaj kiel "ekonomie nemalhaveblaj", interalie multaj germanaj ministoj. Hodiaŭ la anoj de la germana malplimulto en Ĉeĥio nomas sin Germanoj en Ĉeĥio, ĉeĥaj germanoj, Ĉeĥigermanoj aŭ germanbohemoj.

La nombro da germanlingvaj loĝantoj post tio pli kaj pli malpliiĝis, unue per elmigrado, en postaj generacioj per kreskanta asimilado.

1989 okazis en la tiama Ĉeĥoslovakio la Velura revolucio. El la iamaj germanaj loĝantoj, kiuj fine de la 20-a jarcento estis plejparte en granda aĝo, respektive iliaj idoj, kelkaj ja revenis en sian iaman patrujon, sed iliaj iamaj havaĵoj restis eksproprietigitaj.

Nunaj ĉeĥaj-germanaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La rilato de kelkaj ĉeĥoj al forpelitoj el Sudetoj - kaj inverse - estas ĝis hodiaŭ streĉita kaj parte ŝarĝita de gravaj antaŭjuĝoj. Ĝis nun kiel antaŭe repaciĝo kaj kompensado estas problemecaj kaj la dialogo inter la najbaroj estas daŭre malfaciligata de malfido ĉe ambaŭ flankoj. Tiel, la Beneŝ-dekretoj estas de la ĉeĥa flanko ĝis nun ne komplete nuligitaj. La dekretoj estas tamen, ekde marto 2002, laŭ verdikto de la ĉeĥa konstitucia kortumo en Brno (Ústavní soud) [4]) rilate certajn germanajn kaj hungarajn rezistadgrupojn kaj persekutitajn de la nazia epoko komplete nuligitaj (kio estas apenaŭ konata en la publika debato). En la verdikto tekstas laŭvorte: "La eksproprietigo de antifaŝistoj estis grava maljustaĵo" (ankaŭ kaj ĝuste en la kazo ke ili estis "libervole" elmigrintaj - la verdikto estis atingita de bohema "judo", kiu post la milito transloĝiĝis al Usono kaj kies nemoveblaĵoj en Bohemio estis konfiskitaj). Tiuj rondoj havas laŭ tio rajton je kompleta kompensado kaj reŝtatanigo.

La timo de multaj ĉeĥoj rilatas ĉefe la eblan valorigon de propriet-pretendoj, se la Beneŝ-dekretoj estus nuligotaj ankaŭ por "aliaj" iamaj partoj de la loĝantaro. Efektive restos al la ĉeĥa popolo nur eta parto de la propra lando, se ĝi cedus la pretendojn ekz-e de la katolika eklezio - kiu nomis sia gravajn partojn de la lando - kaj de la iamaj germanaj, hungaraj kaj polaj bienproprietuloj, pretendojn kiuj estis tuj faritaj post la ŝanĝo de 1990/91.

La Federacia Respubliko Germanio antaŭ la reunuiĝo de Germanio kaj de Eŭropo ĉiam insistis sur sia jura pozicio, laŭ kiu la Munkena Traktato - kiu estis "fakte" diktaĵo kaj kiun la ĉeĥoj nelaste pro la promesita, sed ne plenumita subteno de la okcidentaj potencoj Francio kaj Britio ĝis hodiaŭ traŭmatigas kaj humiligas - estiĝis popoljure devige. Kontraŭ tio la ĉeĥa registaro pasintece postulis la deklaron de ties dekomenca nevalideco (ŝtatjure: "ex tunc") kiel nepra kondiĉo por kompleta nuligo de la Beneŝ-dekretoj. Tiun postulon plenumis la Germana Demokratia Respubliko (GDR). Sed post fino de la malvarma milito multaj ĉeĥoj konsideras tiujn dekretojn kiel elementa parto de la ŝtata memkompreno (tiel ekz-e la prezidanto Václav Klaus - kvankam tiu ekoficante montris sin tiom kompleza por la "germanaj bohemoj", ke li kelkfoje rikoltis akran kritikon [5]) - nelaste pro la menciitaj kialoj. La aliĝo de Ĉeĥio al la Eŭropa Unio ege realtivigas la efikecon kaj sekvojn de la interkonsento kaj de la dekretoj por la komunaj rilatoj, kvankam la historiaj hipotekoj amasigitaj de ili ne estu subtaksotaj. .[6]

Reprezentiĝoj[redakti | redakti fonton]

La Sudetgermana Samlandanaro ("Sudetendeutsche Landsmannschaft") kondutas kiel la gvida reprezentiĝo de la elpelitoj el Bohemio kaj Moravio. Sed nur malgranda parto de la elpelitaj sudetgermanoj respektive germanbohemoj apartenas al ĝi. Ĝi nombras proksimume 250.000 membrojn, kio estas 7,3 elcentoj de la 3,4 milionoj da elpelitoj. Multaj ne dividas ĝiajn celojn - ekz-e ke ĝi, kun apogo de la bavara registaro, postulas esti de la Praga registaro agnoskata kiel intertraktad-partnero.

Malpli konata respektive reklamefika estas la katolike inspirita Ackermann-Komunumo ("Ackermann-Gemeinde"), kiu nomas sin laŭ la prozopoemo "La kampulo el Bohemio" ("Der Ackermann aus Böhmen") de la mezepoka mistikisto Johannes von Tepl (aŭ: Johannes von Saatz). Ĝi vidas sian ĉefan agadon en la "praktika paclaboro en la servo de popolrepaciĝo".

Inter la organizoj apogantaj kulturan kaj artan interŝanĝon intr germanoj kaj ĉeĥoj estas la Asocio Adalbert Stifter ("Adalbert-Stifter-Verein) en Munkeno.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la asocio Collegium Carolinum, fondita de Eugen Lemberg, Theodor Mayer, Kurt Oberdorffer, Hermann Raschhofer kaj la germanisto Ernst Scharz, estas la elstara esplorejo pri la komuna ĉeĥa-germana historio.

Famaj eminentuloj[redakti | redakti fonton]

Politikistoj[redakti | redakti fonton]

Literaturistoj, poetoj, verkistoj[redakti | redakti fonton]

Belarto[redakti | redakti fonton]

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Sciencistoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historio de Ĉeĥio, Historio de Ĉeĥoslovakio, Karpatgermanoj, Ĉeĥa literaturo, Germanoj, Germana lingvo, Hluĉinio, etna purigado