Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭropa Unio
politika komunumo
EU Globe No Borders.svg
Mapo de membroj de Eŭropa Unio
Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg
Moto: Unuiĝintaj en diverseco
Himno: Odo al Ĝojo
Membraj ŝtatoj
Politikaj centroj Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo
Areo 4 376 780 km² (437 678 000 ha)
Loĝantaro 507 964 519 (2013)
Prezidento de la konsilio Herman Van Rompuy
Kreita 23-a de julio 1952
Oficialaj lingvoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: European Union
Retpaĝo: europa.eu
Portal.svg Portalo pri Eŭropo

Marko sur bildo

  • ██ Membroj
  • ██ Kandidatoj

Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 28 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato pri la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.

Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la tri Eŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (EKKŜ, Euratom kaj EEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun la komuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvigligo la 1-an de decembro 2009, de la Traktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon el internacia juro.[1]

Eŭropa Unio disvolvigis juran kaj politikan sistemon, la eŭropa komunumismo, unika en la mondo, kiu funkcias per internaj kaj kompleksaj meĥanismoj kaj proceduroj, kiuj ampleksiĝis kaj evoluis laŭlonge de ĝia historio ĝis la nuna kreado de hibrida transnacia registaro malfacile egalebla kiu kombinas elementojn de la multflanka kunlaborado, sed forte strukturita kaj instituciigita, kun aliaj organoj supranaciaj, ambaŭ regataj de dinamiko el regiona integriĝo.

La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas sur malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj.[2] Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita.

Je 12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco ĉar "ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la du mondmilitoj, en Eŭropo ekestis granda sento pri la bezono rekonstrui kaj kunigi la kontinenton por malhelpi estontajn konfliktojn inter eŭropaj landoj. Kadre de tiu pensa sinteno, en 1951 Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Belgio, Luksemburgo kaj Nederlando konsentis pri la ekestigo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), kiu estiĝis en 1952.

En 1957 la ses fondintaj landoj subskribis la Traktaton pri la fondo de la Eŭropa Komunumo, kiu pliprofundigis la interlandan kunlaboradon estigitan de EKKŜ; la landoj samtempe fondis la Eŭropan Komunumon pri Atomenergio (EKA). Ambaŭ traktatoj ekvalidiĝis en 1958.

La nuntempa Eŭropa Unio oficiale estiĝis per la Traktato de Mastriĥto, la 1-an de novembro 1993. La plej grava okazaĵo en la sekva historio de la Unio estis, en 2002, la enkonduko de eŭro-moneroj kaj monbiletoj.

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo
traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropa Komunumo
Unueca Eŭropa Akto
traktato de
Mastriĥto
traktato de
Amsterdamo
traktato de
Nico
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio havas areon da 4 376 780, kio igus ĝin la sepa plej granda lando sur Tero, se konsideri ĝin kiel unuaĵo. La plej alta pinto estas la Blanka Monto, ĉe la limo inter Italio kaj Francio, kiu altas 4810 metrojn super marnivelo; la plej malalta pinto estas Zuidplaspolder, en Nederlando, 7 metrojn sub marnivelo. Post Kanado, Eŭropa Unio havas la duan plej longan marbordon: preskaŭ 66 mil kilometroj.

Eŭropa Unio havas limojn al 20 landoj: Norvegio, norde; Rusio, Belarusio, Ukrainio, Moldavio kaj Turkio laŭ la dekstra landlimo; Svisio kaj Liĥtenŝtejno, en la mezo; Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Serbio, Makedonio kaj Albanio, en la Balkanoj; Maroko, sude (danke al eksterteritoriaĵoj de Hispanio kiuj havas rektan landlimon al tiu lando). Ankaŭ la etlandoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano estas ekstereŭropuniaĵoj kun rekta limo al Eŭropa Unio. Fine, Gviano estas teritorio de Eŭropa Unio en Sudameriko, kaj havas limojn al Surinamo kaj Brazilo. Krome, Gvadelupo - ankaŭ eŭropunia teritorio - havas limon al Nederlandaj antiloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jam tri kvaronoj de la eŭropunia loĝantaro loĝas en urboj, kaj onitakse la procentaĵon atingos 90% en sep landoj en la jaro 2020.

Laŭ informo de Demographia, en 2011 en Eŭropunio estis 11 urbaj regionoj kun pli ol tri milionoj da loĝantoj: Parizo (10,76 milionoj), Londono (8,59 milionoj), la Ruhr-regiono (7,30 milionoj), Madrido (5,43 milionoj), Milano (5,23 milionoj), Barcelono (4,22 milionoj), Romo (3,80 milionoj), Napolo (3,73 milionoj), Berlino (3,45 milionoj), Ateno (3,27 milionoj) kaj Lisbono (3,05 milionoj).

Membroj[redakti | redakti fonton]

La 28 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭ areo kaj loĝantaro. La plej loĝata lando estas Germanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estas Malto, kun 412,614 loĝantoj. Se paroli pri areo, la plej granda lando estas Francio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km².

Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]

Lando Kodo Aliĝdato Monunuo
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio AT 1995 Eŭro (ekde 2002)
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio BE 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario BG 2007 Bulgara levo
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio CZ 2004 Ĉeĥa krono
Flago-de-Danio.svg Danio DK 1973 Dana krono
Flago-de-Estonio.svg Estonio EE 2004 Eŭro (ekde 2011)
Flago-de-Finlando.svg Finnlando FI 1995 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Francio.svg Francio FR 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Germanio.svg Germanio DE 1957 (fondinta lando)[4] Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Grekio.svg Grekio GR 1981 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio ES 1986 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Hungario.svg Hungario HU 2004 Hungara forinto
Flago-de-Irlando.svg Irlando IE 1973 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Italio.svg Italio IT 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Kipro.svg Kipro CY 2004 Eŭro (ekde 2008)
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio HR 2013 Kroata kunao
Flago-de-Latvio.svg Latvio LV 2004 Eŭro (ekde 2014)
Flago-de-Litovio.svg Litovio LT 2004 Litova lido
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo LU 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Malto.svg Malto MT 2004 Eŭro (ekde 2008)
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando NL 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Pollando.svg Pollando PL 2004 Pola zloto
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio PT 1986 Eŭro (ekde 2002)
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio RO 2007 Rumana leŭo
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio SK 2004 Eŭro (ekde 2009)
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio SI 2004 Eŭro (ekde 2007)
Flago-de-Svedio.svg Svedio SE 1995 Sveda krono
Flag of the United Kingdom.svg Britio UK 1973 Brita pundo

Venontaj aliĝoj[redakti | redakti fonton]

Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, konataj kiel la kriterioj de Kopenhago. Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas situi en Eŭropo (laŭ pure geografia vidpunkto); devas havi stabilajn instituciojn, kiuj garantias demokratecon, leĝrespekton, homajn rajtojn kaj malplimulto-respekton; devas havi funkciantan merkatan ekonomion, kaj havi la kapablon alfronti konkurencon de la aliaj uniaj landoj; devas povi respekti la devojn ligitajn al aliĝo, inkluzive de politika, ekonomia kaj mona unuiĝo.

La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Lingvoj en la Eŭropa Unio kaj Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas 24, nome:

Kromaj lingvoj uzataj traktate[redakti | redakti fonton]

La hispana registaro atingis en 2005 la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficialaj lingvoj. Same ekde 2008 la skotgaela kaj la kimra estas duonoficialaj lingvoj sekve de peto de Britio. La koncernaj ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn, ekzemple por la tradukado de oficialaj EU-dokumentoj kiel leĝoj k.s.

Esperanto en EU[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas helpa, neŭtra lingvo, do ne estas la lingvo de superrega ŝtato. Ĝi estas tiam tre bona aliancano de la egaleco de la eŭropaj lingvoj kaj ŝtatanoj. Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000, Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povas esti laborlingvo kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste lingvo internacia helpa inter la civitanoj. Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava. La Grin informo komparas plurajn lingvmodaloj kaj konkludas, ke la adopto de Esperanto estas la plej bona solvo, kiu estas neŭtrala kaj ekonomia vidpunkto ( 25 miliardoj € / jaro en ŝparado, 17 % de jara buĝeto).[5]

Diversaj eblaj kategorioj de lingvoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio havas multajn diversajn kategoriojn de lingvoj. Aldone al oficialaj kaj laboraj lingvoj ekzistas proceduraj lingvoj de unuopaj institucioj, relajsaj lingvoj por interpretado, duonoficialaj lingvoj (ekz. la skotgaela), lingvoj de minoritatoj regionaj (ekz. la sarda) aŭ disaj en pluraj EU-landoj (ekz. la jida) kaj lingvoj de enmigrintoj (ekzemple la turka). Krom la multon postulanta ideo de oficialeco de Esperanto ekzistas la ideo havi por Esperanto statuson de oficiale rekonita lingvo de EU, kies evoluon EU sekvas, aŭ statuson similan al duonoficialeco. En duonoficiala lingvo oni rajtas komuniki kun instancoj de EU kaj ricevos respondon en tiu lingvo inkluzive de tradukoj de leĝaj aŭ similaj tekstoj. Tiun relative novan statuson havas ĝis nun kelkaj lingvoj de Hispanio kaj de Britio, kies ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn. Ŝajnas, ke statuso simila al tiu de duonoficialeco, do de komunika lingvo kun la EU-instancoj, ne kreas multajn aldonajn kostojn, se oni ne tradukas leĝajn tekstojn; tradukado de ekzemple la slovaka al procedura lingvo de EU kaj reen supozeble kostas simile kiel tradukado de Esperanto al procedura lingvo kaj reen.

La Esperanto-propono laŭ la kompreno de EU-Komisiono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kompreno de la EU-Komisiono la propono de Esperanto signifas havi ĝin kiel unusolan oficialan EU-lingvon. Ekzemple la Ĝenerala Direkcio por Tradukado skribis en oktobro 2008: «Esperanto, aŭ la latina, estas ofte proponata kiel la sola, tut-Eŭropa lingvo, kiun EU devus akcepti (…).[6]»

La Esperanto-parolantoj tiurilate havas malsamajn poziciojn. Multaj ne deziras Esperanton kiel solan oficialan lingvon. Ili volas — almenaŭ en la venontaj jardekoj — konservi la uzadon de la oficialaj EU-lingvoj en la EU-institucioj kaj en kontakto kun la civitanoj. Plurfoje aperis tekstoj apogantaj la lingvan diversecon de EU.

Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[7]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblas en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigas la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raporton Grin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo kun Esperanto kiel sola oficiala EU-lingvo; vidu sube.

Esperanto kiel sola oficiala lingvo en EU[redakti | redakti fonton]

Tiun eblecon sur multaj paĝoj diskutas Francois Grin en sia raporto «L’enseignement des langues étrangères comme politique publique» (Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko). Laŭ li per tiu modelo la EU-landoj krom Britio povus ŝpari ĉ. 25 miliardojn da eŭroj jare; grandparte temas pri la pagoj por lingvolernaj restadoj en Britio. La eblecon de «sinarkia reĝimo» kun Esperanto kiel sola oficiala lingvo li studis jam en 2004 en Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne.

La parlamentanino Margareta Handzlik, Renato Corsetti (UEA) kaj Seán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006 leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas: «Per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!» La letero ne entenas la proponon, ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU. Ĝi kontraste asertas, ke en sia raporto Grin «proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:

  1. la angla kiel sola lingvo;
  2. la multlingveco;
  3. la elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo en la EU-organoj.»

Tio ne kongruas kun la raporto, kie Grin komparis kiel trian scenaron Esperanton, kiun ĉiu EU-civitano lernu kiel unuan fremdlingvon[8]. Ne estas klare laŭ la letero kaj la raporto de Grin, kiel eblus ŝpari sumon de 25 miliardoj en EU, se oni enkondukus Esperanton nur kiel internan lingvon; ja la EU-instancoj elspezas por lingvaj servoj nur ĉ. 1 miliardon da eŭroj. Johan Derks, eksa kasisto de EEU, kritikis la leteron en Libera Folio («Ŝoka misinformo»).

Opinio en Bruselo: « Esperantistoj estas fanatikuloj »[redakti | redakti fonton]

Tiu supozata celo de Esperanto-parolantoj estas verŝajne parta kaŭzo, ke tre multaj EU-oficistoj kontraŭas Esperanton. Aldoniĝas la insistemo de kelkaj mesaĝoj al EU-instancoj. Áron Lukács raportas sur retpaĝo eldiron de EU-oficisto pri la ĉi-tema etoso en Bruselo: «Kiam Esperanto ekvenas en iu interparolo, eĉ la plej malfermaj kaj saĝaj homoj forturniĝas kaj fermas siajn orelojn… Tio estas pro la forumoj kaj aliaj tro fortaj, sencelaj (do, nur por-Esperantaj) agadoj. Ili pensas (kaj tio estas la ĝenerala sento) ke esperantistoj estas fanatikuloj… Ili neniam subtenos programon por Esperanto, ĉar laŭ ili tio ne estas grava aŭ esenca…»[9].

Monunuo[redakti | redakti fonton]

La oficiala eŭrozono en 2014 plus (helblue) Kosovo kaj Montenegro, kie fakte cirkulas eŭroj.

La ĉefa monunuo estas la eŭro, kiu oficiale uzatas en 18 el la 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio:

  1. Aŭstrio (ekde 1999)
  2. Belgio (ekde 1999)
  3. Francio (ekde 1999)
  4. Germanio (ekde 1999)
  5. Grekio (ekde 2001)
  6. Finnlando (ekde 1999)
  7. Hispanio (ekde 1999)
  8. Irlando (ekde 1999)
  9. Italio (ekde 1999)
  10. Respubliko Kipro (ekde 2008)
  11. Luksemburgo (ekde 1999)
  12. Malto (ekde 2008)
  13. Nederlando (ekde 1999)
  14. Portugalio (ekde 1999)
  15. Slovakio (ekde 2009)
  16. Slovenio (ekde 2007)
  17. Estonio (ekde 2011)
  18. Latvio (ekde 2014)

La aliaj 10 uniaj landoj daŭre uzas siajn historiajn monvalutojn.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Eŭropaj simboloj.

Eŭropunia juro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Eŭropunia juro.

Konstitucio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Eŭropa Konstitucio.

Institucioj kaj organoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Parlamento 
Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU, ĝi situas en Strasburgo, Bruselo kaj Luksemburgo. La plenkunsidoj okazas ĉefe en Strasburgo. Ĝi kontribuas al la leĝfaro de la Eŭropa Unio kun la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj alportas demokratan kontrolon al la funkciado de EU.
Eŭropunia Konsilio 
Ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj.
Eŭropa Konsilio 
Ĝi konsistas el la registarestroj de la membroŝtatoj, escepte por Francio, kiun reprezentas la ŝtatestro. Ne konfuzenda kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organizo sidanta en Strasburgo.
Eŭropa Komisiono 
Ĝiaj membroj estas elektataj de la estraroj de la membroŝtatoj. La Eŭropa Komisiono estas la motoro de la funkciado de la eŭropuniaj institucioj. La eŭropa komisiono situas en Bruselo.
Eŭropa Kortumo 
Revizora Kortumo 
Eŭropa Centra Banko 
Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 12 membroj de EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando.
Ekonomia kaj Socia Komitato 
Komitato de regionoj 
Eŭropa Investa Banko 
Eŭropa Ombudsmano 
Eŭropa pacperanto 

Ekonomia politiko[redakti | redakti fonton]

La 30-an de oktobro 2009 la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio subskribis komercan akordon, kiu forigus la plimulton de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La EU-Komisionestrino pri Komerco Catherine Ashton diris, ke ĝi estas «la unua akordo de la 21-a jarcento pri libera komerco por la EU» kaj «la plej grava akordo pri libera komerco iam ajn intertraktita kun tria lando». La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de devoj por eksportantoj al Sud-Koreio.

Oni asertas, ke la ĝi povus alporti ĝis 19 miliardojn da eŭroj al eŭropaj eksportantoj. Aparte gajnos firmaoj, kiuj laboras en sektoroj kiel telekomunikado, ekologio, financo kaj transportado, ĉar Sudkoreio faras «grandajn penojn» por liberaligi ĉi tiuj sektoroj. La interkonsento laŭatendate ekvalidiĝos en la dua duono 2010, post kiam ĝi estos ratifita de la Eŭropa Parlamento. En 2008 komerco inter la EU kaj Sud-Koreio atingis entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj.[10]

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭleĝa enmigrado (2005)[redakti | redakti fonton]

(Kiel enmigrintoj estas inkluditaj bulgaroj kaj rumanoj kiuj eniris en EU januare de 2007.)

  • Pli ol 15 % (de la loĝantaro) jene:
    • Latvio 482,000
    • Estonio 245,000
  • El 3,1 % al 7 % jene:
    • Germanio 5,075,900
    • Hispanio 2,300,700
    • Francio 2,186,000
    • Britio 1,982,200
    • Italio 1,931,300
    • Grekio 742,900
    • Aŭstrio 553,500
    • Danio 197,600
    • Luksemburgo 24,500
  • El 1 % al 3 % jene:
    • Pollando 684,000
    • Nederlando 466,000
    • Belgio 271,200
    • Svedio 269,000
    • Belgio 271,200
    • Portugalio 186,800
    • Ĉeĥio 167,000
    • Irlando 95,000
    • Finlando 72,100
    • Slovenio 42,900
    • Kipro 39,200
  • Malpli ol 1 % jene:
    • Hungario 61,600
    • Rumanio 31,400
    • Litovio 30,800
    • Bulgario 21,800
    • Malto 4,000

Eksterleĝa enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Eŭropa Komisiono estas ĉirkaŭ 8,000,000 de senpaperuloj en la EU. Laŭ la landoj oni povas aresti ilin dum diversaj maksimaj tempoperiodoj jene:

  • Senlime en Estonio, Finlando, Litovio, Danio, Nederlando, Britio kaj Svedio.
  • Sen datumoj el Bulgario kaj Rumanio.
  • Ĝis limo de:
    • 20 monatoj en Latvio,
    • 18 monatoj en Germanio kaj Malto.
    • 12 monatoj en Pollando,
    • 10 monatoj en Aŭstrio,
    • 8 monatoj en Belgio,
    • 6 monatoj en Hungario, Ĉeĥio, Slovakio kaj Slovenio,
    • 3 monatoj en Grekio kaj Luksemburgo,
    • 2 monatoj en Portugalio kaj Irlando,
    • 40 tagoj en Hispanio kaj Italio kaj
    • 32 tagoj en Kipro kaj Francio.[11]

Programoj kaj politikoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tratado de Lisboa: la Unión Europea en el Mundo hispane. Portal de la Unión Europea (2009). Alirita 26a de oktbro 2011.
  2. Políticas hispane. Portal de la Comisión Europea (4/5/2010). Alirita 26a de oktbro 2011.
  3. http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-19921072
  4. La nura Okcidenta Germanio aliĝis en 1957, dum la orienta parto enuniiĝis en 1990, okaze de la reunuiĝo de la du Germanioj.
  5. http://lesrapports.ladocumentationfrancaise.fr/BRP/054000678/0000.pdf
  6. En: EUROPEAN COMMISSION, Directorate-General for Translation DGT.02 - Communication and Information: "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?", 6 p. (Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado: Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). La citita duonfrazo troviĝas en ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) Kp. la foruman diskuton ĉe EsperantoLand.
  7. Ekzemple sur [1] Dan Van Herpe komparas, ke EU elspezas 800 milionoj da eŭroj por tradukado, dum UK havas neniujn tradukajn kostojn; tradukis la paĝon Germain Pirlot.
  8. Raporto Grin, p.96
  9. Ekolingvo
  10. Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU esperante
  11. El País, 8 de majo de 2008, “Fracasa la directiva europea para los ‘sin papeles’”. Laŭ datumoj de la Eŭropa Komisiono, Katolika Universitato de Loveno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]