Traktato de Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Eŭropa Unio

La traktato de Amsterdamo estis interkonsentita la 16-an kaj 17-an de junio 1997 kaj subskribita la 2-an de oktobro 1997 de la ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU). Ĝi ekvalidis la 1-an de majo 1999.

La traktato ŝanĝis kaj ampleksigis la traktaton de Mastriĥto, sed ne anstataŭigis ĝin. Ĝi origine celis teni la Eŭropan Union agopovan post la ampleksigo de la unio je 10 pliaj ŝtatoj la 1-an de majo 2004. Fundamenta reformo de la Eŭropa Unio tamen malsukcesis, kaj sekve necesis pluraj reformigaj traktatoj (vidu tiuteme la artikolojn pri traktato de Nico, Eŭropa Konstitucio kaj traktato de Lisbono).

Demokratiigo[redakti | redakti fonton]

La traktato signife ampleksigis la rajtojn de la Eŭropa Parlamento: dum laŭ la traktato de Mastriĥto ĝi kundecidis en tiuj temaroj samrange kiel la Konsilio de la Eŭropa Unio, ĝi nun kundecidis en ĉiuj temaroj krom tiu de agrikulturo.

Ankaŭ en la nomumo de la Eŭropa Komisiono la rajtoj de la Eŭropa Parlamento estis fortigitaj: Ekde la validiĝo de la traktato de Amsterdamo la Eŭropa Parlamento ne nur devas voĉdone jesi al la nomumo de la tuta komisiono, sed ankaŭ antaŭe voĉdone nomumigi la prezidanton de la komisiono.

Tamen plu ekzistas fortaj deficitoj pri la demokratiigo de la Eŭropa Unio, ĉa la parlamento - la unua de la civitanoj elektita organo de la Eŭropa Unio - ne havas la rajton iniciative proponi novajn leĝojn. Tiun rajton plue nur havas la Eŭropa Komisiono. Inter la taskoj de la komisiono krome daŭre estas kontroli la plenumon de la EU-leĝaro - ĉi-taske unuiĝas kaj legislativaj kaj ekzekutivaj kompetencoj. Vera divido inter legislativo, ekzekutivo kaj jurisdikcio daŭre ne ekzistas. Ankaŭ la de la Eŭropa Konvencio allaborita Eŭropa Konstitucio ne vere solvus tiun mankon.

Labora politiko en la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

Pro la kreskanta senlaboreco en Eŭropo, unuafoje la labora politiko en la Eŭropa Unio difiniĝis ĉefa celo. Tamen la labora politiko daŭre restas en la mano de la naciaj ŝtatoj, sed interkonsentiĝis pli bona kunordigo de la naciaj iniciativoj.

Spaco por libero, sekuro kaj juro[redakti | redakti fonton]

Per la traktato fiksiĝis la celo de instalo pri "spaco por libero, sekuro kaj juro". La civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko ŝoviĝis de la interregistara "tria kolono" en la supernacia "unua kolono" de la Eŭropa Unio. La polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro restis en la interregistara "tria kolono", sed fortiĝis per ampleksigo de la rajtoj de la eŭropa polica insticucio Eŭropolo. Krome la interkonsento de Schengen iĝis parto de la traktato kaj do la libera paso de la limoj ene de la Eŭropa Unio deklariĝis fundamenta civitana rajto.

Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio (KESP)[redakti | redakti fonton]

Kadre de la evoluo de Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio (KESP), la ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj de la EU-membroŝtatoj kresi la postenon de Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, kiu reprezentu la Eŭropan Union ekster ĝia teritorio.

La decidoj en la Konsilio de la Eŭropa Unio tamen daŭre interkonsentiĝas unuanime kaj tial ebligas al ĉiu EU-membroŝtato bloki ilin.

Reformoj pri la institucioj de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

Por teni la Eŭropan Union agopovan post la ampleksigo de la unio je 10 pliaj ŝtatoj la 1-an de majo 2004, estis interkonsentite ke la pli grandaj EU-membroŝtatoj post la ampleskiĝo rezignas pri sia dua komisaro en la Eŭropa Komisiono. Krome en la traktato de Amsterdamo fiksiĝis, ke post la ampleksiĝo la Eŭropa Parlamento ne havu pli ol 700 parlamentanojn. Plivastiĝis la eblecoj decidi per plimulto, kvankam daŭre multaj decidoj nur interkonsenteblas unuanime. Novkreiĝis ankaŭ la ebleco provizore ekskludi membroŝtaton el la unio, se tiu ŝato malatentus la principojn de la Eŭropa Unio. Krome la artikolo 12 de la traktato de Amsterdam antaŭvidis renumerigon de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo kaj la traktato pri la Eŭropa Unio (la traktato de Mastriĥto).


Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo
traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropa Komunumo
Unueca Eŭropa Akto
traktato de
Mastriĥto
traktato de
Amsterdamo
traktato de
Nico
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK