Unueca Eŭropa Akto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unueca Eŭropa Akto (UEA) estis la unua grava revizio de la Traktato de Romo de 1957. Tiu Akto markis por la Eŭropa Ekonomia Komunumo la celon establi komunan merkaton por la 31a de decembro 1992, kaj kodigitan Eŭropan Politikan Kunlaboradon, nome antaŭaĵo de la Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Ĝi estis subskribita en Luksemburgo la 17an de februaro 1986, kaj en Hago la 28an de februaro 1986. Ĝi ekvalidiĝis la 1an de julio 1987, sub la Komisiono Delors.

Kerna elemento de la UEA estis la kreado de komuna merkato ene de la Eŭropa Komunumo por 1992, kiam – laŭ espero – la juraj reformoj konsideritaj necesaj estus finkompletigitaj. Por realigi tiujn celojn, la UEA reformis la jurajn procedurojn, enkondukante la kunlaboran proceduron kaj etendante la voĉdonadon al novaj areoj. Oni faris decidojn ankaŭ por mallongigi la jurajn procedurojn.

La UEA intencis forigi barierojn kaj pliigi harmoniigon kaj konkurencecon inter siaj landoj.