Luksemburgo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Luksemburgo (apartigilo).
Luksemburgo
luksemburge: Lëtzebuerg, france: Lŭembourg, germane: Lŭemburg
urbo
Luksemburgo
Flago
Blazono
Lando Flago de Luksemburgio  Luksemburgio
Distrikto Distrikto Luksemburgo
Kantono Kantono Luksemburgo
Konata loko Fortikaĵo Thüngen
Riveroj Alzette, Pétrusse
Situo Luksemburgo
 - koordinatoj 49°36′42″N 06°07′48″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.61167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.61167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.61167; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Luksemburgo)
Plej alta punkto
 - alteco 402 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 230 m s. m.
Areo 51,46 km² (5 146 ha)
Loĝantaro 91 857 (31.12.2009)
Denseco 1 785,02 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Luksemburgia plataĵo
Fondita 4-a jarcento
 - urbaj rajtoj 1244
Urbestro Paul Helminger
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
LAU 2 LU00011001
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo City of Lŭembourg: its Old Quarters and Fortifications
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1994 (#18)
Numero 699
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv
Situo enkadre de Luksemburgio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Luksemburgio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lŭembourg City
Retpaĝo: www.vdl.lu
Dosiero:Lŭemburg.jpg
La urbocentro
Dosiero:Bahnhof Lŭemburg bei Nacht.jpg
La stacidomo de Luksemburgo nokte

Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 92 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.

Ĝia urbestro estas de 1999 Paul Helminger.

Enhavo

Historio [redakti]

La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).

Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.

En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.

En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.

Geografio [redakti]

La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.

La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.

Eŭropa ĉefurbo [redakti]

Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:

En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Loĝantaro [redakti]

Je la 3-a de oktobro 2002 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 41 726 virinoj kaj 40 542 viroj; sume, 82 268 loĝantoj.

La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol duono (68,73%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 132 aliaj nacioj. La plej multnombraj estas:

Portugaloj 13.865
Francoj 8.029
Italoj 5.649
Belgoj 3.477
Germanoj 2.582
Britoj 1.846
Hispanoj 1.393
Jugoslavoj 1.235

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala paĝaro de la komunuma registaro (france)
Ekstera ligilo    Listo de mondaj heredaĵoj en Luksemburgo laŭ Unesko (angle, france)
Ekstera ligilo    Luksemburga statistika oficejo (angle, france)