Tramtransporto en Luksemburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Luksemburgo
Tramo Luxtram en Luksemburgo
Tramo Luxtram en Luksemburgo
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Luksemburgo
 Luksemburgo
Transportsistema speco tramtransporto
Komenco de trafiko 10an de decembro 2017
Aliaj informoj
Transportisto Luxtram
vdr

Tramtransporto en Luksemburgo estas tramtransporto en la ĉefurbo de Luksemburgio.

Ĝis 1964 tramoj veturis en la urbo. La unua fazo de nova tramlinio, Luxtram, malfermiĝis la 10an de decembro 2017. Lige kun la tramo, estis malfermita stacidomo Pfaffenthal-Kirchberg, kie la alteca diferenco kun la tramlinio estas transpontita per funikularo. La dua fazo kun plilongigo de la tramlinio de Pfaffenthal-Kirchberg al Stareplatz / Étoile estis malfermita la 27-an de julio 2018. La konstruado de la tria fazo (Stäreplatz / Étoile - Centra Stacio) komenciĝis la 29an de oktobro 2018 kaj estis komisiita fine de 2020. En la sekva fazo, la tramlinio plilongiĝos al "Cloche d'Or". La tuta 16,4 km-tramlinio finiĝos en 2025, kun la etendo de 3,9 km al la flughaveno. En la urbocentro estas itineroj sen ĉenlinio, kiuj estas ekipitaj per APS.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]